Выбрать главу

Unu el viaj bonaj Spiritoj, granda apostolo de Spi­ritismo, cedis al mi sian lokon en ĉi vespero ( ). Miavice,

( * ) Sankta Aŭgusteno, per la mediumo, kun kiu li ordinare komunikiĝas ĉe la Societo.

mi devas diri ion pri la progreso de via Doktrino, kiu devas helpi en sia misio al tiuj, kiuj inter vi enkarniĝas por suferi. Spiritismo estos la provilo; la suferantoj havigos al si la ekzemplon kaj la parolon, kaj tiam la blasfemoj ŝanĝiĝos en kriojn kaj larmojn de ĝojo."

D. Laŭ viaj asertoj, ŝajnas, ke viaj suferoj ne estis elpago de pasintaj kulpoj...

R. Ili ne estas rekta kulpelpago, sed mi certigas al vi, ke ĉia sufero havas justan kaŭzon. Tiu, kiun vi konis tiel mizera, jam estis bela, granda, riĉa kaj flatata. Mi havis flatantojn kaj korteganojn, mi estis frivola kaj orgojla. Antaŭe mi estis tre kulpa; mi forĵuris Dion, malutilis al mia similulo, sed mi kruele elpagis, antaŭe en la Spirita mondo, kaj poste sur la Tero. Miaj suferoj dum nur kelkaj jaroj, en ĉi tiu lasta enkarniĝo, estis eltenataj de mi antaŭe, dum tuta ekzistado, kiu atingis ekstreman maljunaĝon. Per mia pento mi ree havigis al mi la favoron de la Sinjoro, kiu konfidis al mi plurajn misiojn, inkluzive la lastan, kiun vi bone konas. Mi mem ĝin petegis por fini mian elpuriĝon.

Adiaŭ, amikoj; mi revenos kelkajn fojojn. Mia misio estas konsoli, kaj ne instrui. Sed troviĝas ĉi tie multaj personoj, kies vundoj restas kaŝitaj, kaj ili sentos plezuron ĉe mia ĉeesto.

Marcel

Instrukcioj de la gvidanto de la mediumo

Kompatinda etuleto suferanta, konsumiĝanta, ulcera kaj kripla! Kiom da ĝemoj li aŭdigis en tiu azilo de mizero kaj larmoj! Kaj kiel rezignacia li estis... kiel lia animo jam tiam duonvidis la finon de la suferoj, malgraŭ sia junaĝo! En la transtombo li jam antaŭsentis la rekompencon pro tiom da sufokitaj ĝemoj, kaj li esperis! Kaj kiom multe li ankaŭ preĝis por tiuj, kiuj ne estis rezignaciaj en la suferado, kaj por tiuj, kiuj ŝanĝis preĝ- ojn por blasfemoj!

Al li estis malrapida la agonio, sed la horo de la morto ne estis terura por li; certe la konvulsiaj membroj tordiĝis, donante al la ĉeestantoj la scenon de kripla korpo ribelanta kontraŭ la sorto, laŭ tiu leĝo de la karno, kiu volas vivi ĉiakoste; sed bona anĝelo ŝvebis super lia mortlito kaj cikatris al li la koron. Poste tiu anĝelo forportis per siaj blankaj flugiloj tiun tiel belan animon eskapantan el tiel terurega korpo, kaj jen estas la vortoj de ĝi eldiritaj: "Gloron al Vi, Sinjoro, mia Dio!" Kaj la animo, feliĉa, supreniris al la Ĉiopova, kaj ekkriis: "Jen mi estas ĉi tie, Sinjoro; Vi donis al mi la mision lerni suferi... ĉu mi elportis ja la provon?"

Hodiaŭ la Spirito de la kompatinda infano kreskas, ŝvebas en la Spaco, iras de la malforta ĝis la humila, kaj al ĉiuj li diras: Esperu kaj kuraĝu. Libera de ĉiuj mater­iaj malpuraĵoj, jen li estas tie, apud vi, parolante al vi, dirante al vi, ne plu kun tiu febla kaj lamenta voĉo, sed firme: "Ĉiuj, kiuj min observis, vidis, ke la infano ne murmuris; el tiu ekzemplo ili ĉerpis la faciligon por siaj malbonoj, kaj iliaj koroj fortikiĝis ĉe la milda fido al Dio, ĉar alia ne estis la celo de mia mallonga restado sur la Tero."

Sankta Aŭgusteno

Szymel Slizgol

Ĉi tiu estis nenio alia ol malriĉa judo el Vilna, mortinta en Majo 1865. Dum 30 jaroj li almozpetis kun pleto en la manoj. En la tuta urbo estis tre konata tiu voĉo, kiu diradis: "Memoru pri la malriĉuloj, pri la vidvin- oj kaj pri la orfoj!" Per tiu longa pilgrimado Slizgol kolektis 90 000 rublojn, sed ne konservis por si eĉ unu kopekon. Li kvietigis la malsanulojn, kiujn li mem kuracadis; pagadis la instruadon al malriĉaj infanoj; disdonadis al la necesbezonaj la manĝaĵon, kiun oni donadis al li.

Li destinis la nokton por la preparado de flartabako, kiun li vendadis por sin provizi per necesaĵoj, kaj tio, kio restadis al li, estis por la malriĉuloj. En la mondo li estis sola, kaj tamen ĉeestis lian entombigon la plimulto de la loĝantaro de Vilna, kies magazenoj fermis siajn pordojn.

Societo de Parizo, la 15-an de Junio 1865

Elvoko. — Tro feliĉa, kaj fine atinginte la celon, kiun mi plej ambiciis, kaj por kiu mi tre kare pagis, jen mi ĉi tie, inter vi, ekde la vespero. Dankon, pro la intereso, kiun vekis en vi la Spirito de la kompatinda almozulo, kiu ĝoje penos respondi viajn demandojn.

D. Unu letero el Vilna sciigis min pri la plej rimarkindaj detaloj de via ekzistado, kaj el la simpatio, kiun tiuj detaloj inspiras al ni, naskiĝis nia deziro komunikiĝi kun vi. Ni estas dankaj pro via ĉeesto, kaj, ĉar vi volas respondi al ni, ni komencos, certigante al vi, ke ni estos tre feliĉaj, se, por nia instruo, ni povos koni vian spiritan situacion kaj ankaŭ la kaŭzojn, kiuj difinis la specon de la vivo, kiun vi havis en la lasta enkarniĝo.

R. Antaŭe permesu al mia Spirito konsciiĝinta pri sia vera pozicio, la favoron doni al vi ian opinion pri iu penso, kiu venis al vi en la menson, pri mia personeco. Kaj anticipe mi petas vian konsilon, se tiu mia opinio estos falsa.

Al vi ŝajnas strange, ke la publikaj manifestiĝoj fariĝis tiel gravaj por omaĝi la memoron pri la sensignifa homo, kiu per sia karitatemo scipovis altiri tian simpation. Mi ne aludas al vi, kara majstro, nek al vi, estimata mediumo, nek al la ceteraj veraj kaj sinceraj spiritistoj; mi parolas ja al la personoj indiferentaj al la kredo, ĉar en tio estas nenio eksterordinara. La morala influo de la praktiko de bono, sur la homaron, estas tiel granda, ke, kiel ajn materia ĉi tiu estas, ĝi ĉiam kliniĝas al bono, ĉi tiun respektas, malgraŭ sia inklino por malbono.

Ni konsideru nun viajn demandojn, kiuj ne estas diktitaj de scivolemo, sed formulitaj nur por doni pli grandan amplekson al via instruiĝo. Ĉar mi disponas je libereco, mi do diros al vi, kiel eble plej koncize, kiuj estas la kaŭzoj, kiuj kreis mian lastan ekzistadon.

Antaŭ pluraj jarcentoj mi vivis kiel reĝo, aŭ almenaŭ kiel suverena princo. En la sfero de mia relative limigita povo, kompare kun la nuntempaj Statoj, mi tamen estis absoluta sinjoro de miaj vasaloj, tiel same, kiel de iliaj destinoj, kaj mi ilin regadis tiranece, aŭ prefere — ni uzu la ĝustan terminon — kiel turmentanto.

Ĉar mi estis dotita per karaktero impetega, perforta, krom avara kaj volupta, vi povas taksi, kia devus esti la sorto de la kompatindaj estuloj submetitaj al mia regado. Krom misuzi la povon por subpremi la malfortulon, mi metis oficojn, laborojn kaj dolorojn je servo de miaj propraj pasioj. Tiel mi postulis dekonaĵon el la produkto de almozo, kaj neniu povus amasigi monon, antaŭ ol mi prenis de li grandan parton el tiuj restaĵoj, kiujn la homa kompatemo lasis gliti en la almozosakon de mizero. Kaj ankoraŭ pli: por ke ne malpliiĝis la nombro da almozuloj inter miaj vasal oj, mi malpermesis al la malfeliĉuloj doni al amikoj, parencoj kaj necesbezonaj servistoj la sensignif- an parton de tio, kio ankoraŭ restadis al ili. Unuvorte mi estis ja ĉio, kion plej kruelan oni povas imagi, rilate la aliulajn suferon kaj mizeron. Meze en la teruregaj suferoj, mi ja perdis tion, kion vi nomas vivo, tiel ke mia morto estis montrata, kiel terura ekzemplo al ĉiuj, kiuj pensadis, kiel mi, kvankam en malpli granda skalo.

Kiel Spirito, mi restis dum tri jarcentoj kaj duono vaganta en la Spaco, kaj kiam, en la fino de tiu tempo, mi komprenis, ke la pravo de ekzisto de la reenkarniĝo estas tute alia ol tiu sekvata de miaj krudaj sensoj, mi havigis al mi, koste de preĝoj, rezignacio kaj ĉagrenoj, la permeson materie elporti la samajn suferojn, kiujn mi trudis al aliaj, kaj kiuj estis pli profunde senteblaj ol tiuj de mi kaŭzitaj. Per tiu konsento, Dio permesis, ke mi pliigis la fizikajn kaj moralajn suferojn per mia libera volo. Dank' al la helpo de la bonaj Spiritoj, mi persistis en la praktiko de la bono, kaj mi estas danka pro tio, ke ili ne lasis min perei sub la tasko, kiun mi prenis sur min. Fine mi plenumis ekzistadon de abnegacio kaj karitato, kiu per si elpagis la kulpojn de alia vivo, kruela kaj maljusta. Naskita de malriĉaj gepatroj kaj malfrue fariĝinta orfo, mi lernis perlabori la panon en aĝo, en kiu multaj pensas, ke rezonado ankoraŭ ne ekzistas.