Выбрать главу

Kiam la kompanio viciĝis la unuan fojon sur la ekzerctereno, serĝento Verdier kun tiu ĝua, malrapida ritmo, kiel frandulo prokrastas la konsumon de la alportita manĝaĵo kun tro detala prepariĝo, li dufoje tordis siajn lipharojn kaj ekparolis jene:

— Nnu… Elpaŝu, vi tie…

La ĉirkaŭaĵo iomete timigis sinjoron Venek, kaj dum unu tago li ekkonsciis, ke nun estas problemo.

Li do elpaŝis modeste, afable.

— Diru al mi — demandis la serĝento trankvile — , kiu mi estas?

Sinjoro Vanek akrigis sian memoron, kaj reeĥis en liaj oreloj la nomo de la suboficiro, li do eldiris feliĉe:

— Vi estas la amate estimata suboficiro Cikado!..

Kaj li ĉirkaŭrigardis ridetante tiel, kvazaŭ esperante iom da rekono.

— Bruto! — respondis Verdier pale. — Tial vi nun prenu tiun malpezan maŝinpafilon, kaj portu ĝin kurpaŝante sur la monteton, kie vi okupos gvat-pozicion!.. En avant… marche! Pas de gymnastique!

Nun jam ankaŭ sinjoro Vanek komprenis, ke ĝi ne estas ŝerco…

Lia lango elpendis kaj falis kvarfoje en la kvardek celsiusgrada varmego, sed li kuris. Fine li agoniis en ripoza pozicio sur la supro de la monteto, amare spiregante, kaj li sentis sin senkulpa en la humiligo, kiel martiro.

La suno brilis senĉese sur la gvat-pozicion, kaj sinjoro Vanek duone senkonscie demandis sin, ĉu li akiru pluvombrelon?

Tiel komenciĝis la ekzercigo kaj kalvario de sinjoro Vanek.

Baldaŭ aperis sinjoro Würfli, la iama proprietulo de la Ballhaus en Zuriko, ekipita per grandega reflektoro, spiregante.

Ankaŭ li kulpis ion. Nun ili anheletis unu apud la alia. Varmo: 40 celsiusgradoj en ombro. Sed ombro ne estis en la gvatejo. Nur varmego.

— Kial koleras min la serĝento? — demandis sinjoro Vanek poste.

— Pro cikado. La cikado estas besto, simila al lokusto, sed la serĝento estas la Leono.

— Mi tute ne sciis tion. Mi vidis, ke li estas grava birdo…

— La artistoj malfacile eltenas la soldatan vivon.

— Tio certas — respondis sinjoro Vanek kaj eklevis sian ŝultron. Kion li volas konstante, rilate la artistojn?

— Ankaŭ la pentristoj estas tiaj, kaj ankaŭ la muzikistoj.

— Krome la ŝtonskulptistoj kaj la balet-dancistoj…

— Ĉu vi ne subskribas akcepte tion, kion mi diras?

— Por subskribi ion, unuavice mi devus koni mian nomon. Kaj tiurilate la afero estas iom komplika…

Kiam ili revenis al la trupo kaj lernis kelkajn bazajn ekzercojn, la serĝento denove kun tiu bongusta, ritma movo disglatigis siajn lipharojn, kiel tiuj menciitaj franduloj, kiuj konsumas la tempon, antaŭ ol komenci manĝi vere bonan manĝopecon.

— Senrangulo! — diris la sekretario denove. — Nun diru, kiu mi estas?

— Nu… Leono!

– Ĝi jam sonas pli bele, ol cikado. Kiel vi nomas vin alivorte?

— Vi estas la reĝo de la bestoj!

— Bruto! Vi estas la reĝo de la bestoj! Ĉu vi komprenas?!

— Jes. Mi estas Petroviĉ, la leono.

— Pro tiu insolentaĵo morgaŭ raportu al la ĉefleŭtenanto dum pridemando, ke vi ricevis punon dek tagojn en la karcero!

…Sinjoro Vanek alvenis en la fortikaĵon morte laca, kotkovrita ĝis la verto. Li jam tre atendis, ke li povu manĝi kaj enlitiĝi. Atinginte la ĉambron, kaporalo Gent staris vid-al-vide al li. La suboficiro tuj konstatis, ke enpaŝis lia homo. Tiu insolentulo! Kiu nomis lin „fratinjo” en la mallumo! Kaj li klarigis pri sia baptopatrino. Li glutis… Poste li alparolis lin kun langvora indiferenteco:

— Atendu nur, amiko mia… Diru al mi, kio estas la diferenco inter pli aĝa baptopatrino kaj pli juna fratinjo?

— Ĝuste tiom da monatoj, kiuj pasis inter la naskiĝo de la du virinoj — respondis sinjoro Vanek ekzakte.

— Jes… — kapbalancis la kaporalo kaj liaj okuloj forvagis ien, tamen li daŭrigis per sia malvarmkonduta, melodia voĉo: — Kaj kio estas al via fratinjo?

— Ŝi edziniĝis en Galac! Ŝi nun informis min, ke ŝi atendas la naskiĝon de sia bebo.

— Kaj kio estas al via baptopatrino? Ĉu?!

Sinjoro Vanek ne komprenis la aferon, sed li respondis dece:

— Oni elektis por mi la edzinon de la rodkapitano en Galac. Ŝi estas tre respektata damo tie. Mia bofrato skribis tion…

— Atentu!! Por ne forgesi, kio estas la diferenco inter la fratinjo kaj la baptopatrino, iru en la deponejon, kaj helpu suprenporti la meblojn de la pavilono n-ro du… Poste ni ankoraŭ parolados…

Kiam sinjoro Würfli ankaŭ ĉi-foje diris sian nekompreneblan rimarkon pri la artistoj, sinjoro Vanek kaptis sian stiletan fusilon de sur la muro, kaj li petegis al la homoj, ke ili lasu lin, ĉar li mortpikos tiun homon…

— Sed sinjoro Tintoretto! — kriis Würfli — la muzikistoj estas samtiaj, kiel la aliaj samtempuloj, ekzemple la pentristoj…

— Eĉ la ŝtonskulptistoj kaj la balet-dancistoj, vi, teruro!

Ke la sorto trafu la sekretarion per aparta plago, kiam li iris al la deponejo, majoro venis renkonte, kaj sinjoro Vanek eklevis sian ĉapon respektoplene:

— Humile via, sinjoro ĉefleŭtenanto.

— Serĝento! — stridis la majoro. — Sendu tiun idioton en la karcero, kaj oni katenu lin kurte!.. Forporotu vin!

Sinjoro Vanek forrapidis. Sed antaŭe li eklevis sian ĉapon kun timema estimo kaj balbutadis mallaŭte:

— Ĝis la revido…

2

Kiam Lingeström kaj la Majstro eliris el la ĉambro, Gorĉev ĉirkaŭrigardis heziteme.

Nun li devas fuĝi! Sed kiel?… Portenif ritme ronkis, kovrita per la blanka, matrosa jako… Li paŝis tra la prdo. Ĝi estas mallma, interliga koridoro… Gardistoj staras ĉe la fino de la koridoro, kaj ili lasos lin foriri, se iu rabisto akompanos lin.

Tiam malfermiĝis pordo kun granda bruo, kaj venis Jasmeno. Iom ebrie…

— Kiu estas tiu? — li demandis, vidinte la ombron.

— Pst… — diris Gorĉev. — Mi estas Ĉervonec, la bubo…

— Kial vi vagadas ĉi tie?

— La Majstro puŝegis min al la muro ka jdiris tion, ke mi formalaperu de tie ĉi, ĉar reveninte, li mortigos min. Kaj la gardistoj ne lasas min foriri.

Jasmeno blasfemis.

— Ni havas multe da problemo pri vi… Venu!

— Nun kio estos, se la Majstro revenos?…

— Venu…

Li akompanis lin sur la koridoro, malfermis la pordon, kondukantan al la ĝardeno, kaj li diris al la gardistoj nur preterkure:

— La knabo estas kun mi.

Post unu minuto ili jam estis sur la strato.

Jasmeno iris kun la knabo al la granda placo, kiu videbliĝis en la fino de la strato, kie jam estis trafikdirekta policisto, kaj ruliĝis tramoj.

— Atentu min, Jasmeno — diris Gorĉev, kiam ili alvenis al viglatrafika loko. — Eksidu apud min, mi diros al vi sekreton.

Ili sidiĝis. Gorĉev surmetis sian nigran monoklo-kadron pozeme.

— Mallonge, komprenu: mi trompis vin. Mi estas Gorĉev. La Majstro volis ĵus mortigi min!

— Haha. Ĝi estas bona ŝerco. Oni rakontas pri Gorĉev, ke en ĉiu suburba akademio oni devus instrui liajn ĉiujn vagofrapojn. Ĝuste vi…

— Atentu min! Tial mi diras al vi la veron, ĉar mi ne volas, ke oni mortigu vin. Vi liberigis min! Ĉar la Majstro jam venigis la aŭton por veturigi min. Nun jam eble mi estus mortinta homo, se vi ne estus elkondukinta min inter la gardistoj.

— Kiel?!! — Jasmeno salte leviĝis. — La tuto estas granda mensogo, kaj vi revenos kun mi!

Li kaptis la brakon de la knabo, sed Gorĉev vangofrapis lin rapide, ke li falis sur la brakon de la benko kvazaŭ tigrosaltante kaj sinkis kapaltere en flakon. Li aperis denove nur post longa tempo kun iom langvore moviĝante.

– Ĉu vi nun jam kredas, ke mi estas Gorĉev? — demandis la ruso.