Выбрать главу

— Kiu li estas?

— Li estas danĝera aventuristo. Nur ĝis tiam ni estos en sekureco de li, dum ni veturos sur tiu ĉi ŝipo.

— Interese — miris Gafirone — , kiom da skaraboj kuradas sur vi.

La Majstro rigardis malsupren kaj ekkriis laŭte, poste li dancis, saltadis, deĵetis la veston, ĉemizon de sur si, kvazaŭ li estus freneziĝinta.

Legio de miriapodoj kaj ceteraj insektoj kuradis vigle ĉie, sur liaj haroj, pantalono, korpo. Jam tiuj pikis lin, terure.

…Ĉar, dum li parolis, Gorĉev senlace kolektis la skarabojn, kiam pleniĝis la skatolo, tiam li ellasis la kolerajn insektojn tra la fendo de la lignokesto, tie, kie videbliĝis la maleoloj kaj pantalontubo de la Majstro.

XIV-a ĉapitro

1

Ili jam ne estis malproksime de la bordo de Afriko, kaj de ĉio, kio atendis ilin ĉe la fino de tiu stranga ŝipveturo, nur frenezaj turniĝoj, absurdaj eventoj, pro demona aŭto. La personaro de la Suspektinda Ŝarko estis kune en la ilarejo vespere. La Majstro staris en la alia fino de la ŝipo, kaj li forte ŝmiris sin per io. Li opiniis la atakon de la miriapodoj la plej teruraj travivaĵoj de sia vivo, kaj lia korpo eĉ post unu semajno estis kovrita de veziketoj. Oni do ne devis timin li. La konsignaj rabistoj havis multe da zorgoj pro alia problemo. La afero de la sole lasita, senpova knabo okupis lin. Dum ilia traktadoj la silentema Drugiĉ transdonis brandon al ili el sia konstanta provizo.

— Mi pensas — diris ekzemple Aleksio la Privata al la silentema Drugiĉ — , se mi lasos perdiĝi tiun senpovan bubon, tiam oni dekalkulos tiun hejtiston de sur mia konto. — Kaj post mallonga meditado, li profunde eksuĉis sian pipon kaj aldonis: — Eble ankaŭ la leterportiston… Kvankam li portis monon…

Interese, ke tiu knabo kun malgaja vizaĝo agitis latentajn, krimaj memorojn en la taso-surfundaĵo de ilia konscienco. Plej volonte ili estus kolere elverŝintaj ĉiujn siajn preterlasitajn bonfarojn sur lin, ie, kie ĉiu homo havas malbonan kalkulon, kaj pli-malpli frue ili devas ĉeesti, kiam oni faros la inventaron.

Kupro-bambulo, la interbatiĝanto per tranĉilo, iradis dum tagoj malgaje tien-reen, meditante pri tio, kion fari, rilate la knabon. Tiu damnita, sole lasita „Bubo Ĉernovec” fariĝis ilia kora afero kun liaj senpoveco, malgajaj, timemaj, bluaj okuloj.

— Mi diras tion — proponis Fiŝeto — , ke ni instruu lin pri la ricelo. Al tio ne estas bezonata forto, ĝi estas simpla komerco kaj lukras bone.

— Tio ne estas bona, ĉar oni trompos tiun ŝlemilon — opiniis Aleksio la Privata. — Li estu kuiristo sur la ŝipo. Oni ne kuraĝas tiun bati draste, ĉar li ne havas anstataŭiganton, kaj oni havos bonan kontakton kun li, por ke li ĉerpu per la kulerego pli profunden.

– Ĝi estas bona ideo — kapjesis la silentema Drugiĉ, ĉar ili interkonsentis, la Fiŝeto komencis muziki sur sia buŝharmoniko.

Dume konstanta sentinelo kaŝobservis la Majstron, ĉar ili timis, ke li kontentigos sian venĝemon kontraŭ Gorĉev sur la knabo. Kiam la respektinda rabisto proksimiĝis, Gorĉev retiriĝis en la lignokeston, inter la familiarajn miriapodojn. Kion ili estus dirintaj, se evidentiĝus subite, ke la senpova knabo estas Gorĉev mem?

La sorto konservis tiun surprizan turniĝon por ili.

Gorĉev pruviĝis utiligebla multrilate. Ĉiuespere li kantis, akompanate de la buŝharmoniko de la muzikema Fiŝeto. Ĉar Gorĉev instruis ilin pri kelkaj, tre belaj apud-Volgaj kantoj. Li mem fajfis la tercion, Aleksio la Privata kantis base, Kupro-gambulo tenore kaj la silentema Drugiĉ donis la brandon.

Nur post jaroj evidentiĝis, ke la ellernitaj apud-Volgaj kantoj estas fragmentoj el la heroa eposo Kalevala de la finna popolo, tradukitaj en la vaste konatan mondlingvon Esperanton.

Alvenonte al Oran, Gorĉev jam memstare faris la tagmanĝon, kaj ili ĉiuj estis tre kontentaj pri la fazeolaĵo, en kiun li kuiris du kilogramojn da bovoviando kaj tutan kompason. Li nur boksi ne volis eĉ pro Dio.

…Kiam aperis la haveno de Oran, Gorĉev sidis ĉe la fenestro de la kajuto kaj elrigardis, apud li pipfumis Aleksio la Privata. Dume li reakiris sian jakon de Portenif, konvaleskanta el sia etilismo, kiu loĝisen la bilĝo. Ili ambaŭ rigardis la luksan ŝipon Republiko, kiu ankris apud la Suspektinda Ŝarko. La bordo estis malproksime. La grandaj oceanŝipoj ankras ĉe tiu doko.

— Oni liveras la aŭton sur ĝi… — murmuris Aleksio la Privata. — Ia generalo kaj lia bona amiko.

Do de Bertin kaj Laboux veturis sur la ŝipo Republiko. Kaj certe ankaŭ Anette.

Sed kial dungas ĉi tiuj homoj aŭtokonkursiston, kiam Laboux posedas la Alfa-Romeon? Kian „genian” planon ili havas, kiun Drugiĉ menciis? Kaj absolute, kia afero estas ĉirkaŭ la Alfa-Romeo, ke ili batalas tiel senindulge? Gorĉev pensadis pri tio. Dumo oni komencis la elkargadon sur la ŝipo Republiko. La gapantaj laboristoj ne konjektis, kiaj eksterordinaraj eventoj kaj surprizoj okazos tiun tagon. Gorĉev nun ekvidis Laboux-on sur la ferdeko de la ŝipo Republiko

Aha! Li rigardas la elkargadon! La grandega gruo iafoje brue leviĝis el la profundo de la ŝipo, poste ĝi ekiris, moviĝanta flanken, kvazaŭ ĝi portus sian ŝarĝon al la maro, kaj nur multe pli supre, kiam ĝi atingis la ortangule kuŝantan fertrabon, kuris la ŝtalkabano al la kajo:

Nun la Alfa-Rome leviĝis el la profundo de la ŝipo!.. Brue flankenkuras la malgranda kabano de la gruo, kaj la eleganta aŭto balanciĝante moviĝas super la akvo…

— Knabo — flustris Aleksio la Privata en lian orelon, kaj li fikse rigardis la ŝanceliĝantan aŭton, kiu haltis momenton en la aero. — Vi… bubo… — lia voĉo estis raŭka kaj varmega, liaj okuloj brilis — , atentu min, kaj… kaj poste forgesu tion, kion mi nun diros, ĉar mi mortbatos vin: ĝi estas la plej valora aŭto en la mondo…! Ĝi konsistas el dekkvar karata oro!

Gorĉev gaprigardis kun malfermita buŝo al la alto… Poste li ekkriis time:

— La ĉeno rompiĝis!

Unu sekundo… kaj la dekkvar karata Alfa-Romeo falas en la vastan maron, altenleviĝas kolosa trombo, laŭte plaŭdegante, kaj tuj poste la profundo de la agitiĝanta oceano englutas la aŭton.

2

La kazo ĝuste tial estis eksterordinara, rilate la demonan aŭton, ĉar ĝi kaptis homojn, estantajn tute ekster la afero, kuntrenante ilin tra sencelaj suferoj.

Tia kuntreninto de la nekredebla afero estis ekzemple la simplaanima sinjoro Vanek. En la ĉambro de la soldatoj oni uzis lian liton por gladi tolaĵon, ĉar sinjoro Vanek neniam troviĝis tie, ĉar li konstante pasigis sian punon en la karcero. Tial oni gladis sur lia kuŝejo. Eĉ lito ne povis esti neekspluatata en la legio. Antaŭtagmeze sinjoro Vanek ĉirikaŭkuris sub la suno, poste li iris por ekzercado, kaj dumtage lia sampunito, Mehar, kiu estis unuokula turko, sisteme batis lin. Post ĉiu manĝado, kvazaŭ la batado estus pocio. Sinjoro havis ian miskonprenon, rilate la kolosan turkon, kion li neniam povis klalrigi, ĉar Mehar parolis nur sian gepatran lingvon. Kiam oni la unuan fojon akompanis sinjoron Vanek al la ĉelon, la unuokula giganto jam malliberadis tie, kaj foje li ĵetis sin vizaĝaltero, foje li leviĝis, kun disetenditaj brakoj. La sekretario rigardis lin kun intereso, kaj poste li demandis, kiomfoje li faras tiun liberan korpekzercon?

La turko kriis kelkajn konsonantojn al li.

— Mi petas vin… — diris sinjoro Vanek — mi estas iom sperta pri ĝi, ĉar mia kuzo havis korp-kulturan lernejon, kaj li instruis al la lernantoj la mov-serion de Dalcroze liberaere, ĝis la interveno de magistrata kuracisto finis lian agadon.

Tiam Mehar iom trankviliĝis, kaj poste li jam eĉ ridis amikeme.

Nun okazis la problemo! Sinjoro Vanek rimarkis, ke la vetero estas bela.