Li devas sidi duonhoron ĉi tie. Tiam estos la ekvturo. Li lakas siajn disetenditajn fingrojn enprofundiĝinte kaj fajfas mallaŭte. La konkursisto farbas siajn ungojn zorgeme, li estas tiel preciza, el multaj direktoj observante la efikojn de sia ĉefverko, dum la lastaj penikomovoj. Post la lastaj penikomovoj li rapide skuadas siajn manojn unu al la alia, kvazaŭ li aplaŭdus, sed li pripensas tion, antaŭ ol liaj manoj kuntuŝiĝus.
Iu malfermas la pordon de la aŭto. Juna soldato staras tien rektiĝinte, sed li estas tute senĝena en sia vasta uniformo.
— Ĉu vi estas aŭtokonkursisto Gafirone?
— Jes.
— Bonvolu veni kun mi.
— Kien?
— Al la urba komandejo.
— Kial?
— Ĉu tiu blue emajlita Alfra-Romeo estas via aŭto?
— Ne… sed ĝi apartenas al sinjoro, kiu…
— Bonvolu veni kun mi, eblas, ke temas pri nur simpla formalaĵo. Ni iros piede. La aŭto restos ĉi tie…
La konkuristo sekvas Gorĉev-on mortepala. Li devintus konjekti, ke ĝi ne estas pura afero…
Ili alvenas al impona konstruaĵo… La soldato malfermas pordeton, kaj Gafirone enpaŝas. Kurteno dividas ĝin de la alia parto de la koridoro.
— Atendu ĉi tie dum mi venigos sinjoron majoron!
Kaj li trairis la fendon de la kurteno. Gafirone atendas… atendas… Pasis dudek minutoj. Fine elvenas halebardisto pasint-jarcenta, gvardiano de la papo, kaj li rigardas la aŭtokonkursiston konsternite.
— Kiun vi serĉas?…
— La… majoron…
— Kian majoron? Jen ĝi estas la artista enirejo de la Klasika Teatro de Oran. He!
Gafirone elkuregas, kiel frenezulo, kaj dume li puŝiĝas al ĉiu!.. Sed li nur kuregas!!..
Malfrue!.. Antaŭ la hotelo la Majstro preskaŭ stamfadas… Staras tie la ansernaza kapitano kaj la aliaj trampoj. Nur la aŭto estas nenie…
Gorĉev dume antaŭis la Majstron. Reveninte al la hotelo per taksio, li simple sidis al la direktilrado… ekfunkciigis la motoron kaj ekveturis per la aŭto al sia fantomeska vojo.
Li renversis gazetkioskon ĉe la stratangulo, sed li haltis post duonhoro antaŭ la vilao de Laboux.
4
— Kio okazis? — demandis Kuprogambulo, kiam Aleksio la Privata venis renkonti ilin en la restoracion Tri Ĉefraŭpoj por iri sur la ĉeflacon kune, kie ili devis atendi la Majstron.
— Koliko kurbigu — li respondis grincante siajn dentojn — Gorĉev-on. Li ŝtelis la aŭton. Li superruzis la aŭtokonkursiston.
— Li estas freneza sen tio — konstats la silentema Drugiĉ, kiun nur tute eksterordinaraj eraroj igis paroli.
— Nun jam vi almenaŭ povas diri, kio estis tiu historio, rilate la aŭton, kiu foje falas en la akvon, foje oni ŝtelas ĝin.
— En Génua a Majstro ekspedis tiel saman aŭton sur la ŝipon Republiko, kiel tiu certa dekkvar karata aŭto — klarigis Aleksio la Privata. — Oni diris, ke ĝi estas la veturilo de la aŭtokonkursisto Gafirone, kaj ĝi estis kovrita per veltolo. Oni starigis ĝin en la bilĝo apud la aŭton de Laboux. Ili koruptis la deponejiston de la ŝipo. Antaŭ la elŝipigo la deponejsto metis lerte la veltolon de nia aŭto sur la Alfa-Romeon de Laboux. El la du aŭtoj, starantaj unu apud la alia, kompreneble oni pensis la senveltolan, bluan Alfa-Romeon, ke ĝi estas tiu de Laboux. Sed ĝi estis la nia, kaj la dekkvar karata aŭto de Laboux staris apud tio, kovrita per veltolo. Kiam la aŭto falis en la akvon, ili pensis, ke ĝi estios ilia.
— De kie vi sciis, ke la ĉeno de la gruo disŝiriĝos?
— Tio estis la plej simpla. La deponejisto metis sub la sidejon de la substituita veturilo kvincen kilogramojn de balasto, dum la ŝipo estis survoje. Ĝi estis tricent kilogramojn pli peza ol la pulio de la ĉeno povis elteni kune kun la aŭto. Tiel do la gruo apenaŭ levi tion, la ĉeno disŝiriĝis.
— Ĝi estis bonega plano! Kaj tamen tia ĉarlatano…
— Grandioza estas tiu Gorĉev! — kriis Kuprogambulo.
Dume ili alvenis al la esplanadon antaŭ la Fortikaĵo. En Oran, kiam oni promenas instinkte, certe venas ĉi tien. La nebulo iom malaperis kaj anakŭ la pluvo ĉesis. Drugiĉ, kiel ĝenerale la enfermiĝemaj, ne amikiĝemaj homoj, estis frandulo, ĉar la soleca ĝuo de la manĝado konvenis al lia naturo.
— Kie estas tiu bubo Ĉervonec? — demandis Fiŝeto.
— Ĉu li ne freneziĝis denove, rilate la legion?
Tiumomente grandega aŭto haltis apud ili. Ĝi estis ia meblotransporta veturilo aŭ tiaĵo.
— Atentu min! Mi ne havas tempon por klarigi. Post unu horo ni ekveturos per tiu aŭto, ni atendos nur Lingeström-on.
— Ĉu ni perlaboros monon per frajtado?
— Fermu buŝon! La dekkvar karata aŭto estos la nia! Tiu ĉi veturilo valoras pli multe ol la antaŭa plano! Kaj ankaŭ Gorĉev estos en ĝi post nelonge, mi ĵuras tion!
— Sed kia veturilo ĝi estas?
— Vi ekscios tion! Ni bezonas ankoraŭ aŭton, ĉar alvenis Lingeström kun la mestizo kaj Portenif… Atendu ĉi tie!
Kaj li tuj desaltis de sur la grandega, tegita aŭto, li sidis en proksiman taksion kaj forveturegis.
— Ĉu vi komprenas tion? — demandis Kuprogambulo.
— Ni devas konfidi tion al li — murmuris Aleksio la Privata. — Li havas multe da saĝo, ni devas rekonti tion.
Drugiĉ flaradis la grandegan ananason.
— Kia aŭto ĝi estas? — gapmiris la ĝiba Fiŝeto. Sed antaŭ ol transiria al tiu demando, Kuprogambulo ekkris laŭte:
— Trovite! Jen rigardu la idioton…
…Gorĉev rapidis de antaŭ la vilao de Laboux en la Fortikaĵon, tre maltrankvile pro la ebloj, kiujn li povis kalkuli, rilate sinjoron Vanek, se li restas sola en la kamero de mezapoka fortikaĵo.
…Subite staris apud li Aleksio la Privata, Kuprogambulo, la ĝiba Fiŝeto kaj la silentema Drugiĉ, flaranata ananason. Ili ĉirkaŭis lin.
— He! Gorĉev! Kia afero ĝi estas?!
Gorĉev retropaŝis timiĝinte. Sankta Dio! Ili nun retenos lin, kaj sinjoro Vanek sidas en negliĝo malgaje en la ĉelo de la enkarcerigita fifavoratino de la sultano.
– Ĉu vi freneziĝis, nazmukulo!
— Lasu min, mi…
Ĉar li decidis sin bati en la intereso de sinjoro Vanek…
…Sed la silentema Drugiĉ forprenis la ananason de antaŭ sia nazo, kaj anstatŭ ĉiu plua diskuto li batis Gorĉev-on je la kapo per la nobla frukto, ke la knabo perdis sian konsciencon.
Rekonsciiĝinte, li kuŝis surdorse en grandega ŝarĝaŭto, kiu veturegis per plena rapideco, kaj iu ternis en lian vizaĝon.
Li turniĝis tien kaj vidis inerte kaj mirante, ke afabla leono palpebrumas al li de proksime. Tio ankoraŭ ne timigus Gorĉev-on, sed blonda timi ekregis lin, kiam li ekvidis tabulon pendaĉi sur la kaĝo de la leono, kiel ian nomkarton, kaj jen tio estis skribita sur ĝi per presitaj literoj:
ALADARO WENDRINER
akrobato kaj rabobesto
Doni manĝaĵon al la leono, ŝovi
la manon en la kaĝon aŭ timigi la
bestion kiel ajn
e s t a s s e v e r e m a l p e r m e s i t e!
Li fermis siajn okulojn, ĉar li deziris vekiĝi, sed la bestio Aladaro Wendriner denove ternis en lian vizaĝon, ke li devis side leviĝi. Sed ĝi daŭris nur momenton, ĉar kion li nun vidis, li surdorsiĝis pro tio, kvazaŭ Drugiĉ laŭkutime estus batinta lin je la kapo leĝere per io.
5
Sinjoro Vanek ne estis straigita antaŭ la militan tribonalon pro la mallonga restado en la ĉelo de la fifavoratino de la sultano, sed li estis tre multe enkarcerigita pro tiu afero kaj krome ankaŭ pro aliaj miskomprenoj. Lia restinta puno altiĝis tiel, iun tagon li diris:
— Se ekzistas laŭjora transpreno de rajtoj pri tiaĵo, tiam eĉ mia pranepo sidos en la karcero anstataŭ mi.