Sed kiam tagiĝis, Toro eliris el la domo kaj vidis, kie kuŝas homo ne multe for de li en la arbaro, kaj estis tiu ne malgranda. Tiu dor- mis kaj forte ronkis. Tiam Toro ekkomprenis, kio kaŭzis la bruadon dum la nokto. Li sin zonis per sia zono de plifortigo, kaj kreskis tiam lia Aza forto. Sed en tiu momento vekiĝis tiu homo kaj rapide ekstaris . Sed estas pri tio dirite, ke por tiu unu fojo Toro estis kapti- ta de tia stuporo, ke li hezitis frapi per la martelo, kaj demandis pri lia nomo . Sed tiu diris, ke lia nomo estas Skrymir*. «Sed mi ne bezonas demandi vin pri via nomo, mi rekonas, ke vi estas Toro de la Azoj. Sed ĉu vi fortiris mian ganton?» Tiam Skrymir etendis la manon kaj prenis al si la ganton. Tiam Toro vidis, ke ĉi tiun li uzis dum la nokto kiel domon, sed la flanka ĉambro estis la dikfingro de la ganto
Skrymir demandis, ĉu Toro volus havi lian kompanion, kaj Toro akceptis. Tiam Skrymir prenis sian sakon de provizoj kaj ĝin malli- gis kaj faris preparojn por matenmanĝo, sed Toro kaj liaj kompanoj tiel faris en aparta loko . Skrymir tiam proponis, ke ili komunigu la provizojn, kaj Toro tion akceptis. Tiam Skrymir kunligis ĉiujn iliajn provizojn kaj pakis en unu sakon kaj ĝin metis sur sian dorson. Li paŝadis en la fronto dum la tago kaj faris sufiĉe longajn paŝojn. Sed tiam, ĉe vespero, Skrymir trovis por ili lokon por nokta ripozo sub iu granda kverko . Tiam Skrymir parolis al Toro kaj diris, ke li volas kuŝigi sin por dormi, «sed vi prenu la sakon de provizoj kaj preparu vian vespermanĝon . »
Post tio li ekdormis kaj forte ronkis . Sed Toro prenis la sakon kaj volis ĝin malligi Sed por tion diri, kvankam tio ŝajnas nekredebla, li ne povis malligi eĉ unu nodon, kaj neniun ŝnurfinon li povis ekmovi tiel, ke la ligaĵo estu malpli fiksita ol antaŭe. Kaj kiam li vidis, ke tiu laboro servas por nenio, li ekkoleris, kaptis tiam ambaŭmane la martelon Mjollnir kaj paŝis antaŭen per unu piedo tien, kie Skrymir kuŝas, kaj frapis sur lian kapon. Skrymir vekiĝis kaj demandis, ĉu iu folio falis sur lian kapon, kaj same, ĉu ili finis manĝi kaj estas pretaj por dormi Toro respondis, ke ili tiam iros dormi. Ili tiam iris kuŝigi sin sub alia kverko. Kaj por diri al vi la veron, dormi sen timo ne estis tiam facile
Sed en la mezo de la nokto Toro aŭdis, ke Skrymir firme dormas kaj ronkas tiom brue, ke reehiĝas la tuta arbaro . Tiam Toro ekstaris kaj lin alpaŝis, svingis forte kaj rapide la martelon kaj frapegas sur la mezon de lia verto. Li sentis, ke la faco de la martelo sinkis pro funde en la kapon. En tiu momento Skrymir vekiĝis kaj diris: «Kio estis tio, ĉu falis iu glano sur mian kapon, aŭ kion vi faras, Toro?» Sed Toro retropaŝis rapide kaj respondis, ke li ĵus vekiĝis, diris ke estas meznokto kaj ankoraŭ tempo por dormi. Tiam li konsideris, ke se li trovos alian ŝancon por fari al Skrymir la trian frapon, tiam tiu ne plu malfermu la okulojn. Li nun kuŝiĝis kaj atentis, ĉu Skry- mir denove endormiĝos profunde
Mallonge antaŭ tagiĝo li aŭdis, ke Skrymir firme dormas, tiam li ekstaris kaj kuris al la dormanto, svingis la martelon per plena forto kaj frapis sur la tempion turnitan supren . La martelo tiam sinkis ĝis la tenilo. Skrymir rektiĝis al sida pozicio kaj pasigis la manon trans la tempion kaj diris: «Cu iuj birdoj sidas tie sur la arbo super mi? Mi suspektas, ke ia vergeto de la branĉoj falis sur mian kapon je vekiĝo. Aŭ ĉu vi maldormas, Toro? Jam estas tempo leviĝi kaj sin vesti . Ne restas al vi longa vojo ĝis la fortikaĵo, kiu nomiĝas Utgar- do*. Mi aŭdis vin subflustri inter vi, ke mi estas homo ne malgran- da laŭ staturo, sed se vi venos al Utgardo, vi tie vidos homojn pli grandajn ol mi estas Nun mi volas doni al vi bonan konsilon Ne agu aplombe . Ne toleros facile la homoj de Utgardo-Loki* bom- bastojn de tiaj etuloj, kiaj vi estas . Alie, vi iru returne, kaj tion fari mi opinias plej konsilinda por vi Sed se vi volas daŭrigi vian iron, tiam direktu ĝin al la oriento, sed mia vojo nun kondukas norden al tiuj montoj, kiujn vi nun povas vidi . »
Skrymir prenis la sakon de provizoj kaj ĵetis sur sian dorson kaj sin turnis abrupte for de ili en la arbaron. Kaj ne estas menciite, ke la Azoj esprimis al li deziron de agrabla rekuniĝo.
46. Pri la sportoj de Toro kaj de liaj kompanoj
Toro nun daŭrigis la vojaĝon kun siaj kompanoj, kaj iris ili ĝis tagmezo. Tiam ili vidis grandan fortikaĵon starantan sur iu kampo, kaj devis ili klini dorsen siajn kapojn por povi vidi ties suprojn . Ili nun iris al la fortikaĵo, kaj estis palisara pordego antaŭ la enirejo, kaj estis ĝi fermita Toro puŝis sur la pordegon, sed ne povis ĝin malfermi . Sed kiam ili pli insiste klopodis eniri la fortikaĵon, ili sukcesis trapremi sin inter la palisoj kaj tiel eniris Tiam ili vidis grandan halon kaj ĝin aliris Estis malfermita la pordo Ili enpaŝis internen kaj tie vidis multajn homojn sur du benkoj, kaj estis ili plej multaj ekstreme grandstaturaj. Poste ili prezentis sin antaŭ la reĝo Utgardo-Loki, kaj lin salutis . Sed li prenis sian tempon antaŭ ol direkti siajn okulojn al ili kun moka rideto, kiu montris liajn dentojn, kaj diris:
«Senhaste iras longan vojon novaĵoj gravaj! Aŭ ĉu estas vera, kion mi pensas, ke tiu bubeto estas Veturo-Toro? Sed pli potenca vi ja devas esti, ol vi ŝajnas al mi nun . Aŭ kiujn sportojn vi kapablas, vi kaj viaj kompanoj? Neniu estas allasita por esti inter ni, kiu ne pose das iun talenton aŭ kapablon pli elstaran ol ĉe plej multaj homoj.»
Tiam diris tiu, tenanta sin plej laste en vico, kiu estis Loki: «Mi posedas tiun talenton, kiun mi estas tute preta montri, kiel mi nun diras: ke neniu troviĝas ĉi tie, kiu pli rapide kapablas manĝi ol mi.» Tiam respondis Utgardo-Loki: «Tio estas vera talento, se vi ĝin plenumas, kaj ni devas elprovi tiun arton. » Li vokis homon, kiu sidis sur benko malantaŭe en la halo, kiu estis nomita Logi*, ke li venu antaŭen sur la plankon por konkuri kontraŭ Loki Tiam unu trogo estis alportita kaj metita sur la plankon meze de la halo kaj estis tiu plenigita per viando. Sidiĝis Loki ĉe unu ĝia fino kaj Logi ĉe la alia, kaj manĝis ambaŭ kiel eble plej rapide kaj renkontiĝis en la mezo de la trogo. Tiam Loki estis manĝinta la tuton de la viando ĝis la ostoj, sed Logi estis manĝinta la viandon kaj la ostojn kaj ankaŭ la trogon, kaj ŝajnis al ĉiuj, ke Loki perdis en la konkuro.
Tiam demandis Utgardo-Loki, kiun ludon povas plenumi tiu junulo, kiu estas kun ili . Tjalfi respondis ke li volonte vetkuros kontraŭ iu ajn, kiun Utgardo-Loki prezentos por tio. Ci tiu diris, ke tio estas bona sportludo, kaj ke li tion kredas, ke Tjalfi devas havi grandan kapablon por kurado, ĉar li volas plenumi tian faron. Li deklaris, ke tiu ludo estu senplie elprovota en konkuro . Ekstaris tiam Utgardo-Loki kaj eliris el la halo, kaj estis tie tre taŭga tereno por vetkurado sur ebena kampo . Tiam Utgardo-Loki alvokis al si iun knabeton, kiu estas nomita Hugi* kaj petis lin kuri konkure kun Tjalfi . Tiam ili faris la unuan kuron, kaj estis Hugi tiom pli rapida, ke li alturnis rekure kontraŭ Tjalfi ĉe la fino de la kurejo.
Tiam diris Utgardo-Loki: «Vi devas, Tjalfi, pli multe klopodi, se vi volas venki en tiu ĉi konkuro! Sed mi devas tion rekoni, ke neniam antaŭe venis iu ĉi tien, kiu pli rapide kuris ol vi.» Ili nun faris alian kuron, kaj kiam Hugi venis al la fino de la kurejo kaj returnis, tiam estis ankoraŭ longa arkpafo inter li kaj Tjalfi. Tiam diris Utgardo-Loki:
«Tjalfi tre bone kuras laŭ mia opinio, sed mi ne kredas, ke li nun venkos en tiu ĉi konkuro. Sed ni nun vidu, kiam ili kuros por la tria fojo . »
Ili tiam faris la trian kuron, sed kiam Hugi atingis la finon de la kurejo kaj returnis, tiam Tjalfi ankoraŭ ne atingis la mezon de la kurvojo. Tiam ĉiuj diris, ke la konkuro estas jam elprovita.