— Ĉu estas vere, ke la korpo ankoraŭ vivas kelk- ajn momentojn post senkapigo, kaj ke la ekzekutito ankoraŭ restas konscia pri siaj ideoj? — R. La Spirito retiriĝas iom post iom; ju pli lin retenas la materiaj ligiloj, des pli malrapida estas la disiĝo.
— Oni diras, ke estas rimarkataj esprimo de kolero kaj movoj en la mieno de certaj ekzekutitoj, kvazaŭ ili volus paroli; ĉu tio estas rezultato de nervaj kuntiriĝoj, aŭ ago de la volo? — R. De la volo, ĉar la Spirito ankoraŭ ne malligiĝis.
— Kia estas la unua sento, kiun vi spertis, kiam vi eniris en vian novan ekzistadon? — R. Neelporteblan suferon, ian specon de korŝira konsciencoriproĉo, kies kaŭzon mi nesciis.
— Ĉu vi troviĝis kunigita kun viaj kunkulpuloj samtempe ekzekutitaj? — R. Bedaŭrinde jes, por nia malfeliĉo, ĉar tiu reciproka vido estas kontinua turmento, dum kiu unuj al aliaj riproĉas siajn krimojn.
— Ĉu vi renkontis viajn viktimojn? — R. Mi ilin vidis... ili feliĉaj; iliaj rigardoj min persekutas...
mi sentas, ke ili trapikas mian estaĵon kaj mi vane provas ilin eviti.
Kian impreson kaŭzas al vi tiuj rigardoj? — R. Honton kaj konsciencoriproĉon. Ilin mi memvole kaŭzis kaj ankoraŭ ilin abomenas.
Kaj kian impreson vi kaŭzas al ili? — R. Kompaton, senton, kiun, mi komprenas, ili havas pri mi.
— Ĉu ili sentas siavice malamon kaj deziron venĝi? — R. Ne; la rigardoj, kiujn ili al mi turnas, memorigas al mi mian kulpelpagon. Vi ne povas taksi nian teruran turmentiĝon pro tio, ke ni ĉion ŝuldas al tiuj, kiujn ni malamas
— Ĉu vi bedaŭras la perdon de la korpa vivo?
R. Mi nur bedaŭras miajn krimojn! Se la fakto ankoraŭ dependus de mi, mi ne plu pereus.
— Ĉu la inklino al malbono estis en via naturo, aŭ vi ankoraŭ ricevis la influon de la medio, en kiu vi vivis? — R. Ĉar mi estas malsupera Spirito, la inklino al malbono estis ja en mia propra naturo. Mi volis leviĝi rapide, sed mi petis pli multe ol kapablis miaj fortoj. Kredante, ke mi estas forta, mi elektis krudan provon kaj jen mi cedis al la tentoj.
— Se vi estus ricevinta edifajn principojn de eduko, ĉu vi estus deturniĝinta de la krima vojo? — R. Jes, sed mi elektis la denaskan kondiĉon.
Ĉu vi ne povus esti fariĝinta honestulo? — R. Malforta homo estas tiom nekapabla por bono, kiom por malbono. Eble mi povus korekti dum la vivo la malbonon propran al mia naturo, sed neniam doni min al la praktiko de la bono.
— Kiam vi estis enkarniĝinta, ĉu vi kredis je Dio?
R. Ne.
Sed oni iras, ke en la lasta horo vi pentis...
R. Ĉar mi kredis je venĝema Dio, tial estis nature, ke mi Lin timu...
Kaj ĉu via pento estas nun pli sincera? — R. Kial do ne? Mi vidas, kion mi faris... — D. Kion do vi pensas pri Dio? — R. Mi Lin sentas, sed mi Lin ne komprenas.
— Ĉu al vi ŝajnas justa la puno, kiun oni trudis al vi sur la Tero? — R. Jes.
— Ĉu vi esperas ricevi pardonon pri viaj krimoj?
R. Mi ne scias.
Kiel do vi intencas ilin ripari? — R. Per novaj provoj, kvankam ŝajnas al mi, ke ekzistas tuta eterneco inter ili kaj mi.
— Kie vi estas nun? — R. Mi estas en mia suferado.
Ni demandas, en kiu loko vi troviĝas... — R. Apud la mediumo.
— Ĉar tiel estas, sub kiu formo ni vidus vin, se tio estus ebla al ni? — R. Vi vidus min sub mia enkorpa formo: la kapo apartigita de la trunko.
Ĉu vi povas aperi al ni? — R. Ne; lasu min.
— Ĉu vi povas diri al ni, kiel do vi forkuris el la prizono de Montdidier? — R. Mi scias nenion pli... mia sufero estas tiel granda, ke mi konservas nur la rememor- on pri la krimo... Lasu min.
— Ĉu ni povus faciligi al vi tiun suferon? — R. Deziru, ke alvenu al mi kulpelaĉeto.
Benoist
(Bordeaux, Marto 1862)
Iu Spirito sin prezentas memvole al la mediumo, sub la nomo Benoist, dirante, ke li mortis en 1704, kaj ke li terure suferas.
— Kio do vi estis sur la Tero? — R. Nekredema monaĥo.
— Ĉu nekredemo estis via sola peko? — R. Gi sola sufiĉas por naski aliajn.
— Ĉu vi povas doni al ni kelkajn detalojn pri via vivo? Estos tre ŝatata la sincereco de via konfeso. — R. Malriĉa kaj mallaborema, mi enordeniĝis por havi ian pozicion, kvankam mi ne havis inklinon por tiu ofico. Inteligenta, mi atingis tiun pozicion; influhava mi trouzis mian povon; malvirta, mi koruptis tiujn, kiujn mi devis savi; kruela, mi persekutis tiujn, kiuj ŝajne volis riproĉi miajn ekscesojn; la pacemaj estis ĉagrenitaj de mi. La malsattorturoj de multaj viktimoj estis ofte perforte estingitaj. Nun mi suferas ĉiujn infertortutojn, tial ke miaj viktimoj ekbruligas fajron, kiu min konsumas. Nesatigeblaj voluptamo kaj malsato min persekutas; soifo bruletigas miajn varmegajn lipojn, kaj eĉ ne unu guto falas por ilin malvarmigi. Preĝu por mia Spirito.
— Ĉu la preĝoj faritaj por la forpasintoj devas esti atribuataj al vi, same kiel al aliaj? — R. Vi kredas, ke ili estas edifaj, sed por mi ili samvaloras, kiel tiuj kiujn mi ŝajnigis fari. Mi ne plenumis mian lab or on, kaj tiel mi ricevas la salajron.
— Ĉu vi neniam pentis? — R. Jam antaŭ longe; sed la pento nur venis per sufero. Kaj kiel mi estis surda al la petegoj de la senkulpaj viktimoj, tiel same la Sinjoro estas surda al miaj petegoj. Justeco!
— Vi rekonas la Justecon de la Sinjoro; nu bone, fidu lian bonecon kaj petu de Li helpon. — R. La demonoj kriegas pli laŭte ol mi; iliaj krioj min sufokas; ili plenigas mian buŝon per bolanta peĉo!... Mi ĝin faris, granda... (La Spirito ne sukcesis skribi la vorton Dio.)
— Ĉu vi ne estas sufiĉe liberiĝinta el la surteraj ideoj, tiel ke vi komprenu, ke ĉiuj tiuj torturoj estas moralaj? — R. Mi suferas ilin... ilin sentas... vidas miajn ekzekutintojn, ĉiuj havantaj konatan vizaĝon, ĉiu havanta nomon, kiu ehas en mia cerbo.
— Sed kio do povus peli vin fari tiom da abomen- indaĵoj? — R. La malvirtoj, de kiuj mi estis saturita, la krudeco de la pasioj.
— Ĉu vi neniam petegis al la bonaj Spiritoj, ke ili helpu vin eliri el tiu situacio? — R. Mi vidas nur la inferajn demonojn.
— Kiam vi estis sur la Tero, ĉu vi timis tiujn demonojn? — R. Ne, tute ne, ĉar mi nur kredis la nenion. La plezuroj je kia ajn kosto estis mia kulto. Kaj tial, ke mi al ili dediĉis la vivon, la inferaj dioj ne plu min forlasis, nek forlasos!
— Ĉu vi do ne duonvidas ian finon al tiuj sufer- oj? — R. La senlimo ne havas finon.
— Sed Dio estas senlima en sia favorkoreco, kaj ĉio povas finiĝi, kiam tio plaĉos al Li. — R. Se Li ĝin volus!
— Kial do vi venis enskribiĝi ĉi tie? — R. Mi eĉ ne scias la motivon, sed mi volis paroli kaj krii, por ke oni faciligu al mi.
— Ĉu tiuj demonoj malpermesas vin skribi? — R. Ne, sed ili tenas sin antaŭ mi, kaj atendas min... Ankaŭ pro tio mi dezirus ne fini.
— Ĉu la unuan fojon vi tiamaniere skribas? — R. Jes. — D. Ĉu vi sciis, ke la Spiritoj tiele povus alproksimiĝi al la homoj? — R. Ne. — D. Kiel do vi ĝin perceptis? — R. Mi ne scias.
— Kiajn sentojn vi spertis, kiam vi alproksimiĝis al mi? — R. Ian malgrandiĝon de miaj teruroj.
— Kiel do vi konsciis vian ĉeeston ĉi tie? — R. Kiel ĉe vekiĝo.
— Kion vi faris por komunikiĝi kun mi? — R. Mi ne povas kompreni, sed ĉu ankaŭ vi ne sentis?
— Ne temas pri mi, sed pri vi... Penu certigi vin pri tio, kion vi faras dum mi skribas. — R. Vi estas mia penso, jen ĉio.
— Ĉu vi do ne deziris igi min skribi? — R. Ne, mi ja skribas, kaj vi pensas per mi.
— Penu certigi vin pri via stato, ĉar la bonaj Spiritoj vin ĉirkaŭantaj helpos vin. — R. Ne, ĉar la anĝel- oj ne venas en la inferon. Ĉu vi ne estas sola? — D. Rigardu ĉirkaŭe. — R. Mi sentas, ke oni helpas min agi sur vin... via mano obeas min... mi ne tuŝas vin, kaj mi vin tenas... Kiel? Mi ne scias...