Kun alta estimo:
VANEK B. EDUARD
senranga soldato kaj sekretario
1
La malnova fortikaĵo de Oran estis konstruita sur la terlango, etendiĝanta de sur la marbordo, antaŭ kelkaj centjaroj, kaj laŭ la turistoj estas admirinda elvido al la maro.
Sub la diversaj enfalintaj terasoj de la fortikaĵo estas la Sutlana Koridoro. La maŭra ĉefmilitestro Abu ben Masnir gardis ĉenigite sian malfidelan fifavoratinon ĉi tie por radikale deteni ŝin de la tento. Ĉu li sukcesis konservi la fidelon de la fifavoratino, aŭ ne! Kiu scias tion jam hodiaŭ?… Ankoraŭ neniu sukcesis klarigi precize la sekretojn de obskuraj epokoj kaj malfidelaj virinoj. Tio certas, ke la turistoj ne volonte vizitas tiun subteran ejon, ĉar multe da vespertoj, araneoj, miriapodoj kaj sendanĝeraj kolubroj troviĝas tie iafoje.
Gorĉev elektis tiun lokon, kiel tian, kie li povas ŝanĝi vestaĵon kun sinjoro Vanek, kaj ili priparolis rendevuon en la fortikaĵo.
— Ne koleru, sinjoro, pro la malfruiĝo — senkulpigis sin Gorĉev, kiam li manpremis. — Tio okazis pro aferoj ekster mia volo, kaj mi pensas, ke mi pagis por ĝi…
— Ĉu vi kredis, ke vi povas pagi tion per mono?
— Nu, jes — konfesis Gorĉev. — Mi pensis tion.
Sinjoro Vanek kapjesis malgaje:
— Vi pravis.
— Nun mi surprenos viajn vestojn, kaj mi iris al via kompanio. Oni ne povas persekuti vin, ĉar vi estas civilulo, oni ne povas forsendi, nur respondecigi min pro mia foresto.
— Mi avertas vin, ke oni scias tre interesajn aferoj tie — li diris malgaje kaj elmetis ĉion el siaj poŝoj… — Estas tie dancinstruisto, kiu parolas konstante pri artistoj, sed kelkfoje li estas utila, ĉar li konas bone la nomojn de la plej gravaj bestoj. La kapitano aŭdigas sian kritikon kontraŭ la edzino de la rodkapitano el urbo Galac, kaj la serĝento mortigos vin, se vi ne nomos lin Cikado, kiu estas la reĝo de la bestoj. Grandlinie tiuj estas la plej gravaj sciindaĵoj. Eble vi renkontos hindan, instruiston de gimnastiko, kies nomo estas Mehar, kiu batos vin kelkfoje pro meteoroligaj kaŭzoj, sed vi alkutimiĝos al tio post iom da tempo…
Dume li demetis siaj vestojn, kaj Gorĉev vestis sin soldato. Li tiris sian pantalonon ĝisaksele, kaj la kamizolo pendis sur li kiel surtuto. Sed tio ne gravas. Sed al sinjoro Vanek okazis malpli bone. Iel-tel li volis trude surpreni la tolan pantalonon de Gorĉev, kaj ĝi krevis, sed tute. Je du pecoj.
— Atendu min ĉi tie — ordonis Gorĉev tuj — , dum mi kunporos vestasĵon de la unua brokantisto.
Sinjoro Vanek ĉirkaŭrigardis kun angoro.
— Mi havos malagrablajn semajnoj, ĝis okazos tiel, ke vi vizitos min denove.
— Ne ŝercu. Ĉu vi ne imagas tiaĵon pri mi? Mi estos ĉi tie post minuto. Ne timu — diris Gorĉev kaj foriris.
Post unu minuto sinjoro Vanek vere ne timis, sed post du kaj duono da horoj jam maltankvila sento ekregis lin, kaj kiam vesperiĝis, li decidis kontaktiĝi kun la ekstera mondo. Elpaŝis tra la pordo por mansignali. La mantelo estis la sola supra vestaĵo en la proksimo de sinjoro Vanek.
Per tio li signalis.
Ĵus venis tien norvega balnelologino kun sia Kodako meze de sia vivo, sed kun trajtoj, jam montrantaj la proksimiĝantan vesperiĝon, kaj ŝi tuj svenis. Dum du tagoj oni kuracis lin kontraŭ insolacio, ĉar li ne povis rakonti, kian problemon li havas. Baldaŭ la kantinstruisto de la lernantinoj de orfinejo, promenantaj tie, simile al la supre menciitaj antaŭaĵoj, ŝi rompis sian pluvombrelon sur li.
Sinjoro Vanek tiam anime rompite, elĉerpiĝinte residis sur la ŝtonbenkon, kaj li estis tia, kiel melankolia sultano, kiu komencis grasiĝi en la kaptiteco kaj forvelkis pro sia malĝojo, ĉar la ĵaluza sultano tondigis lian hararon, sed li ne permesis ektuŝi siajn lipharojn.
…Jam li estus rezignaciinta, ke li devas resti ĉi tie, ĝis iam Gorĉev revenos, kaj li nutros sin per kruda kolubro-viando, kiam alvenis la patrolo por laŭ la denunco de la kantinstruisto.
Dum li promenis kun siaj akompanantoj ĉirkaŭita per kovrilo de ĉevalo, nudpiede, sed katenite, li rememoris la tolon de freneza pentristo, kies titolo estis Ermito, kaptita je freŝa faro kaj pensis pri tio, ke tute superfluas fari sinceran konfeson. Se li perfidas Gorĉev-on, tiam li ricevos nek monon pro siaj suferoj, krome neniu scias, ĉu oni kredos la okazintaĵojn?
Eh!.. Nun jam estas egale…
Alveninte en la karceron, li ekvidis Mehar-on, kiu okupis sin per oftaj ĵetiĝoj vizaĝaltere. Li eksidis silente en la angulo, kaj kiam la turko turniĝis por sekundo, sinjoro Vanek diris kun modesta rideto:
— Vi povas bati min, kiam vi finos tion. Ĝi ne estas urĝa por mi. Nur daŭrigu tion, sinjoro frenezulo…
2
Kio okazis al Gorĉev? Kial li forgesis pri sia multe suferinta sekretario? Pro la elvido. Se la golfo ne estus proponinta, sian buntan, havenan, vastan panoramon de sur la teraso de la malnova fortikaĵo de Oran, tiam la sekratario ne estus la kaŭzinto de la subitan nervoŝokon de la sveda balneologino, kaj ankaŭ la kantinstruisto havus sian pluvombrelon sendifekta. Krome finiĝus alimaniere la klopodo de kelkaj honestaj kaj malhonestaj homoj, inverse okazintus la konflikto por la trono inter la reĝo Abe Padan kaj la portugalo Dizard, krome ŝanĝiĝus la historio de la popolo, vivantaj en Ifiriz.
Ĉar Gorĉev kubutumis sur la teraso minuton kaj tuj konstatis, ke sub la teraso etendiĝas en la maron tiu ŝtona moleo, kie la ŝipo Respubliko kaj en ties senpera proksimo ankras la Suspektinda Ŝarko.
Kaj subite li vidas, ke la Majstro estas sur la moleo apud la ŝipo Respubliko, li rekonas lin pri liaj larĝaj ŝultroj, blankaj haroj, krome ankaŭ la ĝiba Fiŝeto kaj tiu kurbakrura… Drugiĉ kaj Aleksip la Privata staras tie!! Ankaŭ oficialulo kun vizierĉapo estas kun ili, kaj li rigardadas ian konosamenton, kiun li ricevis de la Majstro…
Gorĉev atentas ekscitite. Post nelonge ekfunkcias iu gruo… ĝi malsuprenigas sian ĉenon super la ŝipo Respubliko… Atendo. Baldaŭ ĝi levas ion el la bilĝo de la ŝipo… Aŭton, kiu estas kovrita per veltolo… Videbliĝas ties kvar radoj! Nebulomuro proksimiĝas el la direkto de la oceano! La aŭto balanciĝante moviĝas per la ĉeno…
Gorĉev ne komprenas, nur senta, kio okazas ĉi tie, kaj lia koro batas sovaĝe.
Ĝi estas la dekkvar karata aŭto! Ĝi estas la dekkvar karata aŭto! — krias voĉo interna, sed ĝi ne povas esti tio, ĉar ĝi falis en la akvon! — Ne!! Io okazis ĉi tie! Li kuregas… Dume la suno senbriliĝis, la enorma tanko de la nebulo ondruliĝis el la dirakto de la vasta maro, kaj ĝi penetras tra la stratoj, domoj, homoj… Kompatinda sinjoro Vanek, kio okazos al li? Eh! Li povos helpi lin ankaŭ poste. La afero de la aŭto dependas de momentoj…
Gorĉev estas malsupre… Li vidas de malproksime, ke la banditoj elŝipiĝas kaj venas sur la moleo. Li kaŝrigardas ilin de la pordego de deponejo. Malakraj lumoj vibras sur la glata, nigre brilanta asfalto, kaj la sufoka vaporo de la kaldronego de infero sursidas ĉion.
Laboristoj kriadas… grincado… Kaj la gruo malsuprenigas la ĉenon kun konstanta bruo… Oni metis la aŭton sur la bordon… Drugiĉ forigas la veltonon, Gafirone sidas al la direktilrado kaj ekfunkciigas la motoron… La gorĝo de Gorĉev pulsis laŭ la ritmo de la motoro…
Nun la reflektorlumo de proksimiĝanta taksio estas videbla en la nebulo… Ĝi prilumas la karoserion, kaj la ruso ekkrias senintence!
Blue emajlita, grandega Alfa-Romeo ekveturas, altenŝprucante la koton…
Ĝi estis la dekkvar karata aŭto!
3
Gafirone, kiel la Majstro diris al li, sidis en la Alfa-Romeon antaŭ la hotelo Imperial kaj flegis siajn ungojn.