— Kiel eblas, oni entombigas lin. Kiajn aferojn vi demandas?! Diru, kiel vi malsaniĝis tiel?
— Malario…
— Aŭskultu min. Mi ne plu redonos la aŭton, ĉar oni denove ŝtelos ĝin. Mi mem veturigos ĝin al tiu Dalai Pala, aŭ kiel li nomiĝas; al la komforta ŝuo de la Profeto. Sed tio ne troviĝas sur la mapo…
— Ho… se ĝi estus tiel… Ĝi situas ne malproksime. Jen estas la mapo kun la signita vojo, en mia jako…
— Kie?
Li iris al la ŝranko kaj elprenis la dokumentujon el la jako de Laboux, kaj la mapon el ĝi.
— He, sinjoro Wendriner! Ne dormu… — Kaj li turnis sin al Laboux kolere. — Mi ankoraŭ ne vidis tiel pigran akrobaton. Li kondutas tiel, kvazaŭ ĝi estus mia avo.
Li piedbatis la leonon, kaj sinjoro Wendriner pene leviĝis kaj rigardis sur lin atendeme.
— Gorĉev… ĉu vi pardonas min… ke mi rifuzis de vi la manon de mia filino…
— Mi neniam pardonos tion. Hontu!
— Mia filino diris… ke ŝi neniam… edziniĝos.
— Notu bone, ke mi tamen edziĝos al via filino. Iun belan tagon nokte mi venos kaj kunportos ŝin!
Laboux side leviĝis, farante grandajn okulojn. — Dio mizerikordu min!
— Kial vi kriegas? Ĉu vi timas tiel, ke mi edziĝos al via filino? Mi ne estas leprulo! Jen rigardu!
— Ne! Diru, ke vi ne edziĝos al ŝi — stertoris Laboux kun elstraj okuloj. — Ho… mi petas vin… pardonu min, kaj… diru, ke vi ne edziĝos al ŝi!
— Tamen mi edziĝos al ŝi, maljuna konservativulo.
— Mi ne volas tion!!!
— Jen rigardu, kiel li hurlas… Venu sinjoro Wendriner, kaj elkraĉu tiun pantoflon. Bela leono vi estas… vi manĝas salaton, ferbon kaj teksaĵon.
— Gorĉev… Pardonu min…
— Neniam! Mi venos por via filino, maljuna fanfaronulo, kaj mi kunportos ŝin…
La malsanulo kolektinte sian ĉiun forton ekkriegis, por ke la vizio malaperu, poste li refalis sur la kusenojn elĉerpiĝinte, tremante…
De Bertin kaj la knabino semtempe enkuris.
— Kio okazis?
— Paĉjo!
Laboux febre kun krevetintaj lipoj spiregis.
— Li estis ĉi tie… Mi parolis kun li…
— Kiu?
— Gorĉev…
— Anette ekkonvulsiis. De Bertin ekĝemis.
— Penu kininon… — li diris zorgoplene.
La malsanulo fine trankviliĝis.
— Li estis ĉi tie… kun leono… Li diris, ke li veturigos la aŭton… al Abe Padan…
— Jes, jes, nur dormu…
— Sed mi asertas… mi vidis… La leono kunportis mian iun pantoflon…
Anette iris al la pordo malrapide kaj malgaje rigardis en la nokton. Ŝi faris kelkajn paŝojn sur la koridoro, ĝis la fenestro… En la lunluma dezerto la maldense kreskantaj palmoj de la oazo malgajis kun siaj polvokovritaj arbokronoj…
— Estu viro, oldulo — diris de Bertin. — La konscienco turmentas vin pro la kompatinda Gorĉev. Kie estas Adnré!
Anette revenis mortepala anstataŭ la lakeo.
— Strange — ŝi diris — , mi trovis ĝin ekster la oazo…
Ŝi tenis en sia mano dismorditan duonparon da pantoflo.
Ikivivi — kriĉis la birdo… Estis sufoke varma nokto.
— Kie li estas… André! Hej!
Fine ili trovis lin en la najbara ĉambro, sub la lito.
— Iomete mi jam dekutimiĝis de tio, sed mi lertiĝos pri tio.
— Kio okazis al vi? Sangas via liprando!
— Vekiĝinte je krio, mi kuris al sinjoro Laboux, mi alpuŝiĝis al iu, kiu batfaligis min.
— Ĉu vi ne vidis, kiu li estis?
— Ne, sed la bato memorigis min al la korpa puno de la mortinta sinjoro Gorĉev.
De Bertin volis blasfemi, sed la vorto haltis al lia gorĝo. Li ekvidis metalan butonon sur la planklo, en ties mezo estis sep-flama grenado. Legiano estis ĉi tie!
— Ni iru dormi — li diris raŭke.
Sed neniu el ili dormis tiun nokton.
3
Kiam Gorĉev rekonsciiĝis, li sentis tian luladon, kvazaŭ li estus sur ŝipo, sed li vidis kaj aŭdis nenion, veltolo kovris lin. Kio ĝi estas? Ĉu li mortis? Li komencis moviĝi por elvolviĝi. Iu puŝis lin forte je la trunko.
— He, Bubo!
Oni demetis la kovrilon de surli. Ne, li ankoraŭ ne estas en la tombejo, eĉ male. Li estis en la interno de ŝarĝaŭto, kaj liaj protektantoj, kiuj batfaligas lin de tempo al tempo per objekto, kiu estas ĉemane, nun ĉirkaŭas lin tiel, ke li vidas nenion. La sovaĝa, sed simpatia fizionomio de Aleksio la Privata rigardis rekte en lian vizaĝon, apud li la silentema Drugiĉ trinkis brandon el ĝardena, akvuma kruĉo.
— Aŭskultu min — flustri Alaksio la Privata. — Ni veturas per ŝarĝaŭto, la Majstro ne scias, ke vi estas ĉi tie, ĉar ni kovris vin per ĉiuspecaj ĉifonoj, restu do silenta. Li kaj Ligeström veturas per aparta aŭto. La mestiza Aldous diraktas ĝin. Sed nun la aŭtoj ankoraŭ veturas unu apud la alia… En ĉiu momento ili povas esti ĉi tie.
— Ni faris kelkajn truojn sur la kovrilo, por ke vi povu elrigardi. Baldaŭ ili antaŭenveturos per la malgranda aŭto, atendu tion pacience…
Li volis respondi ion, sed la silentema Drugiĉ, kvazaŭ li estus lia karmemora, mortinta proksimulo, li denove kovris lin, kaj metinte sian plandumon sur la torakon de la knabo, ŝovis lin milde al la muro. Gorĉev tute ne sciis, kial li ne batis lin je la kapo per la ĝardena, akvuma kruĉo. Drugiĉ ŝajnas, ke li maljuniĝas, aŭ kio…
La kovrilo havis ankaŭ ŝiraĵoj krom la oportunaj truoj, kaj tiel li povis vidi ĉion ĝkomforte en la interno de la grandega ŝarĝaŭto.
En la najbara kaĝo li denove ekvidis tiun certan langvoran leonon, nomatan Wendriner, kun falta haŭto, kun saĝe palpebrumantaj okuloj, kiel ĝi metis sian enorman makzelon sur siajn etenditajn campojn. La bestio Wendriner jam ne havis eĉ unu denton.
En la vid-al-vida kaĝo trafis lin alia kaj eĉ pli surpriza spektaklo.
La jena grandega tabulo pendaĉis antaŭ la kradoj:
RUĜULINO WENDRINER
ŝakalo kaj balerino
ses kaj duon jara
Kaj Ruĝulino Wendriner, la ŝakalo kaj balerino, kiel ajn li rigardis, sinjoro Gafirone estis tiu, la mondfama aŭtokonkursisto, kiu sidis en la kaĝo, tre deptimite kaj flegis siajn ungojn. Li trovis tion tra stranga. Estis ankaŭ tria kaĝo, en kiu oni deponis ŝtalajn retojn por kapti sovaĝbestojn. Ankaŭ sur ĝi estis surskribo: roka aglo Hermann Wendriner. La kvara kaĝo estis relative la plej interesa, ĉar oni metis la sekvan surskribon sur ĝin:
TEODORO EMANUELO WENDRINER
bengala tigro kaj mensa kalkulisto
(Kaptita en Bengalio, nedresebla)
Tiu rabobesto estis multe pli sendamaĝa en la kaĝo, ol la tabulo antaŭsignis tion. Teodor Emanuelo Wendriner (bengala tigro kaj mensa kalkulisto), kiel ajn rigardis Gorĉev, ordinara rostita porkido estis en ĝi, en la buŝo kun citrono. La sangavida familio de Wendriner-oj estas stranga menaĝerio. Ĝis nun li ne sciis pri ili. Sed ĉu Brehem mencias ie pri la Wendriner-oj, oftaj en Afriko, kiuj certe estas varmsangaj mamuloj, kiuj naskas vivantajn idojn kaj portas citronon en la buŝo?
Sed kio okazos, se Gafirone, la aŭtokonkursisto, rekonos lin? Li scias sendube, ke la enigma persono, kiu aratis lin, estas identa kun Gorĉev, kaj tiuokaze liaj amikoj disŝiros lin je pecoj, kiel Aladaro Wendriner aŭ eĉ pli Teodoro Emanuelo Wendriner, en sia junaĝo fratece, ŝirmordis gracilan gazelon je egalaj partoj. Tial li ĝojis, ke veltolo kovris lin, kaj nun, ĉar ŝajnas, ke la Majstro, kaj Lingeström ne estas en la proksimo, li jam estas alparolita.
— Bela figuro vi estas el sukero! Vi svenis longe!
— Kia aŭtomobilo ĝi estas? — li demandas el malantaŭ la kovrilo per obtuza voĉo, kiel la spirito de la tero en dramo.
— La Majstro aĉetis ĝin de Hagenbeck — respondis Aleksio la Privata — , kun unuaranga bestkapta ekipaĵo.