Nu — li respondis iom raŭke. — Estas io en tio, ĝi certas…
Gorĉev tenis la monoklon eĉ pli firme kaj lasis la rabiston tie.
Jasmeno akceptis la bonan konsilon. Eĉ tiun tagon li malaperis senspure, de antaŭ la atendebla venĝo de la Majstro, kaj li neniam plu revenis en Toulon-on.
Tamen Gorĉev, kvankam la antaŭvedebla sorto de sinjoro Vanek doloris liajn ĉiujn ostojn, li rapidis en la havenon. La Alfa-Romeo por kiu alvenis la Suspektinda Ŝarko, estas ĉe la kajo Belga. Eble ankoraŭ ne estas malfrue. Li kuregis.
Li alvenis ĝustatempe. La Suspektinda Ŝarko ankoraŭ ne estis tie. Sed la aŭto jes. Kiel ili diris: sub la veltolo. Apud ĝi sidis sur la tero la silentema Drugiĉ kaj dormis apoginte sin al la kotŝirmilo.
Lia kapo batiĝis terure, kiam la kotŝirmilo foriĝis el sub li per rapideco sesdek kilometroj po horo.
Gorĉev ankoraŭ faris nek la duonon de la vojo al Nico, kaj li ĵus evitis sur la trotuaro aŭton, veturantan renkonte al li, kiam li sentis subite pikan doloron pro terura timo.
La monujo!
Li lasis tion en sia jako en la ĉambro! Li demetis ĝin pro la granda varmo, kaj… Kaj lastfoje ĝi estis ĉe la silentema Drugiĉ, kiu kovris Portenif-on per tio!
Preskaŭ cent mil frankoj li havis en ĝi!
1
De Bertin, Laboux kaj la knabino staris antaŭ la retorviĝinta Alfa-Romeo mirante.
— Kiel troviĝas la aŭto ĉi tie? — demandis Laboux la lakeon, tiriĝintan en la fonon.
— Eble tiu estas ie en la proksimo, al kiu vi vendis ĝin, sinjoro…
— Kiel?… Jes ja… Mi ne pensas, ke la aĉetanto veturis per ĝi ĉi tien!
— Mia kuzo — opiniis André — havis hundon de San-Bernardo, kaj kiam li vendis ĝin al la buĉisto, ĝi fuĝe revenis ankoraŭ dufoje. Mi rimarkas, ke tiu fidelo, koncerna aŭton estas tute neimagebla.
— Prave — kapjesis Laboux, — hodiaŭ jam ekzistas mirakloj nur en la metaforoj de nervomalsanaj lakeoj.
— Pardonon, sinjoro, sed la aliaj supozoj estas samtiel malverŝajnaj. Se aŭto trafikas sen ŝoforo, tiam ĝi estas kapabla fari ĉion. Ĝi povas esti eĉ fidela, kiel Snuki, la hundo de San-Bernardo.
— Se vi finis vian akademian, inaŭguran prelegon, tiam iru en la kuirejon, André — respondis Laboux.
Ili ĉirkaŭstaris mirante la retroviĝintan aŭton.
— Jen rigardu — kriis nun subite Anette kaj montris sur la sidejon.
Nigrakadra monoklo kuŝis sur la ledo. Laboux levis ĝin kaj vivis mire, ke la celuloido foriĝis sur iu loko, kaj videbliĝis la nuda drato.
Ili rigardis kun malfermita buŝo…
— La monoklo de Gorĉev! — kriis Laboux.
— Nu, sed ankaŭ vi mem vidis, ke li sidis en la fortikaĵo St. Jean, vestita per uniformo… Atendu!
La generalo rapidis en la ĉambron kaj telefonis al Marseljo. Nek ili mem sciis, kial interesas ilin pli bone tiu parto de la afero, ol la mirinda retorviĝo de la dekkvar karata aŭto. La interparolo estis mallonga, kaj ĝi denove faris la aferon nekomprenebla.
— Mi deziras paroli kun kapitano Harriot… Saluton! Legiano, nomata Gorĉev, kiun oni varbis en la artileriana kazerno la 18-an nokte en Nico, hodiaŭ li estis en ekmarŝonta plotono. Bonvolu akiri al mi tian informon, kiu sendubigas, ke tiu homo ekiris hieraŭ posttagmeze aŭ nokte en Afrikon… — Mallonga paŭzo. — Mi aŭdas… Jes… Jes… Dankon…
— Nu? — demandas Laboux raŭke, kiam la generalo demetis la aŭdilon.
— Li respondis, ke Ivan Gorĉev, la senranga soldato n-ro 27 suriris ŝipon, ekveturonta al Oran, kaj li estas survoje pli ol duontago.
— Kaj ĉu la monoklo? — demandis Anette ekscitite.
— Iu mistifikas per ĝi.
Ili silentis longe. Ia sufoka nervozeco sidis sur ili.
Nun André enpaŝis kun sia kutuma, sekreteakaj orgojla vizaĝo.
— Sinjoro, policisto estas ĉi tie.
— Kiel?! — demandis de Bertin timiĝinte. — Ĉu denove ia krimo?
— Hodiaŭ escepte ne okazis rabo, rompŝtelo kaj simila afero — raportis André — , sed ankoraŭ estas nur la tria horo posttagmeze, do povas okazi io.
— Kion volas la policisto?
— Laŭ li la aŭto, staranta antaŭ la pordego surveturis la oornamĝardenon de placo Magenta, kvazaŭ ŝoforo ne estus sidinta ĉe la direktilrado. Ĵus vi admonis min pro simila supozo, sinjoro…
— Sed nun jam mi kredas tion — respondis Laboux kolere — , ke la fidela aŭto fuĝe revenis hejmen! Eĉ! Mi kredas ankaŭ tion, ke montriĝas la simptomoj de rabiiĝo sur la aŭto, ĉar ŝajnas, ke ĝi mordis vin.
André staris kun levita kapo, kaj li estis tia en sia ofendita memkonscio, kiel polikromia afiŝo de fajna brand-fabriko…
2
Gorĉev revenis per la plej unua trajno al Toulon. Kie troviĝas lia jako?
Estas danĝera afero nun viziti la okazejon, sed li devas fari tion. Li povas doni nek al sinjoro Vanek la „kromhorpagon”, nur el la mono, kiu troviĝas en lia jako.
Estis malfrua posttagmezo, kiam li alvenis al la restoracio Texas. Unu li kaŝrigardis tien singarde… Jen rigardu! La silentema Grugiĉ staras tie kun bandaĝita kapo, kaj la drinkejmastro ĵus verŝas trinkaĵon en la glason. Eh! Li riskas! Kio povas okazi? Li malfermis la pordon.
La silentema Drugiĉ ekkriis:
— Alo! Li ja estas Gorĉev la bubo! Mi aŭdis, ke la Majstro elĵetis vin hieraŭ…
— Ĉu li estas tiu, kium Alaksio la Privata trovis? — demandas la drinkejmastro. — Tiam forportu vin rapide, ĉar se venos la Majstro, li do mortpafos vin!
— Kial li mortpafus min? — demandis la ruso kun sia kutima, lamenta voĉo. — Ĉu ne sufiĉis, ke li elĵetis min?
— Li estas treege kolera pri si mem — klarigis la drinkejmastro — , ĉar Jasmeno koluziis kun Gorĉev, kiun oni kaptis hieraŭ, kaj li akompanis lin inter la gardistoj.
Hm. Ili tute ne konjektas, kiun ili pensis Gorĉev, tiun elĵestis la Majstro, kaj li fuĝis kun Jasmeno.
— Mi tuj foriros — li balbutis timeme — , mi ŝatus kunporti nur mian jakon, per kiu vi kovris Portenif-on.
— Mi memoras — respondis Drugiĉ — , sed ni transportis Portenif-on sur la Suspektindan Ŝarkon, ĉar li estis tute ebria matene.
— De kiam li estas ebria?
— Minimume dudek jarojn… Venu do kun mi, ĉar ankaŭ mi iros sur la Ŝarkon. Ni ŝipveturos en Afrikon en la afero de aŭto-ŝtelo.
— Eĉ ĝis nun vi havis problemon pri tio, ĉu ne? — deandis Gorĉev.
— Jes! Sed ekde nun ni jam ne havos problemon pri tio. La Majstro elpensis tiel genian planon, kiu estas malofta eĉ en filmoj…
— Sed vi certe gardas tiun aŭton…
— Aŭskultu min: la plano estas tiel certa, se la tuta milita floto de la angla reĝo gardus la Alfa-Romeon, la kaduka Suspektinda Ŝarko eĉ tiam liveros ĝin el Oran! Nu!
Gorĉev esperis tion, ke ĝi estas troigo. Sed li eraris. Drugiĉ diris la puran veron. Eĉ tuta militfloto ne sufiĉis vanigi la genian planon de la Majstro. La Alfa-Romeo, kaŭzinto de tiel multe da problemoj, navigis antaŭ sian plenumiĝontan sorton en la profundo de la luksa ŝipo Respubliko…
3
La Suspektinda Ŝarko, tiu malnovega, insida oceanŝipo ankris ĉe la kajo Belga, apud ŝtonmoleo, etendiĝinta malproksimen en la maron. Kiu estus kredinta, ke tiu foruzita pantoflo fariĝos heroo de ŝipekskurso, kio eĉ post jaroj estis paroltemo ĉie en la mondo.
La personaro de la ŝipo konsistis el ne pli ol kvar homoj, sed ili valoris ion. Rutina juĝisto supera instanca kaj laŭ la unua impreso kondamnus ilin po dek jaroj. Aleksio la Privata estas la kapitano. Ĉar li scias, ke la pozicio devigas, li surprenis ŝuojn tiuokaze, kiuj donas la necesan aŭtoritaton.
La ĝiba Fiŝeto buŝharmonikis ĉe la malsupro de la ĉefmasto, kaj la aliaj aŭskultas tion.