Выбрать главу

«Terure!» ekkriis la reĝidino, «oni ĝin ja enŝlosis?»

«Kompreneble! Mi timas, ke ĝi jam nenian ricevos ree la prudenton!»

«La malfeliĉa ombro!» rediris la reĝidino, «mi ĝin tre bedaŭras; estus tre bone por ĝi, se oni ĝin liberigus de ĝia malfeliĉa vivo. Se mi bone pensas, mi trovas, ke estas necese ĝin mallaŭte tute forigi.»

«Kvankam tio ĉi estus por mi tre dolora!» diris la ombro, «ĉar ĝi estis fidela servanto!» kaj li faris, kiel li ĝemus.

«Vi havas noblan ĥarakteron!» diris la reĝidino.

Je l’ vespero la tuta urbo estis feste iluminita, kaj la pafilegoj tondris «bum!» — kaj la soldatoj faris paradon. La reĝidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankoraŭ unu fojon ricevi la ĝojan kaj tondran «vivu!» de l’ popolaj amasoj.

La instruita homo nenion aŭdis de l’ tuta ĝoja kriado, ĉar al lia vivo estis farita fino.

18

Popoldiroj

Ĉiu «tial» havas sian «kial.»

Popolo diras — Dio diras.

Kia patrino, tia filino.

Kiu vivos, tiu vidos.

Se infano ne krias, patrino ne scias.

Pelu muŝon tra l’ fenestro, ĝi venos tra l’ pordo.

En sia urbeto neniu estas profeto.

Kiu iras trankvile, iras facile.

Post la faro venas saĝo.

Kiu ne salutas per ĉapo, salutos per kapo.

Ne diru «hop» antaŭ salto.

Antaŭe intencu kaj poste komencu.

Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras.

Kia la festo, tia la vesto.

Restu tajloro ĉe via laboro.

19

Kanto de studentoj

Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj, Dum ni junaj estas! Post plezura estanteco, Post malgaja maljuneco — Sole tero restas.
Vivo estas tre mallonga, Kuras ne tenate, Kaj subite morto venos, Kaj rapide ĉiun prenos, Ĉiun senkompate.
Kie niaj antaŭuloj En la mondo sidas? Iru al la superuloj, Serĉu ilin ĉe l’ subuloj — Kiu ilin vidas?
Vivu la akademio Kaj la profesoroj! Vivu longe kaj en sano Ĉiu akademiano, Vivu sen doloroj!
Vivu, floru nia regno Kaj regnestro nia! Kaj amikoj mecenataj, Protegantoj estimataj De l’ akademio.
Vivu ĉiuj la knabinoj Belaj kaj hontemaj! Vivu ankaŭ la virinoj, Amikinoj kaj mastrinoj, Bonaj, laboremaj.
Mortu, mortu, malgajeco! Mortu la doloro! Mortu ĉiu intriganto Kaj malamon konservanto Longe en la koro!
Hemza

20

El Heine’

Al brusto, al mia — ha, ĝi min doloras — Almetu maneton, amata knabino! Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras? Li por mi la ĉerkon konstruas sen fino!
Ha, kiel li frapas en mi en la koro! La vivo forkuras, ne estas jam por mi … Rapidu, rapidu kun via laboro, Ke povu mi foj’ je eterne ekdormi.
K.D.

Aldono al la Dua Libro de l’ Lingvo Internacia

En mia unua libro mi petis ĉiujn amikojn de l’ lingvo internacia esprimi ilian juĝon pri la lingvo, kiun mi proponis, montri al mi ĉiujn erarojn, kiujn ili trovis en ĝi, kaj ĉiujn plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al la lingvo la plej bonan formon, ĉar la finan formon mi intencis doni al la «Lingvo Internacia» ne pli frue ol en la fino de l’ jaro 1888, pripensinte kaj provinte antaŭe ĉiujn juĝojn kaj proponojn, kiuj estus senditaj al mi ĝis tiu tempo. En la «Dua Libro» mi diris, ke por fari la lingvon libera de ĉiuj personaj eraroj, estus dezirata, ke ia instruita societo prenu en siajn manojn la sorton de l’ lingvo kaj, aŭskultinte la konsilojn de kompetentaj personoj, ĝi donu al la lingvo la finan formon, kiu estus egale ordona por mi, kiel por ĉiu alia amiko de l’ lingvo internacia.

Nun mi kun la plej granda ĝojo povas sciigi ĉiujn amikojn de l’ lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankoraŭ en la fino de l’ jaro 1887, t.e. ankoraŭ antaŭ la ricevo de mia libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi la demandon, ĉu lingvo internacia estas necesa, ĉu ĝi estas kreebla, kaj kiel ĝi devas esti. La frukto de l’ laboroj de la komitato estis jena decido:

ke lingvo internacia estas kreebla, ke ĝi estas necesa, ke ĝi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la plej simpla ortografio, kaj fonologio, kaj la vortoj devas esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto de l’ laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita mondo.

Sur la fondo de ĉio supre dirita, la «Amerika Filozofia Societo» decidis dissendi al ĉiuj instruitaj societoj la proponon fari internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon de lingvo tutmonda.

Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankoraŭ pri mia laboro, la «Amerika Filozofia Societo» venis al tiuj samaj decidoj pri lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la «Amer. Fil. Societo» ellaboris por la lingvo teorie, estas pli malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial ĝi estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino de siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas sufiĉe proksima al la idealo, kiun ĝi ellaboris teorie. Jen kion diras pri la «Lingvo internacia» sinjoro Henry Phillips, Jr (unu el la tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la demandon pri lingvo tutmonda):

«La plej nova propono al la publiko kaj ĝis nun la plej simpla kaj la plej racionala, estas la „Lingvo internacia,“ kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj ĝi estas fondita, estas en la tuto maleraraj; ĝia vortaro ne estas kreita laŭ la persona volo kaj juĝo de l’ aŭtoro, sed prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto el la latina, kaj ĝi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj ŝanĝoj pro la bonsoneco. Pro tio kaj pro ĝia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompaĵoj kaj ŝiraĵoj de la Volapük’. La gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla, kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj povas esti farita tre malgranda …»

Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l’ «Lingvo internacia» kaj ĝian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj laŭ lia juĝo devus esti ŝanĝitaj, sinjoro H. Ph. finas:

«D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaŭ ol li donos al ĝi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj ŝanĝo li volas prezenti ĝin por la publika uzado. Li petas siajn legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10,000,000 personoj estos donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke la fina trarigardo de l’ „Lingvo internacia“ kondukos al la bonigo de l’ eraroj, kiujn mi montris, kaj la tuta mondo povas kuraĝe doni la petitan promeson».

La kvar ŝanĝoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas teorie tre bonaj, sed mi jam mem antaŭ kelkaj jaroj pensis pri ili kaj mi trovis, ke praktike ili estus tre maloportunaj. Pli vastan mian juĝon pri ili kaj pri ĉiuj proponitaj ŝanĝoj mi prezentos al la kongreso, se tiu ĉi efektiviĝos. Al ĉiuj ŝanĝoj, kiujn la internacia kongreso de instruituloj post fonda provado trovos necesaj, — mi jam antaŭe donas mian plenan konsenton.