Li trinkas konjakon… Vid-al-vide al la fenestro li vidas vibrantan bildon sur la ekrano de la nebulo, kvazaŭ primitiva lampo projekcius ĝin:
SENRANGA SOLDATO IVAN GORĈEV
vivis 22 jarojn
Iradi! Promeni!.. Li ne povas elteni la rigardon de sia filino, li ne povas elteni siajn pensojn… Ŝajnas, ke reaperas lia malario… Eble li havas febron…
Li vestis sin kaj foriris de hejme… Li forrapidis…
La vento ploris, maldikaj, travideblaj nebul-vualoj etendiĝis en la malbonodora, tepida vespero… La tempesto de la aperta oceano frapiĝis ĉi tien, sur la bordon de Afriko… El la proksimo de la haveno aŭdiĝis buŝharmonikado de ie. Kelkaj sirenadoj miksiĝis kun la muziko. La malsekaj arbokronoj ekbrilis tie kaj ĉi tie, kiam la ferlektorlumo de preterveturantaj aŭtoj falis sur ilin.
Li iris en iun drinkejon. Se li havis ian problemon, li deziris deĵeti sian sinjoran vivon, miksiĝante inter la matrosoj kaj en la mondo de aliaj, simplaj homoj. Alifoje li fartis bone ĉi tie.
— Konjakon!
La drinkejmastro rigardis la elegante vestitan homon suspekteme.
— Nu, kion vi rigardaĉas?! Alportu tiun konjakon, idioto!
— Jes! — li respondis, kaj lia suspekto tuj ĉesis.
Ankaŭ citro aliĝis al la buŝharmonikado. Fetoro de cigaredo Caporal miksiĝis kun la odoro de la elverŝita vino. Post la trinko de la oka glaso da konjako lia interna streĉiteco iom mildiĝis. Li enspiris kun ĝuo la haladzon de la kamizoloj kaj malsekaj gumaj pluvmanteloj, vaporiĝantaj pro la precipitiĝinta nebulo.
Li elpaŝis en la senaeran, malluman vesperon kun ebria kapo. Forviŝiĝintaj vizaĝoj aperis tra la vaporo, brila ĉapo de policisto… malrapide, brue ruliĝanta ŝarĝaŭto. La malproksimaj ŝip-sirenoj konkure ploris kun la muĝo de la vento.
Li iomete vertiĝis. Eble li estas ebria, li pensis… Ĉe la stratangula trafika lampo li jam sciis certe, ke li estas ebria. Malsekaj karoserioj brilis, atendante la verdan lumon… El flankstrato aŭdiĝis longa hupado, antaŭ la ebriaj okuloj de Laboux denove aperis la epitafo: „vivis 22 jarojn”. Li vertiĝis…
Kaj nun ĉe la stratangulo turniĝis la droninta aŭto, la granda, blua Alfa-Romeo…
Grincas ĝia bremso… La triangula signo estas apud la klinko, kion li mem skrapis sur la emajlo… Kaj ĉe la diraktilrado sidis la mortinta legiano, Gorĉev!
Estas videbla ankaŭ liaj ĉapelo, kolŝirmilo, uniforma jako, kaj ankaŭ lia vizaĝo en la reflektorlumo de la najbara aŭto!..
La mortinta soldato stiras la dronintan aŭton! Kaj li trapasas sub la ruĝa lumo. Kial zorgus fantomo pri la signalo de la trafika lampo?… Laboux nur stari, stulte, kun ebria kapo!
Haho! Gorĉev! Pardonu min! Mi ne volis tion!
Ĝi estis senvoĉa krio, kiun li sendis al la fantomo, ŝvebanta en la nebulo, malklara pro la lumoj… Li sciis bone, ke li estas ebria, se li irus al la aŭto de malcertaj konturoj, ĝi formalaperus kune kun Gorĉev…
Li ankoraŭ vidis preterveturi ĝin malantaŭ malklaraj homfiguroj, ombroj, vaporvualoj, kaj kaj la stranga, arda mineralo de la bone konata, obtuzluma dorsa lampo reflektis opale kun pala brilo. Poste ĝi turniĝas ĉe la stratangulo kun danĝere oblikviĝante kaj malaperas…
Sed malproksime frakasbruo estas aŭdebla el la direkto de la vojkurbiĝo… Ho, Disinjoro, ĉu li mortigis tiun kanabon?… Ĉu tamen ekzistas ion nekomprenebla esenco de la korpo, kio estas pli ol materialo? Kio estas malpli, ol nenio?…
Li iris sekvante la preterveturantan vizion, havante taŭzitan animstaton, en la viglatrafika strato, kie la homoj estis senigitaj de siaj konturoj pro la vaporo.
Li vidis la mortinton ĉe la direktilrado de la drononta aŭto!
Laboux viŝas sian ŝvitkovritan frunton. Ĉu li freneziĝis pro tio?… Li iras, iom ebrie, ŝanceliĝanta en la nabulo, rekte hejmen… Ĝi estis pli ol ebrieco, pli ol fabro… Ĝi jam estas vizio. Absoluta falsa senso…
Li turniĝos ĉe la placo kaj estos hejme…
Li etendas defende siajn manojn antaŭ sin, kaj frosta torporiĝo trakuras lian korpon!
La granda, blua Alfa-Romeo staris antaŭ la vilao sendifekte!!!..
Li halis kaj fikse rigardis ĝin. Kaj li volis krii, sed li ne povis eliĝi eĉ unu vorton tra sia gorĝo… Dio! Nur ne freneziĝi!!
Li eksidis spiregante sur la malsekan ŝtuparon de la domo kaj rigardis la aŭton, kaj li volis, ke la vizio malaperu… Sed vane. Li klinis sian kapon inter siajn manojn, bladaŭ li denove suprenrigardis. Vane…
La aŭto staris tie, kaj grandaj pluveroj klakis sur ties mirinde blua emajlo…
4
La okazaĵoj nun jam eĉ por spir-daŭro ne forlasis el la kirliĝanta turbo la polveron, kiu nomiĝis Gorĉev. Li kaŝrigardis tra la fenestro de la ilarejo, ke la Majstro kaj Gafirone foriru. Kiam la du pasaĝeroj fine malaperis, la kapitano venis por li.
— Nun ni surbordiĝos — diris Aleksio la Privata. — Mi esperas, ke nun jam vi ne volas dungiĝi al la legio?
— Ne, ne — li respondis rapide, ĉar Gorĉev timis nur siajn bonfarantojn en tiu ĉi mondo, inter kiuj la silentema Drugiĉ esprimis sian kompaton al li tiel, ke li batfaligis lin per eskalo. — Mi ŝatus viziti iun mian parancon, kaj mi revenos.
— Venu posttagmeze en la restoracion Tri Ĉefraŭpoj! Ni atendos vin tie.
— Kion vi atendas, se la maro jam englutis la aŭton?
— Ne zorgu pri tio! Cetere ni devas atendi ĉiel, ĉar Lingeström, Aldous kaj Portenis alvenos per la luksa ŝipo Magdalena, kaj estos tegmezo morgaŭ, kiam ĝi albordiĝos.
Plaĉis al Gorĉev la bohema facilanimeco de siaj protektanoj, kiel li ne zorgis pri la pereo de la Alfa-Romeo. Ili estas krudaj homoj.
Ili adiaŭis sur la bordo. La silentema Drugiĉ frapetis lian ŝultron aparte, esprimante sian ŝaton, ke la ĉapo falis de sur lia kapo. Sed estas egale! Gravas, ke li liberiĝis de ili.
Unuavice li iris al la ĉefpoŝto, ĉu alvenis por li letero poŝte restanta? Kompreneble atendis lin letero.
Kiam li malfermis ĝin, unue li vertiĝis iomete. Kio ĝi estas?
VANEK B. EDUARD Dato, 193……………….
privata sekretario kuranta konto:
Fremdula legi (Afriko) BANQUE
Ĉefagenturo: Oran DE FRANCE 1701
FORT-ST.-THÉRÉSE Depeŝadreso:
Filioj: VANEKLEGIO
Algir, Maroko, Fez ktp.
Al estimata sinjoro direktoro Petroviĉ
ORAN
Poŝte restanta
Responde al via letero, datita la 18-an de la kurenta monato, mi havas la honoron informi la estimatan sinjoron Direktoron, ke kontrolante miajn banklibrojn sur via konto montriĝas la sekvaj tardpagoj:
Pro mia altigita salajro
de la 1-a de la kuranta monato 1000 frankoj
Salajro por la anstataŭigo
De la 2-a de la kuranta monato 8000 frankoj
Entute: 9000 frankoj
Via nuna tardpago certe evitis vian komplezan atenton, mi do tre petas vin, bonvolu aranĝi tion ĉe mia altestimatan firmao kiel eble plej baldaŭ.
Samtempe mi atentigas vin, ke mia nearanĝita rilato al la franca patrujdefenda armeo ne estas prokrastebla, kaj mi atendas vian tujan anonciĝon ĉe mia kompanio, ĉar en la kontraŭa okazo, mi devus servi plu, je mia plej granda bedaŭro, kio havus tre malbonajn konsekvencojn, rilate la menciitan armeon, kaj vi devigus min fari senprokraste la parad- kaj kurpaŝojn en tiu afero. Anime trompiĝinte pro via malfruiĝo, sed mi atendas viajn komisiojn ĉiam komplezeme ankaŭ en la futuro.