— Ne diru!
— Iu nia aĉetanto vidis eĉ tion, kiam li stiris sur la plaĝon, li havas ruĝan, grandan barbon, kaj li similas al giganto.
— Ĉu tion vidis ŝia sinjorina moŝto? — miregis Gorĉev.
— Jes. La plimulto de la krimuloj povas danki sian areston al tiuj observantoj.
— Jes, kiom multe li povas danki al tiuloj!
Li pagis la fakturon kaj iris. Jen… kiel senhoma estas la strato. Oni blokis la trafikon. Ĉu ili estas idiotoj? La aŭto ja retroviĝis. Aŭ ĝuste tie oni ne serĉas ĝin, kie li lasis tion?
Li ekvidis grandan tumulton ĉe iu statangulo.
— Kio okazis tie? — li demandis kurierkanbon.
— Oni kaptis la farinton kaj linĉas lin! Li rabis ankaŭ la bebon de Lindbergh. Li estas kaŭbojo en pseŭdovesto, kiu estis la komplico de Al Capone.
Gorĉev ekmemoris ĝeneralan aksiomon: la plimulto de la homaro naskiĝis, kiel verkisto de scenarlibreto de filmoj!
La tumulto haltigis aŭton Bugatti, kiu havis identigan numeron709-846 CsU, en kiu sidis bestkuracisto kun sia edzino kaj fileto, alvenintaj el Beromünster.
— Li estas tiu!
— Li trafarbis la aŭton! Ĝi ankoraŭ estas humida!
— Kie vi rabis la infanon?!
Sian propran filon! La virino ŝrikis, la infano ploregis, la bestkuracisto kriĉis, kaj iu debatis lian ĉapelon. Plotono da policistoj ĉesigis la minacan etoson, kiuj repremis la tumulton kaj diris al la homoj, ke la aŭto retroviĝis. Dume gumbastonoj batis ilin.
La vizaĝ-neŭralgio reaperis ĉe la bestkuracisto el Baromünster pro la multe da ekscitiĝo, ĉar oni jam foje lasis lin hejmeniri el Lourdes, kiel resaniĝinton, nun li iris anstataŭ la Montekarlo en la urbon de mirakloj por repostuli sian monon helpe de la tribunalo!
Gorĉev piediris al la hotelo Mediteraneo. Li trairis la luksan halon fajfante, en sia polvokovrita, ĉivona vestaĵo.
La hotel-pordisto postkriis lin?
— Kien vi iras?…
— Sur la unuan etaĝon. Kiam forvojaĝis sinjoro Vanek?
La pordisto eklevis sian ŝultron.
— Mi sciis nek tion, ke li alvenis.
— Li luis la reĝan apartamenton.
— Tie abolute ne loĝas Vanek. Ia freneza portugalo luas ĝin, kiu nomiĝas Gorĉev.
— Tiu portugala sinjoro sendis min — diris Gorĉev — por aranĝi lian konton, kaj li permesis, ke mi alivestiĝu ĉe li.
— Diru, infano mia — demandis la pordisto konfidence — ĉu tiu Gorĉev estas ia fabrikisto?
— Jes, kompreneble. Li havas petenton pri terenkolora vizaĝofarbo por virinoj, sed li faras precipe galanteriojn el alfenido. Li transloĝiĝos en la vilaon D’Łragon.
— Ĉu vi estas hejtisto tie?
— Ne. Mi estas legomĝardenisto. La domo apartenas al la eksedzino de sinjoro Gorĉev. La fabrikisto hidiaŭ repaciĝis kun ŝia sinjorina moŝto, kaj ili revenos en Portugalion por dediĉi sian vivon al la produktado de alfenido…
Li supreniris en la apartamenton kaj alivestis sin rapide, surpreninte la puran matrosan uniformon, kiun kaj ceterajn varojn oni sendi al li el la magazeno en flava valizo. Li preferis la puran matrosvestaĵon kun la ronforma ĉapo, kaj kiuj bone konvenis al li, ĉar li havis afablan vizaĝon, kaj ritmajn, facilajn paŝojn, kiel certaj dancistoj, kiujn estas nomataj sur la scenejo boy. Se ili tamen ekparolas, minimume kvin knaboj parolas samtempe.
Li volis ankoraŭ razi sin. Li ne dungiĝu al la legio kiel ajn. Li metis viŝtukon ĉirkaŭ sian kolon kaj malfermis la komforte ekipitan vestoŝrankon.
Sed tiam sinjoro Vanek falis sur la plankon de sur la malsupra breto, je lia plej granda miro.
1
— Sinjoro! Kial vi ne frapetas sur la pordo antaŭ ol malfermi ĝin?!
— Mi luas tiun apartamenton!
— Sed la ŝranko estas mia privata loĝejo! My house is my castel!
— Sinjoro Vanek! Mi falis el la ĉielo.
— Tamen mi batiĝis!
— Vi devintus anonciĝi en Marseljo, ĉe la legio! Vi transprenis mil frankojn, kaj malgraŭ tio vi estas ĉi tie. Vi trompis min!
— Vi mensogas!
La majesta orgojlo de la memkonscia burĝo, kredanta la veron, donis esterordinaran forton al sinjoro Vanek.
Sed Gorĉev ne povis rigardi sur la nazuman vizaĝon, la densan, nigran liphararon de sinjoro Vaner sen tio, ke li ne devintus ridi.
Sed la afero estis grava, kaj Gorĉev, kolektinte ĉiun sian forton, klopodis resti serioza, eĉ minaca.
— Vi certe estas klarvida pri tio — li diris responde al la fulmino de sinjoro Vanek — , ke nun mi batfaligos vin.
— Eĉ momenton mi ne dubis tion… Sed nun mi staras ĉi tie, kiel Galilei. Ekbatu min! Frakasu min! Bruligu min!.. Tamen la tero moviĝas!
— Vi ne rajtas kompari vin kun honestaj astronomoj, ĉar vi trompis min.
— Tio estas fia kalumnio.
— Se vi ne klarigos tiuj la aferon, mi enpremos vin inter la ŝustreĉilojn, kaj mi puŝos la grandan kverkotablon antaŭ la ŝrankon, ke vi restu interne!
— Galilei estus tolerinta tian procedon kun levita kapo
— Mi postulas klarigon!
— Vi petis min anstatŭigi vin dum unu tago en la legio, kaj vi donis mil frankojn al mi. Ĉu okazis tiel?
— Jes.
— Tial mi aranĝis alimaniere la anstataŭigon, ke vi ne restu sen sekretario — kaj li frapis sur sian bruston. — Ĉar ele mi povas aserti malmodeste, ke mi faris min preskaŭ nemalhavebla. Mi do staris antaŭ la kazernon kaj alparolis la unuan malgajan aspekton havantan sinjoron, kiu videble volis rekturiĝi al la legio. Mi persvadis lin facile, ke li entreprenu vian anstataŭigon, kaj mi donis al li kvincent frankojn. Tiel li povas ĉirkaŭrigardi en la legio sen danĝero, kaj pripensinte sin, morgaŭ li povas eksiĝi, kiam vi deŝanĝos li, sinjroro Goliczer.
Gorĉev ne korektis lin.
— Nun kio estas la situacio, sinjoro Vanek?
— Ke vi havas anstataŭiganton en la legio, vi perdis nek vian sekretarion, kaj restis kvincent frankoj al mi. Aŭ, vi perdis vian sekretarion, ĉar vi ofendis min, kaj senprokraste mi foriros, sed — li finis kun levita kapo — la tero tamen moviĝas! Notu tion bone, sinjoro!
Kaj li eltiris la ŝrankokeston por kunporti sian malnovan jakon, bankostumon, pluvombrelon kaj pompan bovidbruston kun iom da salato el kukumoj.
— Mi ŝatus rebonigi, se mi ofendis vin — diris Gorĉev penteme.
„Eble ĝi ankoraŭ ne estas malfrue”- meditis sinjoro Vanek, kaj li rapide remetis la salaton, ĉar ties suko verŝetiĝis sur lian ŝuon.
— Mi petas pardonon!
— Nu bone. Ankoraŭ ĉi-foje mi restos. Sed notu bone: mi ankoraŭ neniam mensogis.
— Kaj la tero tamen ne moviĝas — diris Gorĉev malgaje — , ĉar nun ĝi krevus sub viaj piedoj!
2
Sekvkan tagon antaŭtagmeze:
— Sinjoro Petroviĉ!
Gorĉev vekiĝis. Lia sekretario staris apud lia lito, ĝisplande en litkovrilo.
Li portis ĝin anstataŭ piĵamo nokte en la ŝranko, kiam li kovris sin per tio de la dekstra flanko ĝis la maldekstra ŝultro, li aspektis tiel, kiel la enpersoniganto de Julius Caesar en usona burleskaĵo.
— Ellitiĝu — li ripetis pacience. — Vi devas anonciĝi en la legio anstataŭ Cortot! Ek!
— Vi estas hirudo…
— Mi estas sinjoro Vanek…
— Diru, Vanek, sinjoro hirudo, kial vi okupiĝas pri mi?
— Mi ne ŝatus, se nia malnova, familiara amikeco finiĝus tiel, ke mi trompiĝos pri vi, sinjoro Zwillinger!
Gorĉev salte leviĝis el la lito, kvazaŭ ĝi estus bruliĝinta sub li.
— Homo! Mi komprenas ĉion, sed tuj klarigu al mi, de kie vi prenis la nomon Zwillinger, ĉar trafos min nervoatako.