— Ĉu vi povas kapti sovaĝbestojn?
— Mi ne — respondas Aleksio la Privata — , sed Drugiĉ ie devintus lerni tion, ĉar li kaptakiris tutan rostitan porkidon en la oazo Amba.
— Kiu estas Wendriner? — li demandis.
— Ĉiu. Wendriner estis la unua dresisto de Hagenbeck, kaj li nomis siajn ŝatatajn sovaĝbestojn pri siaj familianoj. Li donis al la leono la fieran nomon Aladaro, kiun li mem havis.
— Ĉu la leonon?
— Ĝi estas tre maljuna. Ĝi taŭgus estis vivanta tapiŝo en banĉambro aŭ antaŭ lito.
— Kien vi kuntrenas min? — demandis plendinda voĉo, cetre tiu de Gafirone.
— Vi stiros la Alfa-Romeon, kaj mi instigos vin. Vi vidos, kiel unuarangan rekordon ni eldevigos el vi, se necese, eĉ koste de via vivo.
— Ĝi estas maljusta traktmaniero! Vi fermas vivantan homon en kaĝon!
— Sinjoro! — diris la ĝentila Kuprogambulo — vi devas diri nur unu vorton, kaj ni mortigos vin. De tio ne dependu via bonfarto.
— Ĉu vi ne pensas tion, ke unuavice mi enuas ĉi tie?!
— Ni metos en la kaĝon sciur-radon kaj banejon laŭ Mandi… Njeee!.. Malbela Ruĝulino Wandriner!
— Foriru kun tiu ferstango!..
La leono plurfoje etendis sian nazon al la kovrilo, malantaŭ kiu sidis Gorĉev, kvazaŭ ĝi sentus instinkte, ke tiu homo havas koron, li kompranas ĝin. Wendriner estis maljuniĝinta, laca, milda akrobato, kaj timiĝinte dum ĉiu skuiĝo, ĝi singultegis.
Vespera la aŭtokonkuristo dormis profunde en sia kaĝo, kaj Gorĉev fine povis side leviĝi. La aŭto staris en la mezo de la dezerto. Ili descendis por promeni…
— Ili antaŭenveturis per la malgranda aŭto, kaj ni renkontiĝos ĉe la ruin-urbo antaŭ Abudir.
— Kiel vi volas kapti ilin?
— Per reto, infano mia.Vane, la Majstro estas genia, nu!
Nun jam ankaŭ Gorĉev rekonis tion en si mem. Kun peza koro li fiksrigardis al la dezerto, kie la flava polvoebenejo kun arda, malpala radiado apariĝis sub la falinta nokto. Denove venkos la malbono… Tiu divizia generalo estas saĝa soldato, sed li ne povas batali kontraŭ ĉarlatanoj, ĉar kion ajn ili faros kontaŭ li, eĉ tiam li restos ĝentlemano. Kvankam ĉi-foje ĝi estas malbona. De fore etaj, moviĝantaj punktoj proksimiĝis al la bivakfajro… Per trenata voĉo tirbojis la ŝakaloj, hienoj kaj aliaj Wendriner-oj…
— Nek estas bezonate ke tiu konkursisto vidu vin. Ni kovros vin ĉiam — diris Aleksio la Privata.
— Kial ne eblas kovri lin? — demandis la knabo.
— Prave — kapjesis Fiŝeto. Li tuj eniris kaj kovris per veltolo la kaĝon de Ruĝulino Wendriner.
Gafirone dormis profunde kaj eĉ ridetis en sia sonĝo. Certe li sonĝis pri mallarĝaj, longaj ungoj, pri rozkoloraj, elegantaj.
— Kial vi laboras efektive al la Majstro? — li demandis la Kuprogambulon.
— Kiajn stultaĵojn vi demandas? Por mono. Se ni sukcesos transporti la oron al Dizard, ni ricevos po kvindek mil frankojn.
— Kaj se ne.
— Tiam… ni ricevos po kvindek frankoj da honorario… Atentu.
Reflektoro proksimiĝis.Sed ĝi ne estis la aŭto de la Majstro, sed tiu de la spahioj. Kaj malantaŭ ili forte lumigite, kun mallaŭta, kontinua zumo, kvazaŭ ĝi estus susuro, la dekkvar karata aŭto preterveturegis.
…Li vidis ilin… Anette sidis ĉe la direktilrado, kaj etendinte sian manon, Gorĉev povintus atingi la knabinon… Sed kiel pala ŝi estas, kaj kiel malgaje fiksrigardas la vojon… Ĉu eble ŝi malsanas?
Li tute ne konjektis, ke la knabino funebras lin, tre malesperiĝinte…
4
La grandega aŭto voris la kilometrojn, horojn, tagojn: interne kun la stranga grupo, kaj kun eĉ pli stanga ekipaĵo, ne konvena, tamen apartenanta al la gurpo.
Ĝorĉev sentis, ke li danĝera kaj groteska aventuro kun tiu grandega aŭto alvenis al decida turniĝo. En la aero pendas ĉiu problemo, kontraŭa volo kaj la fina solvo de la plano. La lasta turniĝo de la malesperiĝinta lukto, kiam neniu partnero petas kaj donas indulgon, ĉar ili jam ĵetis ĉion sur la gajnan numeron. Gorĉev konjektis, ke la afero de la dekkvar karata aŭto proksimiĝas al la decida turniĝo, al la kolizio por vivo aŭ morto, sed li vere ne konjektis tion, kion la okazaĵoj kunportis preskaŭ kun rapideco de tamburpafado!!
La unuaj du tagoj pasis relative trankvile. La tuto ŝajnis paca ekskurso, nekalkulinte la lamentojn de Gafirone, kies kaĝon oni kovris.
Gorĉev ĵus estis sola en la aŭto, ĉar la aliaj interkonsiliĝis kun la Majstro kaj Lingeström en la proksima oazo. Unuavice li donis akvon al la rabobesto, sed Wendriner lekis la manon de Gorĉev, kaj ĝi akceptis la komplezemon kun bonvola kapbalanco, kun milda palpebrumado.
Ankaŭ Gorĉev tre amikiĝis kun la maljuna akrobato, ĝi ja havas malgajan rigardon kaj larĝan nazon, kiuj memorigis lin pri sinjoro Vanek. Sed la leonon memorigis Gorĉev pri muzikarlekeno el Teplitzschönau, el la poetika periodo de ĝiaj migrantaj jaroj, kiam ĝia dentaro kaj apetito ankorŭ taŭgis ĝui la manĝadon de la ĉevalviando. Tiu muzikarlekeno aĉetis tutan ĉevalon pro Aladaro Wendriner dum la tago de sia bonefico, tial ĝi bone konservis lin en sia memoro.
Ĝi preskaŭ ekploris, kiam la junulo metis freŝan akvon antaŭ ĝin. Kiel atentema akrobato li estas!! Ĉar laŭ la vidpunkto de sinjoro Wendriner la vivaj estaĵoj de la mondo estas divideblaj je du grandaj grupoj: je la grandega familio de akrobatoj kaj biletkontrolistoj.
— Trinku, sinjoro Wendriner. Mi opinias, ke ne daŭros longe via dungo ĉe tiu cirko.
Sinjoro Wendriner malgaje balancis sian kapon dekstren-maldekstren, kvazaŭ ĝi respondus: „Ĉu vi diras tion al mi?”
Tian ankoraŭ neniu el ili sciis, kiel rapide kaj inter kiel rigoraj cirkonstancoj plenumiĝos la sorto de sinjoro Wendriner en la nekredebla drivo de la okazaĵoj.
Je la sepa horo Gafirone vekiĝis sub la veltolo en blinda mallumo.
— Alo! — li kriis — kial vi pakis mian kaĝon? Kaj donu al mi ion manĝi!
— Manĝigi aŭtokonkursiston, fermitan en kaĝon, estas malpermesite — respondis Gorĉev per basa, aliigita voĉo.
— Kiu parolas?
— La leono.
— Ne ŝercu! Kiel vi nomiĝas?
— Aladaro Wendriner. Mi estas akrobato kaj rabobesto. Ĉar vi estas fermita en kaĝon, ankaŭ vi komprenas la parolon de la bestoj. Ni babiladu.
— Ĉu vi ne detirus tiun veltolon?
— Feliĉe: vi divenis tion.
Aŭdiĝis susuro de raspilo:
— Ĉu ankaŭ en la mallumo vi povas flegi viajn ungojn?! — teruriĝis Gorĉev.
— Kompreneble. Praktiko nin instruas. Kiu vi estas, kiu parolas?
— Teodoro Wendriner, la rostita porkido. Bengala plado, sed tio egalas: manĝi rostitan porkidon agrablas, kiu ajn plado ĝi estu.
— Lasu viajn stultajn ŝercojn! Kiu vi estas, kaj kial oni trenis vin ĉi tien?
— Vi devus scii tion — li respondis kaj ŝovis tason da akvo al la leono. La besto pigre eksvingis sian voston kaj levis siajn sangajn, dormemajn okulojn dankeme al la knabo. Ĝi certe pensis, ke: „li estas kara, juna Wendriner ĉi tie…”
— Ĉu vi do… ne povas respondi kompreneme? — demandis la konkusisto, kaj klakadis fervore sia tondilo.
— Sinjoro Gafirone! — diris Gorĉev. — Mi havus konsilon al vi: evitu iel la dumvivan malliberejon
— Kion ci diras?!
— Vi meritas minimume tiom da puno pro spionado, sed povas okazi facile, ke oni pendumos vin.
— Sinjoro… ĝi estas malbona, eĉ kiel ŝeco…
— Mi informas vin, ke oni kaŝis en iu kaĝo la plej gravan militan sekreton, kiun oni volas sendi kun vi eksterlanden en la Alfa-Romeo!
— Sankta Dio! Kiu vi estas?!
— Ruĝulino Wendriner, la makula hieno…