Ĉar li antaŭvidis studon ĉe la konvulsioj, kiujn li esploradis, lia patrino estis martirigita en la lito de suferoj, dum la filo sin donis al eksperimentoj, kiuj devus klarigi iajn fenomenojn; al la maljunuloj li malpliigis la vivotagojn kaj la fortikajn homojn li malfortikigis per provoj celantaj konfirmi la agadon de tiu aŭ alia me- dikamento. Kaj ĉiuj tiuj eksperimentoj estis provataj sen scio aŭ eĉ sen suspekto de la malfeliĉulo. La kontentigo de la avideco kaj fiero, la soifo je oro kaj famo estis ja motivo de tia konduto. Estis necesaj jarcentoj de teruraj provoj por malsovaĝigi tiun Spiriton ambician kaj plenan de orgojlo, ĝis la pento komencis la laboron de regenerado. Nun finiĝas la riparado, ĉar la provoj de ĉi tiu lasta enkarniĝo estas mildaj kompare kun tiuj, kiujn li elportis. Kuraĝon do, ĉar, se la puno estis daŭra kaj kruela, granda estos la rekompenco pro la rezignacio, pacienco kaj humileco.
Kuraĝon al ĉiuj vi, kiuj suferas; konsideru la nedaŭrecon de la materia ekzistado, pensu pri la eternaj кojoj.
Alvoku la esperon, la sindoneman amikinon de la suferantoj; la fidon, ĝian fratinon, kiu montras al vi la ĉielon, kien kun espero vi povas penetri antaŭtempe. Altiru ankaŭ al vi tiujn amikojn, kiujn la Sinjoro disponigas al vi, amikojn, kiuj vin ĉirkaŭas, vin subtenas kaj amas, kaj ties konstanta komplezemo vin rekondukas apud Tiun, kiun vi ofendis, malobeante liajn leĝojn"
Post sia elkarniĝo, S-ino B... donis al sia filino kaj ankaŭ al la Societo de Parizo plurajn komunikaĵojn, en kiuj montriĝas ŝiaj plej altaj kvalitoj, konfirmante ŝiajn antaŭ- ajn kondutojn.
Charles de Saint-G..., idioto
(Spiritisma Societo de Parizo, 1860)
Ĉi tiu knabo 13-jara, ankoraŭ enkarniĝinta, kies intelektaj kapabloj estis nulaj, en tia grado, ke li ne rekonis la propraj n gepatrojn, kaj apenaŭ povis preni mem sian nutraĵon. Okazis ĉe li kompleta ĉeso de elvolviĝo de la tuta organismo.
— (Al Sankta Ludoviko.) Ĉu ni povas elvoki la Spiriton de ĉi tiu knabo? — R. Jes, ĝi estas ja, kvazaŭ vi elvokus tiun de elkarniĝinto.
— Tiu respondo supozigas al ni, ke la elvoko povas esti farata je iu ajn horo... — R. Jes, ĉar lia animo estas katenita al la korpo per ligiloj materiaj, kaj ne spiritaj, tial lia animo povas disiĝi je iu ajn horo.
— (Elvoko al Charles.) — R. Mi estas kompatinda Spirito ligita al la Tero je unu piedo, kiel birdeto.
— Ĉu nuntempe, kiel Spirito, vi konscias pri via nuleco en ĉi tiu mondo? — R. Certe mi sentas la sklavecon.
— Kiam via korpo ekdormas kaj via Spirito malligiĝas, ĉu vi havas ideojn tiel klarajn, kiel se vi estus en normala stato? — R. Kiam mia malfeliĉa korpo ripozas, mi fariĝas iom pli libera por atingi la ĉielon, kiun mi aspiras.
— Ĉu en la spirita stato vi spertas iun ajn doloran senton naskitan de via enkorpa stato? — R. Jes, tial ĝi estas ja puno.
— Ĉu vi memoras pri via antaŭa enkarniĝo? — R. Ho jes! kaj ĝi estas la kaŭzo de mia nuna ekzilo.
— Kia estis tiu ekzistado? — R. Tiu de diboĉa junulo sub la regado de Henriko la Tria.
— Vi diras, ke via nuna situacio estas puno... ĉu vi ja elektis ĝin? — R. Ne.
— Kiel via nuntempa ekzistado povas utili al via progreso, en la stato e nuleco, en kiu vi troviĝas? — R. Por mi ne estas nuleco, ĉar estis ja Dio, kiu trudis al mi tiun eventualecon.
— Ĉu vi povas antaŭvidi la daŭron de la nuna ekzistado? — R. Ne; ankoraŭ forpasos kelkaj jaroj, ĝis kiam mi nepre reeniros en mian patrujon.
— Dum la tempo inter la lasta kaj nuna enkarn- iĝoj, kion do vi faris? — R. Dio min enkarcerigis; mi estis ventanima Spirito.
— Ĉu, dum maldormo, malgraŭ la neperfekteco de viaj organoj, ĉu vi konscias pri tio, kio okazas? — R. Mi vidas kaj aŭdas, sed mia korpo nenion vidas, nek perceptas.
— Ĉu ni povos fari ion profitan por vi? — R. Nenion.
— (Al Sankta Ludoviko.) Rilate al enkarniĝinta Spirito, ĉu la preĝoj havas efikon, kiel por la elkarniĝintaj? — R. Estante ĉiam utilaj, la preĝoj plaĉas al Dio. Rilate ĉi tiun Spiriton, ili tuj neniel utilas al li, sed poste Dio ilin konsideros.
Ĉi tiu elvoko konfirmas tion, kio ĉiam estis dirita pri la idiotoj. La morala nuleco ne estigas nulecon de la Spirito, kiu, sen konsidero pri la organoj, ĝuas siajn kapablojn. La neperfekteco de la organoj estas nur baro kontraŭ la libera manifestiĝo de la pensoj. Estas do la okazo de fortika viro, kiu estus momente manligita.
Instruo de iu Spirito pri la idiotoj kaj kretenoj, donita ĉe la societo de Parizo
La idiotoj estas estuloj punitaj pro lia misuzo de potencaj kapabloj; animoj enkarcerigitaj en korpoj, kies senpovaj organoj ne kapablas esprimi pensojn. Tiu morala kaj fizika muteco estas unu el la plej kruelaj surteraj punoj, plurfoje elektitaj de pentitaj Spiritoj, kiuj deziras elaĉeti siajn erarojn. Ne pro tio la provado estas senefika, ĉar la Spirito ne restas senaga en la karna prizono; tiuj malinteligentaj okuloj vidas, tiuj deprimitaj cerboj konceptas, kvankam ili nenion povas esprimi per la parolo kaj per la rigardo. Escepte de la moveco, ilia stato estas tiu de la letargiuloj aŭ katalepsiuloj, kiuj vidas kaj aŭdas, sed ne povas sin esprimi. Kiam vi havas tiujn terurajn premsonĝojn, dum kiuj vi penas forkuri de danĝero, kriegante, malgraŭ la senmoveco de via korpo kaj de via lango; kiam tio okazas — ni diras — via sensacio estas egala al tiu de la idiotoj. Gi estas la paralizo de la korpo ligita al la vivo de la Spirito.
Tiel estas klarigitaj preskaŭ ĉiuj malsanoj, ĉar ekzistas nenio senkaŭza , kaj tio, kion vi nomas maljusteco de la destino, estas nur la apliko de la plej alta justeco. Frenezo ankaŭ estas puno pro misuzo de la plej altaj kapabloj; la frenezulo havas du personecojn: tiun, kiu konfuziĝas, kaj tiun, kiu konscias pri siaj agoj, ne povante ilin gvidi.
Rilate la idiotojn, la kontempla, soleca vivo de ilia animo, sen la plezuroj kaj ĝuoj de la korpo, ankaŭ povas fariĝi agitata de la okazaĵoj, same kiel iu ajn el la plej komplikaj ekzistadoj; kelkaj ribelas kontraŭ la memvola turmentiĝo kaj, lamentante la elekton faritan, sentas tre fortan deziron reveni al alia vivo, deziron, kiu igas ilin forgesi la nuntempan rezignacion kaj la pasintan kons- ciencoriproĉon, pri kiu ili estas konsciaj, ĉar, kvankam ili estas idiotaj kaj frenezaj, ili scias pli multe ol vi, kaj kaŝas sub la fizika senpoveco ian moralan povon, kiun vi ne kapablas prezenti al vi. La furiozaj agoj, same kiel tiuj de stulteco ilin regantaj, estas interne juĝataj de ili mem, agoj, de kiuj ili suferas kaj ĉagreniĝas. Tiam ilin moki, ilin insulti aŭ eĉ malbone trakti, kiel oni ofte kondutas, estas pliigi ilian suferon, kaj pli krude senti gi al ili iliaj n malfortecon kaj mizeron. Se ili povus, ili akuzus pri kovardeco tiujn, kiuj tiel kondutas, sciante, ke la viktimo ne povas sin defendi.
Frenezeco ne apartenas al la diaj leĝoj, tial ke, se ĝi materie rezultas de nescio, malpureco kaj mizero, la homo povas ĝin ekstermi. La modernaj rimedoj de higieno, kiujn la scienco hodiaŭ kreas kaj al ĉiuj disponigas, celas detrui la frenezecon. Ĉar la progreso estas kategoria kondiĉo de la homaro, tial la provoj devas ŝanĝiĝi, obeante la evoluadon de la jarcentoj. Venos tago, kiam ĉiuj provoj nepre estos moralaj; kaj kiam la Tero, ankoraŭ nova, atingos ĉiujn fazojn de sia ekzistado, tiam ĝi transformiĝos en loĝejon de feliĉo, kiel okazas al la plej progresintaj planedoj.
Pierre Jouty, patro de la mediumo
Estis tempo, kiam oni dubis pri la ekzistado de la animo de la idiotoj, kaj oni eĉ demandadis ĉu ili efektive aparten- is al la homa speco. Ĉu la maniero, kiel Spiritismo alfrontas la faktojn, ne estas ja tre moraliga kaj instrua? Konsider- ante, ke tiuj korpoj entenas animojn, kiuj jam brilis sur la Tero; animojn tiel klarvidajn kaj pensantajn, kiel niaj, mal- graŭ la dika envolvaĵo sufokanta iliajn manifestiĝojn; kon- siderante, ke la samo povas okazi al ni, se ni misuzos la kapablojn, kiujn la Providenco donis al ni; konsiderante ĉion tion, ĉu ni ne havas materialon por serioza pripensado? Ne akceptante la plurecon de la ekzistadoj, kiel ni povos akordigi la stultecon kun la justeco kaj boneco de Dio? Se la animo ne vivis antaŭe, tio signifas, ke ĝi estis kreita samtempe kun la korpo, kaj tiuokaze, kiel klarigi la kreadon de tiel malfavorataj animoj fare de iu Dio justa kaj bona? Oni devas konsideri, ke ĉi tie la afero ekzemple ne estas pri frenezeco, kiun oni povas antaŭforigi kaj kuraci. La idiotoj naskiĝas kaj mortas kiel idiotoj, sen konscio pri bono kaj malbono. Kia do estas ilia sorto en la vivo eterna? Ĉu ili estos feliĉaj apud inteligentaj kaj diligentaj homoj? Ĉu ili restos en tio, kion oni nomas limbo, t.e. ia miksita stato, kiu ne estas feliĉa nek malfeliĉa? Sed, kial do tia eterna malsupereco? Ĉu ili kulpas, se Dio ilin kreis idiotoj? Ni defias ĉiujn, kiuj rifuzas la reenkarniĝon, ke ili eliru el tiu malfacila situacio.