Tiam diris la Tria: "Unue tamen estis tiu mondo en la suda parto, kiu nomiĝas Muspell*. Gi estas hela kaj varma, ĉar tiu regiono bru- las kaj flamas, ĝi estas ankaŭ nealirebla por tiuj, kiuj tie estas frem- daj kaj ne havas tie praloĝon Tiu estas nomita Surt*, kiu tie sidas sur landolimo por defendo kaj tenas flamantan glavon . Je la finiĝo de la mondo li iros al batalo kaj venkos ĉiujn diojn kaj detruos la tutan mondon per fajro. Tiel estas dirite en Voluspa:
Surt el sudo iras kun fajro, suno rebrilas sur glavo nuda; rokoj brufalas, kurfalas gigantinoj, homoj mortvojas, fendiĝas ĉielo."
5. Estigo de Ymir kaj la prujno-gigantoj
Gangleri diris: "Kiaj estis aferoj antaŭ ol ekestis la generacioj kaj pliiĝis la homa raso?"
Tiam diris la Alta: "La riveroj, kiuj nomiĝas Elivogar*, kiam tiuj estis atingintaj tiom foren de la fonto, ke la glaci-blokera fluo, kiu ilin akompanis, rigidiĝis simile al skorio, kiu apartiĝas el forno, tiam ĝi solidiĝis al firma glacio. Kaj kiam tiu glacio haltis kaj ne plu fluis, la leviĝanta humido prujniĝis, kaj amasiĝis la prujno, unu tavolo sur alia, direkte en la faŭkon de Ginnungagap."
Tiam diris TEgale-Alta: "Ginnungagap, tiu parto, kiu frontas al la nordo, pleniĝis de la maso kaj pezo de glacio kaj prujno, kaj interne de humido kaj vento . Sed la suda parto de Ginnungagap heliĝis pro la fajreroj kaj la forbrulaĵoj, kiuj alflugis el la mondo de Muspell."
Tiam diris la Tria: "Same kiel malvarmo kaj ĉiaj severaj minacoj devenis el Niflheim, tiel ĉio proksima al Muspell estis varmega kaj brila. Sed Ginnungagap estis tiel milde varma kiel aero senventa. Kaj kiam sin renkontis la prujnoj kaj la blovoj de varmo, la glacio degelis kaj gutis, kaj el tiuj fluantaj gutoj estiĝis vivo pro la forto de tiu, kiu sendis la varmon, kaj kreiĝis homa formo kaj estas tiu nomita Ymir*, sed la prujno-gigantoj nomas lin Aurgelmir*, kaj devenas de li la raso de prujno-gigantoj, kiel estas dirite en Voluspa la malpli longa*:
Devenas de Vidolf* ĉiuj sibiloj, kaj de Vilmeid* la magiistoj, sed sorĉistoj de Svarthofdi*, ĉiuj gigantoj de Ymir devenas.
Kaj jenon diris la giganto Vaftrudnir*:
El Elivogar ĵetiĝis gutoj
glaciaj kaj kreskis giganto; tie niaj gentoj kuniĝas ĉiuj, tial ferocas nia raso."
Tiam diris Gangleri: "Kiel el tie kreskis la gentoj, kaj kiel okazis, ke estiĝis aliaj homoj? Aŭ ĉu vi kredas tiun dio, pri kiu vi rakon- tis?"
Tiam respondis la Alta: "Neniel ni rekonas lin kiel dion. Li estis malbona kaj ĉiuj liaj parencoj, ilin ni nomas prujno-gigantoj. Kaj estas tiel dirite, ke kiam li dormis, li ŝvitis Tiam kreskis el sub lia maldekstra brako viro kaj virino, kaj unu lia kruro generis filon kun la alia. Kaj de tiuj devenas raso, tiu estas la prujno-gigantoj. La praan giganton, lin ni nomas Ymir."
6. Prí Audhumla kaj la estígo de Odíno
Tiam diris Gangleri: "Kie vivis Ymir, aŭ per kio li vivtenis sin?"
La Alta respondis: "Sekvis tio, kiam gutis la prujno, ke kreiĝis tiu bovino, kiu nomiĝas Audhumla*, sed kvar riveroj de lakto fluis el ŝiaj mampintoj, kaj nutris ŝi Ymir."
Tiam diris Gangleri: "Per kio sin nutris la bovino?"
La Alta respondis: "Si lekis la prujno-ŝtonojn*, kiuj estis salaj. Kaj en la unua tago, kiam ŝi lekis la ŝtonojn, aperis el la ŝtono, en la vespero, unu haro de homo, en la dua tago kapo de homo, en la tria tago tuta homo . Tiu estas nomita Buri*. Li estis belaspekta, granda kaj potenca. Li generis filon, kiu nomiĝis Bor*, tiu havis kiel edzi- non virinon, kiu nomiĝis Bestla*, filino de la giganto Boltorn*, kaj havis ili tri filojn. Unu nomiĝis Odino*, dua Vilji*, tria Ve*. Kaj estas mia kredo, ke tiu Odino kaj liaj fratoj estas la regantoj de la ĉielo kaj de la tero. Tion ni opinias, ke li tiel nomiĝas. Tiu estas la nomo de tiu, kiu estas la plej granda kaj la plej glora, kaj vi farus bone, se ankaŭ vi tiel lin nomus."
7. Mortígo de Ymír kaj prí Bergelmír
Tiam diris Gangleri: "Kiel ili povis kunvivi, aŭ kiu estis la plej potenca el la du rasoj?"
Tiam respondis la Alta: "La filoj de Bor mortigis la giganton Ymir. Kaj kiam li falis, fluis el liaj vundoj tiom da sango, ke ĝi dro- nigis la tutan rason de la prujno-gigantoj krom unu, kiu eskapis kun sia familio . Tiun nomas la gigantoj Bergelmir*. Li eniris sian farun- ujon* kun sia edzino kaj tie ili tenis sin sekuraj, kaj de ili devenis postaj generacioj de la prujno-gigantoj, kiel estas jene dirite:
Sennombrajn vintrojn antaŭ la kreo de la tero, Bergelmir estis naskita; tion mi unue memoras, kiam la multescia giganto estis metita en farunujon."
8. La fíloj de Bor kreís la teron kaj la cíelon
Tiam diris Gangleri: "Pri kio okupis sin la filoj de Bor, se vi kredas ilin dioj?"
La Alta diris: "Ne estas malmulto por rakonti pri tio. Ili prenis Ymir kaj portis en la mezon de Ginnungagap kaj faris el li la teron, el lia sango la maron kaj la lagojn. La tero estis farita el la karno, sed la rokoj el la ostoj. Stonojn kaj krudan gruzon ili faris el la den- toj kaj el la molaroj kaj el la ostoj, kiuj estis rompitaj."
Tiam diris TEgale-Alta: "El la sango, kiu fluis el liaj vundoj kaj iris libere, ili faris la maron per kiu ili ĉirkaŭligis kaj limfiksis la teron kaj metis tiun maron kiel cirklon ĉirkaŭ ĝi, kaj ŝajnos al plej multaj neeblaĵo transiri tiun maron."
Tiam diris la Tria: "Ili ankaŭ prenis lian kranion kaj faris el ĝi la ĉielon kaj metis ĝin super la teron kun kvar anguloj, kaj sub ĉiu angulo ili starigis gnomon. Ili nomiĝas tieclass="underline" Austri, Vestri, Nordri, Sudri*
Tiam ili prenis fajrerojn kaj ardajn skoriojn, kiuj elĵetiĝis disvas- ten el la mondo de Muspell, kaj lokis ilin sur la mezan firmamen- ton de la ĉielo, kaj supre kaj malsupre, por lumigi la ĉielon kaj la teron. Ili donis lokon al ĉiuj lumoj, al iuj sur la ĉielo, iuj iris libere sub la ĉielo, kaj ili fiksis por ili poziciojn kaj metis ordon al ilia irado . Estas dirite en malnovaj fontoj, ke per ili estas distingitaj la tagoj kaj la noktoj kaj la nombrado de la jaroj, kiel estas dirite en Voluspa:
Suno ne sciis sian pasvojon, luno ne sciis sian potencon, steloj ne sciis siajn lokojn
Tiel estis antaŭ ol tio okazis."
Tiam diris Gangleri: "Tio estas grava informo, kiun mi ĵus aŭdis. Mirinde granda konstruo tio estas kaj lerte farita. Kiel estis la tero aranĝita?"
Tiam respondis la Alta: "Gi estas ronda laŭ la rando kaj ĉirkaŭe kuŝas la profunda maro, kaj sur tiu marbordo ili donis landojn por loĝado al la gentoj de gigantoj . Sed pli interne sur la tero ili faris muron ĉirkaŭ la mondo kontraŭ atakoj de gigantoj, kaj por tiu muro ili uzis la okulharojn de la giganto Ymir, kaj nomis tiun muron Midgardo*. Ili ankaŭ prenis lian cerbon kaj ĝin ĵetis supren en la aeron kaj tiel faris la nubojn, kiel ĉi tie estas dirite:
El la karno de Ymir la tero estis farita, la maro el la sango, rokoj el la ostoj, arboj el la haroj, la ĉielo el la kapo.
Sed el la okulharoj faris la mildaj dioj Midgardon por la homoj, sed el lia cerbo estis kreitaj la minacaj nuboj."
9. La filoj de Bor kreis la unuajn homojn
Tiam diris Gangleri: "Tio ŝajnas mi granda faro, ke ili tiom plenu- mis, ke la tero kaj la ĉielo estis faritaj kaj la suno kaj la steloj estis metitaj sur siajn lokojn kaj reguligita la pasado de la tagoj kaj la noktoj. Kaj de kie venis la homoj, kiuj loĝas en la mondo?"
Tiam respondis la Alta: "Kiam la filoj de Bor iris sur la bordo de la maro, ili trovis du trunkojn de arboj kaj prenis ili la trunkojn kaj kreis el ili homojn. La unua donis spiron kaj vivon, dua konscion kaj movon, la tria aspekton, parolon kaj aŭdon kaj vidon; donis al ili vestojn kaj nomojn . Estis nomita Ask*la viro, sed Embla* la vi- rino, kaj devenis de tiuj la homa raso, al kiu estis donita por loĝado la tero interne de Midgardo
Tion farinte, ili konstruis por si fortikigitan urbon en la mezo de la mondo, kiu estas nomita Azgardo*. Gin ni nomas Trojo. Tie vivis la dioj kaj ilia idaro, kaj sekvis multaj eventoj kaj okazaĵoj diversaj kaj sur tero kaj super tero Tie estas unu loko, kiu nomiĝas Hlidskjalf*, kaj kiam Odino sidigis sin tie sur tronon, li vidis en ĉiujn mondojn kaj ĉies agojn kaj aktivojn kaj komprenis ĉion, kion li vidis. Lia edzino nomiĝis Frigg*, filino de Fjorgvin*, kaj de ili devenis la familio, kiun ni nomas la gento de la Azoj, kiu rezidis en Azgardo la antikva kaj en la apartenaj regnoj, kaj estas tuta tiu gento de dieca origino. Kaj tial li povas esti nomita Cio-Patro, ke li estas la patro de ĉiuj dioj kaj de homoj kaj de ĉio estigita de li kaj de lia potenco. La Tero estis lia filino kaj lia edzino. Kun ŝi li generis sian unuan filon, tiu estas Azo-Toro*. Li posedas potencon kaj fortecon, tial li povas supervenki ĉiujn vivantaĵojn.