Выбрать главу

Jes, ni preĝos kune. La preĝo tre bonfaras... Mi estas pli trankvila; mi ne sentas tiel peza la ŝarĝon, kiu min afliktas. Mi vidas restaĵon de espero brili antaŭ miaj okuloj kaj mi ekkrias pentinta: Benata la mano de la Sinjoro! Fariĝu lia volo!

II

La mediumo. - Anstataŭ peti Dion, ke Li forprenu vin for de la rigardo de viaj viktimoj, mi vin invitas peti kun mi, ke Li al vi donu la necesan forton por elporti tiun kulpelpagan torturon.

Latour. - Mi preferus liberiĝi de tiuj rigardoj. Se vi scius, kiom mi suferas... La plej nesentema homo emociiĝus, se li vidus kvazaŭ fajre gravuritaj en mia fizionomio la suferojn de mia animo. Mi tamen faros tion, kion vi konsilas al mi, ĉar mi komprenas, ke tio estas rimedo por iom pli rapide elpagi miajn kulpojn. Gi estas kvazaŭ dolora operacio, kiu kuracas grave malsanan korpon. Ha! se la surteraj kulpuloj povus vidi min, ili estus teruritaj antaŭ la rezultoj de miaj krimoj, de tiuj krimoj, kiuj, nesciataj de la homoj, estas tamen vidataj de la Spiritoj. Kiel fatala estas la nescio por multaj personoj!

Kian ŝuldiĝon prenas sur sin tiuj, kiuj rifuzas instruon al la malriĉaj sociaj klasoj! Ili kredas, ke per policistoj kaj soldatoj oni povas eviti krimojn... Kia granda eraro!

Teruraj estas miaj suferoj, sed post kiam vi preĝas por mi, mi sentas min konsolita de bonaj Spiritoj, kiuj al mi konsilas esperon. Mi komprenas la efikecon de la heroa kuracilo, kiun vi rekomendis al mi, kaj mi petas Dion, ke Li donu al mi fortojn por elporti tiun penigan provon, cetere egalan, tion mi povas aserti, al la malbono, kiun mi faris. Mi ne volas min senkulpigi je miaj kruel- aĵoj; sed certe estas, ke por miaj viktimoj la doloro en la morto ne ekzistis, escepte de nedaŭra teruro antaŭanta la forpason, kaj tiuj jam finintaj siajn surterajn provojn iris ricevi la rekompencojn, kiujn ili atendas. Sed post mia reveno al la mondo de la Spiritoj, por mi estis nur inferaj suferoj, escepte de mallongaj momentoj, dum kiuj mi manifestiĝis.

Malgraŭ siaj terurigaj bildoj, la pastroj havas nur tre palan ideon pri la veraj suferoj, kiujn la dia justeco trudas al tiuj, kiuj rompas la leĝon de amo kaj karitato.

Kiel kredigi al malsaĝuloj, ke animo, t.e. io nemateria, povas suferi ĉe kontakto kun la materia fajro? Gi estas absurdo, kaj tial tre multaj krimuloj priridas tiujn fantaziajn pentraĵojn pri la infero. Tio sama tamen ne okazas rilate la moralan doloron de la kondamnito, post la fisika morto. Preĝu, por ke la malespero ne ekposedu min.

Mi estas tre danka al vi pro la perspektivo, kiun vi donis al mi, kaj kies gloran celon mi devas atingi, kiam mi estos elpurigita.

Mi tre suferas, sed ŝajnas al mi, ke la suferoj malpliiĝas. Mi ne povas kredi, ke en la mondo de la Spirit­oj la doloro malpliiĝas iom post iom, pro multe da alkutimiĝo al ĝi. Ne. Mia konkludo estas, ke viaj bonefikaj preĝoj pliigas miajn fortojn, tie ke, kun la samaj doloroj, mi pli rezignacie malpli suferas.

Tiam mia penso turnas sin al la lasta ekzistado kaj mi vidas la erarojn, kiujn mi tiam forpelus, se mi scius preĝi. Hodiaŭ mi komprenas la efikon de la preĝo; mi komprenas la valoron de tiuj honestaj kaj piaj virinoj, malfortaj laŭ la karno, sed fortaj je lafido; fine mi komprenas tiun misteron nescianta de la falsaj saĝuloj sur la Tero. Preĝoj! vorto per si mem estiganta ridon al la fortaj spiritoj. Mi ilin atendas ĉi tie, en la spirita mondo, kaj kiam rompiĝos por ili la vualo kaŝanta la veron, tiam konsentante, ili kliniĝos ĉe la piedoj de la Eternulo, kiun ili malestimis, kaj ili estos feliĉaj humiliĝi, por ke iliaj pekoj kaj krimoj estu malkaŝitaj! Tiam ili nepre komprenos la efikon de la preĝo.

Preĝi estas ami, kaj ami estas preĝi! Kaj ili amos la Sinjoron kaj direktos al Li preĝojn de dankon kaj amo, regenerite de la sufero. Kaj, ĉar ili devas suferi, ili petos, kiel mi petas, la forton necesan al la sufero kaj kulpelaĉeto. Ĉesante suferi, ili ankoraŭ devos preĝi por danki por la pardono, kiun ili meritis pro siaj obeemo kaj rezignacio. Ni preĝŭ, fratoj, por ke mi plifortiĝu plu... Ho! dankon pro via kompato, mia frato, ĉar mi estas pardonita. Dio liberigas min de la rigardo de miaj viktim­oj. Ho! mia Dio! Benata estu Vi, por la tuta eterneco, pro la favoro, kiun Vi permesas al mi! Ho, mia Dio! Mi sentas la grandegecon de miaj krimoj kaj kliniĝas antaŭ via ĉiopoveco. Sinjoro! mi Vin amas el mia tuta koro kaj al Vi petegas la gracon permesi laŭ via volo, ke mi suferu novajn provojn sur la Tero; ke mi revenu al ĝi, kiel misiulo de la paco kaj karitato, instruante al la infan­oj respekte elparoli vian nomon. Mi Vin petas ebligi al mi instrui al ili ami Vin, kiu estas Patro de ĉiuj kreitoj. Dankon, mia Dio! Mi estas pentinta Spirito, kaj sincera estas mia pento.

Mi Vin amas tiom, kiom mia malpura koro povas enteni tiun senton, kiu estas pura emanaĵo de via dieco. Ni preĝu, frato, ĉar mia koro elverŝas dankon. Mi estas libera, mi rompis la katenojn, mi ne estas plu maliculo.

Mi estas suferanta Spirito, sed pentinta, deziranta, ke mia ekzemplo povu reteni ĉe la sojlo de la krimo ĉiujn krimajn manojn, kiujn mi vidas tuj leviĝontaj.

Ho! fratoj, malantaŭen, retroiru, ĉar la torturoj, kiujn vi nun preparas, estos kruelaj! Ne kredu, ke la Sinjoro tuj aŭskultos la preĝon de siaj infanoj. Jarcentoj da torturoj vin atendas.

La gvidanto de la mediumo. Vi diras, ke vi ne komprenas la vortojn de la Spirito. Penu prezenti al vi ian ideon pri liaj emocio kaj danko al la Sinjoro, aferoj, kiujn li kredas, ke li ne povas pli bone atesti ol provante deadmoni ĉiujn tiujn krimulojn vidatajn de li, sed kiujn vi ne povas vidi. Li volas, ke liaj vortoj atingu aliajn orelojn; sed kion li ne diris al vi, ĉar li ĝin ankoraŭ nescias, estas tio, ke al li estos permesite komenci la regenerajn misiojn. Li iros apud tiuj, kiuj estis liaj kunkulpuloj, kaj penos inspiri al ili penton, enmetante en iliajn korojn la ĝermon de konsciencoriproĉo.

Kelkfoje vidiĝas sur la Tero personoj, kiuj, kvankam rigardataj kiel honestaj, sin ĵetas al la piedoj de pastro por sin akuzi pri iu krimo.

Estas ja la konsciencoriproĉo, kiu diktas al ili la konfeson de la kulpo. Kaj se la vualo kaŝanta de vi la nevideblan mondon neniiĝus, vi plurfoje vidus la Spiriton, kiu estis kunkulpa aŭ kriminstiga, peni ripari sian eraron, inspirante konsciencoriproĉon al la enkarniĝinta Spirito, same kiel faros Jacques Latour.

Via protektanta gvidanto

Poste la mediumo en Bruselo, tiu sama, kiu tiam ricevis la unuan diktaton, ricevis la jenan komunikaĵon:

"Nenion plu vi timu pri mi, kiu estas trankvila, malgraŭ la sufero, kiun mi ankoraŭ sentas. Vidante mian penton, Dio kompatis min. Nun mi suferas pro tiu pento, kiu montras al mi la grandegecon de miaj krimoj. Se mi estus bone gvidita dum la vivo, mi tute ne estus farinta tiun malbonon, sed sen brido mi blinde obeis miajn instin- ktojn. Se ĉiuj homoj pli pensus pri Dio, aŭ pli bone, se ili kredus je Li, tiaj eraroj ne estus faritaj.

Sed la homa justeco estas neperfekta; eraro iafoje negrava kondukas la homon en prizonon, kiu ne povas ne esti fokuso de malvirtiĝo. El tie li eliras tute koruptita de la malbonaj ekzemploj kaj konsiloj. Kvankam lia karaktero estas bona kaj forta por ne koruptiĝi, elirinte el tie li tamen trovos ĉiujn pordojn fermitaj, ĉiujn manojn retiritaj, ĉiujn korojn indiferentaj! Kio do restas al li? Malestimo, mizero, forlaso kaj malespero, se al li restas almenaŭ bona intenco korektiĝi. Tiam la mizero lin kondukas al ekscesoj, kaj tiel ankaŭ li estas kaptita de malestimo por sia similulo, tiel li perdas la konscion pri bono kaj malbono, ĉar li vidas sin forpelita, malgraŭ siaj bonaj intencoj. Por havigi al si la bezonaĵojn, li rabas, iafoje mortigas, kaj poste... poste oni ekzekutas lin! Mia Dio, kiam mi estas denove kaptita de miaj halucinoj, mi sentas, ke viaj manoj etendiĝas super mi; mi sentas, ke via boneco ĉirkaŭas kaj protektas min.

Dankon, mia Dio! En la venonta ekzistado mi uzos mian tutan inteligentecon ĉe helpo al la pereintaj malfeliĉ- uloj, por ilin antaŭgardi de la falo. Dankon al vi, kiuj ne malŝatis komunikiĝi kun mi; nenion timu, ĉar vi bone vidas, ke mi ne estas malbona. Kiam vi pensos pri mi, ne imagu min, kiel vi min vidis, sed kiel afliktitan animon, kiu dankas vin pro via indulgemo.