— Dank’ al Dio, mi ankoraŭ ne estas ĵurinta. Mi ne devas obei. Venu en la deponejon!
— Atendu, Gorĉev! Mi ŝatus paroli kun vi… Hodiaŭ vespere je la 9-a horo aŭto atendos vin en Vieux Port, ĉe la angulo de Cannabiére
— Mi ne povas eliri de tie ĉi.
Suboficiro alvenos kun ordono, kaj li veturigos vin en la urbon. Matene la aŭto estos en Génua.
— Ĉu Anette stiros la aŭton, en ŝia poŝo kun la gepatra aprobo?
— Vi estas freneza!
— Mi respondos tion nur en la deponejo.
— Komprenu…
Kriego fendis la aeron, kiu transiris al ŝriko.
— Pardonon, sed la serĝento flustris alviciĝon — diris Gorĉev kaj forrapidis.
La rekrutoj kuris el ĉiu direkto La Leono haltis antaŭ la vico.
— Homoj! Kiu sentas tiel nun jam, ke li ne servus volonte, tiu havas ankoraŭ unu ŝancon por pripensi la aferon. Elpaŝu tiuloj.
Proksimume dek personoj elpaŝis. Inter ili ankaŭ la buĉisto, kiu estis la viktimo de sia distreco.
— Ĉu vi do irus hejmen volonte? Venu pli proksimen dikulo kaj respondu. Ĉiu povas pripensi la aferon dum dudek kvar horoj en la legio.
— Jes, mi volonte refarus tion — diris la buĉisto sincere.
La Leono turnis sin al la ĉefkaporalo.
— Nu!.. Notu do ilin per po unu stelo en la nomlisto. Ili ne estas fidindaj. Ili marŝos en la Saharan Agadiron kun la morgaŭa transporto… La aliaj ekiros hodiaŭ vespere al Oran!
La buĉisto kaptadis aeron.
— Kio estas al vi, dikulo?! Kial vi hapas? Ĉu eble io ne estas en ordo?!
— Sinjoro serĝento diris… tion, ke dum dudek kvar horoj… ĉiu povas pripensi sin…
— Nu kaj? Ĉu eble mi nuligos tion? Ĉu vi scias kion fari: eĉ morgaŭ vi povas pripensi vin. Sed retiriĝi neeblas. Tio certas! Rompez, bandaĉo!
Gorĉev komencis skribi ion rapide sur paperon kaj donis tion al iu junulo, poste li reiris al Laboux, kiu atendis lin pacience.
— Mi nur ŝercis, kiam mi promesis la manon al vi — asertis la patro persiste.
— Se vi kuraĝos diri tion, kiam mi revenos post kelk-jara militservo, mi mortpafos vin, kiel hundon, kaj la trubunalo prijuĝos tion tre kompreneme, se mi rakontos la antaŭaĵojn. La honesta sinjora socio absolvos min, kaj vi povos esti membro de neniu transmonda kazino!
— Freneza laktobuŝulo!
— Nu bone! Ni iru en la deponejon! Vi atingos nenion ĉe mi.
— Ni iru!
Multe da civiluloj estis en la deponejo, tiel do al neniu estis okulfrapa, kiam ili ŝtelumis en la najbaran, malplenan ejon…
…Post dek minutoj Gorĉev revenis denove, sur sia brako li portis la svenintan Laboux-on, kiu interteme perdis ie la duonon de sia jako.
— Kio okazis? — demandis la subkaporalo.
— Tiu homo falis subite surdorsen.
— Kie li suferis batvundon?
— Ĉe la orelradiko. Sed mi trafis ĝuste lian mentonon.
La generalo, ŝajnas, konis Laboux-on bone, ĉar li diris nenion, kiam la iama ekscelenco sidis en la aŭton apud li kun bluaj okulkavoj, portante duonon da jako.
— Malmolnukulo — diris Laboux dum ili veturegis al Nico.
— Jen rigardu… Jus iu ĵetis ĝin tra la barilo per ŝtono — diris de Bertin kaj transdonis leteron al li.
Sinjoro Generalo! Mi obeema raportas, ke danĝera persono, nome Laboux, mia estonta bopatro, instigis min fuĝi el la legio. Ankaŭ suboficiro rolis en liaj planoj, kiu venus vespere por mi kun ordono. Mi konkludas el tio, ke ankaŭ alia altranga persono partoprenas la komploton. Bonvolu tuj esplori mian raporton, ke la puna mano de la jurisdikcio trafu la kulpulojn.
Fidele al sinjoro Generalo:
Ivan Gorĉev
senranga soldato
— Ĝi estas senekzempla impertinenteco! — furiozis lageneralo.
Laboux ridetis malgraŭ tio, ke liaj lipoj ŝveliĝis.
— Tamen… se mi estus koninta lin pli frue… Diablo scias…
— Ĉu nun vi pensus lin pli bona bofilo, ol komence?
— Jes, ni interbatadus ĉiam!
1
Ivan Gorĉev ĵus decidis iri en la kantionon por trinki bieron, kiam iu kriis lian nomon.
Serĝento staris en la mezo de la korto kun siluraj lipharoj.
La junulo rapidis al li: — Ordonu pri mi!
— Ĉe mi servas samnoma senrangulo, kiu hodiaŭ formarŝis ebrie kun sia poltono, kaj ili surŝipiĝis.
„Li povas estis nur Cortot” — pensis Gorĉev.
— Ĉu sinjoro serĝento estas Hector Potiou?
— Kiel?… Hm… jes. Ĉu eble parolis ion tiu homo?! Li certe mensogis.
— Tio povas okazi facile.
— Kion li diris?
— Tion, ke sinjoro serĝentos estas tre saĝa kaj tre firmkaraktera homo.
— Nu… kelkfoje li tamen ne mensogas… Mi scias tiel, ke oni transdonis al vi lian havaĵon pro eraro, kiun li forgesis kunporti.
— Jes. Ĝi estas super mia lito. Malgranda lignoskatolo ŝnurligita. Kien mi sendu ĝin?
— Nenien. Mi ekveturos nur morgaŭ matene, ĉar mi ne apartenas al la akompanataj oficiroj. Kaj mi kunportos ĝin al li… Nu lasu tion super via lito!
Hector Potiou foriris. Gorĉev rapidis en la kantinon, kien oni povis iri tra volba, mallumo koridoro de akcesora konstruaĵo. La tien-reen irantaj legianoj, interpuŝadis unu la alian kaj kriadis.
— For el mia vojo — diris iu al Gorĉev, kiu iom flankenpuŝis lin.
— Ne puŝiĝadu, he! — Li forte batis la koncernulon kaj volis rapidi plu, sed la alia kaptis lin ridegante.
— Insolenta fi…
Li ne povis daŭrigi, ĉar ankaŭ Gorĉev kaptis lian kolon.
— Nun mi strangolos vin cikado!
Kial li diris ĝuste la vorton cikado, ĝi estas iu el liaj enigmaj manifestiĝoj, kiuj instinkte aperas subite. La tien-reen irantaj senranguloj laŭte ridaĉis, ĉar la vorto plaĉis al ili, kaj la homo, nomita cikado ne povis respondi, ĉar al tio estus bezonta iom da aero en la laringo, kaj la forta mano de Gorĉev momente elpremis tion. Antaŭ ol li estus sofokiĝinta, la senrangulo lasis lian kolon libera. La agonianto subite vigliĝis: — Kiu vi estas?
— Mi estas rekruto, vi, cikado!
— Senrangulo! Nomu vin! — stridis la homo, kiun Gorĉev nomis cikado, kaj la volbo tremis pro lia basa voĉo, kvazaŭ Samsono estus skuinta iun kolonon en la mallumo…
La sango glaciiĝis en ĉies vejnoj!
Serĝento Verdier, la Leono estis tiu, kiun la junulo insultis! La kompatindulo nomis lin cikado… Sed estis blinda mallumo… De kie li estus sciinta tion?
— Ivan Gorĉev! Je via servo!
— Tial vi respondecos!
— Dum mi ne estas ĵurinta, mi ne povas fari militistan delikton. Cetere mi ne sciis, ke mi renkontis sinjoron serĝenton en la mallumo…
— Nom du nom!.. Vi do estas militista kriminalisto… Nu bone!.. Vi lernos, kio estas la diferenco inter la Leono kaj cikado… Post via militista ĵuro.
Kaj li forrapidis.
„Hm. Tio komenciĝis bone…” — pensis Gorĉev. Kaporalo Gent iluminos la aferon inter „fratinjo” kaj baptopatrino, kaj la serĝento atentigos lin pri la diferenco inter cikado kaj Leono…
Nu, estas egale… Baldaŭ estos iel. Sur la korto, je lia plej granda surprizo, li ekvidis sinjoron Vanek, kiel li en la ombro de disetendita pluvombrelo enprofundiĝis en sian ĵurnalon kaj dormis.
Gorĉev skue vekas lin.
— Alo! Sinjoro Vanek!
— Kie vi estis? Mi serĉas vin jam dek minutojn. Mi sukcesis atingi, ke mi vizitu vin, ĉar bedaŭrinde, ke mi estas sekretario, oni ne permesis al mi enveni. Eĉ.