Выбрать главу

— Kiam tiu Spirito reenkarniĝos, kia estos lia kategorio? — R. Dependas de li kaj de lia tiama pento. Pluraj konversacioj kun li donis, kiel rezulton, notindan ŝanĝiĝon de lia moraleco.

Jen kelkaj el liaj respondoj:

— (Al la Spirito.) Kial do vi ne povis skribi la unuan fojon, kiam ni vin elvokis? — R. Ĉar mi ne volis.

D. Kial do ne? — R. Nescio kaj krudeco

— Ĉu nun vi povas laŭvole forlasi la domon en Castelnaudary? — R. Oni permesas tion al mi, ĉar mi profitas viajn konsilojn. — D. Ĉu vi sentas ian trankvil- econ? — R. Mi komencas havi esperon.

— Se al ni estus eble vidi vin, kia estus via aspekto? — R. Vi vidus min en ĉemizo, sed sen la ponardo.

D. Kial do vi ne plu portas la ponardon? Kion do vi faris el ĝi? — R. Gin malbenante, Dio forprenis gin el mia vido.

— Se la filo de S-ro D... (tiu, kiu estis pugnofrapita) revenus al tiu domo, kion do vi farus al li?

R. Nenion, ĉar mi pentis. — D. Kaj se li ankoraŭ intencus vin defii? — R. Ne faru tiun demandon al mi! Mi ne bridus min, tio superas miajn fortojn, ĉar mi estas mizerulo.

— Ĉu vi duonvidas ian finon al viaj suferoj? — R. Ho! ankoraŭ ne. Jam estas multe scii, dank' al via interveno, ke tiuj suferoj ne estas eternaj.

— Bonvolu priskribi al ni vian situacion antaŭ ol ni vin elvokis la unuan fojon. Vi komprenas, ke ĉi tiu demando celas, ke ni estu utilaj al vi, kaj ne la simplan kaj frivolan scivolemon. — R. Mi jam diris al vi, ke mi komprenis nenion krom mia krimo, kaj ke mi ne povis forlasi la domon, en kiu mi krimis, krom por vagadi en la Spaco, sola kaj nekonata; pri tio mi ne povis doni ideon al vi, ĉar mi neniam povis kompreni, kio okazis. Kiam mi leviĝis en la Spaco, ĉio estis mallumo kaj malpleno, aŭ prefere mi eĉ ne scias, kio ĝi estas... Hodiaŭ mia konsciencoriproĉo estas multe pli granda, kaj tamen mi ne estas devigita resti en tiu fatala domo, kaj al mi estas permesite erarvagi sur la Tero kaj min konduti per observado de ĉio, kion mi tie vidas, pli bone komprenante la grandegecon de miaj krimoj, kaj se unuflanke mi suferas malpli, aliflanke pliiĝas la torturoj de konscienco- riproĉo... Sed... feliĉe mi havas esperon.

— Reenkarniĝonte, kian ekzistado vi preferus?

R. Pri tio mi ne sufiĉe pripensis.

— Dum via longa izoleco — ni preskaŭ povas diri dum sklaveco —, ĉu vi spertis ian konsciencoriproĉon?

R. Nenian, jen kial mi tiel longe suferis. Nur kiam mi ĝin sentis, tiam ĝi kaŭzis, mi tion ne perceptis, la cirkons­tancoj n, kiuj okazigis vian elvokon al mia Spirito por komenco de mia liberiĝo. Dankon do al vi, kiuj kompatis kaj prilumis min.

Efektive ni vidas avarulojn suferi ĉe la vido je oro, kiu por ili estis nenio alia ol ĥimero; fierulojn turmentataj de ĵaluzo pro la honoraĵoj faritaj al aliaj kaj ne al ili; homojn, kiuj superregis sur la Tero, humiligataj de la nevidebla povo, devigataj al obeado sub la rigardo de iliaj subuloj, kiuj ne plu kliniĝas al ili; ateistojn kons- terniĝintaj de la dubo, antaŭ la spacego, ĉe la plej absoluta izoliteco, sen eĉ unu estulo, kiu ilin prilumu.

En la mondo de la Spiritoj estas kompensoj por ĉiuj virtoj, sed ekzistas ankaŭ punoj por ĉiuj eraroj, kaj, el inter ĉi tiuj, tiuj, kiuj eskapis de la homaj leĝoj, estas nepre trafitaj de la leĝoj de Dio.

Ni ankoraŭ devas noti, ke la samaj eraroj, kvankam faritaj en identaj cirkonstancoj, estas malsame punitaj, laŭ la grado da progreso de la kriminta Spirito. Al la pli neprogresintaj Spiritoj de pli kruda naturo, kiel tiu, pri kiu ni okupiĝas, estas truditaj punoj iamaniere pli materi- aj ol moralaj, dum okazas la malo al tiuj, kies inteligent- eco kaj sentemeco estas pli elvolviĝintaj. Al la unuaj estas trudata la puno konforma al la krudeco de ilia kapablo kompreni la eraron kaj liberiĝi el ĝi. Tiel honto ekzemple, kaŭzante malmultan aŭ nenian impreson sur ĉi tiujn, fariĝas neelportebla por tiuj.

En ĉi tiu dia kriminala kodo, saĝeco, boneco, provi- denco de Dio por liaj kreitoj elmontriĝas eĉ ĉe la plej malgrandaj detaloj, kaj ĉio estas donata kaj interligata kun admirinda zorgo por faciligi al la kulpinto la rimed- ojn por regeneriĝo. La minimumaj aspiroj estas konsider- ataj kaj kolektataj.

Male, laŭ la dogmoj de la eternaj punoj, konfuziĝas la grandaj kaj malgrandaj krimuloj, la momentaj kaj la obstinemaj kulpuloj, la harditaj kaj pentintaj. Krome nenia savotabulo prezentiĝas al ili; la momenta eraro povas kaŭzi ian eternan kondamnon, kaj, kio estas pli grave, ĉia bonfaro, kiun ili eble faris, nenion valoros al ili. Kun kiu do troviĝas la vera justeco, la vera boneco?

Ĉi tiu elvoko estis neniel hazarda; ĉar ĝi devis utili al tiu malfeliĉulo, pro tio li jam ekkomprenis la gravecon de sia krimo, tiam la prigardantaj Spiritoj opiniis oportuna tiun efikan helpon, kaj komencis faciligi al li favorajn cirkonstancojn. Ĉi tiun fakton ni ja vidas ofte prezentiĝi. Oni demandos, kio fariĝus kun tiu Spirito, se li ne estus elvokita; kio fariĝus kun ĉiuj suferantoj, kiuj ne povas esti elvokataj, kaj ankaŭ kun tiuj, pri kiuj oni eĉ ne pensas... Ni povus respondi, ke la rimedoj, kiujn Dio disponas por savi siajn kreitojn estas nenombreblaj; la elvoko estas unu el ili, sed certe ne la sola. Dio lasas neniun forgesita, kaj krome la kolektivaj preĝoj devas iamaniere influi sur la pentemajn Spiritojn.

Dio ne povus submeti la sorton de la suferantaj Spiritoj al la homaj bonvolemo kaj konoj.

De kiam la homoj povis starigi regulajn interrilat- ojn kun la nevidebla mondo, unu el la unuaj rezultoj de Spiritismo estis la instruado pri la servoj, kiujn ili povas fari al siaj elkarniĝintaj gefratoj per tiuj interrilatoj.

Tiamaniere Dio evidentigas la solidarecon ekzistantan inter ĉiuj estuloj en la Universo, kaj donas la leĝon de la naturo, kiel bazon de la principo de frateco. Al ni Dio elmontras la veran, utilan kaj seriozan trajton de la elvok- oj, kiujn ĝis tiam nescio kaj superstiĉo devojigis el ilia providenca celo.

Al la suferantoj neniam mankis helpoj kaj, se la elvokoj havigas al ili ian novan savovojon, ili eble utilas multe pli al la enkarniĝintoj, tial ke ĉi tiuj akiras novajn rimedojn bonfari, samtempe instruiĝante pri la kondiĉoj de la estonta vivo.

Jacques Latour

(Murdinto kondamnita de tribunalo de Foix kaj ekzekutita en Septembro

1864)

Ĉe privata kunsido de sep ok personoj, kiu okazis en Bruselo, la 13an de Septembro 1864, kaj kiun ni ĉeestis, oni petis iun mediumon, ke li prenu krajonon, kaj ni tute ne faris iun ajn specialan elvokon.

Posedita de eksterordinara skuo, jen li skribis literojn tre dikajn kaj poste, disŝirante la paperon, li ekkrias:

"Mi pentas! Mi pentas! Latour!"

Surprizitaj de la neatendita komunikaĵo ricevita tute sen elvoko, ĉar neniu pensis pri tiu malfeliĉulo, pri kies morto parto de la ĉeestantoj ĝis tiam ne sciis, ni direktis al la Spirito vortojn de konsolo kaj kompato, kaj tuj poste mi faris al li ĉi tiun demandon:

— Kia motivo igis vin manifestiĝi ĉi tie prefere ol en alia loko, se ni ne elvokis vin?

La mediumo buŝe respondas:

"Mi vidis, ke vi, sindonaj animoj, kompatus min, dum aliaj aŭ min elvokadus pli bone pro scivolemo ol pro karitato, aŭ foriĝus de mi teruritaj." Poste li komencis ian nepriskribeblan scenon, kiu daŭris ne pli ol duonhoron. Aldonante siajn gestojn kaj fizionomian esprimon al la parolo, la mediumo evidentigis la identiĝon de la Spirito kun ties persono; kelkfoje, tiuj gestoj de kruela malespero akre reliefigis lian suferadon; la tono de lia voĉo estis tiel maldolĉa, liaj petegoj tiel flamaj, ke ni profunde kortuŝiĝis. Kelkaj estis eĉ teruritaj de la superekscitiĝo de la mediumo, sed ni sciis, ke la ma- nifestiĝo de pentinta estulo, kiu petegas pri kompato, nenian danĝeron povas estigi. Se li serĉis la organojn de mediumo, estas pro tio, ke li pli bone deziris elmontri sian situacion, por ke ni pli interesiĝu pri lia sorto, kaj li ne agis, tiel, kiel la obsedantaj kaj superregantaj Spiritoj, kiuj celas alproprigi al si la mediumojn, por regadi super ili. Eble tiu manifestiĝo estis permesita al li ne nur por lia propra profito, sed ankaŭ por la edifo de la ĉeestantoj.