Выбрать главу

Tiam Utgardo-Loki demandis al Toro, kiun el siaj apartaj ka- pabloj li volus montri antaŭ ili, tiel grandiozaj estas la rakontoj famigantaj liajn heroaĵojn. Tiam Toro diris, ke li preferas konkuri je trinkado kontraŭ iu el liaj homoj . Utgardo-Loki diris, ke tio es­ tas en ordo kaj eniris la halon kaj alvokis sian serviston kaj petis, ke li alportu la pun-kornon* el kiu liaj korteganoj kutimas trinki . Tiam la servisto alportis la kornon kaj ĝin donis al Toro Tiam diris Utgardo-Loki:

«Se homo malplenigas tiun ĉi kornon je unu spiro, oni konsideras tion elstara trinko . Iuj homoj ĝin malplenigas je du spiroj, sed neniu estas tiel mizera trinkanto, ke li ne malplenigas ĝin je tri spiroj.»

Toro rigardis la kornon kaj konsideris ĝin ne tre granda, sed tamen iom longa . Sed li estis tre soifa kaj ektrinkis kaj glutis grand- kvante kaj pensis, ke li ne devos pli okupi sin pri la korno . Sed kiam seniĝis al li la spiro kaj li rektigis sin de la korno kaj rigardis kiel statas pri la trinko, tiam ŝajnis al li, ke apenaŭ estas konstatebla ia diferenco, ĉu estas malpli alte en la korno ol estis antaŭe.

Tiam diris Utgardo-Loki: «Tiu estis bona trinko, sed ne ekscesa. Mi ne estus tion kredinta, se iu estus dirinta al mi, ke Toro de la Azoj ne povus trinki pli multe je unu spiro. Sed mi tamen scias, ke vi volas malplenigi la kornon je la dua spiro . »

Toro ne respondis, metis la kornon al sia buŝo kaj estis firma en sia decido, ke li nun plenumos pli grandan trinkon kaj daŭrigis la trinkadon ĝis kiam mankis al li spiro kaj trovis tiam denove, ke la malsupra fino de la korno ne leviĝis tiom alten kiel li atendis. Kaj kiam li prenis la kornon de sia buŝo kaj ĝin enrigardis, ŝajnis al li, ke malleviĝis en la korno eĉ malpli ol je la antaŭa fojo. Estis la ni­ velo proksimume tia, ke la korno estis transportebla sen transranda elverŝiĝo de la trinkaĵo .

Tiam diris Utgardo-Loki: «Kion nun, Toro? Cu vi ne tro multe ŝparas vin ol estas por vi prudente por provi ankoraŭ unu trinkon? Sajnas al mi tiel, se vi nun trinkos el la korno la trian trinkon, ke tiun vi celas kiel la plej grandan » Tiam Toro ekkoleris, metis la kornon al sia buŝo kaj trinkis tiom forte, kiom li povis kaj daŭrigis la trinkadon plejeble longe . Sed kiam li enrigardis la kornon, tiam estis videbla diferenco iom menciinda Li tiam transdonis la kor- non kaj ne volis trinki plu .

Tiam diris Utgardo-Loki: «Estas nun tio evidenta, ke via forteco ne estas tiom granda, kiel ni kredis. Sed ĉu vi volas provi pliajn konkurojn? Estas klare, ke vi neniom profitis el ĉi tiu?»

Toro respondis: «Iujn pliajn ludojn mi pretas elprovi. Sed strange miriga estus por mi, se tiaj trinkoj estus konsiderataj malgrandaj, kiam mi estis hejme ĉe la Azoj. Sed kiun ludon vi nun volas pro- poni al mi?»

Tiam diris Utgardo-Loki: «Tion faras ĉi tie junaj knaboj, kion vi eble konsideras ne rimarkinda, ke ili levas de la tero mian katon Sed mi ne mencius ion tian al Toro de la Azoj, se mi ne jam vidis ke vi estas multe malpli impona persono ol mi antaŭe kredis »

Tuj poste enkuris griza kato sur la plankon de la halo, kaj estis tiu iom granda, sed Toro alpaŝis kaj metis sian manon sub ĝian ven- tron kaj ĝin levis, sed la kato kurbigis la dorson tiom multe, kiom Toro streĉlevis sian manon. Sed kiam Toro jam streĉis ĝin tiom alten, kiom li pleje povis, tiam la kato levetis unu piedon, kaj estis Toro ne kapabla plenumi tiun ludon .

Tiam diris Utgardo-Loki: «Iris tiu ludo precize tiel kiel mi supo- zis. La kato estas iom granda, sed Toro estas malalta kaj malgranda kompare kun tiuj granduloj, kiuj estas ĉi tie inter ni.»

Tiam diris Toro: «Malgranda kiel vi diras, ke mi estas, mi nun volas ke iu alpaŝu kaj luktu kun mi. Nun mi estas kolera!» Tiam respondis Utgardo-Loki, superrigardante la benkojn: «Mi ne vidas iun ĉi tie, kiu ne konsiderus tion sendigna bagatelo lukti kun vi.» Kaj plie li diris: «Sed unu momenton! Alvoku por veni ĉi tien la maljunulinon, mian nutristinon Elli* kaj luktu Toro kun ŝi, se li volas. Si faligis homojn, kiuj ŝajnis al mi ne malpli fortikaj ol Toro estas »

Tuj poste eniris la halon iu virino maljuna. Tiam diris Utgardo- Loki, ke ŝi havu luktan konkuron kun Toro de la Azoj. Ne estas multo por rakonti pri tio. Tiel okazis pri tiu konkuro, ke ju pli forte Toro klopodis pri la lukto, des pli firme ŝi staris sur la piedoj Tiam la maljunulino komencis provi artifikajn lertaĵojn, kaj fariĝis tiam al Toro malfirmaj la piedoj, kaj estis tiu luktado malmole severa, kaj pasis ne longa tempo ĝis kiam Toro falis sur unu genuon Tiam alpaŝis Utgardo-Loki, petis ilin ĉesigi la lukton kaj tiel diris, ke Toro apenaŭ bezonas defii pliajn homojn al luktado en lia halo. Estis tiam jam malfrue en la nokto . Utgardo-Loki montris sidlokojn al Toro kaj liaj kompanoj, kaj pasigis ili tie la nokton je bona regalado .

47. Disigo de Toro kaj Utgardo-Loki

Sed en la mateno, jam kiam tagiĝis, Toro ekstaris, li kaj liaj kom- panoj, sin vestis kaj pretigis sin por foriro Tiam alvenis Utgardo- Loki kaj igis pretigi por ili manĝotablon, ne mankis tiam bona re­ galo, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Sed kiam ili estis manĝintaj ili ekiris . Utgardo-Loki akompanis ilin eksteren kaj iris kun ili survojen eks- ter la fortikaĵon . Sed je disiĝo Utgardo-Loki parolis al Toro kaj demandis, kiel plaĉis al li la vizito kaj ĉu li iam renkontis iun pli potencan ol li estas Toro diris, ke li ne povas diri, ke li ne suferis maldigniĝon dum iliaj intertraktoj. «Kaj scias mi, ke vi konsideras min homo de malmulta valoro, kaj tio min ĝenas »

Tiam diris Utgardo-Loki: «Mi volas diri al vi la veron, nun kiam vi jam eliris el la halo, ke se mi pli longe vivos kaj mem povos kon- troli miajn aferojn, neniam plu estos al vi permesite eniri mian re- zidejon. Kaj estas plej certe, ke vi neniam estus ĝin enirinta, se mi scius antaŭe, ke vi posedas tiom grandan potencon, kiu kondukis nin preskaŭ al plena katastrofo. Sed mi trompis vin per iluziaĵoj, tiel, ke por la unua fojo, en la arbaro, tio estis mi, kiu tie renkontis vin. Kaj kiam vi ne povis malligi la sakon de provizoj, tiam mi estis liginta ĝin per magia ferdrato, sed vi ne sciis kiel ĝin malligi. Kaj kiam poste vi frapis min trifoje per la martelo, tiam estis la unua frapo la malplej peza, sed tamen tiom forta, ke ĝi estus kaŭzinta mian morton, se ĝi estus trafinta min . Sed tie apud la fortikaĵo, kie vi vidis platan rokon kaj rimarkis vi en ĝi tri valojn kvadratajn kaj unu la plej profundan, tiuj estas la spuroj de via martelo; la rokon mi submetis kontraŭ viajn frapojn, sed tion vi ne vidis. Kaj tiel same estis pri la ludoj, ĉe kiuj vi konkuris kun miaj korteganoj. Ce la unua, kiun plenumis Loki, li estis ja malsata kaj manĝis rapide Sed lia konkuranto, kiu nomiĝas Logi, tiu estis sovaĝa fajro kaj bruligis ne malpli rapide la trogon ol la viandon . Sed kiam Tjalfi kuris konkure kun tiu, kiu nomiĝas Hugi, tio estis mia penso, kaj ne estis tio probabla, ke Tjalfi povos ĝin superi je rapido . Sed kiam vi trinkis el la korno kaj trovis malmulte efika la trinkadon, pri tio mi devas diri, ke tiam okazis tia mirigaĵo, kiun mi neniam kredis ebla: la alia fino de la korno estis en la maro, sed tion vi ne vidis. Kaj nun, kiam vi venos al la maro, tiam vi povos vidi, kioman mallevon de la marnnivelo vi kaŭzis per via trinkado.» Ci tion oni nun nomas malfluso de la maro. Kaj li daŭrigis: «Kaj ne malpli min impresis tio, kiam vi levis la katon, kaj por diri la veron, tiam ĉiuj ektimis, kiam vi levis unu el ĝiaj piedoj dis de la tero; sed tiu kato ne estis tia, kiel ŝajnis, ĝi estis la Midgardo- Serpento* mem, kiu kuŝas ĉirkaŭ ĉiuj landoj, kaj ĝia longo apenaŭ sufiĉis por ke ĝia kapo kaj ĝia vosto tuŝu la teron, tiom alten vi le- vis la Serpenton, tiel ke estis jam proksime al la ĉielo. Sed tiu estis ja granda miraklo, via luktado kun Elli, kaj staris vi tiom longe kaj falis ne pli ol sur unu genuon, ĉar neniam estis iu kaj neniam estos iu kiu vivos tiom longe, ke la maljunaĝo ne faligos lin en la fino Kaj mi devas diri al vi la veron, ke ni devas nun disiĝi, kaj estos pli bone por ni ambaŭ, ke vi neniam plu venu por renkonti min . Se tiel, mi defendos mian fortikaĵon per similaj trompoj aŭ aliaj, tiel ke vi neniam akiros potencon super mi »