13
Ir·ont·e promen·i, pur·ig·u vi·a·n vest·o·n. — La printemp·a sun·o fluid·ig·is la neĝ·o·n kaj la glaci·o·n. — Ŝi vol·as fianĉ·ig·i mi·a·n frat·o·n je ŝi·a frat·in·o. — Dorm·ig·u la infan·o·n. — La mizer·o kutim·ig·is li·n lev·i si·n el la lit·o tre fru·e. — Pro la mult·a·j mal·plezur·o·j li tut·e griz·iĝ·is. — La nombr·o de l’ amik·o·j de l’ lingv·o inter·naci·a pli·grand·iĝ·as sen·ĉes·e. — Kon·iĝ·int·e je tiu ĉi nobl·a hom·o, mi tuj amik·iĝ·is je li. — Mir·ind·a est·as la histori·o de li·a famili·o: la av·o mort·is je ia ne·kompren·ebl·a mal·san·o, hav·ant·e la aĝ·o·n de du·dek naŭ jar·o·j; la av·in·o mort·ig·is si·n mem en atak·o de mal·prudent·o; la patr·o el·fal·is el fenestr·o de tri·a etaĝ·o kaj mort·iĝ·is; la patr·in·o est·is mort·ig·it·a de ŝi·a propr·a serv·ant·in·o. — Ĉu la kandel·o est·is esting·it·a, aŭ ĝi esting·iĝ·is mem? — La knab·et·o est·as ruĝ·ig·it·a de si·a patr·in·o, aŭ ebl·e li ruĝ·ig·is si·n mem? — Ne, li ruĝ·iĝ·is de plezur·o, ĉar li est·as tre ruĝ·iĝ·em·a. — Sid·ig·u la frat·o·n, ĉar sid·ig·i si·n mem li ne vol·as; se li ne pov·as est·i sid·ig·at·a, sub·mov·u seĝ·o·n sub li·a·j·n pied·o·j·n, kaj li kontraŭ·vol·e sid·iĝ·os. — Fal·int·e de l’ supr·o de l’ arb·o, li sid·iĝ·is sur la mal·supr·a·n branĉ·o·n.
14
Don·u al mi kudr·il·o·n kaj faden·o·n, ĉar mi vol·as al·kudr·i buton·o·n al mi·a surtut·o. — Rigard·u, kiel la agl·o bat·as kun la flug·il·o·j! — Kovr·il·o·j pov·as est·i por la vizaĝ·o (vizaĝ·kovr·il·o·j), por la lit·o·j (lit·kovr·il·o·j) kaj ceter·e. — Pren·u la fos·il·o·n kaj fos·u tomb·o·n. — Mi·a onkl·in·o nask·is fil·in·o·n. — La bov·o je·labor·as la kamp·o·n, kaj la bov·in·o don·as lakt·o·n. — La patr·in·o de mi·a patr·o est·as mi·a av·in·o. — Mi aŭd·is tio·n ĉi de kred·ind·a·j person·o·j. — Mi jam vid·is ĉiu·j·n vid·ind·aĵ·o·j·n de vi·a urb·o. — Li est·as sen·esper·e mal·san·a, kaj sav·i li·n pov·as nur ia mir·eg·ind·aĵ·o. — Li hav·as bon·a·n kor·o·n, sed bedaŭr·ind·e li ne pov·as far·i, kio·n li vol·as. — Varm·a fum·o est·as por mi mal·util·a, tial mi ĉian fum·as tra cigar·ing·o. — Por ne pik·i la fingr·o·n ĉe l’ kudr·ad·o, oni port·as fingr·ing·o·n. — Mi perd·is la ŝlos·il·o·n de mi·a ŝrank·o, kaj mi dev·is ven·ig·i ŝlos·il·ist·o·n. — Valter-Skot’ est·is glor·a verk·ist·o. — La apotek·ist·o est·as help·ant·o de l’ kurac·ist·o. — La kuir·ist·o mal·bon·ig·is la tag·manĝ·o·n. — La av·o ne vol·is ben·i si·a·n nep·o·n, sed li ankaŭ li·n ne mal·ben·is. — Li ne sol·e ne help·is mi·n en mi·a labor·o, sed li ankoraŭ mi·n mal·help·is, kiom li pov·is. — La mal·supr·a part·o de tiu ĉi dom·o est·as ali·e kolor·it·a ol la supr·a. — Ne leg·u tiel mal·laŭt·e. — Mal·ferm·u la pord·o·n!
15
Por vi·a mal·konfes·o oni du·obl·ig·os vi·a·n pun·o·n. — Mi for·ir·as, kaj mi re·ven·os post kvar·on·o da hor·o. — Multop·e ni pli fru·e fin·os la labor·o·n, ol unuop·e. — Krist·o reviv·iĝ·is. — Ir·u, sed ne re·ven·u tro mal·fru·e. — Cezar·o trans·ir·is la Rubikon·o·n. — Trans·port·u la seĝ·o·n de tie ĉi sur ali·a·n lok·o·n. — Mi hav·as en mi·a plum·uj·o du plum·ing·o·j·n sen plum·o·j. — Est·ant·e en la cigar·ej·o, mi aĉet·is dek cigar·o·j·n; naŭ el ili mi met·is en mi·a·n cigar·uj·o·n kaj unu mi met·is en mi·a·n cigar·ing·o·n kaj ek·fum·is. — La arb·o, sur kiu kresk·as pom·o·j, est·as nom·at·a pom·uj·o aŭ pomarb·o; sed ne ĉia frukt·uj·o est·as arb·o. — Hispan·uj·o est·as part·o de Eŭrop·o. — Mi est·is infan·o, mi est·is knab·o, mi est·is jun·ul·o, mi est·is vir·o, — nun mi est·as mal·jun·ul·o. — Mi ne vol·as van·e parol·i kun tiu ĉi mal·saĝ·ul·o. — Se ni dev·as uz·i ia·n sufiks·o·n, sed la senc·o ne montr·as al ni, kia·n sufiks·o·n ni dev·as pren·i, — ni uz·as la sufiks·o·n «um». — Kiu ne plen·um·as si·a·n promes·o·n, est·as mal·nobl·ul·o. — El·ir·int·e el varm·a ĉambr·o sur la mal·varm·a·n kort·o·n, ŝi mal·varm·um·is kaj mal·san·iĝ·is.
16
La mal·nov·a·j popol·o·j est·is tre gast·am·a·j. — Li don·as lecion·o·j·n de bel·skrib·ad·o. — Li hav·as bel·a·j·n vang·har·o·j·n. — Tiu ĉi pan·o est·as tre bon·gust·a. — En mi·a skribtabl·o est·as kvar tirkest·o·j. — La dek du monat·o·j de l’ krist·an·a jar·o est·as: Januar·o, Februar·o, Mart·o, April·o, Maj·o, Juni·o, Juli·o, Aŭgust·o, Septembr·o, Oktobr·o, Novembr·o, Decembr·o. — Dir·u al mi, mi pet·as, kiom·a hor·o nun est·as. — Nun est·as la tri·a hor·o, aŭ, pli cert·e, nun est·as kvin minut·o·j post la tri·a hor·o. — Ne, sinjor·o, vi erar·as: nun est·as kvar·on·o de la kvar·a (hor·o). — Je l’ kiom·a hor·o vi tag·manĝ·as (tag·mez·manĝ·as)? — Ne ĉian egal·e: hodiaŭ ni tag·manĝ·is je tri kvar·on·o·j de l’ kvar·a, kaj hieraŭ ni manĝ·is akurat·e je l’ tri·a hor·o. — Kia·n aĝ·o·n vi hav·as? — Mi hav·as kvar·dek kvin jar·o·j·n. — Bon·a·n tag·o·n, sinjor·o! Kiel vi fart·as? — Pardon·u, sinjor·o, mi vi·n ne re·kon·as. — La ven·ont·a·n dimanĉ·o·n mi vetur·os Hamburg·o·n. — Kio vi·n interes·as mi·a far·ad·o? ne miks·u vi·n en mal·propr·a·j·n afer·o·j·n! — Ĉu vi lud·as violon·o·n? — Ne, mi lud·as kart·o·j·n, sed por instrument·o·j mi ĉian est·is tro mal·diligent·a. — Mi ne loĝ·as ĉe mi·a frat·o, mi loĝ·as apart·e; sed mi·a loĝ·ej·o est·as apud la li·a. — Antaŭ tiu mal·grand·a lign·a dom·et·o star·is bel·a grand·a arb·o. — Mi vol·as aŭ ĉio·n, aŭ neni·o·n. — Mi bezon·as du frank·o·j·n; ĉu vi ne pov·as ili·n don·i al mi prunt·e? — La popol·dir·o·j (proverb·o·j) esprim·as la saĝ·o·n de l’ popol·o, kaj la popol·rakont·o·j (legend·o·j) esprim·as ĝi·a·n kred·o·n. — La vort·o·n «met» ni uz·as tian, kian ni vol·as esprim·i ia·n far·ad·o·n, sed la form·o de l’ far·ad·o est·as por ni aŭ ne klar·a, aŭ sen signif·o. «Met·i io·n ie·n» signif·as: far·i, ke io ie est·u. «Met·i» pov·us ali·e est·i traduk·at·a «est·ig·i». «Met·i» inter la verb·o·j (farvort·o·j) est·as tio sam·a, kio «je» inter la prepozici·o·j, aŭ «um» inter la sufiks·o·j. — Met·u la man·o·n sur la kor·o·n. — La ŝtel·ist·o·n oni met·is en mal·liber·ej·o·n (se ni dir·us «oni li·n sid·ig·is», tio ĉi est·us ne ver·e, ĉar neni·u li·n tie sid·ig·is). — Met·u la ĉapel·o·n sur la kap·o·n. — La leter·o·n mi adres·is: al li·a moŝt·o sinjor·o N. en N.N. — Vi·a baron·a moŝt·o, help·u mi·n en mi·a mizer·o! — Por est·i feliĉ·a, oni dev·as est·i antaŭ ĉio kontent·a je si·a sort·o. — Mi ir·is en la teatr·o·n, por aŭd·i la glor·a·n kant·ist·o·n.
17.
La ombro
(mirrakonto de Andersen’.)
En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni. La homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed ĝi estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaŭ promenadi en la stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion ĉi li devis baldaŭ malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de l’ fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de l’ mateno ĝis la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l’ suno. La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa homo; al li ŝajnis, ke li sidas en brula forno. Tio ĉi lin tre suferigis. Li tute maldikiĝis, kaj eĉ lia ombro fariĝis multe pli malgranda, ol en la patrujo, — ĝi ankaŭ suferis de la suno.