La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin tormentis, kaj tio, kion li parolis pri la veraĵo kaj bonaĵo kaj belaĵo, estis preskaŭ por ĉiuj, kiel rozoj por bovo! — Fine li efektive malsaniĝis.
«Vi elrigardas kiel ombro!» diris al li la homoj, kaj teruro prenis la instruitulon ĉe tiu ĉi penso.
«Vi devas necese veturi en banejon!» diris la ombro, kiu venis al li. «Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos la vojon, kaj vi poste verkos priskribon de l’ vojo, kaj en la vojo vi penos min malenuigi. Mi veturas en banejon, ĉar mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus, tio ĉi ankaŭ estas malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj prenu mian proponon, ni ja veturos kiel kolegoj».
Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis ombro. Ili veturis kune. Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉian estis kune, flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la dua, laŭ la staro de l’ suno. La ombro sin tenis ĉian sur la flanko sinjora, kaj la instruitulon tio ĉi malmulte ĉagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: «Ĉar ni jam fariĝis kolegoj de vojo kaj al tio ĉi ni de l’ infaneco estis ĉian kune, ni trinku nun fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua.»
«Vi esprimis vian penson», diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; «vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la naturo. Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia antaŭa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio ĉi ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi almenaŭ duone plenumos vian deziron».
Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro.
«Kia malaltiĝo!» pensis la instruitulo, «ke mi devas lin estimi kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!» Sed vole ne vole li devis konsenti.
Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter tiuj ĉi unu tre bela reĝidino, de kiu la malsano estis tio, ke ŝi tro bone vidis, kaj tio ĉi estas tre danĝere.
Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol ĉiuj ceteraj. «Li tien ĉi venis, por rapidigi la kreskon de sia barbo, tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kaŭzon de lia veno, — li ne havas ombron».
Ŝi ricevis grandan sciemon, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante reĝidino, ŝi ne bezonis fari grandan ceremonion kaj tial ŝi diris: «Via malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!»
«Via reĝida moŝto jam komencis tute saniĝi!» respondis la ombro. «Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi saniĝis: mi havas ombron tute neordinaran. Ĉu vi ne vidas la personon, kiu min ĉian akompanas? Aliaj homoj havas ombron ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la vestojn de siaj servantoj faras el pli bona ŝtofo, ol oni portas mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi vidas, mi eĉ donis al ĝi apartan ombron. Tio ĉi estas vere io tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol ĉiuj!»
«Kiel!» pensis la reĝidino, «ĉu mi efektive saniĝis? Tiu ĉi banejo estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia tempo havas tre mirajn fortojn. Sed tamen mi ne forveturos el la banejo, ĉar nun tie ĉi nur fariĝas interese. La alilandulo tre plaĉas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tian li forveturos.»
Je l’ vespero en la granda salono de baloj dancis la reĝidino kun la ombro. Ŝi estis facila, sed li estis ankoraŭ pli facila; tian dancanton ŝi ankoraŭ nenian havis. Ŝi rakontis al li, el kia lando ŝi estas, kaj li konis la landon, li tie estis, sed ŝi tian ne estis en la patrujo. Li rigardis supre kaj malsupre tra l’ fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial li povis respondi al la reĝidino kaj rakonti al ŝi tiajn aferojn, ke ŝi forte miregis. Li devis esti la plej saĝega homo sur la tuta tero. Ŝi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado. Kian ili post tio ĉi ree dancis kune, ŝi lin ekamegis, kion la ombro bone vidis. Ĉe la postiranta danco la konfeso de ŝia amo sin trovis jam sur ŝia lango, sed ŝi estis ankoraŭ tiel prudenta, ke ŝi ekpensis pri ŝia lando kaj regno kaj pri la multo da homoj, kiujn ŝi estis ian regonta. «Saĝa homo li estas!» diris ŝi al si mem. «tio ĉi estas bona; kaj li dancas belege, ĝi ankaŭ estas bona; sed egale grava demando estas, ĉu li estas sufiĉe instruita. Mi provos lin ekzameni.» Kaj ŝi komencis proponi al li demandojn pri la plej malfacilaj aferoj, je kiuj ŝi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris miran vizaĝon.
«Tion ĉi vi ne povas respondi!» diris la reĝidino.
«Tion ĉi mi sciis ankoraŭ estante en la lernejo!» diris la ombro; «mi pensas, ke tion ĉi eĉ mia ombro tie ĉe l’ pordo povus respondi».
«Via ombro!» ekkriis la reĝidino, «tio estus multege mirinda!»
«Mi ne diras certe, ke ĝi povos,» diris la ombro, «sed tiel mi pensas, ĉar ĝi ja tiel longe min akompanis kaj aŭdis, — mi tiel pensas! Sed permesu, Via reĝida moŝto, sciigi vin, ke ĝi estas tiel fiera kaj volas, ke oni ĝin prenu por homo; ke por teni ĝin en bona humoro — kaj tiel ĝi devas esti, por doni bonajn respondojn — oni devas paroli kun ĝi tute kiel kun homo.»
«Tia fiereco plaĉas al mi!» diris la reĝidino.
Kaj ŝi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun li pri suno kaj luno, pri l’ internaĵo kaj eksteraĵo de l’ homo, kaj li respondis saĝe kaj bone.
«Kia homo li devas esti, se li havas tian saĝegan ombron!» pensis la reĝidino, «ĝi estus efektiva beno por mia popolo kaj regno, se mi lin elektus por esti mia edzo! — Mi ĝin faras!»
La reĝidino kaj la ombro baldaŭ estis pretaj inter si, sed tamen tion ĉi neniu devis sciiĝi, ĝis ili venos en la landon de l’ reĝidino.
«Neniu, eĉ ne mia ombro!» diris la ombro, kaj ne sen kaŭzo li tiel diris.
Baldaŭ ili venis en la landon, en kiu la reĝidino regis, kian ŝi estis en la domo.
«Aŭskultu, amiko!» diris la ombro al la instruitulo, «nun mi fariĝis tiel feliĉa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi volas ankaŭ por vi fari ion neordinaran! Vi ĉian loĝos ĉe mi en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra reĝa kaleŝo kaj ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio ĉi vi devas permesi, ke ĉiu kaj ĉio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi ian estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kian mi sidos sur la balkono en la lumo de l’ suno kaj montros min al la popolo, vi devos kuŝi ĉe miaj piedoj kiel efektiva ombro! Ĉar mi konfesas al vi, mi edziĝos je la reĝidino; ankoraŭ hodiaŭ je l’ vespero ni festos la edziĝon».
«Ne, ĝi estas jam tro multe!» diris la instruitulo, «tion ĉi mi ne volas, tion ĉi mi ne faros! Ĝi estus trompi la tutan landon kune kun la reĝidino! Mi diros ĉion, ke mi estas la homo kaj vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!»
«Neniu vin kredos!» diris la ombro. «Estu prudenta, aŭ mi vokos la gardistojn!»
«Mi iros rekte al la reĝidino!» rediris la instruitulo. «Sed mi iros antaŭe!» ekkriis la ombro, «kaj vi iros en malliberejon!» Kaj tien la instruitulo efektive devis iri, ĉar la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la reĝidino volas lin fari ŝia edzo.
«Vi tremas?» demandis la reĝidino, kian la ombro eniris; «ĉu io okazis al vi? ne malsaniĝu hodiaŭ, kian ni volas je l’ vespero festi nian edziĝon.»
«Al mi okazis la plej terura afero, kiu povas okazi!» diris la ombro, «prezentu al vi — jes, tia malforta kapo de ombro ne povas longe sin teni — prezentu al vi, mia ombro perdis la prudenton, ĝi diras kaj ripetas, ke ĝi estas la homo, kaj mi — prezentu al vi — mi estas ĝia ombro!»