Выбрать главу

Adiaŭ; elvoku min plu, kaj preĝu al Dio por mi."

Latour

(Studo pri la Spirito de Jacques Latour)

Oni ne povas ne koni la profundecon kaj la altan signifon de kelkaj el la frazoj entenataj en ĉi tiu komunik- aĵo. Krom tio, ĝi donas unu el la aspektoj de la mondo de la punataj Spiritoj, kvankam super ĝi ankoraŭ ŝvebas la dia favorkoreco. La mitologia alegorio pri la Eŭmenid- oj ne estas tiel ridinda, kiel ĝi ŝajnas, kaj la demonoj, oficialaj ekzekutistoj en la nevidebla mondo, kiuj ilin anstataŭas antaŭ la modernaj kredoj, estas malpli raciaj kun siaj kornoj kaj forkegoj, ol tiuj viktimoj, kiuj servas mem al la puno de la kulpulo.

Akceptante la identecon de tiu Spirito, eble oni estas surprizita de tiel rapida ŝanĝiĝo de lia moralo. Estas la okazo de la jam farita pripenso, ke Spirito krude malbona povas enhavi pli bonajn kvalitojn ol tiu venkita de orgojlo kaj hipokriteco. Ĉi tiu reveno al pli bonfaraj sentoj montras ian naturon pli sovaĝan, ol malican, al kiu mankas nur bona gvidado. Komparante ĉi tiun lingvaĵon kun tiu de alia Spirito, ĉi-sube registritan sub la titolo puno per lumo, estas facile veni al konkludo, ke unu el la du Spiritoj estas morale pli progresinta, malgraŭ la malsameco de instruiteco kaj socia hierarkio, kaj unu obeas al la natura instinkto de krueleco, al ia speco de superekscitiĝo, dum la dua faras siajn krimojn kun se- reneco kaj malvarma sango propraj al la malrapidaj kaj obstinaj kombinoj, alfrontante pro fiero la punon, eĉ post la morto. Ĉi tiu suferas kaj ne ĝin konfesas, dum la unua tuj submetiĝas. Ankaŭ per tio ni povas antaŭvidi el ili tiun, kiu suferos pli longe.

Diras la Spirito de Latour: "Mi suferas pro tiu pento, kiu montras la gravecon de miaj krimoj."

Tie estas profunda penso. La Spirito komprenas la gravecon de siaj malbonfaroj nur post sia pento.

La pento kaŭzas ĉagreniĝon, konscieconriproĉon, doloran senton, kiu estas transiro de malbono al bono, de morala malsano al morala sano. Por eviti tion, la malicaj Spiritoj ribelas ja kontraŭ la konsciencovoĉo, simile al malsanuloj forpuŝantaj la medikamenton, kiu ilin resan- igos. Kaj tiamaniere ili penas sin trompi, sin senkonsciigi kaj persisti en malbonfarado. Latour atingis tiun periodon, en kiu estingiĝas la harditeco, kaj li fine cedis. La konsciencoriproĉo eniras en lian koron, la pento lin sieĝas, kaj, komprenante la malbonon, kiun li faris, li vidas sian malnobliĝon kaj suferas pro tio. Jen kial li diras: "Mi suferas pro tiu pento." En la antaŭa enkarniĝo li certe estis pli malbona ol en la lasta, tial ke, se tiam li pentus, kiel nun, lia sekvinta vivo estus pli bona. Liaj nunaj decidoj influos sur lian estontan surteran vivon; kaj lia lasta enkarniĝo, kvankam krima, markis al li stadion de progreso. Estas ja tre probable, ke, antaŭ ol komenci tiun enkarniĝon, li estis en la vaganteco unu el tiuj multaj ribelemaj Spiritoj obstinaj en malbono. Multaj personoj demandis min, kia estis la profito de tiu antaŭa ekzistado, se ĝin ni ne memoras nek havas ideon pri tio, kio ni estis kaj kion ni faris.

Tiu demando estas tute solvita, tial ke, se forviŝiĝis la malbono farita, ne restante eĉ postsigno de ĝi en nia koro, ni ankaŭ ne devas priokupiĝi pri ĝi.

Rilate la malvirtojn, je kiuj ni ne estas tute senigitaj, ni konas ilin per niaj nuntempaj tendencoj, kaj al ili ni devas turni nian tutan atenton. Sufiĉas, ke ni sciu, kiaj ni estas, kaj ne estas necese scii, kiaj ni estis.

Se ni konsideros, kiom malfacila estas dum la ekzistado la regeneriĝo de la Spirito, kiel ajn grandajn estas lia pento kaj la malaproboj, al kiuj estas submetita, ni devas laŭdi Dion pro tio, ke Li etendis tiun vualon sur la pasintecon. Gustatempe kondamnita aŭ absolvita, la antecedentoj de Latour farus lin ia forlasito de la socio.

Kiu akceptus lin en sian intimecon, malgraŭ lia pento? Sed la intencoj nun elmontrataj de li, kiel Spirito, donas al ni la esperon, ke en la venonta enkarniĝo li estos honesta kaj estimata homo. Ni supozu, ke oni scius, ke tiu honesta homo estas Latour, kaj la malaprobo lin persekutus plu. Tiu vualo sur la pasinteco malfermas al li la pordon al reboniĝo, ĉar li povas sen timo kaj senĝeno egaliĝi al la plej honestaj. Kiom da homoj dezirus povi forviŝi de la aliula memoro iajn okazaĵojn de sia propra vivo!

Kiu doktrino plej bone akordiĝas kun la boneco kaj justeco de Dio? Cetere tiu doktrino ne estas teorio, sed la rezultato de observoj. Certe la Spiritoj ne ĝin konceptis, sed ili vidis kaj observis la malsamajn situaciojn, en kiuj sin prezentis pluraj Spiritoj; ili penis ekspliki ilin, kaj el tiu eksplikado naskiĝis la doktrino.

Ili akceptis ĝin, kiel rezultaton de faktoj, kaj ankaŭ ĉar ĝi ŝajnis al ili pli racia ol ĉiuj aliaj ĝis hodiaŭ kreitaj, koncerne la estontecon de la animo.

Oni ne povas ne vidi en tiuj komunikaĵoj grandan moralan valoron. La Spirito povus esti helpata ĉe tiu rezonado kaj precipe ĉe la elekto de siaj esprimoj, de aliaj pli progresintaj, sed la fakto estas, ke ĉi tiuj influas nur sur la formon, kaj ne sur la esencon, kaj ili neniam igas la malsuperan Spiriton sin kontraŭdiri. De Latour ili povus poeziigi la pentoformon, sed ili ne povis devigi lin esprimi la penton kontraŭvole, ĉar la Spirito havas sian liberan volon.

En Latour ili duonvidis la ĝermon de liaj bonaj sentoj, kaj tial ili helpis al li esprimiĝi, tiamaniere kontribuante por ĝin elvolvi, kaj samtempe petegante kompaton por li.

Kio estas pli digna, pli moraliga, kapabla pli vive impresi, ol la sceno de tiu grava krimulo riproĉanta al si mem la malesperon kaj la konsciencoriproĉon? De tiu krimulo, kiu turmentita kaj persekutata de la senĉesa rigardo de siaj viktimoj, levas sian penson al Dio, petegante pri favorkoreco? Ĉu tio ne estas ja ia ekzemplo bonefika por la kulpuloj? Oni komprenas la naturon de tiuj angoroj; ili estas raciaj, teruraj, kvankam simplaj kaj senigitaj je fantasmagoriaj scenoj.

Eble oni povus esti surprizita de tiel granda trans- formiĝo en homo, kiel Latour... Sed kial li devus esti ne inklina al pento? Kial do ankaŭ li ne posedus sian ne inklina al pento? Kial do ankaŭ li ne posedus sian senteman kordon? Ĉu la pekinto estus eterne sin fordoninta al malbono? Ĉu ne venus al li, fine, ia momento, kiam la lumo fariĝus al li en la animo? Tiu horo alvenis al Latour; kaj tie estas precize la morala flanko de liaj komunikaĵoj; ĝi estas la kompreno, kiun li havas pri sia stato; ĝi estas liaj ĉagreniĝoj, liaj planoj de reboniĝo, kiuj faras tiujn mesaĝojn eminente instruaj. Kio eksteror- dinara estus, se Latour konfesus ian sinceran penton antaŭ la morto, se antaŭ la morto li dirus tion, kion li venis diri poste? Ĉu tiaj ekzemploj estas ne multenombr- aj? Ia reboniĝo antaŭ la morto ŝajnus malforteco en la okuloj de la plimulto de liaj similuloj; sed tiu voĉo el transtombo estas certe elmontro de tio, kio ilin atendas. Li diras la absolutan veron, kiam li asertas, ke lia ekzem- plo estas pli efika por krimuloj ol la perspektivo de la flamoj en la infero, kaj eĉ de la eŝafodo.

Kial do oni ne sugestas al ili tiujn sentojn en la prizono? Ĉi tiuj igus ilin pripensi; cetere ni jam havas kelkajn tiajn ekzemplojn. Sed kiel oni kredu al la vortoj de iu mortinto, se oni ĉiam kredas, ke post la morto ĉio finiĝas? Sed venos tago, kiam oni rekonos tiun veraĵon: mortintoj povas veni instrui la vivantojn.

Multajn aliajn gravajn instruojn oni povas tiri el tiuj komunikaĵoj; tiel la konfirmon de la principo de eterna justeco, laŭ kiu al kulpulo ne sufiĉas la pento, kiu estas la unua paŝo al la reboniĝo altiranta la favorkorecon de Dio. Pento estas indico pri pardono, faciligo de la suferoj, sed ĉar Dio ne absolvas senkondiĉe, estas necesa la kulpelpago, kaj precipe la riparo. Tiel komprenas Latour, kaj al tio li estas inklina. Se ni komparos ĉi tiun krimulon kun tiu el Castelnaudary, ni vidos ankoraŭ unu diferencon en la punoj. En tiu, la pento estis malfrua, kaj sekve la puno estis pli longa. Krome tiu puno estis preskaŭ materia, dum por Latour ĝi estis prefere morala, ĉar, kiel ni diris ĉi-supre, inter ili estis granda intelekta diferenco.