— Estos tiel…. Li staris antaŭ Gorĉev-on. — Sen vi ni jam estus ricevintaj la monon de la portugalo.
— Ba! — Li ne havas eĉ unu centimon — mansvingis Gorĉev. Li neniel povis kredi, ke li mortos. Diablo scias, kial. Li ekfumis cigaredon.
— Lastfoje vi ankoraŭ povas ŝerci!
— Ĉu vi do mortigos min?
— Mi estos via morto — diris la Majstro.
— Mi havos malbelan morton.
— Antaŭen!
— Atendu! Lingeström… Permesu al mi kvin minutojn por pensadi! Eblas, ke mi dungiĝos al la portugalo…
— Kio estas la garantiaĵo?
— Mi transdonos min en viajn manojn tiel, ke vi povas fari al mi, kion vi volas — diris Gorĉev ĝemante kaj fale sidiĝis sur seĝon. — Mi petas vin… lasu min… sola…
La Majstro rigardis lin malestime. Li jam vidis sufiĉe multe, ke tia junulo felksiĝas.
La Majstro eliris kun Lingeström. Ili iris sur la longa koridoro dekstren, al la drinkejo. Du gardistoj staris antaŭ ĉiu elirejo. La dekstra pordo kondukas al la korto.
— Li fleksiĝis — diris la Majstro.
— Jes. Ŝajnas tiel.
Ili trinkis kelkajn glutoj da drinkaĵo… Poste ili revenis en la ĉambron. Sed nur Portenif ronkis sur la planko, Gorĉev malaperis.
…Li forfuĝis, kaj ĝi estis tute neimagebla!
1
La sekva sceno okazis sur la korto de la fortikaĵo St. Thérése en Oran post la alveno de taĉmeno da rekrutoj. La nekredantoj eĉ nun povas trovi tiujn dokumentojn en la duonoficalaj kronikoj, kiuj motivas la nervozan stomakomalsanon de la kompaniestro, kapitano Furion post la alveno de nigraliphara, okulvitra rekruto, nomata Gorĉev. Ĝi ekregis lin post unu jaro tiomgrade, ke oni devis tuj emeritigi la kapitanon, sed laŭdire ĝi komenciĝis tiun tagon.
Kvankam la tago estis serena, kaj komence ĝi ŝajnis seneventa. Taĉmento da rekrutoj alvenis el Marseljo, kiuj estis ĵurigitaj, poste oni komandis ilin sur la korton de la fortikaĵo. La serĝento lekis siajn liprandojn.
— Kion diris tiu Gorĉev al vi? — li demandis la kaporalon.
— Tion, ke „fratinjo”, kaj poste li klarigis, ke lia baptopatrino ne povas esti lia fratineto.
— Li nomis min cikadio. Mi ankoraŭ parolos pri tio kun li — kapjesis la Leono, kaj li rigardis sur la menciitan senrangulon afable, bonapetitite. Momente ankoraŭ, antaŭ la ekzercado kaj dum la oficira revuo, la du suboficiroj povis fari nenion. Sed ĝi ne estas urĝa. Kvin jaroj estas longa tempo.
La serĝento ridetis minace. Sinjoro Vanek reridetis modeste kaj kapbalancis gemute. Tiam venis la kompaniestro, kaj liaj okuloj haltis sur la kapbalancanta rekruto.
— Senrangulo!
— Nu, kio estas? — demandis la senranga soldato gemute por ŝajni simpatia.
La kompaniestro retropaŝis kun streĉitaj okuloj.
Kaporalo Gent siblis malantaŭ sinjoro Vanek:
— Bruto! Vi staras antaŭ la kapitano! Salutu lin soldate!
— Pardonon — diris la rekruto rericevinte sian prudenton. — Mi ankoraŭ ne konas la insignojn de la rango. — Kaj li eklevis sian ĉapon. — Humile via… Mia nomo estas Van… Mi havas nomon, sed tio ne gravas…
…La kompaniestro rigardis tiel, kvazaŭ li vidus fantomon. Eble tio estis la unua okazo en la mondhistorio, ke soldato eklevis sian ĉapon salute.
Serĝento Verdier montris mortepala la soldatan saluton malantaŭ la dorso de la kapitano. Tiam sinjoro Vanek eklevis sian ĉapon ankaŭ al li kaj diris mirante:
— Ni jam renkontiĝis! Kiel vi fartas?
— Rektiĝu! — kriis la kapitano konsternite. — Kio ĝi estas?! Ĉu frenezulejo?
— Mi ne pensas — respondis sinjoro Vanek malcerte.
— Rektiĝu! Kia rekta staro ĝi estas?
— Kian sencon ĝi havas, bonvolu diri!..
— Kiel vi nomiĝas?!
— Mia nomo estas Van… Mi havas nomon: Petroviĉ.
— Ĉu vi estas nederlandano?
— Ĉu mi
— Ne demandu!
— Nu bone, tiel mi ne povas interparoli…
— Kial vi diras, ke vi estas Petroviĉ!
Sinjoro Vanek elpaŝis kaj per mangesto de dirigento li silentigis la ekparolontan kaporalon.
— Pardonon… Mi estas Gorĉev. Mi nuligos la ĵus diritajn…
La kapitano langvore fermis siajn okulojn por momento kaj spiris profunde.
— Serĝento! Sendu tiun homon por pridemando! Mi proponas puni lin per dek tagoj en salle de police! Kaj fleksi lin pro la maldiscipliniteco! — li okulmezuris Vanek-on. Vi estas la unua rekruto ekde la ekzisto de la fortikaĵo, kiun oni punas en la tago de la alveno! Hontu! — Poste li turnis sin al la suboficiroj. — Ankaŭ vi! Rompez! Suboficiroj venu kun mi por ricevi vian punon!
Kaj li iris. Malantaŭ li la suboficiroj. Juna leŭtenanto, kiu ĝis nun rigardis la scenon senvorte, nun venis al li.
— Aŭskultu min, amiko mia. Vi certe scias, ke ekzistas breditaj ĉashundoj, kaj speciale reproduktitaj bovoj post zorgoplena elektado de gepatroj. Vi do bedaŭrinde estas purrasa posteulo de filistro!
— Ĉu sinjoro majoro ests bestbredisto?
— Ne. Iam mi estis psikologo. Vi, amiko mia, vi havas tre malbonan animan karakteron. Ĉu vi scias, kion signifas anti-soldato?
— Jes, kompreneble. Napoleon-statuo, farita el malnova porcelano.
— Vi estas ĝisoste civilulo! — daŭrigis la oficiro ĝemante. — La pracivilulo, kiu ĝuste tiel ne havas kapablon al la soldateco, kiel nek surdulo povas kompreni Mozart-on. Mi tre bedaŭras vin. Ĉu vi komprenis min?
— Proksimume — respondis sinjoro Vanek — , nur tio estas malklara por mi, kion komunan havas la specialaj bovoj al malnovaj, porcelanaj tasoj?
— Vi estas senhelpa homo — mangestis la leŭtenanto kaj iris plu kapbalancante. Sinjoro Vanek rapidis sur la etaĝon kaj enpaŝis tra la pordo, sur kiu estis skribita:
KONTORO DE BATALIONO
m a j o r o R i b o u
Enpaŝi sen voko estas malpermesite!
Li malfermis la pordon kaj eklevis sian ĉapon antaŭ la majoro, kiu sidis tie.
— Bonan tagon, sinjoro kaporalo. Ĉu ne alvenis letero je la nomo Gorĉev? Rekruto… kompanio la II-a…
La majoro ekstaris kaj okulmezuris lin.
— Senrangulo! Pro tio mi katenigos vin!
— Kial oni estas tiel nervozaj ĉi tie? Certe mi jam havas leteron, do bonvolu rigardi: Petroviĉ.
— Forportu vin — diris la majoro mallaŭte. — Mi punos ankaŭ vian suboficiron! For!
„Ĉiu estas nervoza ĉi tie…” — li pensis dum li iris malsupren sur la ŝtuparo. Kiam li alvenis sur la korton, denove estis alviciĝo tie. Kiam li malsupreniris, oni jam staris vice. Sinjoro Vanek iris antaŭ ilia fronto, kiel ia generalo kaj rigardis la junulojn.
— Senrangulo! Kion vi faras?! — kriis la kapitano.
— Mi serĉas mian lokon… Inter alta kamparano kaj ruĝlipharulo… Aha!.. Nu, lasu min!
— Fripono!
— Bone! Bone! Mi jam staris en la vicon! Kial vi ekscitas vin?!
— Morgaŭ je la oka horo iru por pridemando! Dudek du tagoj en la karcero, duobla gardostaro! Baldaŭ ni instruos vin… Ne timu… — Li spiregis elĉerpiĝinte. Tiaĵo ankoraŭ ne okazis!
La konata leŭtenanto venis tien, kaj sinjoro Vanek ridetante eklevis sian ĉapon en la vico:
— Bonan tagon!
— Kion vi faras?!
— Mi salutis la sinjoron bestkuraciston.
— Katenu lin!
Mi ne plu detalos tion. Tiun tagon multaj suboficiroj kaj oficiroj prenis medikamenton pro la soldata konduto de sinjoro Vanek, dume la kulpulo sidis sur la ŝtona planko de la ĉelo, kaj oni katenis liajn pojnojn al lia maldekstra maleolo… La malliberulo diris kun amara orgojlo al la foriranta kapralo:
– Ĝi estas tre delikata traktmaniero. Mi povas diri…