Jen estas la klarigo de la sento, kiun vi havis en la tago mem de la forpaso de Julienne-Marie.
Nun ŝi vin helpos en la praktiko de bono. Memoru tion, kion diris Jesuo: "Kiu humiliĝos, tiu estos altigita" Vi vidos la servon, kiun tiu Spirito povos fari al vi, kondiĉe ke vi petu lian helpon, kun la intenco esti utila al la proksimulo."
Elvoko: — Bona Julienne, mi scias, ke vi estas feliĉa, kaj tio estas ĉio, kion mi deziris scii; tio tamen ne malebligas, ke mi plurfoje memoru pri vi, kaj ke mi ne forgesu vin en miaj preĝoj.
— R. Fidu Dion, penu inspiri sinceran fidon al viaj malsanuloj, ĉar tiel vi ĉiam atingos tion, kion vi deziras. Neniam priokupiĝu pri rekompenco, ĉar ĝi estos ĉiam supera al tio, kion vi povos atendi. Dio scias juste rekompenci tiun, kiu sindediĉe konsolas siajn fratojn, inspirite de absoluta abnegacio. Sen tio, ĉio estas iluzio, himero. Antaŭ ĉio, fido estas necesa al homo, ĉar sen ĝi oni nenion atingos. Memoru pri ĉi tiu maksimo, kaj vi miros de ĝiaj rezultatoj. La du malsanuloj de vi kuracitaj estas pruvo de tio, kion mi asertas al vi, ĉar, en la stato, en kiu ili estis, nur per kuracilo al vi prosperus nenio. Kiam vi petegos de Dio permeson, por ke la bonaj Spiritoj portu al vi bonfarajn fluidaĵojn, tiam, se vi ne sentos nevolan ekstremon, tio signifos, ke via preĝo ne estis sufiĉe fervora por esti aŭskultata. Nur en ĉi tiu kondiĉo la preĝo povas ja fariĝi valora. Kaj ne alian rezultaton oni atingas, dirante: "Dio ĉiopova, Patro de boneco kaj senfina favorkoreco, permesu, ke la bonaj Spiritoj min helpu en la kuracado de ... Kompatu lin, Sinjoro; redonu al li la sanon, ĉar mi sen Vi povas fari nenion. Fariĝu via volo." Vi bone agas, ne malŝatante la humilulojn; la voĉo de tiu, kiu rezignacie elportis la mizerojn en tiu mondo estas ĉiam aŭskultata, kaj neniu servo restas ne rekompencita. Nun unu vorto pri mi, konfirmante tion, kion mi ĉi-supre diris: Spiritismo klarigas al vi mian lingvaĵon de Spirito, kaj cetere mi ne bezonos pritrakti detalojn pri tio. Same mi opinias neutile paroli al vi mia antaŭa ekzistado. La situacio, en kiu vi konis min sur la Tero, igos vin kompreni kaj taksi miajn antaŭajn enkarniĝojn, ne ĉiam senmakulajn. Kondamnita al ia mizera ekzistado, malsana, invalida, mi almozpetis dum mia tuta vivo. Mi ne amasigis monon, kaj en la maljunaĝo miaj malmultaj ŝparaĵoj estis nenio pli ol unu cento da frankoj, rezervitaj por tiam, kiam miaj kruroj jam ne povos min subteni.
Opiniante sufiĉaj la kulpelpagon kaj la provon, Dio metis finon al ili, liberigis min de la surtera vivo, sen suferado, ĉar mi ne memmortigis, kiel komence oni pens- adis.
Mi elkarniĝis subite ĉe la rando de puto, kiam de la Tero mi sendis al Dio mian lastan preĝon. Poste, pro la deklivo de la tereno, mia korpo nature englitis en la puton.
Mi ne suferis ĉe mia morto, kaj mi estas feliĉa ĉar mi senhezite, rezignacie plenumis mian mision. Laŭ miaj fortoj mi fariĝis utila, ĉiam evitante damaĝi miajn similul- ojn. Hodiaŭ mi ricevas la rekompencon kaj dankas Dion, nian Dian Majstron, kiu mildigas la amaraĵon de la provoj, igante nin forgesi, dum la vivo, la erarojn de la pasinteco, kaj kiu metas sur nian vojon la karitemajn animojn, kiuj helpas nin elporti la ŝarĝon de niaj pasintaj kulpoj. Persistu ankaŭ vi, kiu, kiel mi, estos rekompencita. Mi dankas vin pro viaj bonaj preĝoj kaj pro la servoj, kiujn vi faris al mi. Mi neniam forgesos vin. Unu tagon ni ree vidos nin kaj multaj aferoj estos eksplikataj al vi, aferoj, kies klarigo hodiaŭ estus malĝustatempa. Estu certa nur pri mia sindonemo, pri mia restado apud vi, ĉiam, kiam vi bezonos min por konsoli la suferantojn.
Via tre maljuna almozulino.
Julienne-Marie
Elvokite la 10an de Junio 1864, ĉe la Societo de Parizo, la Spirito de Julienne diktis la jenan mesaĝon:
"Kara prezidanto, dankon pro tio, ke vi volas min akcepti ĉe via Societo. Vi antaŭvidis, el la socia vidpunkto, la superecon de miaj antaŭaj enkarniĝoj, ĉar, se mi revenis sur la Teron por la provo de malriĉeco, tio estis por puni min pro la vana fiero, kun kiu mi forpelis la malriĉulojn, la mizerulojn. Tiel mi suferis egalan repunon, kaj fariĝis terurega almozulino en ĉi tiu lando; kaj eĉ tiel, kvazaŭ por certigi min pri la boneco de Dio, ne ĉiuj min forpelis, kaj tio estis mia tuta timo. Ankaŭ sen plendoj mi elportis la elprovon, antaŭsentante ian vivon pli bonan, el kiu mi ne plu revenus al la mondo de ekzilo kaj malfeliĉego. Kiel granda estas la feliĉo en tiu tago, kiam nia rejuniĝinta animo povas eniri en la spiritan vivon por tie revidi siajn amatojn! Jes, ĉar ankaŭ mi amis kaj konsideras min feliĉa pro mia rekontiĝo kun tiuj, kiuj min antaŭis.
Dankon al A..., tiu bona amiko, kiu ebligis al mi esprimi mian dankon. Sen lia mediumeco mi ne povus danke pruvi al li, ke mia animo ne forgesas la bonfarajn influojn de ia bona koro, kia la lia, kaj konsilas, ke li penu progresi en sia dia kredo. Ĉar li havas mision, rebonigi la malvirtiĝintajn animojn, li certiĝu pri mia helpo. Kaj kion li faris por mi, tion mi povas centoble rekompenci al li, instruante lin sur la vojo, kiun vi mem trairas. Danku la Sinjoron pro tio, ke Li permesis, ke la bonaj Spiritoj gvidu vin kuraĝigi la malriĉulon ĉe la ĉagrenoj, kaj deteni la riĉulon de la fiero. Konvinkiĝu pri kiom honte estas forpeli malfeliĉulojn kaj utilu al vi mia ekzemplo, por ke vi evitu reveni el la Tero por kulpelpago, ĉe la doloraj sociaj pozicioj vin metantaj tiel malsupren, ke vi estu konsiderata skorio de la socio."
Julienne-Marie
La ĉi-supra komunikaĵo estis transdonita al A..., kiu siavice ricevis la sekvantan, kiu cetere estas ia konfirmo:
— D. Bona Julienne, ĉar vi deziras helpi min per viaj konsiloj, por ke mi progresu en nia sankta Doktrino, venu komunikiĝi kun mi, certa pri tio, ke mi klopodos profiti viajn instruojn. — R. Memoru la admonon, kiun mi faros, kaj ne malobeu ĝin. Penu esti ĉiam karitema, laŭ viaj fortoj; vi komprenas la karitaton tiel, kiel ĝi devas esti praktikata en ĉiuj vivo-agoj. Mi do ne bezonas konsili al vi ion, kion vi mem povas taksi; mi tamen diros, ke vi sekvu la konsciencovoĉon, kiu neniam vin trompos, kondiĉe ke vi ĝin sincere konsultu. Ne iluziu vin pri plenum otaj misioj; malalt- kaj altranguloj, ĉiuj havas sian mision. Mia misio estis penplena, sed mi meritis tian punon, pro la antaŭaj ekzistadoj, kiel mi jam konfesis al la bona prezidanto de la Societo de Parizo, ĉefa organiz- aĵo, kiu unu tagon kunigos vin ĉiujn. Tiu tago estas malpli malproksima ol vi opinias, ĉar Spiritismo marŝas per grandaj paŝoj, malgraŭ ĉiuj malhelpaĵoj. Iru do sentime, fervoraj adeptoj; iru, ĉar viaj penoj estos kronat- aj per multaj bonsukcesoj. Ne gravas tio, kion oni povos diri pri vi! Metu vin super la bagatela kritiko, kiu nepre falos sur la kontraŭulojn mem de Spiritismo.
Ha! la fieruloj! ili opinias sin fortaj, pensante, ke ili povos vin eldetrui, sed... bonaj amikoj, trankviliĝu kaj ne timu alfronti ilin, ĉar ili estas malpli nevenkeblaj ol vi eble povas supozi. Inter ili estas multaj, kiuj timas, ke la vero ilin ekblindigos. Esperu! Ili nepre venos helpi vin fini la verkon."
Julienne-Marie
Ĉi tie estas fakto plena de instruo. Kiu bonvolos mediti pri tiuj tri komunikaĵoj, tiu en ili trovos resumitaj ĉiujn gravajn principojn de Spiritismo.
Jam en la unua komunikaĵo la Spirito evidentigas sian superecon per la lingvaĵo; kiel bonfara genio, kaj kvazaŭ metamorfozita, tiu radia virino venas protekti tiujn samajn homojn, kiuj ŝin malŝatis, kiam ŝi estis vestita per la ĉifon- aĵoj de mizero.
Tio estas apliko de ĉi tiuj evangeliaj maksimoj: "La grandaj estos humiligitaj kaj la malgrandaj estos altigitaj: feliĉaj estas la humilaj, feliĉaj estas la afliktitaj, ĉar ili estos konsolataj; ne malestimu la humilajn, ĉar tiu, kiu ŝajn- as malgranda en ĉi tiu mondo, tiu povas esti multe pli granda ol vi opinias."