La rabistoj farapis la pordon ritme, Gorĉev fajfis, kaj Gafirone kaŭris apud li tiel, kiel Hermann Wendriner, la roka aglo, sed multe pli malgaje. La Alfa-Romeo jam estas videbla en la malproksimo. Estas malluma vespero… La varmoforigilo de la Hagenbeck-aŭto bruadas, kaj aŭdiĝas la malfacila turniĝo de la radoj, kiel tiuj baraktadas en la polvo. Poste li bremas kaj haltas.
Dume la atendantaj ĉefrabistoj jam estas malpaciencaj.
— Antaŭeniru por akcepti ilin, kaj rakontu, kio estas al Gafirone — diris la Majstro al Aldous.
La rabisto ekiris, kaj pasis kelkaj minutoj, sed li ankoraŭ ne revenis. La Majstro kaj Lingeström malpaciencis.
— Kie en la infero li estas?!
— Ĉu ĝuste nun ili malfruas, kiam ni jam estas antaŭ la celo?!
— Jes. Ĝi estas eksterordinare ĝena!! -diris iu en la mallumo, kaj li batis tiel la Majstron je la kapo, ke tiu falis sur la teron. — Ne moviĝu, Lingeström, ĉar mi mortpafos vin! Gorĉev estas ĉi tie!
— Kiel?… Kion vi volas?
— Ni tuj iros en la plej proksiman kazinon por ofociroj…
Kaj kvin duraj fingroj kaptis la gorĝon de la barono. La dekkvar karata aŭto denove apartenis al Gorĉev
3
— Sinjoro — dankegadis Gafirone. — Mi dankas.
— Nun vi veturigos la aliajn rabistojn al la unua oazo. Tie oni jam defendos vin. Mi fermis la pordon el ekstere. Nek la tigroj povas trarompi ĝin. Ĉu vi aŭdas tion?
…Timiga bruego estis aŭdebla en la nokto.
– Ĉu do?
— Ni ripozos iomete. Poste vi ekveturos per la aŭto.
— Kaj?
— Kaj vi ricevos premion.
Ili sidadis mallongan tempon, dume leviĝis la luno… Kaj fantomeska vidaĵo aperis antaŭ ili en la arĝenta lumo!
Sur la ŝtupo de la ŝarĝaŭto, leviĝante siajn du antaŭajn piedojn, malgaja leono flaradis la pordon.
— Sinjoro Wendriner!..
Gafirone saltis en la aŭton teruriĝinte. La leono ambladis al la surpizite ekkriinta Gorĉev. La kompatinda… Tremis ĝiaj kuroj, ĝi spiregis kaj rigardis al la ruso kun petegantaj okuloj. Li karesadis la trivitan lokon de la iama fiera kolhararo.
— Ĉu vi do revenis, sinjoro Wendriner?… Estas nenia problemo, oldulo mia… Bonvulu veni.
… Ĉar Gafirone neniel volis elveni el la aŭto, Gorĉev mem iris en la oazon por informi la posedanton de la aŭto pri ĉio per viva parolo…
Sed sinjoro Wendriner nun jam ne volis forlasi lin.
4
Matene la oazo Abudir vekiĝis je granda sencasio. Ŝarĝaŭto estis tie, en kiu homoj frap-bruegis. Sinjoro Gafirone tremis apud la aŭto.
Nun evidentiĝis, ke Gorĉev vivas. Li vivas! Anette ne povis ekparoli… Ŝi ĉifadis sian naztukon, tremis pale. Laboux kuŝis kun fermitaj okuloj. Eble li preĝis.
— Kiu vi estas? — demandis la generalo de Gafrirone.
— Roka… umo… Wendri… Mi do estas aŭtokonkursisto…
Nun lia nervosistemo iomete paneis kaj komencis plori. Ankaŭ Anette ploris, kaj Gafirone falis al ŝia kolo, sed nun ili ne zorgis pri tio.
Laboux kuŝis nur ferminte siajn okulojn, oni ne povis scii, kion li sentas kaj kion li pensas…
La divizia generalo ne havis paciencon atendi la emiciiĝon. Tamen li volis scii, kio estas ankoraŭ krom la ĝojiga sciigo, ke Gorĉev vivas…
— Mi petas vin, kara sinjoro konkuristo — kriis fine la divizia generalo. — Rakontu do ĉion.
— Mi… ne scias… sinjoro Gorĉev skribis tion… kaj… jen prenu…
— Nu fine… Bonvolu doni tion al mi!
Li transdonis la leteron.
Sinjoro Devizia Generalo!
Mi raportas obeeme, ke mi estas dizertaninta de mia kompanio pro altaj militistaj interesojk kaj survoje al la Sandalo de la Profeto per la Alfa-Romeo. Mi diros al lia reĝa moŝto Paladala Baba, ke vi kisiĝas lin.
Kompreneble mi forsekretas la veran kaŭzon de mia foresto el la fortikaĵo St. Thérése de Oran, pri tio vi povas esti certa, sinjoro divizia generalo.
La du verajn krimulojn mi transdonos al la negra reĝo Padalati Malatada, kaj la aliajn friponojn, se estas permesate peti tiom da premio de vi, pro ilia boneco, bonvolu lasi ilin liberaj el la aldonita ŝarĝaŭto, ĉar la Alfa-Rome jam estus delonge en la manoj de la portugala konkurenco sen ilia helpo.
Esperante, ke mian foreston oni ne prenos tro severe en la fortikaĵo St. Thérése, dank’ al la bonvolemo de sinjoro divizia generalo, mi finas mian leteron, esprimante mian veran altestimon.
Sincere fidele via, sinjoro Divizia Generalo:
IVAN GORĈEV
senrangulo n-ro 27
…Kaj nun la divizia generalo solvis ĉiun enigmon. (Almenaŭ li kredis tiel.) Oni scigis lin el la forkikaĵo de Marseljo laŭ lia telefona informiĝo, ke estis tie du Gorĉevoj samtempe. La soldato n-ro 27 estis sendita en la fortikaĵon St. Thérése, de kie de Bertin ricevis tiun informon, ke Ivan Gorĉev dizertis proksimume antaŭ du semajnoj…
— Mi komprenas ĉion! — kriis la generalo entuziasme — mi mem skribos en tiu afero al la mininstro pri militaj afero!
— Ankaŭ mi skribos! — kriis Laboux, kiu preskaŭ resaniĝis intertempe. — Ja temas pri mia bofilo!
Anette liberigis sin el la brakumo de la ploranta aŭtokonkursisto, kaj ŝi plorus plu sur la ŝultro de sia patro. Gafirone provis fali al la kolo de André, sed la lakeo tute ne volis permesi tion.
1
Oni igis sendanĝera la monstron, nomata Alfa-Romeo. Senigite ĝin de ties oraj konsistigaj partoj, ĝi ne povis damaĝi plu al siaj homkunuloj. Ĝi transdonis sian animon al la venkinta armeo de Abe Padan, kiuj estis armitaj pere de ĝi.
Ĉu Gorĉev?
…Inter la popolo de la Sud-Afrikaj oazoj eĉ nun flugas la legenda de buŝo al buŝo pri fantomeksa, trampa soldato, kiu vagadis en la dezerto kun ununura leono kaj batis tiujn, kiuj ne helpis lin per nutraĵo dum lia enigma vagabondado…
Li jam preskaŭ atingis la limon de Saharo, kaj ankaŭ la nebula montoĉeno de Ĝebel-Sagro estis videbla en la malproksimo. Ivan Gorĉev sidis kontente apud la bivakfajro, en la societo de sia trankvila leono.
Ĝi oscedis.
— Vidu, sinjoro Wendriner — li diris, kuŝiĝante sur la loza sablo. — Nun, kiam finiĝis la afero, mi rekonas la pravon de Laboux. Ne estus malutile serioziĝi, antaŭ ol edziĝi. Mi scias bone, ke en tiu saĝa aĝo, kiun vi atingis en malbona sanstato, ne tro interesas vin la menciita temo. Vi estas singarda rabobesto, sinjoro Wendriner, kaj mi estimas vin tial, se tamen mi ne admiras vian rezignacion, per kio vi plie akceptas vian malliberecon, kiel definitivan staton, ol la vagadon en la dezerto.
La leono eklevis sian ŝultron kaj camp-svingis malbonhumore:
— Vidu, sinjoro Gorĉev — li diris per la melodia, rezigna voĉtono de laca etkomerciso. — Mi estas maljuna akrobato, kaj mi volonte sidus en la kafejo Ring, en la societo de ĵonglisto, kies mano tremas, kaj en tiuj de kriistoj, kies laringo atrofiiĝas, al kiuj mi apartenas anime. Sed mi ne povas deĵeti mian haŭton! Kiu sidas nuntempe en kafajo kun leono kartludi „piketon foran”?…
— Kio okazis, sinjoro Wemdriner? Ĉu vi parolas?
— Ne. Vi sinĝas. Sed tiu tute egalas. Bonvolu keredi, ne estas pli bela afero, ol esti maljuna akrobato. Mi konis en Olmütz homon, kies nomo estis Edmundo Glatsch la „Mortorado”, kiu vizitis la taveron Rathaus per du lambasonoj kaj kun du silkaj pomerhundoj, ĉar li falis de sur la trapezo. Kaj li estis feliĉa, kvankam ĉiutage kverelis kun li sia edzino, MeaMitta, la magia miraklo, kies enigmon provis solvi la plej famaj profesoron en la mondo, sed laŭ mia opinio oni devintus sufoki la virinon… Nu ja!.. La plej bela vivo de la akrobato estas la ora maljuneco. Ĉar la aĝo havas inversan sencon en nia metio. Dum la akrobato estas juna, li estas proksime al la morto. Li povas morti ĉiun vesperon, eble ankaŭ posttagmeze, kiam oni aĉetas malpli multekostajn biletojn. Glatsch la Mortorado ĉiutage trinkas nigran kafon kun peristo de orkestro, nomata Trautmann, kiun li instruas pri turf…