Выбрать главу

Li facilmove ĵetis André-on sur sian ŝultron kaj lasis la junulon tie.

Gorĉev foriris kolere kaj rapide kiel ventego.

Nun li iros kaj tuj dungiĝos al la legio!

3

Li veturegis kiel frenezulo al la plej unua kazerno per sia aŭto. Li haltis antaŭ la pordego kaj renversis lignobudon, poste jorante reen, la kotŝirmilo puŝetiĝis al la gardostaranto. Jam preskaŭ estis tiel, ke oni blovsignalos alarmon, ĉar la gardistaro kredis tion, ke motorizita civilo atakis la kazernon, tiam la aŭto fine haltis malfacile.

Gorĉev tute malseka, en smokingo, tuj anonciĝis en la varbejo de la kazerno. Li estis kondukita al la dormema, deĵoranta oficiro.

— Kiel vi nomiĝas? — demandis la deĵoranto.

— Ivan Gorĉev.

— Ĉu vi volas dungiĝi al la legio?

— Jes.

— Ĉu vi havas valoraĵon?

— Proksimume cent mil frankoj estas en mia poŝo. Ĝi iomete malsekiĝis hodiaŭ dum nokta korpekzercado.

La leŭtenanto atente pririgardis la batitan, ĉifonan, sed eĉ tiel belvizaĝan junulon.

— Kial vi deziras dungiĝi al la legio, havante cent mil frankojn?

— Pro amo.

La oficiro kapjesis signifoplene. La tradicioj de Francio gardas la patoson kaj aŭtoritaton de tiu vorto kontraŭ la mokado, moda en nia epoko.

Subskribinte la kontrakton, oni prenis ĉiun dokumenton de li, kaj la oficiro transdonis asignon al li.

— Ĝi estas via fervoja vojaĝbileto kaj same via persona legitimilo, per kiu vi devas anonciĝi en Marseljo. Nun jam vi estas soldato, laŭ la ordono vi devas veturi per la unua trajno al Marseljo, kie vi devas anonciĝi en la fortikaĵo St. Jean. Oni eldonos tutlandan reserĉigon por trovi vin, kaj arestinte oni punos vin grave, se vi ne alvenos ĝis posttagmezo en Marseljon. Antaŭ la ekveturo oni kontrolos vin, vi do devas montri tiun asignon ĉe la stacidomo. Ĉu vi komprenis?

— Mi komprenas, sinjoro leŭtenanto.

— Subskribinte tiun kontrakton, vi fariĝis senranga soldato de la franca, kolonea armeo. Jure la milita tribunalo respondecigos vin, kiu rajtas eĉ mortkondamni vin. Vi servos la legianan flagon, mondfaman pri la gloro. Faru tion inde al viro. Mi deziras multe da feliĉo, amiko mia.

La oficiro etendis sian manon, kaj post du minutoj Gorĉev denove estis antaŭ la pordego, kie li manovris por turniĝi per la aŭto. Li turnis la direktilradon flanken kaj allasis gason, sed li forgesis, ke retroveturo estas kluĉita, tiel do li renversis la reklamtabulojn. Kiam li sukcesis kluĉi antaŭeniron, li surveturis la kontraŭan trotuaron kun alta rivolunombro, de kie li fine startis, kuregante per granda rapideco al la marbordo…

IV-a ĉapitro

1

Tre estimata Sinjoro!

Juĝinte vin laŭ via hokbato, vi estas ĝentlemano, kion mi tute ne dubis. Hieraŭ vi promesis, fininte nian noktan interŝanĝon de opinioj, se mi dungiĝos al la legio kaj mi revenos, tiel post la ekssoldatiĝo vi ne rifuzos edzinigi vian filinon al mi.

Mi havas la feliĉon sciigi al vi, ke hodiaŭ mi dungiĝis al la legio, ĝin pruvas la asigno, kiu havas la registran numeron A.1172/27 1936, kiam vi ricevos mian leteron, mi jam anonciĝis en la fortikaĵo St. Jean de Marseljo por soldatservi.

Ĉar ne nur viaj hokbatoj, sed ankaŭ la dekstramanaj svingobatoj plurfoje konvinkis min pri tio, ke vi estas ĝentilulo, laŭ mi, vi ne plu estas en tiu situacio, ke vi edzinigu vian filonon al aliulo, ĝis mi ne anonciĝos kiel eksmilitisto, aŭ okaze de mia morto (kiun mi povas fidi nur kun malmulte da ŝanco) ĝi ne absolvos vin el sub via promeso.

Bonvolu diri nian konsenton kun via filino Anette, kaj esperante, ke via lakeo André baldaŭ saniĝos, mi finas mian leteron.

Via vera estimanto:

Ivan Gorĉev

Ankoraŭ la nigra bandaĝo estis sur la frunto de la generlo. Li finaŭskultis Laboux-on kun zorgoplena vizaĝo, kiu laŭtlegis la leteron. Ĉio ĉi okazis en la vilao de Laboux, la matenon post la aventurplena nokto.

— Ĉu vi vere diris tion al li, ke vi edzinigos Anette-on al li, se li dungiĝos al la legio? — li demandis la generalon.

— Ĉu se mi diris tion? Ĉu vi ne imagas, ke mi konsideras Anette-n la fianĉino de tia ajnhejmana ĉarlatano, ĉar li miskomprenis la ŝercon?!

— Kio estas via plej grava obĵeto kontraŭ la junulo? Kion vi diris, tio apenaŭ ŝarĝas lin.

— Ĉu vi… defendas lin?

— Ĝis nun nur li defendis min. Kontraŭ du vagabondoj.

La generalo iradis tien-reen en la ĉambro mediteme. Li diris nenion. Tiu silento nervozigis Laboux-on.

— Eldiru sincere, mi petas vin, kiel vi opinias pri la afero?

— Gustavo! Ni estas bonaj amikoj ekde dudek jaroj… Mi ŝatus, se vi ne dezirus, ke mi esprimu mian opinion…

— Mi postulas, ke vi parolu sincere!

— Nu bone. Do: junulo, kiu estas gajega, sana kaj tute ne malriĉa, li dungiĝis hodiaŭ nokte al la legio. Pro vi.

— Ĉu mi sciis, ke tiu homo estas freneza?

— Vi sciis, kio estas la legio!

— Eh — kriis Laboux pale, ŝajnigante indiferentecon, — vi parolas pri la afero tute sentimentale! — li sonorigis kaj diris nervoze al la enveninta lakeo:

— André! Alportu konjakon!

Violkolora ekimozo estis sub la okulo de la lakeo, kaj liaj lipoj ŝveliĝis. Li aspektis nun tiel, kiel sukcesa kabinet-figuro de fama aktoro en la teatraĵo La turogardisto de Notre Dame.

Li verŝis la konjakon en la glasojn, poste li foriris kun tiu karakteriza mieno de vera lakeo, en kiu ĉiam estas iom da malestimo, iagrada ofendita memrespekto kaj malmulte da drameca orgojlo, rilate sian mastron.

— Je via sano — diris Laboux, sed la generalo ne tintigis per sia glaso.

— Mi devas koni vian vidpunkton,ĠGustavo. Mi timas, ke niaj opinioj en tiu ĉi afero tre diferencas, rilate la donitan vorton.

Laboux salte leviĝis.

— He! André! Parker venu per la aŭto.

— Kion vi volas?

— Ni serĉos tiun homon. Ankaŭ vi venos kun mi. Eble ankoraŭ ne estas malfrue!

— Sinjoro atendas en la halo — raportis André.

— Mi akceptas neniun… Mi tute ne estas hejme… Venu! Ni malsupreniros sur la flanka ŝtuparo.

Kaj li forrapidis kun la generalo por serĉi Gorĉev-on. Eĉ se el sub la tero!

André revenis en la halon, kie la gasto atendis.

— Sinjoro Laboux ne estas hejme — li raportis al la vizitanto. — Kion mi diru al li, kiam li revenos, kiu serĉis lin?

— Mi estas Ivan Gorĉev.

2

— Sinjoro Laboux certe bedaŭros, ke li ne restadis hejme.

— Kara frategĉjo André — respondis Gorĉev, — oni ne restadas en sia hejmo, sed loĝas.

— Sinjoro Laboux havas nenian pretekston kontraŭ mia parolmaniero.

— Jes. Sed li nur ne diris tion al vi. Nun anoncu min al fraŭlino Laboux — li diris leĝere, poste li demordis la finon de cigaro kaj kraĉis tion preter la kapo de André tiel, ke la lakeo ektremetis.

— La fraŭlino nun akceptas neniun — li respondis konsternite.

— Atentu min, André! Mi ne ŝatas atendi, mi ne konas kontraŭdiron, iru, paĉjo, kaj faru tion, kion mi diras, ĉar se vi kolerigos min, mi vangofrapados vin.

— Vi ne povas persvadi min pri neglekto de devo!

Tiam li simple flankenŝovis la lakeon kaj supreniris sur la ŝtuparo.

Atinginte la etaĝon, li fermis la pordon de la ĉambroj. Li spertis kelkjan surpirzojn. Ekzemple en la banĉambro, kie la instruistino pri fortepiano restadis momente en la bankuvo, krome ĉe malpli granda niĉo, de kie elkuregis hundo hurlante, konvaleskanta pro vakcino. Ĝi poste mordis la histerie kuradantan instruistinon pri fortepiano, kaj oni vakcinis ankaŭ ŝin kontraŭ rabiiĝo.