“Dankon!” krietis Tip, dankeme. “Via Moŝto estasegale bona kiel saĝa — kaj tio estas tre granda laŭdo!” Do li etendis sin sur la herbaro kaj, uzante lapajloplenan Birdotimigilon kiel kusenon por sia kapo, li baldaŭ endormiĝis.
Ĉapitro XI
Nikelkovrita Imperiestro
Tip vekiĝis post mateniĝo, sed la Birdotimigilo jamestis levinta sin kaj kolektinta, per siaj mallertajfingroj, du manplenojn da maturaj beroj de kelkajproksimaj arbustoj. Ilin la knabo manĝis avide, trovante ilin kontentiga matenmanĝo, kaj poste lagrupeto rekomencis veturi.
Post horo da rajdado ili atingis la supron demonteto de kie ili vidis la Urbon de la Palpbrumojkaj vidis la altajn kupolojn de la palaco de laImperiestro, leviĝintajn super la grupojn de plimodestaj loĝejoj.
La Birdotimigilo tre ekscitiĝis pro la vidaĵo, kajkriis:
“Mi ĝojege revidos mian malnovan amikon laStanan Lignohakiston! Mi esperas ke li regas sianpopolon pli sukcese ol mi regis la mian!”
“Ĉu la Stana Lignohakisto estas la Imperiestro de la Palpbrumoj?” demandis la ĉevalo.
“Jes ja. Ili invitis lin regi ilin tuj post la detruiĝode la Sorĉistino; kaj ĉar Noĉjo Hakisto havas la plejbonan koron en la tuta mondo mi certas ke limontriĝis bonega kaj kapabla imperiestro.”
“Mi kredis ke ‘Imperiestro’estas titolo de personokiu regas imperion,” diris Tip, “kaj la Lando de laPalpbrumoj estas nur regneto.”
“Ne diru tion al la Stana Lignohakisto!” kriis laBirdotimigilo, tre serioze. “Vi multe ofendus lin. Liestas tre fiera, tute prave, kaj al li plaĉas titoliĝiImperiestro kaj ne Reĝo.”
“Nu, ja ne gravas al mi,” respondis la knabo. La Seg-Ĉevalo nun trotis antaŭen tiom rapide kela rajdantoj nur malfacile restis sur ĝia dorso; do estismalmulta konversacio antaŭ ol ili haltis apud laŝtupoj de la palaco.
Maljuna Palpbrumo, vestita per arĝentoŝtofauniformo, antaŭeniris por helpi ilin deĉevaliĝi. Dirisla Birdotimigilo al tiu elegantulo:
“Konduku nin tuj al via mastro, la Imperiestro.” La viro rigardis de unu al alia de la grupoembarasite, kaj fine respondis:
“Domaĝe, mi devas peti ke vi atendu. LaImperiestro ne akceptas gastojn ĉimatene.” “Kial?” demandis la Birdotimigilo, maltrankvile.
“Mi esperas ke li ne spertis akcidenton.”
“Tute ne,” respondis la viro. “Sed hodiaŭ estas lakutima polurtago por lia Moŝto; kaj ĝuste nun liaglora Moŝto estas dike kovrita per polurvakso.”
“Ha, mi komprenas!” kriis la Birdotimigilo, multetrankviligite. “Mia amiko de ĉiam emas esti dando, kaj mi supozas ke nun li eĉ pli fieras pro siaaspekto.”
“Jes ja,” diris la viro, ĝentile klinante sin. “Niapotenca Imperiestro antaŭnelonge nikelkovrigis sin.” “Je Dio!” la Birdotimigilo kriis aŭdinte tion. “Selia sprito egale brilas, kiom blindiga ĝi sendube estas! Sed enkonduku nin — mi certas ke la Imperiestroakceptos nin, eĉ malgraŭ sia aktuala stato.”
“La stato de la Imperiestro estas ĉiam impona,” diris la viro. “Sed mi informos lin pri via alveno, kajricevos liajn ordonojn pri vi.”
Do la grupo sekvis la serviston en elegantanatendoĉambron, kaj la Seg-Ĉevalo sekvis ilinmalgracie, ĉar li tute ne sciis ke ĉevalo devus restiekstere.
La veturintoj unue sentis imponegon pro laĉirkaŭaĵo, kaj eĉ la Birdotimigilo ŝajnis imponitakiam li ekzamenis la multekostegajn arĝentoŝtofajndrapojn node ligitajn per etaj arĝentaj hakiloj. Surbela centra tablo estis granda arĝenta oleujo, sur kiuestis riĉe gravuritaj scenoj el la iamaj aventuroj dela Stana Lignohakisto, Doroteo, la Malkuraĝa Leonokaj la Birdotimigilo: la linioj de la gravuraĵo estispaŭsitaj sur la arĝenton per flava oro. Sur la murojpendis pluraj portretoj, la portreto de la Birdotimigiloŝajnis la plej elstara kaj plej zorge farita, dum lagranda portreto de la fama Sorĉisto de Oz kiam litransdonis koron al la Stana Lignohakisto kovrispreskaŭ tutan flankon de la ĉambro.
Dum la vizitantoj silente admiradis tiujngloraĵojn, ili subite aŭdis laŭtan voĉon el la apudaĉambro:
“Ĉu! ĉu! ĉu! Grandega surprizo!”
La pordo ekmalfermiĝis kaj Noĉjo Hakisto kurisinter ilin kaj kaptis la Birdotimigilon per tenera, amanta ĉirkaŭbrakumo kiu multmaniere ĉi fis lin.
“Mia karega amiko! Mia nobla kamarado!” kriisla Stana Lignohakisto, ĝoje; “kiom ĝojege mirerenkontas vin!”
Dirinte tion li apartigis sin de la Birdotimigilo kaj tenis lin iomete for de si dum li rigardadis la amatanpentritan vizaĝon. Sed, ve! la vizaĝo de la Birdotimigilo kaj multajpartoj de lia korpo nun surhavis grandajnvaksmakulojn; ĉar la Stana Lignohakisto, fervorasaluti sian amikon, plene forgesis la staton de siatualeto kaj la dika tavolo da vakso sur lia korpofrotiĝintis sur la korpon de lia kamarado.
“Ve!” diris la Birdotimigilo malĝoje. “Kia fuŝo!”
“Ne gravas, amiko,” respondis la Stana Lignohakisto, “mi sendos vin al la Imperia Vestlavejo, kajili plene repurigos vin.”
“Sed ĉu tiel mia vestaĵo fariĝos nur vestiĝo?” demandis la Birdotimigilo. “Tute ne! Sed diru, kiel via Moŝto venis ĉi tien? kaj kiuj estas viaj akompanantoj?”
La Birdotimigilo tre ĝentile konigis al li Tipon kajJoĉjon Kukurbokapon, kaj ĉi tiu ŝajne tre interesis laStanan Lignohakiston.
“Vi estas malmulte fortika, konfesendas,” diris laImperiestro; “sed vi ja estas nekutima, tial vi indasmembriĝi en nia elita grupo.”
“Mi dankas vian Moŝton,” diris Joĉjo humile.
“Mi esperas ke vi fartas bone,” pludiris la Hakisto. “Ĝuste nun, jes;” respondis la Kukurbokapo, ĝemante; “sed mi konstante timas la tagon kiam miputros.” “Absurde!” diris la Imperiestro — sed amikeme, simpatie. “Mi petegas, ne kovru la sunlumonhodiaŭan per la pluvo morgaŭa. Ĉar antaŭ ol viakapo putros, vi povos enladskatoligi ĝin, kaj tielkonservi ĝin por ĉiam.”
Tip, dum tiu konversacio, rigardadis la Hakistonvideble miregante, kaj rimarkis ke la fama Imperiestrode la Palpbrumoj konsistas tute el pecoj de stano, nete lutitaj kaj nititaj por fari vir figuron. Li metaleklikis kaj klakis iomete dum li movis sin, sedplejparte li ŝajnis tre lerte konstruita, kaj lianaspekton malbeligis nur la dika tavolo de polurvaksokiu kovris lin de kapo ĝis piedoj.
La intensa rigardado de la knabo memorigis al laStana Lignohakisto ke li ne estas vere belaspektatiumomente, do li petis siajn amikojn pardoni lindum li reiros al siaj privataj ĉambroj por ke liajservistoj poluru lin. Tion ili faris tre rapide, kaj kiamla imperiestro revenis lia nikelkovrita korpo tiom glorebrilis ke la Birdotimigilo elkore gratulis lin pro laplibonigita aspekto.
“Tiu nikelkovro estis, mi konfesas, tre bona ideo,” diris Noĉjo; “kaj ĝi estis des pli bezonata ĉar mi iomgratiĝis dum miaj aventuraj spertoj. Rimarku ĉi tiungravuritan stelon maldekstre sur mia brusto. Ĝi nenur indikas kie kuŝas mia bonega koro, sed kovrastre bele la flikon kiun faris la Mirinda Sorĉisto postkiam li metis tiun valoregan organon en mianbruston per lerta manipulado.”
“Ĉu li do enmetis vian koron per man’pulio?” demandis la Kukurbokapo, scivoleme. “Neniel,” respondis la Imperiestro, indigne. “Lifaris, mi certas, tute ortodoksan operacion. Kaj miakoro estas mola, ne ligna kiel tiu de iuj.”
Li turnis sin al la Birdotimigilo kaj demandis:“Ĉu viaj regatoj estas feliĉaj kaj kontentaj, miakara amiko?”
“Mi ne scias,” estis la respondo; “ĉar la knabinojde Oz ribelas kaj forpelis min el la Smeralda Urbo.”
“Je Dio!” kriis la Stana Lignohakisto. “Kiakatastrofo! Certe ili ne plendas pri via ŝaga, gracoplena regado?”