Выбрать главу

Max, la almozulo

En 1850, en vilaĝo el Bavario, mortis maljunulo preskaŭ centjara, konata kiel patro Max. Ĉar li ne posedis familion, neniu konis lian devenon. De ĉirkaŭ duona jarcento li fariĝis nekapabla perlabori siajn vivrimedojn, krom per almozpetado, kion li trompkaŝis, penante vendi, en bienoj kaj kasteloj, almanakojn kaj aliajn etajn var- ojn. Oni alnomis lin grafo Max, kaj la infanoj vokis lin nur per tiu titolo, kio igis lin ridi sen koleriĝo. Kial do tiu titolo? Neniu povis ĝin ekspliki. La kutimo ĝin sankciis. Eble ĝi venis de lia fizionomio, de liaj manieroj, kies distingiĝo kontrastis kun liaj mizeraj ĉifonaĵoj.

Multajn jarojn post sia morto, Max aperis en sonĝo al la filino de la posedanto de unu kastelo, en kies stalo li iam gastis, ĉar li ne posedis propran loĝejon. En tiu apero, li diris: "Mi dankas vin pro tio, ke vi memoris pri la malriĉa Max en viaj preĝoj, ĉar la Sinjoro ilin aŭdis. Ho! karitema animo, kiu interesiĝis pri la kompatinda almozulo, tial, ke vi volas scii, kiu mi estas, jen mi kon- tentigos vin, samtempe donante al vi kaj al ĉiuj grandan instruon.

"Antaŭ proksimume unu jarcento kaj duono mi estis unu el la riĉaj kaj potencaj mastroj en ĉi tiu regiono, sed fiera pri mia nobeleco. La grandega riĉaĵo, krom utili al miaj plezuroj, apenaŭ sufiĉis por hazardludo, diboĉo kaj orgioj, kiuj estis mia sola priokupiĝo en la vivo.

La vasaloj, kiujn mi rigardis, kiel laborbestojn destinitajn por servi al mi, estis humiligitaj kaj piedprem- itaj, por subteni mian malŝparemon. Surda al iliaj plendoj, kiel mi ordinare estis al ĉiuj malfeliĉuloj, mi opiniis, ke ili ankoraŭ sin konsideris honorataj, kontentigante miajn kapricojn. Mi mortis frue, laca de la ekscesoj, sed fakte ne provinte iun ajn realan malfeliĉon. Male, ĉio ŝajne ridetis al mi tiagrade, ke mi estis rigardata, kiel unu el la plej feliĉaj estuloj en la mondo. Mia funebra ceremonio estis pompa, kaj la mallaborelumoj bedaŭris la perdon de la riĉulo, sed vero estas, ke sur mian tombon oni verŝis nenian larmon, nenia preĝo estis kore farita al Dio por mi, dum mia rememoro estis malbenata de ĉiuj, por kies mizero mi kontribuis. Ha! kiel terura estas la malbeno de tiuj, al kiuj ni malutilas! Tiu malbeno ja ne ĉesis ehi en miaj oreloj dum longaj jaroj, kiuj al mi ŝajnis ia eterneco. Poste, ĉe la morto de ĉiu el la viktimoj, nova fantomo minacanta aŭ sarkasma leviĝis antaŭ mi, senĉese min persekutante, kaj mi ne povis trovi angulon, kie mi kaŝus de iliaj vidoj! Eĉ ne unu amika rigardo!

La malnovaj kamaradoj de diboĉo, malfeliĉaj, kiel mi, forkuris, kvazaŭ malestime dirante al mi: "Vi ne povas plu elspezi por niaj plezuroj." Ho! Tiam, kiom mi donus por momento da ripozo, por glaso da akvo por kvietigi la ardan soifon, kiu min konsumadis! Mi tamen posedis nenion pli, kaj la tuta oro spruce verŝiĝinta sur la Teron produktis ne unu benon, eĉ ne unu... ĉu vi aŭdis, mia filino?

Fine, laca, premegita, kiel vojiranto ne duonvidanta la finon de la vojaĝo, mi ekkriis: "Mia Dio, kompatu min! Kiam finiĝos ĉi tiu terura situacio?" Tiam iu voĉo — la unua, kiun mi aŭdis, post kiam mi postlasis la Teron — diris : "Kiam vi volos" Kion mi devos fari, granda Dio? — mi demandis. Diru, kaj mi submetiĝos al ĉio. — "Pento estas necesa, ankaŭ estas necese, ke vi humiliĝu antaŭ tiuj samaj, kiujn vi humiligis; ke vi petu ilin interhelpi por vi, ĉar la preĝo de ofendito, kiu pardonas, estas ĉiam agrabla al la Sinjoro." Kaj mi humiliĝis, kaj mi petis interhelpon de miaj vasaloj kaj servantoj, tie starantaj antaŭ mi, kaj kies mienoj iom post iom pli bonvolemaj fine malaperis. Tio estis por mi kvazaŭ ia nova vivo; la malespero cedis lokon al la espero, dum mi dankadis Dion per ĉiuj fortoj de mia animo.

La voĉo aldonis: "Princo.." al kiu mi respondis: "ĉi tie ne estas alia princo krom Dio, Ĉiopova Dio, kiu humiligas la fieregajn. Pardonu min, Sinjoro, ĉar mi pekis; kaj se tia estas via volo, faru min sklavo de miaj sklavoj."

Post kelkaj jaroj mi reenkarniĝis en familio de malriĉaj burĝoj. Ankoraŭ infano, mi perdis miajn gepatr- ojn kaj restis sola, senprotekta, en la mondo. Mi perlaboris la vivrimedojn, kiel mi povis, jen kiel metiisto, jen kiel kamplaboristo, sed ĉiam honeste, ĉar tiam mi jam kredis je Dio. Sed en la aĝo de 40 jaroj mi fariĝis tute paralizita, kaj de tiam mi bezonis almozpeti dum pli ol 50 jaroj, tra tiuj samaj regionoj, kies absoluta mastro mi estis. En la bienoj, kiuj apartenis al mi, mi ricevis panpecetojn, kaj mi estis feliĉa, kiam oni disponigis al mi staltegmenton, kiel ŝirmejon. Ankoraŭ pro maldolĉa ironio de la sorto, oni alnomis min S-ro Grafo... Dum dormo plaĉis al mi vizitadi tiun saman kastelon, kie mi despote regnis, revidante min en la luksego de mia antikva riĉeco! Ĉe vekiĝo, tiuj vidoj lasis al mi ian nedifineblan senton de amareco kaj malĝojo, sed neniam eĉ unu plendo eliĝis el miaj lipoj; kaj kiam plaĉis al Dio min alvoki, mi gloris Lin pro tio, ke Li donis al mi firmecon kaj rezignacion por elteni tiel penigan provon, kies rekompencon mi ricevas hodiaŭ. Rilate al vi, mia filino, mi vin benas pro tio, ke vi preĝis por mi."

Al ĉi tiu fakto ni turnas la atenton de ĉiuj, kiuj opinias, ke, sen la perspektivo de la eternaj punoj, la homoj ne havus ian bridon por siaj pasioj. Ĉu la puno, kia tiu de la patro Max, estos eble malpli profita ol tiuj senfinaj punoj, al kiuj hodiaŭ neniu kredas?

Historio de iu servisto

Ĉe altranga familio li estis juna servisto, kies inteligenta kaj bonedukita figuro impresis pro sia disting- iĝo. En liaj manieroj estis nenio vilaĝa aŭ pleba kaj, dum li klopodis diligente servadi siajn mastrojn, li tute ne montradis iun ajn troservemon, cetere tre propran al la personoj de la klaso. Iam revenante al la domo de tiu familio, kie ni lin ekkonis, ni demandis, ĉar ni ne vidis lin, ĉu oni lin maldungis. Oni respondis, ke li iris promeni kelkajn tagojn en sia lando, kaj ke li tie mortis.

Oni diris al ni plie, ke oni tre bedaŭris la perdon de tiel bonega junulo, posedanto de sentoj tre altaj por sia pozicio. Kaj oni aldonis, ke li estis tre delikata kaj donis pruvojn pri granda alligiteco al ĉiuj.

Poste venis al ni en la koron la deziro elvoki tiun junulon, kaj jen kion li diris al ni:

"En la antaŭlasta enkarniĝo mi naskiĝi, kiel oni diras sur la Tero, en tre bona familio, kies havoj estis detruitaj de la malŝparemo de mia patro. Orfo ankoraŭ en frua infaneco, unu amiko de mia patro akceptis min kaj edukigis min tre bone, kiel filon, kio naskis en mi certan pavemon. De tiam mia protektanto estas ankoraŭ hodiaŭ S-ro G..., ĉe kiu vi ekkonis min, kiam mi servadis al li. Mi ja volis elpagi la fieron, en la lasta ekzistado, en ofico de servisto, samtempe pruvante la sindonemon, kiun mi ŝuldis al mia bonfarinto. Mi eĉ savis lian vivon, sen lia scio. Tio estis ankaŭ ia provo, el kiu mi eliris triumfanta kaj sufiĉe konsolita, ĉar mi ne lasis min korupti en malvirta medio. Konservante min senmakula, malgraŭ la malbonaj ekzemploj, mi dankas Dion pro la rekompenco je la feliĉo, kiun hodiaŭ mi ĝuas"

D. Sub kiaj cirkonstancoj vi savis la vivon de

G..?

R. Evitante, ke li estu subpremita de granda arbotrunko, okaze de promenado sur ĉevalo. Mi, kiu lin sekvadis sola, vidis la minacantan danĝeron, kaj per korprema krio mi igis lin turniĝi rapide, dum la trunko falis.

G... , al kiu mi rakontis tiun fakton, perfekte lin memoris.

D. Kial do vi elkarniĝis tiel juna? — R. Ĉar Dio opiniis jam sufiĉa la provon.

D. Kiel vi povis profiti tiun provon, se vi ne konis ĝian antaŭan kaŭzon?

R. En mia humila stato ankoraŭ restis al mi ia instinkto de tiu fiero; mi estis feliĉa pro tio, ke mi ĝin subigis, farante utila la provon, kiun alie mi devus rekomenci. En siaj momentoj de libereco, mia Spirito memoris tion, kio li estis, kaj ĉe lia vekiĝo, lin invadis ia intuicia deziro kontraŭstari siajn malbonajn inklinojn. Tiel luktante, mi estis pli inda ol se mi havus memoron pri la pasinteco. Kun tia rememoro, la iama fiereco kreskus, min konfuzante, dum tiamaniere agante mi nur devis kontraŭbatali la malutilajn influojn de mia nova situacio.