«Ha, ĝi estas efektive vi!» diris la instruitulo. «Ĝi ja estas multege mirinda! Nenian mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni estante homo!»
«Diru al mi, kiom mi devas pagi!» diris la ombro, «ĉar mi ne volus resti ŝuldanto de iu!»
«Kiel vi povas tiel paroli!» diris la instruitulo, «de ia ŝuldo tie ĉi ne povas ja tute esti parolo. Uzu vian liberon kiel ĉiu alia! Mi tre ĝojas pro via feliĉo! Sidigu vin, malnova amiko, kaj rakontu al mi per malmultaj vortoj, kiel tio ĉi okazis kaj kion vi tie vidis en la varmaj landoj ĉe la najbaro de kontraŭe!»
«Jes, tion ĉi mi al vi rakontos», diris la ombro, sin sidigante, «sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu ĉi urbo rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fianĉiĝi, mi povas nutri pli ol unu familion!»
«Ne zorgu!» diris la instruitulo, «mi al neniu diros, kiu vi propre estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo — unu vorto!»
«Unu vorto — unu ombro!» diris la ombro, ĉar tiel li ja devis paroli.
Cetere estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo. Lia nigra vesto estis el la plej kara ŝtofo, al tio ĉi li portis elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel ke oni povis vidi nur la tegmenteton kaj la randojn, ne parolante jam pri la jam konataj sigeliloj, ora ĉeno kaj ringoj kun diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj tio ĉi plej certe faris lin homo.
«Nun mi rakontos!» diris la ombro, kaj ĉe tio ĉi li metis siajn piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan ombron, kiu kuŝis kiel hundo antaŭ la piedoj de l’ instruitulo; li faris tion ĉi pro fiereco, aŭ eble li volis ligi ĝin al si. La kuŝanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile por povi bone aŭskulti; ĝi kredeble ankaŭ volis scii, kiel ĝi povus sin liberigi kaj fariĝi propra sinjoro.
«Ĉu vi scias, kiu loĝis en la domo kontraŭ ni?» demandis la ombro. «Ĝi estis la plej bela el ĉio, ĝi estis la poezio! Mi restis tie tri semajnojn, kaj tio ĉi estas tie same, kiel se oni vivus trimil jarojn kaj legus ĉiujn verkojn poeziajn kaj instruitajn, — tion ĉi mi diras, kaj ĝi estas vera. Mi ĉion vidis kaj mi ĉion scias!»
«La poezio!» ekkriis la instruitulo, «jes, jes, ĝi vivas sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes, mi ĝin vidis unu minuton, sed mi tian estis ankoraŭ dormanta! Ĝi staris sur la balkono kaj lumis, kiel la lumo de l’ nordo. Rakontu, rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj poste …»
«Poste mi estis en la antaŭĉambro!» daŭrigante rakontis la ombro. «Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antaŭĉambron. Tie ĉi ne estis lumo, tie ĉi estis io kiel duonlumo; sed granda nombro da ĉambroj tio estis unu post la alia, kaj tra iliaj malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi ĉiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto de l’ maro de lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la fraŭlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio ĉi estis bona!»
«Kaj kion vi tie vidis, mia kara?» demandis la instruitulo.
«Mi vidis ĉion, kaj mi ĝin rakontos al vi; sed … ĝi ne estas fiereco de mia flanko, tamen … kiel homo libera, kaj ĉe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj riĉeco … mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne „mia kara“, sed „sinjoro“»!
«Pardonu, sinjoro!» diris la instruitulo, «ĝi estas ne detruebla malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. Sed rakontu al mi, sinjoro, ĉion, kion vi vidis!»
«Ĉion!» diris la ombro, «ĉar mi ĉion vidis kaj ĉion scias!»
«Kian vidaĵon havis la ĉambroj internaj?» demandis la instruitulo. «Ĉu tie estis kiel en la freŝa arbaro? ĉu tie estis kiel en sankta preĝejo? ĉu la ĉambroj estis kiel stela ĉielo, kian oni staras sur altaj montoj?»
«Ĉio tie estis!» diris la ombro. «Mi ja ne tute eniris, mi restis en la antaŭa ĉambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi ĉion vidis, mi ĉion scias. Mi estis en la palaco de l’ poezio, en la antaŭĉambro».
«Sed kion vi vidis? Ĉu tra la grandaj ĉambroj iris ĉiuj la dioj de l’ malnova tempo? ĉu tie batalis la malnovaj faristoj? ĉu tie ludis ĝojaj infanoj kaj rakontis iliajn sonĝojn?»
«Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi ĉion vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien eniris, vi ĉesus esti homo, sed mi fariĝis homo, kaj unutempe mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon, kiun mi havas kun la poezio. Kian mi estis ankoraŭ ĉe vi, mi pri tio ĉi ne pensis, sed apenaŭ la suno sin levis aŭ mallevis, mi ĉian, vi ankoraŭ certe memoras, fariĝis tiel mire granda; en la lumo de l’ luno mi estis preskaŭ ankoraŭ pli klara, ol vi mem. Tian mi ne komprenis mian naturon, nur en la antaŭĉambro de l’ poezio mi ĝin ekkonis — mi fariĝis homo! Mi eliris el tie, fariĝinte matura viro, sed vi jam pli ne estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksteraĵon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi serĉis lokon por min kaŝi, jes, al vi mi povas ĝin konfesi, ĉar vi mian sekreton en nenia libro malkovros, — mi min kaŝis sub la vesto de unu vendistino de sukerpanoj. La virino eĉ ne scietis, al kia grava persono ŝi donis kaŝejon. Ne pli frue ol je l’ vespero mi eliris; mi kuradis sur la strato en la lumo de l’ luno, mi min eltiradis laŭ la muroj, tio ĉi estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la ĉambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu alia devis vidi. La mondo, por diri veron, estas sufiĉe malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne reĝus la malsaĝa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej nekredeblajn aferojn ĉe virinoj, kiel ankaŭ ĉe viroj, ĉe gepatroj kaj ĉe la dolĉaj anĝelaj infanoj; mi vidis, kion nenia homo devus scii, kion tamen ĉiuj tiel volus scii — la malbonaĵon ĉe la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom legantojn ĝi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj personoj mem, kaj teruro ekreĝis en ĉiuj urboj, en kiujn mi venis. Oni min timis, kaj oni penis plaĉi al mi. La profesoroj faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel ke mi ilin havas en sufiĉa nombro; la monfaristoj faris monon por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela. — Per tio ĉi mi fariĝis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi adiaŭ! Jen estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko kaj en pluva vetero mi ĉian estas en la domo!» Tion ĉi dirinte, la ombro foriris.
«Mirinde!» diris la instruitulo.
Pasis kelkaj jaroj, kaj unu tagon la ombro subite ree venis.
«Kiel vi fartas?» demandis li.
«Aĥ!» diris la instruitulo, «mi skribas pri la veraĵo, la belaĵo kaj la bonaĵo, sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda; mi tute malesperas, ĉar tio ĉi min tre doloras».
«Mi el nenio faras al mi ĉagrenon!» diris la ombro, «kaj tial mi grasiĝas, kaj tio ĉi devas esti la celo de ĉiu prudenta homo. Vi ĝis nun ankoraŭ ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraŭ tute perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas min akompani? Mi deziras havi kolegon de l’ vojo, — ĉu vi volas kunveturi estante mia ombro? Ĝi estus por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de l’ vojo.»
«Tio ĉi estas jam ne aŭdita malmodesto!» diris la instruitulo.
«Laŭ tio, kiel oni ĝin prenas!» diris la ombro. «Vojiro redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenas sur min unu la tutan koston de l’ vojo!»
«Jam tro senhonte!» diris la instruitulo.
«Sed la mondo jam estas tia!» diris la ombro, «kaj tia ĝi restos!» kaj kun tiuj ĉi vortoj la ombro foriris.