Выбрать главу
X-a ĉapitro

1

— Sinjoro Vanek — diris Gorĉev, kaj li demetis la ĵurnalon, kiu informis la homojn pri la forrabo de Anette. — Nun vi paŝos sur la piedestalon de via sekretaria tasko.

— Ĉu ĝis nun mi ne estus starinta tie? — li demandis kun malvarmkonduta miro.

— Mi esprimis min malbone. Ĝis nun vi agadis en alteco de nuboj. Sed nun vi devas iri en la stratosferon!

— Mi iros volonte, sed mi devas scii pli precizan adreson, ĉar mi orentiĝas malbone en Marseljo. Mi pensas, ke tiu magazeno estas proksime al la stacidomo, ĉu ne?

— Vi divenis tion!

— Kion mi kunportu?

— Nenion. Mi mem aranĝos ĉion. Ĉar mi scias la solvon de la krimafero, publikitan en la ĵurnalo, mi scias, kie estas Anette Laboux!

— Ŝia nomo ne estas en la telebonlibro. La sola filmaktorino estas Zwillinger. Ĉu ne eblas, ke tamen vi havis aventuron kun ŝi, kaj la virino nun ne volas scii pri vi?

— Eblas — li konsentis entuziasme, ĉar li decidis neniam plu diskuti kun sia sekretario. — Mi do nun foriros kun via forpermesilo, sed vi atendu min ĉi tie. Ankoraŭ neniu konas min en la legio, nur buĉisto…

— Ĉu buĉisto?! Mi konas lin! Ĉu lia nomo ne estas Krompach?

— Li nomiĝas Zagorosky.

Ĝi iris jam kvazaŭ oleite! Li sciis, kion fari, se li volas liberiĝis de sinjoro Vanek rapide.

— Vi ricevos kvarcent frankojn, sinjoro Vanek, se vi anstataŭigos min ĝis la unua horo nokte. Gravas, ke vi anonciĝu dum la lego de la nomliso. Mi revenos antaŭ la ekiro por deŝanĝi vin.

— Tre volonte, ĉar ili ne rajtas puni civilulon. Sed mi kunportis nenian havaĵon.

— Mi havas ĉion sur la breto, super mia lito, kio estas necesa en la legio.

— Mi bezonas nur paciencon dum tiu mallonga tempo.

Se li estus antaŭvidinta la futuron, li certe ne estus dirinta tion. Sed ĉar mi jam menciis ĝin en alia parto de mia romano: la homo estas kreita laŭ sia propra intereso tiel, ke li ne antaŭvidu la futuron.

…Post dek minutoj Gorĉev forlasis la fortikaĵon St. Jean en tia civila vestaĵo, kiu estus komforta loko eĉ por pluraj personoj.

Tiun vestaĵon porti lia sekretario antaŭ nelonge.

Sinjoro Vanek aperis en studente mallonga militista pantalono post la alivestiĝo, la ĉapo estis sur la pinto de lia verto, kaj la manikoj de la kamizolo kovris nur liajn kubutojn. Sed la butonoj defalis. Unuavice li alparolis kolonelon, kiu ĵus iris tra la korto, kaj li eklevis sian ĉapon ĝentile por saluti lin.

— Bonan tagon, mi estas Petroviĉ. Bonvolu diri, sinjoro ĉefleŭtenanto, kie troviĝas la dormejo por la soldatoj?

La kolonelo pensis tion dum momentoj, ke la garnizono ribelis, kaj ili tuj masakros ĉiun.

— Ĉar — daŭrigis sinjoro Vanek gaje kaj rigardadis iun ordenon de la kolonelo, preninte ĝin inter siajn fingrojn — mi ne konas la vojon, kondukantan tien. Pardonon… — Tial li aldonis tion, ĉar hazarde li deŝiris la Aglo-ordenon por la unuarangaj soldatoj.

— Kiu vi estas? — demandis la kolonelo, eĉ nun konsternita.

— Mi estas nova dungito ĉe la patrujdefenda aremo. Mi nomiĝas Van… Mi havas la nomon: Petroviĉ.

La kolonelo subite komencis ridi tiel, ke sinjoro Vanek retropaŝis pro timo.

— Kara infano mia — ekparolis fine la blankhara soldato kun kompato — , diru, pro la amo de Dio, kiel vi povis fariĝi soldato?

— Nun ne pri tio temas, mi petas…

— Kolektu vian ĉiun voloforton tre rapide, ĉar cetere vi havos teruran vivon. Grava afero estas ĉi tie paroli kun superulo. Staru iom soldatece.

— Ĉion ĉi mi scias el la filmkronikoj, sed nun ne estas ekzercado, ĉu ne? Kial agi ĉi tie kiel infanoj?… Ĉu vi ne havas alumeton, sinjoro ĉefleŭtenanto?

La kolonelo denove ekridis. Poste li skuis sian kapon malgaje.

— Disijnoro! — diris la kolonelo. — Kiel venas en la kapon de tia homo surpreni uniformon… Mi elkore bedaŭras vin! Ĉu vi scias, se vi estos soldato dum du tagoj, pro tio vi ricevos striktan katenon, kaj vi devas gardostari dudek kvar horojn?

Li balancis la kapon malgaje kaj iris plu. Sinjoro Vanek postrigardis lin kolere.

— Ĉu el tio mi sciu, kie troviĝas la dormejo… Nu estas egale… Alo! Sinjoro kaporalo!!

Li alkriis la serĝenton. Al Verdier. La Leono turniĝis fulmorapide.

— Kiu vi estas?

— Petroviĉ.

— Mensoga insolentulo! Oni ankoraŭ ne donis al la rekrutoj, kies nomo komenciĝas per la litero P. Nu sed sufiĉas al mi via numero: 27…

— Mi petas vin, ne pri tio temas — malpaciencis sinjoro Vagner — , kial fari tion konstante?!..

La Leono trovis en la listo la nomon apud la numero 27, kaj tiuokaze li aŭdigis sian plej brilan kriegon en sia vivo.

— Helpu! — kriis sinjoro Vanek timiĝinte.

— Gorĉev! Vi estas Gorĉev!!

— Nu kaj? Ĉu mi ne diris tion?…

La Leono ridetis. — Mi estas la cikado — li diris signifoplene.

— Mi ĝojas, mi estas Vanek. Diru sinjoro Cikonio, kie troviĝas la dormejo, kaj kiel mi povus ekcigaredi?

La Leono ne mortigis lin. Eĉ! Li komplezeme elprenis sian aŭtomatan fajrilon kaj ekbrulis lian cigaredon, poste li brakumis Vanek-on.

— Mi mem akompanos vin al la dormejo. Bonvolu veni! Mi devas trakti vin ĝentile! Vi ja ankoraŭ ne ĵuris soldate. Ĉu ne?

— Tio ne urĝas se vi nun ne havas tempon… Ĝi tute ne ekbruligis miajn fingrojn.

— Sed mi tre atendas tion… Bonvolu eniri… — li montris sur la pordon. — Mi iros nur post vin.

Malnova legiano kovris sian vizaĝon en la proksimo pro la timiga vidaĵo.

— Vi estas tre kara suboficiro — babilis Vanek. — Sciu, ke la romanverkistoj disvastigas tiom da idiotaĵo pri la legio, ke mi povas aserti: mi trompiĝis agrable.

La buĉisto ĵus transloĝiĝis. Oni komandis lin al la nefidinduloj de tie ĉi. Li kunporis grandan, flvan valizon kaj puŝiĝis al sinjoro Vanek. La sekretario tute ne konjektis, ke tiu valizo apartenis al Gorĉev

Sinjoro Vanek kuŝiĝis sur lito kaj ekdormis. Li tre nerviziĝis, kiam variolcikatra bretonano ĵetis lin sur la plankon senvorte. Vesperiĝis. Iom li ŝatiuntus, ke Gorĉev venu jam.

Poste eksonis la trumpeto

Alviciĝo!

Ili rapidis sur la korton. Sinjoro iris kun ili. Lego de la nomlisto…

Kaporalo Gent diris la nomojn el paperfolio. Dume serĝento Vardier venis tien. La nomoj estas legataj unu post la alia. Subite sinjoro Vanek elpaŝas kaj kaptas la brakon de la kaporalo:

— Pardonon, ke mi interrompas vin, ĉu ĵus neniu serĉis min?

Morta silento. Sed antaŭ ol Gent povintus mortigi lin, la Leono turnis sin al la rekruto kun afabla rideto.

— Ne… kara Gorĉev, neniu serĉis vin. Kion ni faru, se iu serĉos vin?

— Gorĉev! — Gent vane cerbumadis ĝis nun, kiel nomiĝas tiu, kiu klarigis al li pri sia „fratinjo” kaj baptoparino: tio ne venis en lian kapon. Trovite!

— Jes! Li estas Gorĉev — ridetis la Leono —, kaj parolu kun li bele, Gent, ĉar li ankoraŭ ne ĵuris soldate, do laŭ la militistaj leĝoj, la reglamento ne koncernas lin…

La kaporalo kapjesis kompreneme, poste li legis la nomojn plu. Sed sinjoro Vanek denove kaptis lian brakon:

— Pardonon, se eble oni tamen serĉos min…

— Silentu!

Leŭtenanto diris tion, kiu ĵus alpaŝis ilin.

— Sinjoro poltonestro…

— Rekruto! Vi estas idioto! Kia impertinenteco ĝi estas? Se vi ankoraŭ ne estis soldato, eble vi havis infanĉambron!

Li murmuris ion, sed li restis silenta. Post la lego de la nomlisto li diris al la serĝento:

— Kiuj apartenas al la nefidinduloj, tiuj iru al la kvara domo de la kazerno! La aliaj prepariĝu, ĉar ili ekiros je la dekunua horo. Vi povas foriri!