Выбрать главу

Sinjoro Vanek rapidis al la pordego kaj li elŝovis ian kapon inter la kradoj.

— Foriru de tie ĉi — diris la deĵoranta kaporalo.

— Bone, bone. Mi ne tramordos la pordegon. Ĉiu estas nervoza konstante ĉi tie.

— Forportu vin!

— Mi aŭdis! Mi ne estas surda. Ĉu vi estas la deĵoranta pordisto ĉi tie?… Se iu serĉus vin, mi estas Petroviĉ…

— Forportu vin, ĉar mi katenigos vin!

— Ĉu oni eĉ batas la soldatojn?… Bela ordo estas ĉi tie, mi povas diri.

Kaj li iris al sia dormoloko. La buĉisto jam forportis sian havaĵon al la neidinduloj, kaj tiu postenigo kiel konvena estis, tion pruvas plej bone, ke li simple ŝtelis la belegan kaj bone ekipitan valizon de Gorĉev. Sed li lasis tie la lignokeston, sur kiun Gorĉev skribis, ke Ivan Gorĉev, kaj li ligis ĝin per ŝnuro.

Sed sinjoro Vanek, kiu sciis nur tiom, ke estas pakaĵo, ekipita por la legianoj super la lito, li surpriziĝis iomete, ke troviĝis nur cigarskatolo kun surskribo tie. Ĉu en ĝi estus ĉio, kion bezonas legiano? Ĉu ne eraris denove tiu Petroviĉ?

Iu ekparolis apud li.

— Mi ankoraŭ ne povis prezenti min: mia nomo estas Fedor Würfli, danc- kaj etiketinsruisto.

— Mi ĝojas. Van… estas iu ĉi tie, kiu havas la nomon Fedor. Mi nomiĝas Petroviĉ.

— Ĉu ne Gorĉev estas via pseŭdonomo?

— Ne. Mia pseŭdonomo estas Petroviĉ. Gorĉev estas mia vera nomo.

— Ĉu Tintoretto?…

— Kion vi deziras?

— Mi diras, ke Tintoretto.

Sinjoro palpebrumis senkonsile dum mallonga tempo.

— Ĉu vi estas italo?

— Mi estas sviso.

— Bedaŭrinde mi ne parolas svise… — Li deprenis la cigarskatolon. — Estas interesa tiu malgranda pakaĵo — li diris.

Sinjoro Würfli ridetis pardoneme.

— Ni ne tuŝadu ofte tiun temon…

— Mi ne faros tion. Mi nur tranĉos la ŝnuron, tio sufiĉas, tiel… hm. Bondolu diri, ĉu ĝi estas kompleta ekipaĵo de legiano?

Kaj li rigardis la enhavon de la skatolo: du uzita piedtukoj, peco de ŝnuro, kelkaj ŝtelŝlosiloj, krome korkotirilo kaj tre multe da cigarstumpoj.

— Eblas — diris Würfli. — Mi ankoraŭ ne ricevis mian ekipaĵon.

— Kiel estas grava korotirilo en la dezerto? — meditis sinjoro Vanek. — Kaj kial oni provizas la soldatojn ŝtelŝlosiloj kaj cigarstumpoj?

— Eble oni uzas la dekoktaĵon de la tabako, kiel medikamenton. Ĉar ĉiuj Afrikaj soldatoj malsaniĝas je skorbuto.

Sinjoro Vanek skue malplenigis la skatolon nervoze.

— Mi ne ricevis ĝin. Aŭ se jes, tiam iu ŝtelis mian skorbuton de tie ĉi.

Sinjoro Würfli etendadis sian kolon scivoleme.

— Ĉu la simbolo estas en ĝi?

— Kion mi faru? — demandis sinjoro Vanek konsternite.

— Kunmetu la tri pecojn…

— Kiaj pecojn…

— Kiuj vi tenas en la skatolo.

— Ĉu la cigarstumpojn?

— Mi petas vin ne ŝerci. Kunŝraŭbu la tri pecojn kaj muziku ion!

— Bone — instigis lin sinjoro Vanek kun afabla rideto de neŭrologo, — mi kunŝraŭbos la ŝnuron kun la piedtuko kaj mi muzikos per tiuj… Kial mi ne havas aŭtomatan rezilon? Alo! Superulo!

Kaporalo Gent envenis, li kriis al la suboficiro, kiu ekbolis de kolero:

— Aŭskultu min, ĉevalo… Morgaŭ vi vidos tian miraklon!

— Kial? Kio okazos morgaŭ?

— Morgaŭ oni ĵurigos vin! — kriis la kaporalo.

— Sed mi jam estas edziĝinta!

Tiam eksonis la trumpeto.

— Alviciĝu! — kriis Gent kaj elrapidis sur la korton. Sinjoro Vanek iris kun ili kun la lignoskatolo. Li ĉirkaŭrigardis maltrankvile. Gorĉev estas nenie!

— Interese — diris Würfli. — Ĉiu artisto havas muŝon en la kapo.

— Eblas.

— Ankaŭ la muzikistoj kaj la pentristoj.

— Ankaŭ la balet-dancistoj kaj la ŝtonskulptistoj. Diru, ĉu vi ne havas alian problemon?

Li rigardadis ĉien nervoze… Li ne estas ĉi tie. Sekvis denove lego de la nomlisto, poste oni gvidis ilin en la havenon al ŝipo. Gorĉev ankoraŭ nun ne venis. Jam estis malfrua nokto. La vaporŝipo sirenis. Oni rulis ponton antaŭ ilin de sur la ŝipo.

— Ni ekveturos — diris la leŭtenanto al Verdier.

— Ĉ ni ne povas atendi ankoraŭ kelkajn minutojn? — demandis la sekretario.

— For, ĉar mi veturigos vin en la frenezulejon.

— Interese — li diris nervoze, kiam ili ekveturis — , oni faras grandan aferon el ĉio… Kvazaŭ Saharo forkurus, se ili ne rapidus tiel…

Sed li estis sur la ŝipo… Li staris ĉe la balustrado. Kaj li ankoraŭ esperis, kvankam jam aŭroris. Li vigle moviĝadis. Kio estos el tio? Ebli li venos, sed Gorĉev ne venis, kaj la ŝipo ekveturis. Tiam matroso alpaŝis sinjoron Vanek:

— Iu sendis tion antaŭ duonhoro, ke mi transdonu ĝin al la legiano n-ro 27!

Gorĉev skribis tion al sia anstataŭiganto:

Estimata sinjoro Vanek!

Bedaŭrinde mi ne povis veni sen mia propra kulpo. Mi deŝanĝos vin en Oran, dum tiu tempo vi ricevos salajron, ducent frankojn po tago, kiun ekde morgaŭ mi metos en iun bankon laŭ via nomo, kaj mi transdonos la kvitancon al vi. Mi petas iom da pacienco.

Via dankema ĉefo,

Petroviĉ

…Kaj la vaporŝipo liveris sinjoron Vanek al Afriko.

2

Gorĉev rapidis malsupren el la fortikaĵo en la stranga vestaĵo de sinjoro Vanek en la malnovan havenon, li sidis senhezite en la unuan sole lasitan aŭton, kaj laŭkutime li komencis iun el siaj bonegaj veturoj, kiuj memorigis pri invado de antikvaj, barbaraj hordoj, laŭ la postlasitaj signoj de nia heroo.

Li devis rapidi por plenumi sian promeson, kaj deŝaĝu sinjoron Vanek, kiu restis tie anstataŭ li, kiel certa sinjoro en la heroa poemo de Schiller, ĉar li plenumis la inviton de sia amiko por partopreni lian geedziĝon antaŭ la ekzekuto. Li veturis per plena rapideco, kaj kun relativa bonŝanco, ĉar por tiel diri, la bona, malgranda aŭto Citroen eltenis ĝis Ciota, kiu distanco estas preskaŭ dek ses kilometroj de Marseljo. Sed en la fiŝista haveno ne estis luksa aŭto, nur kamionoj kun la matena fiŝkaptaĵo.

Post nelonge Gorĉev estis survoje al Toulon kun kamoiono da fiŝoj. La forta, granda ŝarĝaŭto eĉ en Crenoble bone eltenis, nur ties varmoforigilo enkaviĝis pro rompo de lanterno, kaj li superŝutis la lernantinojn de la edukulinejo per mortintaj fiŝoj, sed cetere ne okazis intermezo ĝis Toulon, kie Gorĉev entiris la manbremson kontente, kaj li elaŭtiĝis en la montrofenestro de kortbird-komercejo.

Sed kiu povas ekzaktege kalkuli tiaĵon? Cetere tiu ĵetu la unuan ŝtonon sur Gorĉev-on, kiu atingas lin. Ĉar li forkuris tuj. Post duonhora kurado la granda parto de la homamaso postrestis, nur ok-dek amatoraj, longdistancaj kuristoj eltenis, atendinte tiujn, li batis ilin kaj rapidis al policisto, kiu deĵoris en iu malproksima strato:

— Unu respondu tion, kie vi ŝtelis tiun vestaĵon?

La vestaĵo de Gorĉev estis okulfrapa por multaj homoj, kaj ili ĉirkaŭstaris lin.

— Venu kun mi en la policejon… Bela birdo vi estas!

— Mi serĉas la restoracion Texas…

Aŭdinte tiun defendon, oni preskaŭ linĉis lin.

La policisto akompanis lin, kaj Gorĉev pensis maltrankvile pri Anette, eĉ ne parolante pri sinjoro Vanek, kiu atendas lin kiel hostaĝo, kvazaŭ en la dramverko de Schiller, kaj li certe faras idiotaĵojn.

Bonŝance ili alvenis al la ŝtuparo de viadukto, kaj li puŝis la policiston de tie sur tri pavimistojn, tel do li ne povis iri plu. Gorĉev kuris per belega stilo, rapide kiel sago, kun antaŭenkliniĝinta supra korpo. Tiu lia individua kur-stilo ĉiam trovis multajn sekvantojn, sed ili ne atingis lin. Post nelonge Gorĉev alvenis al la kajo, kaj ĉiuj persekutantoj en granda distanco restis malantaŭ li.