“Ĝi estas riproĉvorto,” respondis Tip, iom hontapro la vorto. “Mi uzas ĝin nur kiam mi koleras.”
“Do al mi plaĉas ankaŭ vin nomi idioto,” diris laĉevalo. “Ĉar ne mi faris la riveron nek mi metis ĝintien; do nur riproĉvorto taŭgas por persono kiuekkoleras kontraŭ min ĉar ni falis en akvon.”
“Tute evidente,” respondis Tip; “mi agnoskas kemi maltaŭge parolis.” Poste l i kriis al laKukurbokapo:“ĉu vi bone statas, Joĉjo?” Ili ne aŭdis respondon. Do la knabo vokis al laReĝo:“ĉu vi bone statas, via moŝto?”
La Birdotimigilo ĝemis.
“Iel mi malbone statas,” li diris per malforta voĉo. “Vere malseka estas ĉi tiu akvo!” Tip estis tiel firme ligita per la ŝnuro ke li ne povisturni sian kapon por rigardi siajn akompanantojn; doli diris al la Seg-Ĉevalo:
“Remu per viaj kruroj al la bordo.”
La ĉevalo obeis, kaj kvankam ili flosis malrapide, ili fine atingis la transan riverbordon ĉe loko su fiĉemalalta por ke la besto povu rampi surteren. Iom malfacile la knabo sukcesis preni siantranĉilon el poŝo kaj tranĉi la ŝnuron kiu kunligis larajdantojn kaj la lignan ĉevalon. Li aŭdis laBirdotimigilon fali surteren kun sponga sono, kaj posttio li mem rapide deĉevaliĝis kaj rigardis sian amikonJoĉjo.
La ligna korpo, kun sia brilega vestaro, ankoraŭsidis rekta sur la dorso de la ĉevalo; sed mankis lakukurba kapo, kaj nur la akrigita stangeto kiuuziĝis kiel kolo videblis. Kaj la Birdotimigilo, nu, la pajlo en lia korpo estis subskuita de la malglatairado kaj puŝis sin dense en liajn krurojn kaj lamalsupran parton de lia korpo — kiu aspektis tredika kaj ronda dum lia supra parto aspektis kielmalplena sako. Sur sia kapo la Birdotimigiloankoraŭ portis la pezan kronon, kiu kudritis al lakapo por ke li ne perdu ĝin; sed la kapo estis nuntiom malseka kaj malrigida ke la pezo de la orokaj de la juveloj antaŭenpendis kaj kunpremis lapentritan vizaĝon tiom ke li aspektis precize kielJapana mopso.
Tip volonte ridus — se li ne tiom maltrankviliĝuspri sia kreito Joĉjo. Nu la Birdotimigilo, kvankamdamaĝita, restis kompleta, sed la kukurba kapo tiomnecesa por la ekzisto de Joĉjo mankis; do la knaboprenis longan stangon kiu bonfortune kuŝis proksimekaj maltrankvile returnis sin al la akvo.
Malproksime sur la akvo videblis la ora koloro dela kukurbo, kiu trankvile balanciĝis sur la ondoj. Tiumomente ĝi estis tute ne atingebla por la knabo, sed post iom da tempo ĝi flosis pli proksimen ĝis la knabo povis tuŝi ĝin per stango kaj tiri ĝin al labordo. Post tio li portis ĝin al la supro de la bordo, zorge viŝis la akvon de ĝia kukurba vizaĝo per siapoŝtuko, kaj kuris kun ĝi al Joĉjo kaj remetis la kaponsur la kolon de la viro.
“Ho ve!” estis la unuaj vortoj de Joĉjo. “Kiaspertaĉo! Ĉu akvo putrigas kukurbojn?”
Tip ne opiniis respondon necesa, ĉar li sciis keankaŭ la Birdotimigilo bezonas helpon. Do lizorgoplene elprenis la pajlon el la korpo kaj krurojde la Reĝo, kaj disetendis ĝin en la sunlumo por keĝi sekiĝu. La malsekan vestaron li pendigis sur lakorpo de la Seg-Ĉevalo.
“Se akvo putrigas kukurbojn,” komentis Joĉjo, profunde ĝemante, “mia vivo estos tre mallonga.” “Mi neniam rimarkis putron de kukurboj proakvo,” respondis Tip; “kondiĉe ke la akvo ne bolas. Se via kapo ne krevis, mia amiko, vi estas bonstata.” “Nu, mia kapo tute ne krevis,” deklaris Joĉjo, plifeliĉe.
“Sekve, ne vin ĝenu,” respondis la knabo. “Katotro pripensas kaj poste lamentas.”
“Do,” diris Joĉjo, serioze, “mi vere ĝojas ke mi neestas kato.”
La suno rapide sekigadis la vestojn, kaj Tipdisturnis la pajlon de lia Moŝto por ke la varmajradioj sorbu la malsekon kaj refreŝigu kaj resekiguĝin. Post ĝia sekiĝo, li remetis la pajlon en laBirdotimigilon, simetriigis la formon, kaj glatigis lavizaĝon tiel ke li denove portis sian kutiman gajankaj ĉarman esprimon.
“Grandan dankon,” diris la monarko, gaje, dumli ĉirkaŭpromenis kaj trovis sin bonekvilibra. “Vereestas avantaĝe esti Birdotimigilo. Se apudestas amikojpor ripari, nenio tro pereiga povas okazi.”
“Ĉu eble varmega sunlumo krevigas kukurbojn?” diris Joĉjo, kun angora sono en la voĉo.
“Tute ne — tute ne!” respondis la Birdotimigilo, gaje. “Vi bezonas timi nur maljuniĝon, knabeto. Kiam via ora juneco pereis ni rapide apartiĝos — sedne demandu al vi ĉu vi jam pereas; ni mem scios kajinformos vin. Sed venu! Ni rekomencu veturi. Mivolegas saluti mian amikon la Stanan Lignohakiston.” Do ili residiĝis sur la Seg-Ĉevalon, Tip tenisfirme la stangon, la Kukurbokapo tenis firme Tipon, kaj la Birdotimigilo tenis firme la lignan framon deJoĉjo. “Ne rapidu, ĉar nun oni ne plu postsekvas nin,” diris Tip al sia rajdbesto. “Nur ke la suno ne bruligu miajn orelojn,” dirisla Seg-Ĉevalo.
“Se tio okazos, ni donos al vi ĉapeleton kaj farosel vi seĝ-ĉevalo,” diris la Kukurbokapo malice. La Seg-Ĉevalo kolere stamp fis kaj retrenrulistuberan okulon por rigardi Tipon.
“Jen,” li henis, “ĉu vi ne protektos min kontraŭinsultoj?” “Kompreneble!” respondis Tip, komfortige. “Micertas ke Joĉjo ne celis ofendi vin. Kaj ni nepre nekverelu; ni devas resti bonaj amikoj.”
“Bone!” respondis la besto, “sed ne fidu kion dirastiu kukurbulo, li tro rapide perdas la kapon!” Ne eblis trovi taŭgan respondon al tio, do dumkelka tempo ili rajdadis sen paroli.
Post iom da tempo la Birdotimigilo komentis:“Memorigas pri la antaŭa tempo. Sur ĉi tiu herbateraltaĵo mi iam savis Doroteon kiam ŝin minacis laPikantaj Abeloj de la Malbona Sorĉistino de laOkcidento.”
“Ĉu Pikantaj Abeloj damaĝas kukurbojn?” demandis Joĉjo, ĉirkaŭrigardante timoplene. “Ili ĉiuj mortis, do ne gravas,” respondis laBirdotimigilo. “Kaj ĉi tie Noĉjo Hakisto detruis laGrizajn Lupojn de la Malbona Sorĉistino.” “Kiu estis Noĉjo Hakisto?” demandis Tip.
“Tiel nomiĝas mia amiko la Stana Lignohakisto,” respondis lia Moŝto. “Kaj ĉi tie la Flugantaj Simiojkaptis kaj ligis nin, kaj for flugis portante malgrandanDoroteon,” li pludiris, kiam ili veturis iom pli. “Ĉu Flugantaj Simioj manĝas kukurbojn?” demandis Joĉjo, tremante pro timo.
“Mi ne scias; sed vi ne bezonas ĝeni vin, ĉar laFlugantaj Simioj nun estas sklavoj de Glinda la Bona, kiu posedas la Oran Ĉapon kiu estras iliajn servojn,” diris la Birdotimigilo, penseme.
Tiam la pajloplena monarko perdiĝis en siapensado pri la iamaj aventuroj. Kaj la Seg-Ĉevaloskuiĝadis kurante trans la florkovritajn kampojn kaj portis siajn rajdantojn rapide survoje. Vesperiĝis post nelonge, kaj sekvis la senlumajombroj de la nokto. Do Tip haltigis la ĉevalon kajĉiuj deĉevaliĝis. “Mi lacegas,” diris la knabo, oscedegante; “kaj laherbaro estas mola kaj nevarma. Ni kuŝu ĉi tie kajdormu ĝis la mateno.”
“Mi ne povas dormi,” diris Joĉjo.
“Mi neniam dormas,” diris la Birdotimigilo.
“Mi eĉ ne komprenas kion signifas dormi,” diris laSeg-Ĉevalo.
“Tamen, ni devas kompati ĉi tiun kompatindanknabon, kiu konsistas el karno kaj ostoj kaj sango, kaj laciĝas,” proponis la Birdotimigilo laŭ sia kutimahelpema maniero. “Mi memoras ke estis same rilateal malgranda Doroteo. Ni ĉiam devis sidi dumnoktedum ŝi dormis.”
“Mi bedaŭras,” diris Tip plorete, “mi ne kulpas. Kaj mi ankaŭ malsategas!”
“Jen nova danĝero!” komentis Joĉjo, malĝoje.
“Espereble vi ne amas manĝi kukurbojn.”
“Nur se oni boligas ilin kaj metas ilin en tortojn,” respondis la knabo, ridante. “Do vi ne bezonas timimin, amiko Joĉjo.”
“Kia malkuraĝulo, tiu Kukurbokapo!” diris la Seg-Ĉevalo, malestime.
“Ankaŭ vi eble estus malkuraĝa, se vi scius ke viputros!” respondis Joĉjo, kolere.
“Trankvile! — trankvile!” interrompis la Birdo-timigilo; “ni ne kverelu. Ĉiu el ni havas mankojn, karaj amikoj; do ni strebu kompati unu la alian. Kajĉar ĉi tiu kompatinda knabo estas malsata kaj havastute nenian manĝaĵon, ni ĉiuj silentu kaj lasu lindormi; ĉar oni diras ke dormante karnulo povasforgesi eĉ malsaton.”