— Ne pri tio temas! Mi mem garantiis sinjoron Cortot, rilate vian personon, kiu anstataŭigas vin.
— En ordo. Sed de kie vi prenis la nomon Zwillinger?
— Ĝi estis ŝerco, mi scias bone, ke esence vi nomiĝas Petroviĉ.
— Kaj kiu estas Cortot? Kial li dungiĝis al la legio?
— Por amo al la patrujo. Oni ekzilis lin poreterne el Francio pro krimfaro. Nun li kaŝe revenis kaj dungiĝis al la legio.
— Ĝi estas impona!
Gorĉev rapide vestis sin. Ili ankoraŭ atingis la trajnon, kaj antaŭ la tagmeza sonoriligado ili estis en Marseljo.
Gorĉev etendis sian manon al sinjoro Vanek sur la vojo, kondukanta al la fortikaĵo St. Jean.
— Mi dankas ĉion, kion vi faris por mi.
— Nedankinde. Mi plenumis nur mian devon, sinjoro Petroviĉ. Sendepende de tio, diru al mi viajn komisiojn.
— Mi ne pensas, ke la reglamento de la legio permesus nur unu sekretarion por la senrangaj soldatoj.
— Sed mi estas civilulo, kiun ne koncernas la reglamento.
— Vere kortuŝas min via fideleco. Nun venis en mian kapon, ke mi tamen petus ion de vi, sinjoro Vanek!
— Ordonu pri mi.
— Petu interurban telefonadon al Marseljo.
— Mi povas fari tion — li respondis kaj ekiris.
— Sinjoro Vanek! Haltu! Vi ja nek scias, kion vi devas fari!
— Mi petos interurban teledonadon al Marseljo. Ĉu vi ne tion petis?
— Sed kial vi telefonos al Marseljo,
— Bona sekretario ne interesiĝas pri la privataj aferoj de sia mastro.
— Telefonu en Marseljo al la loĝejo de Laboux… Mi petegas, ne ekiru… Demandu, ĉu fraŭlino Anette estas hejme, se jes, informu min pri tio iel. Anette Laboux.
— Kian rilaton vi havas al la fraŭlino?
— Ĝi estas privata afero, sinjoro Vanek.
— Aha! — kaj li palpebrumadis. — Certe ŝi estas aktorino! Vi devas esti singarda, rilate la aktorinojn, ĉar la amo…
— Ĝis revido!
Gorĉev iris rekte al la fortikaĵo. La gardisto senvorte lasis lin iri plu. Nur elveni estas malfacile de tie ĉi. Li iris tra la koridoro al la kontoro de la regimento. La soldatoj svarmis ĉie. Kie troviĝas lia anstataŭiganto Cortot, kiu ne povas vivi sen Francio? Li trovi lin post unuhora serĉado. Li estis malaltfrunta, malbelvizaĝa, iom zorgoplena persono. Li jam estis en uniformo.
— Ĉu vi estas tiu homo, tiu Gorĉev? — li demandis per la raŭka, trenata voĉo de stultuloj.
— Mi estas tiu, paĉjo. Mi tre dankas vian komplezon, kaj nun ni ŝanĝu rolon!
— Ni ne ŝanĝos tion! Hodiaŭ posttagmeze mi veturos al Afriko.
— Kiel? Mi estas Ivan Gorĉev, kaj redonu mian personan identecon!
— Atendu! Mi renkontis serĝenton ĉi tie, kun kiu mi laboris en Parizo ĉe la uzino Peugeot dum la pli bonaj tempoj. Li nomiĝas Hector Potiou. Hazarde mi estas postenigita al li… Se nun ni ŝanĝus rolon, kaj mi devus anonciĝi denove, neniu scias, al kies taĉmento mi estus sendita… Nun la serĝento estas mia kamarado. Ĝi estas grava afero! Komprenu tion!
— Sed mi volas soldatservi.
— Dungiĝu vi nun denove. Oni tute ne zorgas pri tio, kiom da Gorĉev servas samtempe? — diris Cortot, la knabinkomercisto, kiu cetere apenaŭ povis staris sur siaj piedoj, ĉar li estis tiel ebria.
— Hm… Ĉu vi uzos la nomon Gorĉev?
— Ne timu, mi ne foruzos ĝin.
— Nu bone, oldulo mia… Nun mi dungiĝos al la legio, kaj vi povas foriri kun via serĝento.
Post alia horo Gorĉev eksidas sur benkon trankvile, turnas sian vizaĝon al la suno, kaj kiom eblas ĉi-loke, li faras improvizitan sun-terapion. Sed la eventoj nun jam ne lasis al li tempon fari trankvilajn aferojn.
Baldaŭ li vidis Cortot denove. Li ŝanceliĝadis tre ebrie en la societo de serĝento, kiu havis ruĝajn lipharojn. Li estas Hector Potiou. Poste oni ordonis alviciĝon, kaj sekvis ĝin la lego de la nomlisto. Ĉiu rekruto el la taĉmento de Hector Potiou staris tien kun sia sak-pako. Cortot gardis sian havaĵon en mezgranda cigar-skatolo, ligita per ŝnuro. Li skribis sur ĝin per infane grandaj literoj: Ivan Gorĉev. Li pensis, ke ne estas malutile noti sian nomon ien, eble li fogesos tion.
Li metis la skatolon singarde apud sin.
Poste aŭdiĝis trumpetado, la malgranda taĉmento ekmarŝis tra la pordego de la fortikaĵo por surŝipiĝi en la haveno. Anstataŭ ili alia suboficiro aperas en la mezo de la korto, nome serĝento Verdier, kaj li laŭte krias:
— Kiuj dungiĝis hodiaŭ antaŭtagmeze, tiuj alviciĝu antaŭ la dekstra pordego de la konstruaĵo.
Tio koncernis ankaŭ Gorĉev-on. La senrangaj soldatoj nomis serĝento Verdier Leono, ĉar la faltoj ĉirkaŭ liaj buŝo kaj nazo, la stranga kuntiro de siaj okuloj memorigis tiun rabobeston. Sed lia kriego multe superis la timigan bestion. Li konstante kuntiris iomete sian dekstran okulon, kiu esprimis ĉiaman suspekton, onidire liaj okuloj estis du centimetrojn longaj. Eblas, ke ĝi estas troigo, sed tio certas, ke tiel granda, kvadratforma dentaro ankoraŭ ne ekzistis en la makzelo de vivanta homo.
Momente li provis veki la impreson de bonanima, afabla suboficiro. Sed lia protekta kaj bonvola mieno kunigis la trajtojn de ekzekutisto, trankviliganta viktimon kaj tiujn de cerbmalsanulo, revanta pri volupra vizio, en ia diabola sereno.
— Vi dungiĝis al la legio — li diris al la rekrutoj. — Ĝi estas granda feliĉo kaj honoro, pri kio vi devas estis konsciaj konstante. Nur tial mi petegas al vi. Se ĝi estos tiel, vi certigos vian sinjoran vivon. Vi venis en komfortan, senzorgan lokon. Ĉar mi estas la plej bona homo en la mondo. Samtempe oni nomis min la patro de la soldataro. Nur tion mi ne ŝatas, se iu provokas min. Kiu provadas tiaĵon, tiu pentos ĝin poste. Bedaŭrinde mi ne povas pruvi mian aserton kun atestantoj, ĉar hodiaŭ jam neniu vivas el la menciitoj. Nur notu bone tion, la ceteraj apartenas al mi. Vi ne forgesos tion. Sed kiu ne provokos min, tiu povas vivi ĉe la regimento tiel, kiel Aliza en la fabelregno, ĉar mi estas la plej bona homo en la mondo. Marŝ’, porkoj, mi ne volas eĉ vidi vin. Bando! Bando!
Li diris ĝi tiel, senakcente kaj rapide, kiel oficiala fianĉamiko la parkerigitan toston, poste li foriris tintegante, kun minaca, muzika ilistraĵo de siaj glavo, ordenoj kaj kalkanumferoj. Poste paŝis antaŭ ilin kaporalo kun dormema voĉo, kun abomena vizaĝo, nome Gent, kiu suferis pro „civilulfobio”. La nomon de la malsano elpensis bohema regimentkuracisto ĉi tie, en la fortikaĵo. La ĉefaj simptomoj de la nekuracebla malsano: akuta naŭzo, krome turmenta, furioza paroksismo en la proksimo de civiluloj.
Li staris antaŭ ili kun malbonhumora naŭzo, ŝajnanta mila dormemo, kroĉinte siajn dikfingrojn al la rimenzono, li disigis sianjn gambojn kaj kraĉis.
Sankta Dio! Kiom da civiluloj! Kiom da ŝanceliĝantaj supraj korpoj kaj malcerta kapoteno. Vi maĉas viajn ungojn, rigardas viajn ŝuojn, stataĉas ĉi tie enue, kaj la frontlinio estas tiel kurba, kiel ia kliniĝinta ŝnuro.
Kaj ili devos stari dum ordinara alviciĝo al la matenmanĝo en Saharo tiel, kvazaŭ ili partoprenus militistan paradon!
— Mi estas kaporalo Gent — li komencas melodie, preskaŭ milde. — Vi estas la fiaj „bleu”-oj. — Tiu nomo devenas de tie, ke sub la regado de Napoleono la alkudrita kolumpasamento premis la kolon de la rekrutoj, pro kio ilia lango elpendis kaj ili bluiĝis. De tiam oni nomas ĉiun idiotan gregon „les bleus”. — Sekvu min, sed viciĝu iel, min ne interesa kiel, ĉar plorspasmo kaptos min, se mi rigardas sur vin.
Ili sekvis la kaporalon.
— Fratinjo, ĝi estas iom liberstila loko — diris Gorĉev al timemvizaĝa, bazedov-okula, kolosa buĉisto, kiu estis viktimo de sia distreco. Li volis fari asekuran trompon, tial do li ekbruligis sian domon, kiam li ŝlosis ĉiun pordon zorgeme. Li ekmemoris nur post la incendio, ke li forgesis pri sia edzino, kiu dormis interne en la dormĉambro, kaj li forgesis atentigi ŝin. Tial li fuĝis en la legion. La malbeno de la distreco ne la unuan fojon kaŭzis problemon.