Выбрать главу

Li ekkrias:

"Ho jes, kompaton... mi tre bezonas ĝin... Vi ne scias, kion mi suferas... Vi ne scias kaj ne povas ĝin kompreni. Estas terure! La gilotino!... Kion valoras la gilotino, kompare kun la nuna sufero? Nenion! — ĝi estas unu momento. Ĉi tiu fajro min konsumas, jes, ĝi estas pli terura, ĝi estas senĉesa morto, sen halto kaj sen ripozo... sen fino!...Kaj miaj viktimoj, jen ili estas ĉirkaŭe, montrante al mi siajn vundojn, min persekutante per sia rigardo...

Jen ili estas, kaj mi vidas ilin ĉiujn... ĉiujn... ne povante fuĝi de ili! Kaj tiu maro da sango! Kaj tiu oro makulita de sango! Ĉio estas tie... ĉio... kaj ĉiam antaŭ miaj okuloj! Kaj la sangodoro!... Ĉu vi ne sentas ĝin? Ho! Sango kaj ĉiam sango! Jen ili petegas, la kompatindaj viktimoj, kaj mi ilin ĉiam vundante... ĉiam... senkompate!... La sango ebriigas min... Mi kredis, ke post la morto ĉio finiĝus, kaj tiel mi alfrontis la turmenton, mi alfrontis Dion, mi Lin forĵurisL. Kiam tamen mi opiniis min por ĉiam eldetruita, kiel terura estis mia vekiĝo... ho! jes, terura, ĉirkaŭita de kadavroj kun piedoj eniĝintaj en sangon!... Mi opiniis min mortinta, kaj jen mi estas viva! Terura! terura! pli terura ol ĉiuj surteraj turmentoj! Ha! se ĉiuj homoj povus scii tion, kio ekzistas trans la vivo, ili ankaŭ scius, kiom kostas la sekvoj de malbono! Certe ekzistus plu nek murdoj nek murdintoj nek maliculoj! Mi nur volus, ke ĉiuj murdintoj povu vidi tion, kion mi vidas kaj suferas...

Ho! tiam ili ne plu estus tiaj, ĉar estas ja terura tiu sufero! Mi bone scias, ke mi ĝin meritis, ho mia Dio, ĉar mi ankaŭ ne kompatis miajn viktimojn; mi forpuŝis la etenditajn manojn, kiam ili min petegis pri indulgo... Jes, sendube mi estis kruela, kovarde mortigante ilin por ilin prirabi! Kaj mi estis senkompata kaj ankaŭ blasfema, forpuŝante vian tre sanktan Nomon... Mi volis trompi min, ĉar mi volis konvinki min pri tio, ke Vi ne ekzistas... Mia Dio, mi estas granda krimulo! Nun mi ĝin komprenas. Sed... ĉu vi ne kompatos min?... Vi estas Dio, t.e. la boneco, la favorkoreco! Vi estas ĉiopova! Kompaton, Sinjoro! Kompaton! Mi Vin petegas, ne estu senkompata; liberigu min de tiuj malamaj rigardoj, de tiuj abomenindaj fantomoj... de tiu sango... de miaj viktimoj... rigardoj, kiuj, simile al ponardobatoj, trapikas al mi la koron.

Vi, kiuj estas ĉi tie, kiuj min aŭdas, estu bonaj, karitemaj animoj. Jes, mi vidas, mi scias, ke vi kompatas min, ĉu ne vere? Vi nepre preĝos por mi...

Ho! mi vin petegas, ne forlasu min, kiel iam mi forlasis miajn similulojn. Vi petos Dion, ke Li forprenu de antaŭ miaj okuloj tiun teruran scenon, kaj Li vin aŭskultos, ĉar vi estas bonaj... Mi petegas, preĝu por mi."

La ĉeestantoj emociitaj direktis al li parolojn kuraĝ- igajn kaj konsolajn. Dio, ili diris al li, ne estas neelpetebla; Li nur postulas de la kulpulo ian sinceran penton kunig- itan al la deziro ripari la malbonon faritan. Ĉar via koro ne estas ŝtoniĝinta kaj vi petas lian pardonon pri viaj krimoj, lia favorkoreco falos sur vin. Estas do necese, ke vi persiste decidu ripari la malbonon, kiun vi faris. Certe vi ne povas redoni al la viktimoj la vivojn, kiujn vi forprenis de ili, sed se vi fervore Lin petegos, Dio permesos, ke vi ilin renkontos en nova enkarniĝo, en kiu vi povos elmontri al ili tiom da sindediĉo, kiom da malbono vi faris al ili. Kaj kiam la riparo ŝajnos al vi sufiĉa, vi tuj ĝuos lian sanktan favoron. Tiel la daŭro de via puno kuŝas en viaj manoj, kaj nur de vi mem dependas ĝia mallongigo. Ni promesas helpi vin per niaj preĝoj kaj alvoki por vi la helpon de la bonaj Spiritoj. Ni faros por vi la preĝon el La Evangelio laŭ Spiritismo, rilatan al la suferantaj kaj pentintaj Spiritoj. Ni ne faros tiun preĝon destinitan al la malbonaj Spiritoj, ĉar, konsiderante, ke vi pentas, petegas pri helpo, rezignas la malbonon, por ni vi estas nenio alia ol Spirito malfeliĉa, sed ne malbona.

Post la preĝo kaj mallonga tempo da trankvilo la Spirito daŭrigas:

"Dankon, mia Dio!... Ho! Dankon! Vi kompatis min... Jen la fantomoj foriras... Ne forlasu min, sendu viajn bonajn Spiritojn subteni min... Dankon...

Post tiu sceno la mediumo fariĝas senforta, malvigla, kun la membroj malstreĉitaj dum kelkaj tempo. Komence li havas nur neprecizan ideon pri la okazintaĵo, sed iom post iom li ekmemoras kelkajn vortojn, kiujn li nevole eldiris, rekonante, ke ne estis li, kiu parolis.

En la sekvinta tago, ĉe nova kunsido, la Spirito ree manifestiĝis, rekomencante la antaŭtagan scenon, sed nur dum kelkaj minutoj, kaj tion li faris kun la sama signifoplena gestado, kvankam malpli perforta. Poste, kaptita de febra skuiĝo, li skribis:

"Mi estas danka pro viaj preĝoj. Mi jam spertas ian senteblan pliboniĝon. Tiel estis la fervoro, kun kiu mi preĝis, ke Dio permesis al mi nedaŭran faciliĝon; malgraŭ tio, mi ankoraŭ devos vidi miajn viktimojn... Jen ili estas! Jen ili estas! Ĉu vi vidas ĉi tiun sangon?..." (Ripetiĝis la antaŭtaga preĝo. La Spirito daŭrigas, alparolante la mediumon.)

"Pardonu, ke mi ekposedis vin. Dankon pro la kviet- iĝo, kiun vi havigis al miaj suferoj. Pardonu la malbonon, kiun mi kaŭzis al vi, sed mi bezonas komunikiĝi, kaj nur vi povas...

Dankon! dankon! Mi jam sentas ian kvietiĝon, kvankam mi ne atingis la finon de la provoj. Miaj viktimoj baldaŭ revenos. Jen la puno, kiun mi meritis, sed, mia Dio, estu indulgema.

Preĝu vi ĉiuj por mi, estu kompatemaj."

Latour

Iu membro de la Spiritisma Societo de Parizo, kiu preĝis por la malfeliĉulo, lin elvokante, havigis al si, post intertempoj, la jenajn komunikaĵojn:

I

Mi estis elvokita preskaŭ tuj post mia morto, sed mi ne povis manifestiĝi tuj, kaj sekve pluraj ventanimaj Spiritoj prenis miajn nomon kaj vicon. En Bruselo mi profitis la restadon de la Prezidanto de la Societo de Parizo, kaj mi komunikiĝis kun permeso de la superaj Spiritoj.

Mi ree manifestiĝos ĉe la Societo, por fari malkaŝojn, kiuj estos komenco de riparo de miaj eraroj, kaj kiuj servos ankaŭ kiel instruado al ĉiuj krimuloj, kiuj legos la raportojn pri miaj suferoj kaj meditos pri ili. La raporto pri inferaj punoj povas teruri nur la Spiriton de malfortaj homoj aŭ de infanoj. Nu, granda malbonfaranto ne estas ja timema Spirito, kaj la timo antaŭ policisto estas por li pli reala ol la priskribo de la inferaj turment- oj. Jen kial ĉiuj, kiuj min legos, estos kortuŝitaj de miaj vortoj kaj suferoj, kiuj ne estas fikciaj. Ne ekzistas eĉ unu pastro, kiu povas diri, ke li vidis tion, kion mi vidis, ĉar mi estas spektanto de la torturoj de la inferkondamnit- oj. Sed kiam mi venos diri: — "Jen kio okazis post mia morto, la morto de la korpo; jen mi treege elreviĝis, kiam mi rekonis min vivanta, kontraŭe al tio, kion vi supozis kaj eĉ prenis, kiel finon de turmentoj, dum ĝi vere estis la komenco de aliaj torturoj, cetere nepriskribeblaj!" — tiam pli ol unu estulo estos sur la rando de la abismo, en kiun li estis sin ĵetonta, kaj ĉiu el la malfeliĉuloj de mi deturnitaj de la krima vojo kunlaboros por mia kulpelaĉeto.

Al mi estis permesite liberiĝi de la rigardo de miaj viktimoj ŝanĝitaj en ekzekutistoj n, por komunikiĝi kun vi; vin lasante, mi tamen revidos ilin, kaj tiu sola ideo kaŭzas al mi tiom da sufero, ke mi ne povas priskribi ĝin. Kiam oni elvokas min, mi estas feliĉa, ĉar tiam mi lasas mian inferon por kelkaj minutoj.

Preĝu ĉiam al la Sinjoro por mi; petu, ke Li liberigu min de la rigardo de miaj viktimoj.