— Surprizas min tiu voĉtono, sinjoro Wendriner…
— Surprizas, surprizas… — murmuris la rabobesto malgaje. Mi povas diri, ke ankaŭ vi ŝajnigas bone. Vidu, mia samnomulo, Aladaro Wendriner dungis al la akrobata agentejo kapitanon Splendid kun la kvardek dancantaj fokoj, kaj ili trinkas ĉiumatene termoakvon en la radioaktiva halo de Margareten Quelle… Kion signifas, ke mi estas la reĝo de la bestoj? Helfheisen ekzemple estas la Cesaro de la Biciklado, kaj nun li estas donprizorgisto en Görlitz laŭ lanomo Jerabek. La lando de akrobato konistas el afiŝoj.
— Sed iam ankaŭ vi pelis sovaĝbestojn kaj la gazeloj panike fuĝis aŭdinte la sciigon, ke venas la terura Wendriner! Vi, laŭ Lafontaine, taksas la liberecon pli multe, ol vian vivon!
Sinjoro Wendriner ekcigaris kaj metis ties ekstremaĵon en bruniĝintan, paperan cigaringon, reveme.
— Mi diras ion al vi, sinjoro Gorĉev, kiu vagis tra la mondo, kiel la Reĝo de la Nenifaro. Mi ne scias, kiu estas tiu biletkontrolisto, kiun vi menciis, sed li ne estis ĉe ni en la cirko. Sed aŭskultu sekreton: mi naskiĝis en la bestĝardeno de Schünbrunn, kaj mi estas Viena leono. Oni liveris min en Afrikon per trajno, kaj kaptinte min per ŝtala reto, oni transportis min el Sharo en Fez-on al la naiva aĉetanto. Mi tavivis unu vojaĝon… Ne estas bone paroli pri tio! Ĝi okazis tiel, ĉar la leono kaptita en la dezerto estas pli multekosta. Mi estas, sinjoro, la sola leono, kiu venis en Saharon pere de enporto. Kaj mi ne estas vera Wendriner. Mia koro komencis bati forte en la bestĝardeno de Schönbrunn, kiam la ornam-pavo kriĉadis. Wo sind die schönen alten Zeiten?… — ĝi ĝemis malgaje, surmetinte sian nazumon, ĝi komencis legi la ĵurnalon Wiener…
Gorĉev vekiĝis ekkriante…
…Aŭroris. Sinjoro Wendriner dormis apud li kun astma spiregado..
2
Sinjoro Vanek pasigis grandan parton de sia tempo dek tagojn en la ŝranko de la artistino. Dume Laura de Pirelli kondukis la elektran lumon al la malsupra breto kaj zorgis pri legaĵo. Ili teksis planojn pri vajaĝoj tutan tagon, escepte la posttagmezon, kiam la artistino lernis kanti. La artistino estis diligenta. Ŝi lernis kanti dum horoj.
La dekan tagon sinjoro Vanek elpaŝis el la ŝranko dum kant-lernohoro.
— Bonan tagon — li diris. — Nun mi foriros.
Antaŭ ol la mireganta artistino kaj la timiĝinta kantinstuisto povintus diri kion ajn, la sekretario, Dio scias kial, foriris kun ofendita memrespekto, kaj li iris rekte al la fortikaĵo St. Thérese.
— Raportu al la serĝento — li diris rezolute antaŭ la postenanto — , ke mi miskonis vin. La legio estas bonega loko.
Sinjoro Würfli ĝuste gardostaris, kiam oni katenis sinjoron Vanek.
— Kial vi anonciĝis memvole? — li demandis flustrante.
— Ĝi estas mildiga cirkonstanco. Oni mortpafos min pli milde.
— Ĉu vi scias tion, ke ankaŭ Mehar estas en la prizono?
— Ĉu dume li ekster ĝi? Mi tre ŝatas tiun Mehar-on.
— Li ja batas vin ĉiam.
— Sed li neniam kantas. Ĝi estas grava afero!!
Sinjoro Vanek sidis ses tagojn en la prizono, kiam aperis subkaporalo kaj leŭtenanto.
Jen estas via parada uniformo. Suprenu ĝin!
— Mi komprenas… oni mortpafos nin…
– Ĝi povas okazi facile. La tuta garnizono estas sur la korto — diris la subkaporalo, sed la leŭtenanto mansignis.
En oficiala loko oni scias, kie vi estis dum du semajno. Vi suferis multe.
Precipe posttagmeze…
— Silentu! Oni ne diris detalojn pri via foresto. Ankaŭ vi silentu pri tio, mi opinias, ke vi komprenas tion?!
Sinjoro Vanek ruĝiĝis, mallevis siajn okulojn, kaj li kredis, ke li komprenas tion…
Kiam oni kondukis lin sur la korton, li ĉirkaŭrigardis kun larmovualitaj okuloj.
Ĝi estas ekzekuto!
La tuta personaro de la fortikaĵo staris en formo de kvarangulo. La sunbrilo karesis lian vizaĝon, kaj sinjoro Vanek levis sian kapon alten, por ke li lastfoje tute ĝuu tion.
Tram-tram-tram-tram…
La tamburo!.. Oni do ekzekutas la dizertintojn sen kondamno. Kun malgaja rigardo li kroĉiĝis okule al verda koloro de arbogrupo.
Trumpeto! Aux armes! Aux armes!..” Nun venos la eskorto!.. Li ne lasos kovri per tuko siajn okulojn. Oni vidu, kiel povas morti Vanek B. Eduard… Tamen liaj genuoj iom fleksiĝas, kaj lia lango estas tre seka.
La trumpeto eksilentas. Jen rigardu… li estas la kolonelo, kiu nun paŝis antaŭ lin.
— Senranga soldato n-ro 27! Ivan Gorĉev! Vi malaperis du semajnojn, vi forlasis la fortikaĵon! Vi travivis konsternajn korpajn kaj anikajn suferojn.
„Precipe la kantado” — pensis sinjoro Vanek kaj balancis sian kapon malgaje…
— La respublikestro distingas Ivan Gorĉev-on per la honormedalo!
…Kaj dum la kolonelo fisas la honormedalon sur la kamizolon de la mireganta sinjoro Vanek, suprensvingiĝas la trikolora flago, sonas la trumpeto, kaj la fronto de la soldatoj turniĝas al li rektiĝinte…
Malpli proksime sur teraso Anette, de Berti kaj Laboux staras teruriĝinte, mortepale, kaj ili ne povas ekparoli…
3
Meti klara la aferon ne eblas. Dio gardu tuŝi ĝin. Oni eksoldatigos sinjoron Vanek iel. Kaj Gorĉev ne devas anonciĝi ĉe la legio. Gorĉev anonciĝis nur ĉe Aleksio la Privata kun cet mil frankoj. Li forprenis tion de la Majstro kaj de Lingeström, kiuj kredeble facile malhavos ĝin en Ifiriz, en la fosfat-minejo, kie ili pasigas sian trudlaboron, kiel punon.
…Sinjoro Vanek ekssoldatiĝis antaŭ la tagon de la geedziĝo. Serĝento Verdier festis tiun tagon en la kantino per mult-plada bankedo.
— Sinjoro — li anonciĝis ĉe Girĉev. — Kion mi devos fari?
— En la ĝardeno de la vilao de Laboux laca akrobato vivas pace siajn maljunajn tagojn. Vi devas okupiĝis pri ĝi, oldulo mia.
— Mia nomo senŝanĝe estas Vanek, kaj mi ŝatus, se vi nun jam encerbigus tion, ĉar oni distingis min per la honormedalo, rekompence pro miaj suferoj.
— Ĉu vi sentas tiel, ke vi meritis ĝin?
— Nepre. Vi ne aŭdis la virinon kanti.
Intertempe de Bertin akiris informojn pri sinjoro Vanek. Vere li agadis en la sanatorio de nervomalsanuloj en Nico, sed li ne estis korespondanto, sed flegito. Iun tagon li malaperis el la naĝejo kun la cilindra ĉapleo de la adjutanto. De tiam li serĉas ĝin.
…Anette malgaje klinis sian kapon al Gorĉev:
— Mi timas Ivan… Via sango ne lasos vin trankvili…
— Azenaĵo…
— Mi ĉiam timos tion, ke iam vi folasos min subite… Vi iros sur la maron, en la dezerton… Mi tremos, se vi alvenos hejmen unu horon malfrue…
— Ne timu… Neniam mi revenos malfrue. Via fianĉo estis fantomo, via edzo estos hejmenrevenanto…
Kaj la naskiĝo de la plej juna Ivan Gorĉef porĉiam forigis la timon de Anette, kiun la aliaj familianoj: Aladaro Wendriner kaj sinjoro Vanek akceptis kun ĝojo en la familian rondon…