Sed la Azoj prenis la korpon de Baldur kaj portis al la maro. La ŝipo de Baldur nomiĝis Hringhorni*, ĝi estis la plej granda el ŝipoj, kaj volis la dioj puŝi ĝin sur la maron kaj tie fari la funebran bruligon Sed la ŝipo ne estis movebla Tiam oni sendis mesaĝon al Gigantolando por alvenigo de tiu gigantino, kiu nomiĝas Hyr- rokkin*, sed kiam ŝi alvenis, rajdante sur lupo kaj havante serpen- ton kiel bridrimenon, tiam ŝi desaltis de la rajdobesto, sed Odino alvokis kvar berserkojn por gardi la beston, sed ili ne povis ĝin teni sen faligi ĝin Tiam Hyrrokkin paŝis al la pruo de la ŝipo kaj ĝin ĵetis antaŭen jam per la unua ekpuŝo, tiel ke fajreroj saltis el la kilŝtipoj kaj skuiĝis ĉiuj landoj. Tiam Toro ekkoleris kaj kaptis la martelon kaj minacis frakasi ŝian kapon ĝis la dioj petis lin indulgi ŝian vivon
Tiam estis portita sur la ŝipon la korpo de Baldur, kaj kiam tion vidis Nanna, filino de Nep*, lia edzino, ŝi kolapsis pro doloro de malĝojo kaj mortis, kaj estis ŝi portita sur la brulstakon kaj fajro al ĝi farita. Tiam Toro ekstaris kaj konsekris la fajron per Mjollnir. Sed iu gnomo kuris antaŭ liaj piedoj, tiu nomiĝis Lit*, Toro batis kontraŭ lin per la piedo kaj ekpuŝis lin en la fajron, kie li brulis .
Ci tiun bruligon ĉeestis estaĵoj divers-specaj. Unue menciinda estas Odino, kaj kun li estis Frigg kaj la valkirioj kaj liaj korvoj. Sed Freyr alveteris per sia ĉaro kun tiu apro, kiu nomiĝas Gullin- tanni* aŭ Slidrugtanni*. Sed Heimdall rajdis sur sia ĉevalo, kiu nomiĝas Gulltopp*, sed Freyja alveturis kun siaj katoj. Tien venis ankaŭ multaj prujno-gigantoj kaj monto-gigantoj. Odino metis sur la fajron oran ringon, nomitan Draupnir*, ĝi havis poste la naturon, ke ĉiun naŭan nokton gutis el ĝi ok oraj ringoj de sama pezo. La ĉevalo de Baldur estis kondukita sur la fajron kun ĉiuj jungaĵoj.
Sed pri Hermod estu nun dirite, ke li rajdis dum naŭ noktoj tra valoj mallumaj kaj profundaj, tiel ke li vidis nenion ĝis li venis al la rivero Gjoll*, kaj rajdis sur la ponton de Gjoll . Gi estas tegita per brilanta oro . Estas nomita Modgunn* la junulino, kiu gardas la ponton; ŝi demandis pri lia nomo kaj familio kaj diris, ke en la antaŭa tago transrajdis la ponton kvin batalionoj de mortintaj homoj, «sed ne malpli resonas la ponto sub vi sola, kaj ne havas vi la koloron de mortinto. Kial vi rajdas ĉi tie sur la vojo de Hel?» Li respondis, ke «mi rajdas al Hel por serĉi Baldur. Aŭ ĉu vi okaze vidis Baldur sur la vojo de Hel?» Sed ŝi diris al li, ke Baldur rajdis trans la ponton de Gjoll, «sed malsupren kaj norden kondukas la vojo de Hel . »
Tiam Hermod rajdis ĝis li venis al Helgrindur,* tiam li deseliĝis kaj plistreĉis la selzonon, surseliĝis kaj spronis la ĉevalon, kaj la ĉevalo transsaltis la pordegon tiom forte, ke ĝi neniel ĝin tuŝis. Tiam Hermod rajdis al la palaco de Hel kaj deseliĝis kaj eniris la halon kaj vidis tie Baldur, sian fraton, sidantan sur honora benko . Hermod tie restis dum la nokto . Sed en la mateno Hermod petis al Hel, ke Baldur havu ŝian permeson rajdi hejmen kun li kaj diris, kioma plorado estas ĉe la Azoj. Sed Hel diris, ke tio estu elprovita, ĉu Baldur estas tiel amata, kiel estas dirite, kaj «se ĉiuj objektoj kaj estaĵoj, vivaj kaj senvivaj, en la mondo, priploros lin, tiam li povos reiri al la Azoj, sed daŭre resti ĉe Hel, se iu kontraŭos aŭ rifuzos plori . » Tiam ekstaris Hermod, sed Baldur akompanis lin el la halo kaj prenis la ringon Draupnir kaj sendis al Odino kiel memoraĵon, sed Nanna sendis al Frigg valoran tukon kaj pliajn donacojn, kaj al Fulla fingran ringon . Tiam Hermod reiris sur la vojo kaj venis al Azgardo kaj raportis pri ĉiuj okazaĵoj, kiujn li vidis kaj aŭdis.
Tiam la Azoj sendis mesaĝistojn tra la tuta mondo por peti, ke Baldur estu elplorita el la mondo de Hel. Kaj ĉiuj tion faris, la ho- moj kaj la bestoj kaj la tero kaj la ŝtonoj kaj la arboj kaj ĉiuj meta- loj, kiel vi certe povis konstati, ke ĉi tiuj lastaj ploras kiam ili venas el frosto en varmon. Kiam la senditoj iris hejmen kaj estis bone plenumintaj sian komision, ili trovis en iu groto gigantinon, kiu tie sidis, ŝi nomiĝis Tokk.* Ili petis ŝin plori por Baldur. Si diris:
Ploras Tokk
sekajn larmojn
pro la bruligo de Baldur;
nek viva, nek morta
favoris min fil' de Odino,
tenu Hel kion havas .
Estas la supozo, ke tiu estis Loki Laufeyjarson, kiu faris la plej multajn malbonojn inter la Azoj."
50. Lokí kateníta
Tiam diris Gangleri: "Multon atingis Loki, ke li unue tion kaŭzis, ke Baldur estis mortigita, kaj ankaŭ tion, ke li ne estis liberigita de Hel. Sed ĉu li estis punita pro tiuj faroj?"
La Alta diris: "Estis li tiel repagita, ke li pro tio longe suferos. Kiam la dioj tiom koleris kontraŭ li, kiel estis ja atendeble, li forku- ris kaj sin kaŝis sur iu monto, konstruis tie domon kun kvar pordoj, tiel ke li povis rigardi el la domo al ĉiuj direktoj. Sed ofte dum tagoj li transprenis la formon de salmo kaj tiam kaŝis sin sub akvo- falo nomita Franangrsfors* Tiam li pensis, kian rimedon eltrovus la Azoj por trovi lin kaj kapti en la akvofalo. Sed kiam li sidis en la domo, li prenis linan fadenon kaj plektis el ĝi maŝojn, kiel reto estas ĉiam poste farita, sed fajro brulis antaŭ li. Tiam li vidis, ke la Azoj jam estas je mallonga distanco de la domo kaj estis Odino vidinta el la Hlidskjalf, kie li sin trovas . Li tuj eksaltis el sia sidloko kaj en la riveron, ĵetinte la reton sur la fajron .
Sed kiam la Azoj venis al la domo, tiam eniris unue tiu, kiu estas la plej saĝa el ĉiuj, li nomiĝas Kvasir*. Kaj kiam li vidis sur la fajro la restintan formon de la cindraĵo, kie estis brulinta la reto, tiam li tuj komprenis, ke ĝi estas ilo por kapti fiŝojn, kaj diris tion al la Azoj. Ili tiam ekagis kaj faris por si reton imite al la formo, kiun ili vidis en la cindro, laŭ la modelo farita de Loki. Kaj kiam la reto estis preta, la Azoj iris al la rivero kaj ĵetis la reton en la akvofalon, kaj tenis Toro unu finon de la reto kaj la alian ĉiuj Azoj, kaj trenis ili la reton Sed Loki sin retiris antaŭ la fronto de la reto kaj kuŝigis sin inter du ŝtonoj Ili transtrenis la reton super lin kaj trovis, ke io viva estas sube, kaj reiras por la dua fojo al la akvofalo kaj elĵetis la reton kaj fiksis al ĝi ion pezan, por ke ne estu eble subiri ĝin. Loki tiam iris antaŭ la reto, sed kiam li vidis, ke mallonga distanco restas ĝis la maro, tiam li saltis supren trans la retŝnuron kaj renaĝis ĝis la akvofalo. Nun la Azoj vidis, kie li iras kaj reiris denove supren al la akvofalo kaj dividis sin en du lokojn, sed Toro vadis laŭ la mezo de la rivero, kaj iris tiel ĝis la maro Sed kiam Loki vidis, ke estas du alternativoj, estis vivdanĝere impeti en la maron, alia estis denove transsalti la reton, kaj tion li faris, kaj saltis plej rapide trans la retoŝnuron . Toro svingis sian manon post lin kaj lin kaptis kaj glitis li laŭ lia mano ĝis la mano haltis ĉe la vosto, kaj tio estas kaŭzo de tio, ke la salmo tiom mallarĝiĝas je la malantaŭa parto
Nun Loki estis kaptita sen indulgo kaj prenita al iu groto . Tiam ili prenis tri platajn ŝtonojn kaj akrigis la randojn kaj trafrapis truon sur ĉiun ŝtonon. Tiam estis alvenigitaj la filoj de Loki, Vali* kaj Nari* aŭ Narfi*. La Azoj ŝanĝis Vali al la formo de lupo kaj disŝiris li Narfi, sian fraton. Tiam la Azoj prenis liajn intestojn kaj ligis
Loki per ili sur la tri akrajn platŝtonojn, staras unu sub liaj ŝultroj, alia sub liaj koksoj, la tria sub liaj genukavoj, kaj transformiĝis tiuj ligoj al fero . Tiam Skadi* prenis serpenton kaj fiksmetis ĝin super li tiel, ke la veneno gutadu el la serpento sur lian vizaĝon. Sed Sigyn*, lia edzino, staras apud li kaj tenas pelvon sub la veneno, sed kiam pleniĝas la pelvo, ŝi iras eksteren kaj elĵetas la venenon . Sed dume la veneno gutas sur lian vizaĝon, tiam li ekskuiĝas tiom forte, ke la tuta tero tremas Tion vi nomas tertremo Tie li kuŝas katenita ĝis la Ragnarok*."