2
Jen est·as la patr·o. — Mi aŭd·as la voĉ·o·n de la patr·o. — Mi ricev·is donac·o·n de la patr·o. — Dir·u al la patr·o, ke mi est·as san·a. — Ni ir·os al la patr·o. — Karol·o aĉet·is por si·a kuz·in·o horloĝ·et·o·n kun tri montr·ant·o·j. — Ni vid·as per la okul·o·j. — Rakont·u al ni la nov·aĵ·o·j·n, kiu·j·n vi aŭd·is pri ni·a·j mal·feliĉ·a·j frat·o·j. — De kiu vi ĝi·n aŭd·is? — Mi pens·as pri la sort·o de mi·a frat·in·o, kaj mi kalkul·as jam la minut·o·j·n ĝis ni·a re·vid·o. — Aŭgust·o est·as bon·a, Mari·o est·as pli bon·a ol Aŭgust·o, sed Ernest·in·o est·as la plej bon·a el ĉiu·j mi·a·j ge·frat·o·j. — La mal·grand·a·n fil·in·o·n de mi·a najbar·o mi am·as ne mal·pli ol mi·a·n propr·a·n infan·o·n; hodiaŭ mi aĉet·is por ŝi tre bel·a·n lud·il·o·n.
3
Ses·dek minut·o·j far·as unu hor·o·n, kaj du·dek kvar hor·o·j far·as unu plentag·o·n. — Mi loĝ·as en la tri·a etaĝ·o. — Hodiaŭ est·as la dek kvin·a (tag·o) de April·o. — La du·dek·a de Februar·o est·as la kvin·dek unu·a tag·o de l’ jar·o. — Tiu ĉi river·o hav·as du·cent naŭ·dek kvar kilometr·o·j·n da long·o. — Georg·o Vaŝington·o est·is nask·it·a la du·dek du·a·n Februar·o·n (aŭ: je l’ du·dek du·a Februar·o) de l’ jar·o mil sepcent tridek du·a. — Send·u al mi prunt·e dek·du·o·n da fork·et·o·j. — Tio ĉi okaz·is antaŭ cent jar·o·j. — Mi aĉet·is du ŝrank·o·j·n kaj pag·is por ili cent frank·o·j·n. — Jen est·as cent·o da pom·o·j. — En tiu ĉi land·o loĝ·as tri milion·o·j krist·an·o·j (aŭ: da krist·an·o·j). — Du·obl·a faden·o est·as pli fort·a ol unu·obl·a. — De tiu tag·o mi·a amik·ec·o al li du·obl·iĝ·is. — Kvar·obl·e kvin est·as du·dek. — Kvar foj·o·j·n mi jam est·is tie. — Du·on·o·n de tiu ĉi pir·o mi manĝ·is, kvar·on·o·n mi don·is al mi·a nev·o, kaj la last·a·n kvar·on·o·n mi for·ĵet·is. — Du·dek unu est·as tri sep·on·o·j de kvar·dek naŭ. — Kvinop·e ili tir·is la kest·o·n kaj tam·e·n ne pov·is ĝi·n altir·i al la dom·o. — Se vi ven·os al li triop·e, li re·don·os, kio·n li pren·is; ĉar unu·e li tim·os vi·a·n fort·o·n, kaj du·e li ne pov·os si·n prav·ig·i. — Al ĉiu el la labor·ant·o·j li don·is po kvin dolar·o·j·n.
4
Mi vi·n ne kompren·as, sinjor·o. — Vi est·as tre obstin·a, mi·a amik·o. — Vi ĉiu·j est·as tro fier·a·j. — «Vi» ni dir·as egal·e al unu person·o aŭ objekt·o kaj al mult·a·j; tio ĉi est·as far·it·a pro oportun·ec·o, ĉar, parol·ant·e kun iu, ni oft·e ne sci·as, kiel dir·i al li: «vi» aŭ «ci» («ci» signif·as la du·a·n person·o·n de l’ ununombr·o; sed tiu ĉi vort·o est·as trov·at·a sol·e en la plen·a vort·ar·o; en la lingv·o mem ĝi preskaŭ nenian est·as uz·at·a). — La ĉap·ist·o ne ven·os, ĉar li est·as mal·san·a; se ven·os li·a edz·in·o, don·u al ŝi mi·a·n ĉapel·o·n; se ven·os li·a plej mal·jun·a fil·o, vi pov·as ankaŭ ĝi·n don·i al li; sed se ven·os li·a mal·grand·a infan·o, don·u al ĝi neni·o·n. — Jen est·as la hund·o, don·u al ĝi ost·o·n, kaj vok·u la kat·in·o·n, ĝi ricev·os pec·o·n da viand·o. — Mi am·as mi·n, ĉar ĉiu am·as si·n mem. — Vi estim·as vi·n mem, sed ali·a·j vi·n ne estim·as; mi·a frat·o estim·as si·n ne mult·e, sed ali·a·j li·n tre estim·as. — Montr·u al mi vi·a·n kalkul·o·n. — Ili konduk·is la koleg·o·j·n en si·a·n loĝ·ej·o·n, anstataŭ ir·i kun ili en ili·a·n. — Oni dir·as, ke vi est·as riĉ·a.
5
Kial vi ne respond·as al mi, kian mi vi·n demand·as? — La patr·o skrib·as leter·o·n, kaj la infan·o·j prepar·as si·a·j·n lecion·o·j·n. — Kio·n li babil·as? — Li babil·ad·as la tut·a·n tag·o·n. — Ni·a gast·o kant·is la ĉiukon·at·a·n romanc·o·n de N. — Mi·a onkl·o ek·kant·is kaj tuj ĉes·is, sed mi·a frat·o kant·ad·is la tut·a·n vesper·o·n. — Karol·in·o ĉian obe·ad·is la ordon·o·j·n de si·a patr·in·o, sed hodiaŭ ŝi ne ob·e·is. — Kian mi ven·is al li, li tuj fin·is si·a·n labor·o·n. — Kian mi ven·is al li, li fin·ad·is si·a·n labor·o·n. — Vi ne mal·help·is mi·n, ĉar kian vi ven·is, mi est·is jam fin·it·a mi·a·n labor·o·n. — Li batal·os, ĉar li ne dorm·os trankvil·e, ĝis li est·os venk·int·a la mal·amik·o·n. — Se mi nur est·us san·a, mi est·us tut·e kontent·a. — Se ili est·us dir·int·a·j la ver·o·n, ili ne est·us nun pun·at·a·j; nun ili konfes·is ĉio·n, sed ĝi est·is jam tro mal·fru·e. — Johan·o, serĉ·u mi·a·n krajon·o·n. — Ni ir·u promen·i, sinjor·o·j! — Li ne esper·u pardon·o·n! — Sav·u mi·n, amik·o·j! — Mi lern·as pentr·i kaj lud·i gitar·o·n. — Instru·ant·e, ni lern·as. — La lern·ant·o dev·as estim·i la instru·ant·o·n. — Libr·o instru·ant·a est·as tre util·a. — Ne ĉiu instru·ant·o est·as instru·ist·o. — Di·o est·as la kre·int·o kaj la reg·ant·o de l’ mond·o. — Ferm·int·e la pord·o·n, li komenc·is si·n sen·vest·ig·i. — La ven·ont·a gast·o est·as ankoraŭ en la voj·o. — La el·pel·it·o mal·sat·as jam la tri·a·n tag·o·n. — Pun·at·a antaŭ la romp·it·a pot·o, la kat·o ebl·e kompren·os la kaŭz·o·n de l’ pun·ad·o. — La konstru·ot·a dom·o kost·os mult·o·n da mon·o. — Bat·at·e de la mastr·o, li plor·is kaj ĵur·is, ke li terur·e venĝ·os. — En tiu ĉi lern·ej·o la infan·o·j est·as eduk·at·a·j tre bon·e, ĉar la lern·ej·estr·o si·n okup·as je si·a afer·o kun am·o. — Tio ĉi montr·as, ke vi·a nep·o est·as ne bon·e eduk·it·a. — Dum en unu ĉambr·o la gast·o·j danc·ad·is, en la du·a ĉambr·o est·is prepar·at·a la vespermanĝ·o; kian la tabl·o est·is prepar·it·a, oni invit·is la gast·o·j·n al la tabl·o. — Kio est·os hodiaŭ prezent·at·a en la teatr·o? — Aŭd·u, infan·o·j! se vi est·os prezent·it·a·j al la general·o, salut·u li·n ĝentil·e. — La fraŭl·in·o, kiu est·is edz·in·ig·ot·a de mi·a frat·o, mort·is, ne far·iĝ·int·e ankoraŭ eĉ li·a fianĉ·in·o. — La form·o·j·n kun·met·it·a·j·n (ekzempl·e: mi far·ad·as, mi est·is far·int·a … kaj ceter·a·j·n) — oni dev·as uz·i sol·e tian, kian la senc·o ĝi·n neces·e postul·as.
6
La adverb·o·j (e·vort·o·j), kiu·j est·as kre·it·a·j el ali·a·j vort·o·j, fin·iĝ·as je la liter·o «e»; ĉiu·j ali·a·j adverb·o·j ne hav·as konstant·a·n fin·iĝ·o·n kaj aparten·as al la vort·o·j simpl·a·j. — Li est·as sever·a juĝ·ant·o, li juĝ·as sever·e, sed just·e. — Nun est·as varm·e, sed la nokt·o kred·ebl·e est·os tre mal·varm·a. — Li est·as tre riĉ·a, kaj li don·is al la mal·feliĉ·ul·o tro mal·mult·e, ĉar li est·as kon·at·a avar·ul·o. — Kun tiu paper·o mi ek·ir·is per grand·a·j paŝ·o·j al la komerc·ist·o; sed antaŭ la magazen·o mi renkont·is kaleŝ·o·n, en kiu sid·is riĉ·e vest·it·a sinjor·o. El·ir·int·e el la kaleŝ·o kaj for·ĵet·int·e la pec·o·n da cigar·o, kiu·n li est·is ten·int·a inter la fingr·o·j, li ek·rigard·is mi·n tra si·a·j blu·a·j okul·vitr·o·j kaj dir·is sen ia antaŭ·parol·o: «ne, por vi mi·a magazen·o est·as ferm·it·a pro la mal·bon·a·j sci·ig·aĵ·o·j, kiu·j·n mi ricev·is pri vi de hom·o·j kred·ind·a·j.» — Mi el·trink·is tut·a·n botel·o·n da vin·o, kvankam ĝi ne tre plaĉ·is al mi, ĉar la vin·o est·is bon·a, sed la botel·o est·is de brand·o. — Oni dir·as, ke vi gajn·is la grand·a·n gajn·o·n; se tio ĉi est·as ver·a, mi vi·n gratul·as. — Li dir·as, ke mi est·us pli feliĉ·a, se mi est·us pli diligent·a. — La mastr·o dir·is, ke mi for·ir·u, ĉar se ne — li mi·n el·pel·os per la hund·o·j. — Ho, kiel mi est·as lac·a! — Fi, kia mal·konven·a esprim·o! — Hura! viv·u la reĝ·o!