— Estas la sesa horo.
La silentema Drugiĉ nun ekiras sur la mallarĝa ponteto, kiu kondukas al la ŝipo, kaj la junulo sekvas lin, kiun, kiel ili aŭdis, la Majstro elĵetis nokte el la restoracio Texas.
Kiam ili ekvidas Drugiĉ-on kun la knabo, ĝi estas granda sensacio. Aleksio la Privata apenaŭ povas kaŝi sian ĝojon.
— Vi do tamen revenis, stultmienulo?!
— Nokte mi kovris Portenif-on per lia jako — diris Drugiĉ — , li serĉas tion.
— Mi petas vin… — ekparolis Gorĉev timeme… — ĉu vi ne povus kunveturigi ankaŭ min?
… Ĉar li devas deŝanĝi la kompatindan Vanek-on, kial li ne veturus sur la Suspektinda Ŝarko, kie li povus teni siajn okulojn sur la Majstro?
— Stultaĵo — diris Fiŝeto al Alaksio la Privata. — La Majstro simple mortpafos la bubon.
— Ĉio ĉi estas pro tiu idiotaĵo, ĉar vi dungiĝis al la legio! — kriis la „Kapitano”.
— Mi timas neniun apud Aleksio la Privata! — konstatis Gorĉev kun ekzaltita entuziasmo.
— Multe da logiko estas en tio — kapjesis la „Kapitano”. — Atendu, ĝis ni priparolos tion..
Kio okazis poste, ĝi estis tia por Gorĉev, kiel malbona sonĝo. Je la sesa horo Aleksio la Privata diris al li, ke ili kunveturigos lin, sed nur sub tiu kondiĉo: se li akceptos la terpom-lignokeston kiel dormlokon en la ilarejo, kaj li devigos sin, ke li ne elvenos de tie, nur tiam, kiam la Majstro dormos.
Kelkajn minutojn antaŭ la naŭa horo li estis en la lignokesto, kaj petolaj miriapodoj ludadis kun li kredante, ke li estas grandega termpomo. Je la naŭa horo kaj dek kvin minutoj Aleksio la Privata faris la senenhavan hejmon de Gorĉev pli familiara, alportinte tien botelon da brando kaj kelkajn fumaĵitajn fiŝojn.
Proksimume je la deka horo aperis la Majstro, kiu estis tia kun siaj hoka nazo, bluaj okuloj, blankaj haroj, kaj kun sia bruna vizaĝo, kiel polusesploranto, kiam li revenis post jaroj en la grandurbon. Maldika junulo sekvis lin, kiu havis grandajn orelojn, kaj modestan aspekton.
— Li estas sinjoro Gafirone — diris la Majstro — , ankaŭ li veturos kun ni.
— Nur tiel li povas kunveturi, se du homoj loĝos en la sama kajuto — diris Suspektinda Ŝarko ne estas taŭga pro liveri pasaĝerojn.
— Ĉu vi havas nur unu kajuton?… Tio estas problemo.
— Ĝi ne estus problemo, sed ni ne havas eĉ unu kajuton kaj nur unu ilarejon — respondis Aleksio la Privata.
La Majstro rigardis en ĉiun angulon de la ŝipo, kaj fine li atingis la ilarejon.
— Mi loĝos ĉi tie — li diris. — Portu mian valizon ĉi tien!
Kaj li eksidis sur la terpom-lignokeston.
Neniu kuraĝis ekparoli.
— Nu, kial vi gapaĉas?
— Kie vi dormos?
— Sur tiu ĉi lignokesto!
Li sternis sian ĉifitan vojaĝ-plejdon kaj tuj kuŝiĝis sur ĝin. Kion eblas nun fari?…
4
Gafiron vizitis la Majstron. Jam estis la sekva tago. La Majstro kuŝis duondorme sur la lignokesto. Gorĉev duonmorte en ĝi.
— Bonvolu eksidi — li diris kaj side leviĝis. — Ni ankoraŭ apenaŭ parolis kelkajn vortojn
— Dankon — respondis la maldika, grandorela homo. — Ĉu ni estos kune ankaŭ dum la ekskurso?
— Ne. La posedanto de la aŭto akompanos vin, sinjoro Gafirone.
„Kie li aŭdis jam tiun nomon?” — cerbumadis Gorĉev en la lignokesto.
— Kial havas la posedanto la intereson, ke la aŭto superu rekordon?
— Tiu sinjoro vetis kun sia iu amiko — klarigis la Majstro — , ke la landira aŭto veturos kun bona rapideco ankaŭ sur dezerta tereno.
Nun okazis io surpriza afero. Sinjoro Gafiron elprenis malgrandan, lakitan skatolon, kaj li metis antaŭ sin ĉiuspecajn aĵojn, tondileton, pinĉilon, ungoraspilon.
— Ĉu vi ne koleros, se mi flegos miajn ungojn dum parolado? Kiel tiom da konkuristoj, ankaŭ mi komencis labori, kiel aŭtomuntisto — li klakadis per la tondileto. — Mia subita kariero ebligis, ke fine mi konvene flegu miaj ungojn, multe suferintajn en la metiejo… Kompatindaj…
Li ĝemis, kaj raspis. „Sendube li estas frenezulo…” — pensis Gorĉev en la modere agrabla societo de la petolemaj miriapodoj. Nun jam li sciis laŭ la nomo de la koncernulo, de kie li konas lin: li aŭdis aŭ legis pri li, kiel pri aŭtokonkuristo.
— Tio estas bela afero de vi — respondis la Majstro.
— Sed miaj ungoj eĉ hodiaŭ ne forgesas ilian funebron. Vane mi flegas tiujn, la nigra paseo estas videblaj sur ili! Ho, kiomfoje derompiĝadis la kompatindaj, kiel mallonge mi devis tondi ilin. Se mi ne kredus, ke tiuj estos iam sinjoraj, rozkoloraj ungoj, eble mi jam ne vivius.
Kaj li raspis, eĉ li demordetis malgrandan haŭton per siaj dentoj.
Li estis malgaja homo, sed li vidis la futuron de siaj ungoj rozkolora.
— Se la starto vaniĝus pro mia kulpo — li diris kaj repremadis la haŭton super la ungolito per grapleto, — mi repagos dekkvar mil frankojn, ĉar la honoro estas la unua ĉe mi.
— Ankaŭ ĉe mi — respondis la Majstro, kaj liaj vangoj ne brulis pro honto.
— Sed ĉiumaniere mi devas ricevi dudek mil frakojn.
— Ne konsideru tion konkurso. Vi devas stiri aŭton ien per konkurs-rapideco.
— En kia stato estas la aŭto?
— Ĝi estas unuaranga Alfa-Romeo, kun speciala ĉasio, kiu estas peza, kiel tiu de ĵipoj.
— Bonege — respondis la kunkursisto, kaj li disetendis siajn fingrojn, kiel ian anaspiedon, poste li ektuŝis siajn ĉiujn ungojn per eta peniko, ŝmirante guton da lako sur ĉiujn. Bona estas la peza aŭto sur dezerta tereno.
— Vi loĝos en la hotelo Imperial en Oran. La sekvan tagon vi certe renkontiĝos kun la komisiito.
— Kie mi renkontiĝos kun la komisiito?
— Li vizitos vin en la hotelo. Li nomiĝas barono Lingeström. Li donos ankaŭ la monon.
— Mi diras tion antaŭe al vi — diris la kunkurs-primadono, kiu anticipe estis aŭtomuntisto, — ke vi ne aĉetis min. Se io ne plaĉos al mi, mi fajfos pri la mono.
— Barono Lingeström estas bona, delikata homo, vi estos kontenta pri li.
Nun li ŝutis polvon sur peceton da ŝamo, kaj li poluris siajn iam kruele flegitajn ungojn per ĝi.
— Bonvolu rigardi — diris la Majstro — , jen estas la preciza mapo.
Gafirone rigardis la mapon atenteme. Sed dume li raspadis.
— Do — daŭrigis la Majstro kaj konvulsiis liaj brovoj, ĉar la raspado histerigis lin — veturante sur tiu nigre desegnita vojo, vi devas atingi la negran, liberan ŝtaton Ifiriz. Vi devas veturigi baronon Lingeström tien per la aŭto.
— Ĉu tiu alia, ruĝa linio?
— Se vi hazarde trafos tiun ruĝe signitan vojon, tiam ĉio estos finite! Ĝi kondukas al la Pantoflo de la Profeto!
— Kian danĝeron signifas al ni hejma ŝuo?
— La Pantoflo de la Profeto estas sekiĝinta fluejo kun stranga formo, kie restadas la indiĝena ĉefo, nomata Abe Padan, kiu estas la plej granda malamiko de barono Lingeström. Tie kondukas ankaŭ la alia vojo, kion signas la ruĝa linio. Jen estas la mapo, formetu ĝin bone!
— Dankon. Ĉu ne ĝenos vin tio, se mi trafarbos tiujn denove?
— Sed sinjoro! Kial vi volas trafarbi la mapon?
— Mi parolis pri miaj ungoj!
Li malfermis sian lakitan valizeton kaj metis la aĵojn antaŭ sin. Dume Gorĉev kolektis miriapodojn kaj aliajn, ofte aperantajn skarabojn en alumetskatolon, kvazaŭ li preparus sin al ia sistema, scienca metodo de la klasifiko de la bestaro, vivantaj en la lignokesto.
— Vi ricevos kvardek mil frankojn antaŭ la surbodiĝo. Lingeström vizitos vin en la hotelo Imperialo, kaj li aranĝos la ceterajn.
— Sed mi avertas vin, se la afero ne estas pura, mi retiriĝos.
— Mi diras, ke vi havas nenian kaŭzon por timi, la afero estas pura. Gravas, ke vi estus singarda, precipe rilate al homo, kiu nomiĝas Gorĉev.