Tip torde turnis sin sur sia sidilo kaj longe rigardisla poton, en kiu komencis vidiĝi vaporbobeloj. Posttio li rigardetis la severan faltoplenan aspekton de lamagiistino kaj volegis esti en iu ajn alia loko, nur neen tiu senluma fumoplena kuirejo, kie eĉ lakandelombroj sur la muro su fiĉis por teruri. Tielforpasis horo, dum kiu la silenton interrompis nur labobelado de la poto kaj la siblado de la flamoj. Fin fine, Tip denove parolis.
“Ĉu mi devos trinki tiun aĵon?” li demandis, perkapskuo indikante la poton.
“Jes,” diris Mombi.
“Kiel ĝi e fikos sur min?” demandis Tip.
“Se mi ĝuste preparis ĝin,” respondis Mombi, “ĝiŝanĝos aŭ transformos vin kaj faros el vi marmoranstatuon.” Tip ĝemis, kaj viŝis la ŝviton de sia frunto per siamaniko.
“Mi ne volas esti marmora statuo!” li protestis.
“Ne gravas; mi volas ke vi estu,” diris lamaljunulino, severe rigardante lin.
“Kiel mi utilos tiam?” demandis Tip. “Vi ne pluhavos laboriston.”
“Mi laborigos la Kukurbokapon,” diris Mombi. Denove Tip ĝemis.
“Kial vi ne faros el mi kapron, aŭ kokidon?” lidemandis angoroplene. “Ne utilos al vi marmorastatuo.”
“Jes ja ĝi utilos,” respondis Mombi. “Venontprin-tempe mi plantos florĝardenon, kaj mi ornamos ĝinper vi en la mezo. Mirigas min ke mi ne elpensis tionantaŭ nun; jam de jaroj vi ĝenas min.”
Pro tiu terura parolo Tip eksentis ŝvitveziketojn surla tuta korpo, sed li sidis senmove kaj tremetis kajangoroplene rigardis la poton.
“Eble ĝi malsukcesos,” li murmuris, per voĉo kiusonis malforta kaj senespera.
“Jes ja, laŭ mia kredo ĝi sukcesos,” respondisMombi gaje. “Malofte mi eraras.”
Denove sekvis silento — tiom longa kaj senesperigake kiam Mombi fin fine levis la poton de la fajro jamestis preskaŭ la noktomezo.
“Vi povos trinki ĝin nur kiam ĝi estos tutemalvarma,” anoncis la maljuna sorĉistino —ĉarmalgraŭ la leĝo ŝi nun agnoskis ke ŝi sorĉas. “Niambaŭ enlitiĝu nun, kaj je la mateniĝo mi vokos vinkaj tuj fintransformos vin en marmoran statuon.”
Dirinte tion ŝi lamiris en sian ĉambron, kunportante la vaporantan poton, kaj Tip aŭdis ŝinfermi kaj ŝlosi la pordon.
La knabo ne enlitiĝis, malgraŭ la ordono, li nursidis longe rigardante la ardantajn cindrojn de lamortanta fajro.
Ĉapitro III
La Forkuro de la Fuĝantoj
Tip pensadis. “Estus malagrable daŭre duri,” li pensis ribeleme, “kaj mi rufuzas. Jam de jaroj mi ĝenas ŝin, laŭ ŝi; do ŝi volas nuligi min. Nu, ekzistas pli facila manierool fariĝi statuo. Neniu knabo ĝuus staradi senĉese enla mezo de florĝardeno! Mi forkuros, tion mi faros — kaj plejbone estos forkuri antaŭ ol mi devos gluti tiuntrinkaĉon en la poto.”
Li atendis ĝis la ronkado de la magiistino sciigiske ŝi profunde dormas, kaj levis sin senbrue kaj irisal la ŝranko por trovi manĝaĵon.
“Ne utilos komenci vojaĝon sen manĝaĵoj,” lidecidis, priserĉante la malplenajn bretojn. Li trovis kelkajn panpecojn; sed li devis serĉien la korbo de Mombi por trovi la fromaĝon kiunŝi portintis el la vilaĝo. Serĉante en la korbo liektrovis la piproskatolon en kiu estis la “Vivo-pulvoro”.
“Mi kunportu ankaŭ ĉi tion,” li pensis, “se ne, doMombi plu misuzos ĝin.” Do li metis la skatolon ensian poŝon, kun la pano kaj fromaĝo. Post tio li zorgoplene foriris el la domo kaj fermisla pordon. Ekster la domo la luno kaj la stelojbriladis, kaj la nokto ŝajnis paca kaj alloga post lasenaera kaj odoraĉa kuirejo.
“Volonte mi foriros,” diris Tip, mallaŭte; “ĉarneniam mi amis tiun maljunulinaĉon. Mi nekomprenas kial mi ekloĝis kun ŝi.” Dum li marŝis malrapide al la vojo penso haltigislin.
“Mi ne volas forlasi Joĉjon Kukurbokapon ĉeamomanka Mombaĉo,” li murmuris. “Joĉjo apartenasal mi, mi faris lin — kvankam la sorĉistinaĉo vivigislin.”
Li retreniris al la bovinejo kaj malfermis la pordonde la stalo kie la kukurbokapa viro restis.
Joĉjo staris en la mezo de la stalo, kaj per lalunlumo Tip povis vidi ke li plu ridetas tute feliĉe.
“Venu!” diris la knabo, pergeste indikante lapordon.
“Kien?” demandis Joĉjo.
“Vi scios tuj kiam mi scios,” respondis Tip, ridetante simpatie dum li rigardis la kukurbanvizaĝon. “Nun ni nur bezonas marŝadi.”
“Bone,” respondis Joĉjo, kaj li marŝis mallerte ella stalo en la lunlumon. Tip turnis sin al la vojo kaj la viro sekvis. Joĉjomarŝis lame; fojfoje krurartiko inversigis sin kajpreskaŭ faligis lin. Sed la Kukurbokapo tuj rimarkiskaj komencis pli zorge marŝi; sekve li malpli ofteakcidentis.
Tip kondukis lin laŭ la vojo tute sen halti. Ili nepovis rapidi, sed ili marŝis senĉese; kiam la sunoforsinkis kaj la luno ekrigardeti super la montetojn ilijam iris tiom ke la knabo ne bezonis timi ke lamaljuna magiistino sekvos ilin. Krome, li sekvis unueunu vojon, poste alian, tiel ke se iu sekvus ilin, estustre malfacile diveni kiudirekten ili iris, aŭ kie serĉiilin.
Su fiĉe kontenta ke li evitis — almenaŭ provizore — fariĝi marmora statuo, la knabo haltigissian akompananton kaj sidiĝis sur rokonapud la vojo.
“Ni iom manĝu,” li diris. Joĉjo Kukurbokapo rigardis Tiponinteresate, sed rifuziskunmanĝi.
“Ŝajne mi fariĝis alispecaol vi,” li diris.
“Mi scias,” respondis Tip; “ĉar mi faris vin.”
“Ho! Ĉu?” demandis
Joĉjo.
“Certe. Kaj kunmetis vin. Kaj ĉizis viajn okulojn kajnazon kaj orelojn kajbuŝon,” diris Tip fiere. “Kajvestis vin.”
Joĉjo kritikocele rigardissiajn korpon kaj membrojn.
“Laŭ mia opinio, vi trebone faris min,” li komentis.
“Ne tre,” respondis modeste Tip; ĉar li komencisvidi kelkajn difektojn en la konstruita viro. “Mi nesciis ke ni kunveturos; alie, mi eble pli zorgus.”
“Nu, do,” d i r i s l a Kukurbokapo, persurprizesprima tono, “vi ja estas mia kreinto — vi estasmia patro!”
“Pli precize, via inventinto,” respondis la knaboridante. “Jes, filo; mi kredas ke tio mi estas!” “Kaj mi ŝuldas al vi obeon,” pludiris la viro, “kajvi ŝuldas al mi — subtenon.”
“Precize tiel,” deklaris Tip, levante sin. “Do nirekomencu marŝi.”
“Kien ni iras?” demandis Joĉjo, kiam ili plumarŝadis.
“Mi ne certas,” diris la knabo; “sed mi kredas keni iras suden, kaj tiel pli-malpli baldaŭ ni atingos laSmeraldan Urbon.”
“Kia estas tiu urbo?” demandis la Kukurbokapo. “Nu, ĝi estas la centro de la Lando Oz, ĝi estasla plej granda urbo en la tuta lando. Mi mem neniamestis tie, sed mi aŭdis ĉion pri ĝia historio. Ĝinkonstruis mirinda Sorĉisto nomita Oz, kaj ĉio tieestas verdkolora — samkiel ĉio en ĉi tiu lando de laGilikuloj estas purpurkolora.”
“Ĉu ĉio ĉi tie estas purpura?” demandis Joĉjo. “Kompreneble ke jes. Ĉu vi ne vidas?” respondisla knabo.
“Mi kredas ke mi estas kolorblinda,” diris laKukurbokapo, atente ĉirkaŭrigardinte.
“Nu, la herbaro estas purpura, kaj la arboj estaspurpuraj, kaj la domoj kaj la bariloj estas purpuraj,” klarigis Tip. “Eĉ la koto sur la vojoj estas purpura. Sed en la Smeralda Urbo ĉio estas verda kvankam ĝiestas purpura ĉi tie. Kaj en la Lando de la Manĝtuloj, oriente, ĉio estas blua; kaj en la suda lando de laKveluloj ĉio estas ruĝa; kaj en la okcidenta lando dela Palpbrumoj, kie regas la Stana Lignohakisto, ĉioestas flava.”
“Ho!” diris Joĉjo. Post paŭzo li pludemandis:“Ĉuvi diris ke Stana Lignohakisto regas la Palpbrumojn?” “Jes; li estis unu el la helpantoj de Doroteo kiamŝi devis detrui la Malbonan Sorĉistinon de laOkcidento, kaj ĉar la Palpbrumoj multe dankemis iliinvitis lin esti la reganto — samkiel la popolo de laSmeralda Urbo invitis la Birdotimigilon regi ilin.” “Ve!” diris Joĉjo. “Min konfuzas tiom da historio. Kiu estas la Birdotimigilo?”