Выбрать главу

Al tiu alia trudiĝis io, kio povus impresi liajn malakrajn sensojn; sed la moralaj punoj ne estos malpli afliktantaj por ĉiu, kiu kapablas ilin kompreni. Tion ni povas konkludi el la krioj de Latour mem, kiuj ne estas de kolero, sed esprimo de konsciencoriproĉoj, de proksime akompanataj de pento kaj deziro pri reboniĝo, celante progreson.

ĈAPITRO VII

HARDIĜINTAJ SPIRITOJ Lapommeray

Puno per lumo

En unu el la seancoj de la Societo de Parizo, dum kiu oni diskutis la konfuziĝon, kiu ĝenerale akompanas la morton, iu Spirito, al kiu neniu faris aludon, kaj kiun oni tute ne intencis elvoki, spontanee manifestiĝis per la sekvanta komunikaĵo, kiun, kvankam ne subskribita, oni rekonis, kiel komunikaĵon de danĝera krimulo jus atingita de la homa justeco:

"Kion vi diras pri la konfuziĝo? Kial tiuj sensencaj vortoj? Vi estas revantoj kaj utopiistoj. Vi tute ne scias la aferon, pri kiu vi vin okupas. Ne, sinjoroj, la konfuziĝo ne ekzistas, krom en viaj cerboj. Mi ja estas mortinta, kiel eble tute mortinta kaj mi klare vidas en mi, ĉirkaŭ mi, ĉie!... La vivo estas malgaja komedio! Senprudentaj est­as tiuj, kiuj retiriĝas de la scenejo antaŭ la malleviĝo de kurteno. La morto estas teruraĵo, aspiro aŭ puno, laŭ la malforteco aŭ forto de tiuj, kiuj ĝin timas, alfrontas aŭ petegas. Sed ĝi ankaŭ estas por ĉiuj amara mokado.

La lumo blindigas min kaj penetras, kiel akra sago, la subtilecon de mia memo. Oni punis min per mallumo de la karcero kaj ankoraŭ pensis puni min per mallumo de la tombo, kaj ankaŭ per tiu imagita de la katolikaj superstiĉoj...

Nu bone, kiuj suferas de mallumo, tiuj estas vi, dum mi ekzilita de la socio, lokas min sur superan planon. Mi volas esti, kia mi estas!... Kun firma penso, malŝatante la konsilojn, kiuj zumas ĉe miaj oreloj... Mi klare vidas.. Iu krimo! Gi estas ia vorto! Krimo ĉie ekzistas. Kiam farataj de la amasoj, oni ĝin gloras, kaj kiam praktikita de individuo, oni konsideras ĝin abomen- indaĵo. Absurdaĵo!

Mi ne deziras, ke vi min kompatu... mi petas nenion... mi luktos favore por mi mem sole, kontraŭ tiu abomena lumo.

Tiu, kiu iam antaŭe estis viro."

Post ekzameno de ĉi tiu komunikaĵo en la sekvanta kunveno, oni rekonis pro la cinikeco mem de ĝia lingvaĵo ian profundan instruon, kiu evidentigas el la situacio de tiu malfeliĉulo ian novan kvaliton de kulpo, kiu atendas kulpulon. Efektive, dum kelkaj Spiritoj dronas en mallumo aŭ en absoluta izoliteco, aliaj dum multe da jaroj spertas la angorojn de la ekstrema horo, aŭ opinias, ke ili ankoraŭ estas enkarniĝintaj

Por ĉi tiuj la lumo brilas, kaj la Spirito plene ĝuas siajn kapablojn, sciante, ke li mortis, ne plendante, prefere rifuzante ĉian helpon kaj ankoraŭ alfrontante la diajn kaj homajn leĝojn. Ĉu ĉi tio signifas, ke ili evitis punon? Neniel; la justeco de Dio kompletiĝas sub ĉiuj formoj, kaj kio kaŭzas ĝojon al iuj, tio al aliaj estas turmento. La lumo turmentegas tiun Spiriton, kaj li mem tion asertas, malgraŭ sia fiero, kiam li diras, ke li luktos per si mem, sole, kontraŭ tiu abomena lumo. Kaj ankoraŭ per ĉi tiu frazo: — "la lumo blindigas min kaj penetras, kiel akra sago, en la subtilecon de mia memo."

Ĉi tiuj vortoj — "subtileco de mia memo" — estas karakterizaj, kaj komprenigas, ke lia korpo estas fluideca kaj penetrebla por la lumo, kiun li ne povas eviti, lumo penetranta en li, kvazaŭ akra sago. Ĉi tiu Spirito ĉi tie staras inter tiuj malmolkoraj pro la longa tempo fluinta, antaŭ ol li montris penton, kio ankaŭ estas plia ekzemplo por pruvi, ke la morala progreso ne ĉiam akompanas tiun intelektan. Sed iom post iom li sin korektis, kaj poste donis instruajn kaj prudentajn diktatojn. Nun li povas esti enklasigita inter la pentintajn Spiritojn. Invitite eldiri sian opinion pri tio, niaj spiritaj gvidantoj diktis la tri sekvantajn komunikaĵojn, cetere indajn je la plej serioza atento.

I

Laŭ la vidpunkto el la ekzistadoj, la Spiritoj en la erarvaganteco povas esti rigardataj kiel senokupaj aŭ atendantaj; sed eĉ tiel ili povas elaĉeti, ĉar fiero kaj la nevaria konstanteco de iliaj eraroj tiam ne senigas ilin je la senĉesa progreso. Pri tio vi havas teruran ekzemplon, kiu estas la lasta komunikaĵo de tiu senpenta krimulo, luktanta kontraŭ la dia justeco, kiu lin sieĝis post la justeco de la homoj.

En ĉi tiu okazo la elaĉeto aŭ preferinde la fatala sufero, kiu ilin premas, anstataŭ esti utila al ili, kompren- igante al ili la profundan signifon de iliaj punoj, ekscistas ilian ribelemon kaj ebligas la murmurojn, kiujn la Sankta Skribo laŭ sia poezieca elokvento nomas grincado de dentoj ( ).

Ĉi tiu ekstreme simbola frazo estas signo de la malvigla suferanto, ribelema, izolita en sia propra doloro, sed ankoraŭ sufiĉe forta por rifuzi la veraĵon de la puno kaj de la rekompenco! La grandaj eraroj daŭras plu en la spirita mondo preskaŭ ĉiam, kiel la konsciencoj forte krimaj. Malgraŭ ĉio, lukton kaj defion kontraŭ la senfino oni povas kompari kun la blindeco de homo, kiu, vidinte la stelojn, komparus ilin kun arabeskoj sur plafono, kiel opiniis la galloj en la tempo de Aleksandro.

La morala senfino ekzistas! Mizera kaj malŝatinda estas tiu, kiu sub preteksto daŭrigi la luktojn kaj la malnoblajn altrudojn de la Tero, ne vidas pli da aferoj en alia mondo, ol en ĉi tiu.

( * ) Mateo, 24:51. — La Trad.

Por tiu, blindeco, aliula malŝato, egoisma persona sento estas baroj al lia progreso. Homo! Estas vero, ke ekzistas kaŝita akordo inter la senmorteco de pura nomo transdonita al la Tero kaj la senmorteco efektive konserv- ata de la Spiritoj dum ties sinsekvaj provoj.

Lamennais

II

Ĉu jeti homon en mallumon aŭ en ondojn de lumo ne donos la saman rezultaton? Kiel en la unua, tiel en la dua okazo, tiu homo tute ne vidas tion, kio lin ĉirkaŭas, kaj eĉ pli facile alkutimiĝos al la ombro, ol al la monotona elektra heleco, en kiu li povas esti droninta. La Spirito manifestiĝinta en la lasta seanco bone esprimas tiun veron, kiam li diras: "Ho! mi scios liberiĝi de tiu abomena lumo." Efektive ĝi estas des pli terura, horora, ju pli ĝi tute en lin penetras, kaj montras liajn plej kaŝitajn pens- ojn. Jen unu el la plej krudaj cirkonstancoj de tia spirita puno. La Spirito troviĝas, por tiel diri, en la domo el vitro petita de Sokrato. El tio venas ankoraŭ ia instruo, ĉar kio estus ĝojo kaj konsolo por saĝulo, tio transformiĝus en malhonoran kaj kontinuan punon por maliculo, por kriminto, por patromurdinto, turmentata en sia propra personeco. Miaj infanoj, prezentu al vi la suferon, la teruron de la hiprokrituloj, kiuj plezuris dum tuta nigra ekzistado, planante, kombinante la plej abomenindajn krimojn en sia animo, kiaj sovaĝaj bestoj rifuĝintaj en sia kaverno, kaj kiuj nun forpelitaj el tiu interna rifuĝejo ne povas eviti la esploron de siaj kunuloj...

Post senmaskigo de lia hipokriteco, jen ĉiuj liaj pensoj stampiĝas sur la frunto! Jes, krom tio nenia ripozo, nenia rifuĝejo por tiu timiga kriminto. Ĉiu malbona penso — kaj Dio scias ĉu lia animo ĝin esprimas — lin ekstere kaj interne perfidas, kvazaŭ pelata de nerezistebla elektra ŝoko. Li penas eviti la homamason kaj la abomeninda lumo lin konstante montras. Li volas fuĝi, kaj sin pafas for, senbride malespere kurante tra nemezureblaj spacoj, kaj ĉie lumo, rigardoj lin observantaj. Kaj li kuras, kaj li ree flugas serĉe de ombro, de nokto, sed ombro kaj nokto ne plu ekzistas por li! Li krias pri la morto... Sed la morto estas nenio alia ol sensenca vorto. Kaj la malfeliĉulo ĉiam forkuras sur vojo al la spirita frenezeco — terura puno, horora doloro, luktante kontraŭ si por malembarasi je si mem, ĉar tiel estas la superega leĝo trans la Tero, t.e.: la kulpulo serĉas per si mem sian plej severegan punon.