— Jes… — kapjesis de Bertin. — Anette scios, ke ŝi devas silenti.
— Vidu, filino mia, ankaŭ tiuj estas dokumentoj…
Li iris al la ferŝranko kaj serĉis malnovan ledan aktujon. Li elprenis kelkajn paperojn el ĝi kaj transdonis tiujn al Anette.
Hodiaŭ ni sendos Gustavo Laboux-on en Oran-on por anonciĝi ĉe la divizio D de la ĉefstabo.
Alia ordono:
Hodiaŭ ni sendis Gustavo Laboux-on kun ordono al Oran. Li anonciĝu kiel dizertinto ĉe Mala Padan, kiu estas la reĝo de Ifiriz, kaj li proponu siajn servojn kontraŭ la ribeluloj. Li tenu sekretan kontakton kun stab-kapitano de Bertin, kiu depotas en Abudir, kiu peros ĝis plua instrukcio. Dato ktp…
Anette komencis plori pro ĝojo. Poste li kisadis sian patron.
— Kiel feliĉa mi estas… Mi… mi jam pensis tion, ke vi… tamen faris ion…
— Pro tiu ŝtelo oni distinigis min per la rajtigita ministra pozicio — diris Laboux. — Mi devis entrepreni eĉ la malhonoran ŝajnon de la rabo, ĉar Francio neniel povis miksiĝi en la aferon.
— En kian aferon…
— Portugalo, nomata Dizard ekscitis ribelon kontraŭ Mala Padan, la reĝo de Ifiriz, kiu simpatiis kun la francoj. Estintus la rompo de la antaŭaj koloniaj statoj, se iu grandpotenco rekte intervenus. Sed Mala Padana estis negra reĝo, simpatianta kun la francoj. Ĝi estas la ŝlosilo de la enigma afero!
— Diru al Anette ankaŭ la ceterajn — interrompis de Bertin — , se jam ŝi scias tiom.
Laboux, kiun la okazintaĵoj iom suferigis, trinkis glason da konjako.
— Atentu do, Anette. Oni nomumis min diplomatia konsilisto apud Mala Padan-on, kiel oficiston de la ministrejo pri eksteraj aferoj. Kiam la ribelo komenciĝis en Ifiriz, mi ricevis tiun konfidencan ordonon, ke mi varbu volontulojn por la armeo de Ifiriz sen la scio de la oficialaj, francaj instancoj. Tiam mi dungiĝis al la legio, kaj mi servis, kiel senranga soldato. — Liaj okuloj komencis brili. — Tiuj estis malfacilaj monatoj, sed mi neniam forgesos ĝin!..
La vizaĝo de Anette malsereniĝis. Tiu sama penso ekregis ilin por sekundo.
Gorĉev jam dum horoj estas survoje al Afriko, sur la maro.
— Longe — daŭrigis Laboux ĝemante — mi vizitis la garnizonoj unu post la alia, kaj mi logis la dizertintojn en la oazon Abudir per mono, fabeloj. Abudir estas ĉe la landlimo, kaj la soldatoj povis facile trapasi la limon pro la ne tro atentemaj, francaj limgardistoj. Ankaŭ mi trapasis ĝin kun la lasta grupo. Inter ili estis la demoraliĝinta barono Lingestrom, la patro de tiu fiulo. La revolucio de Dizard venkis pro perfidulo. Oni mortigis Mala Padan-on, sed Abe Padan, la dek kvin jara tronheredanto, kaj kelkaj fidelaj tribestroj fuĝis kun malgranda trupo da legianoj. Ili kunportis la ortrezorojn de la lando, kaj ankaŭ mi estis kun ili, grave vundita. La ceterajn vi jam scias, Lingeström kaj liaj kunuloj, inter ili ankaŭ Portenif, mortigis la tribestron. Iu ĉefo fuĝis kun la dek kvin jara troheredanto Abe Padan. Kion mi povis fari vundite, senpove? Ŝajne mi apartenis al ili. En Abudir, kie de Bertin kunlaboris kun mi sekrete, oni kaptis ilin ĉiun. Poste ni faris tiel, kvazaŭ mi kaj de Bertin estus ŝtelintaj la oron. Ĉar se ni transdonus ĝin, tiel la Franca Respubliko devus redoni ĝn al la nova ŝtatestro, al Dizard. Oni repostenigis min al la diplomatia servo, kaj la afero forgesiĝis. La oro kaj la tronheredanto malaperis. Dume Abe Padan fariĝis dudek jara… Li vivis kaŝe en Maroko kaj ricevis tre bonan edukadon. Alvenis la tempo venĝi Dizard-on, la uzurpanton de la trono. Al tio estus bezonta la oro, kiun ni ambaŭgardis…
— Kiel… vi enkonstruis la oronon… en la aŭton? — demandis Anette.
— Sekrete transporti oron en tiel granda kvanto estas tre komplika. Malfacila tasko estas liveri ĝin de tie ĉi en Afrikon, tra la limo en Ifiriz-on. Tiel ekideis al ni: forĝi la oron en la konsistpartojn de la aŭto. Milit-teknika inĝeniero, kapitano Goulain persone faris la laboron kun siaj du oficiroj.
— Ĉio estus sukcesinta bonege — diris de Bertin — , se Lingestrom ne intervenus.
— Diablo sendis lin! — kapjesis Laboux kolere kaj trinkis glason da drinkaĵo. — Lia patro skribis tiun malbenitan leteron… Kaj iun tagon vizitis min tiu ulaĉo. Li aspektis bona homo. Mi ne povis rakonti la veron, kaj la skandalo, precipe nun, estintus malbona… Mi do promesis al li, ke mi rekompencos lin el la ŝtelita oro. Mi donis al li iom el la mia, kaj…
— Kaj vi babilaĉis antaŭ li! — kriis de Bertin.
Laboux ruĝiĝis ĝis la oreloj.
— Eh! Do ĝentlemano estas tiel malfacile toleri la ŝajnon, ke li estas ŝtelisto!
— Kaj… — diris Anette — la aŭton… Vi donis al ili… Pro mi…
Ili silentis.
— Nu — ekparolis fine Laboux. — En la proksimo de la francaj kolonioj estos unu amikan, negran landon malpli. La oro de la dekkvar karata aŭto estintus bezonata, por ke Abe Padan armu la tribojn, fidelajn al la reĝo…
Denove regis silento. Fine Anette rimarkis malkuraĝe:
— Kaj… kio estas al Gorĉev?
De Bertin unue rigardis al Laboux.
— Mi parolis kun kapitano — li diris poste — , li momiĝas Pierre Bousier, li estas referanto en la ministrejo pri militaj aferoj… — Li rigardis la registran karton. — Gorĉev anonciĝis nokte en Nico, kaj ankoraŭ hieraŭ li ekiris al Oran.
Laboux ne diris eĉ unu vorton da kontaŭa argumento… Li ankoraŭ nun rigardis nur la tapiŝon. Li ne havis kaŭzon kritiki la agadsinsekvon de Bertin. Ĉar li donis du mil frankojn al adjutanto Dauville, kiu veturis, kiel ekzerc-oficro kun Hector Potiou al Oran por doni informoj de tempo al tempo pri la sorto de Gorĉev.
— Dio mia — diris Anette — , nun ŝarĝas mian konscion, ke ni ne havas la aŭton…
De Bertin respondis kun trudita gajeco.
— Eh! Eble la alta diplomatio trovos alian solvon kontraŭ Dizard! Karuloj! Ni eliru, ĉar niaj nervoj ne povas elteni ĝin!
— Mi iros nenien! Nek Gorĉev povas iri… — ŝi diris obstine
— Silentu! Dum mi estas ĉi tie, vi povas esti trankvila! Pierre Boussier promeis, ke li zorgos pri Gorĉev dum la Afrika restado. Kapitano Boussier vojaĝadas en Afriko, kiel referento de la ministrejo pri la militaj aferoj, kaj li estos en Oran post du semajnoj. Mi diris al li pri Gorĉev, ke li estas mia proksimulo. Se vi venos tuj en Negresco-n kun ni, mi skribos eĉ poŝtkarton al li.
— Mi venas, mi venas…
Laboux eĉ nun ne ekparolis. La tragika stultaĵo de Gorĉev relative grave pezis lian konsciencon.
— Hej, André! — kriis la generalo kaj aplaŭdis. — Sufiĉas la malgajeco, karuloj!
André envenis. La ŝvelaĵoj sur liaj okuloj riĉiĝis per du opalaj kaj lapis-lazuraj tonoj, sed la okuloj mem fariĝis tiel mallarĝaj, kiel trio per krajono. Laboux ordoni laŭkutime:
— Venu la aŭto… — Li glutis la frazfinon. La auto! Kie ĝi estas jam. Li ĝemis.
— Telefonu — diris la generalo — por venigi taksion!
— Jes. — Li returnis sin sur la sojlo. — Ĉu Parker engaraĝigu la aŭton?
— Eh! Komprenu — ekadmonis lin Laboux. — Mi vendis la Alfa-Romeo-n. Ĝi estas ĉe la nova posedanto…
— Sinjoro! Monsieur Gorĉev estis sufiĉe indulgema aŭ distrita, kiam li batfaligis min, ĉar li ne blindigis min tute, tiel mi povas aserti tutcerte, ke la aŭto staras antaŭ la pordego. Mi vidis tion per mia unu okulo…
Ili kuregis malsupren…
La generalo trapasis la pordegon la unua, kaj li retropuŝiĝis. Anette ekŝrikis. Laboux faris grandajn okulojn… — Kio ĝi estas??!
La aŭto staris apud la trotuaro sendifekte, nur ties varmoforigilo enkaviĝis iomete, kaj la sangaj plumoj de surveturita anaso gluiĝis al la motorujo.
…Ie sur la guma planko kuŝis nigra monoklo. La celuloido foriĝis de sur ĝia malgranda parto.