“Nu, jen malgranda Ĵelea Kon fitaĵ!” elkrietis laBirdotimigilo, dum la verda junulino klinis sian belankapon antaŭ li. “Ĉu vi komprenas la lingvon de laGilikuloj, karulino?”
“Jes, Moŝto,” ŝi respondis, “ĉar mi naskiĝis en laNorda Lando.”
“Do vi interpretos por ni,” diris la Birdotimigilo, “kaj klarigos al ĉi tiu Kukurbokapo kion ajn mi diros, kaj ankaŭ klarigos al mi kion ajn li diros. Ĉu jenkontentiga aranĝo?” li demandis al sia gasto.
“Tute kontentiga,” estis la respondo.
“Do demandu al li, unue,” pludiris la Birdo-timigilo, turninte sin al Ĵelea Kon fitaĵ, “kial li venisal la Smeralda Urbo.” Sed anstataŭe, la knabino, kiu atente rigardis Joĉjon, 78diris al li:
“Vi ja estas miriga persono. Kiu faris vin?”
“Knabo nomita Tip,” respondis Joĉjo.
“Kion li diras?” demandis la Birdotimigilo. “Miajoreloj certe trompis min. Kion li diris?”
“Li diras ke ŝajne la cerbo de via Moŝto putris,” respondis la knabino, modeste. La Birdotimigilo movis sin malkviete sur sia trono, kaj palpis sian kapon per sia maldekstra mano.
“Kiel utile estas, kompreni du apartajn lingvojn,” lidiris, ĝemante perplekse. “Demandu al li, karulino, ĉuli kontraŭas enkarceriĝi pro insultado al la reganto dela Smeralda Urbo.”
“Mi ne insultis vin!” protestis Joĉjo indigne.
“Ĉit —Ĉit!” avertis la Birdotimigilo; “atendu, Ĵeleatradukos mian parolon. Kial ni havu interpretiston, sevi interrompas tiel senhonte?”
“Bone, mi atendos,” respondis la Kukurbokapo, koleravoĉe — kvankam lia vizaĝo plu ridetis kiel ĉiam.
“Traduku la parolon, junulino.”
“Lia Moŝto demandas ĉu vi estas malsata,” diris Ĵelea.
“Ho, tute ne!” respondis Joĉjo, pli feliĉe, “ĉar mi nekapablas manĝi.”
“Nek mi,” komentis la Birdotimigilo. “Kion lidiris, Ĵelea, karulino?”
“Li demandis ĉu vi scias ke unu el viaj okulojpentriĝis pli granda ol la alia,” diris la knabino petole.
“Ne kredu ŝin, Moŝto,” kriis Joĉjo.
“Ho, mi ne kredas ŝin,” respondis la Birdotimigilotrankvile. Li severe rigardis la knabinon kaj demandis:
“Ĉu vi estas tute certa ke vi komprenas lalingvojn de kaj la Gilikuloj kaj la Manĝtuloj?”
“Tute certa, Moŝto,” diris Ĵelea Kon fitaĵ, klopodante ne ridi pri la reĝulo.
“Do kial mi ŝajne mem komprenas ilin?” demandis la Birdotimigilo.
“Ĉar ili estas unusama lingvo!” deklaris laknabino, kiu nun ridis gaje. “Ĉu via Moŝto ne sciaske en la tuta lando Oz oni parolas nur unulingvon?”
“Ĉu vere?” kriis la Birdotimigilo, kiun tretrankviligis aŭdi tion; “sekve, mi facile povus meminterpreti por mi!”
“Mi plene kulpas, Moŝto,” diris Joĉjo, aspektanteiom embarasita, “mi kredis ke ni nepre parolasapartajn lingvojn, ĉar ni venis el apartaj landoj.”
“Do pro tio avertiĝu ke vi neniam pensu,” respondis la Birdotimigilo, severe. “Ĉar se oni nepovas saĝe pensi, estas preferinde resti senparolekvazaŭ pupo sencerba — kaj tio vi certe estas!”
“Jes ja! — Nepre jes ja!” konsentis la Kukurbokapo.
“Mi opinias,” pludiris la Birdotimigilo, pli milde, “ke via farinto perdigis al si kelkajn bonajn tortojnpor krei senvaloran viron.”
“Mi certigas al via Moŝto ke mi ne petis kreiĝi,” respondis Joĉjo.
“Ha! Same pri mi,” diris la Reĝo, agrable. “Do, ĉar ni diferencas de ĉiuj ordinaraj homoj, niamikiĝu.”
“Plenkore!” fervore diris Joĉjo.
“Kion? Ĉu vi havas koron?” demandis laBirdotimigilo, surprizite.
“Ne; mi parolis nur imageme — mi povas diri, figure,” diris la aliulo.
“Nu, via plej elstara figuro ŝajnas esti ligna figuro; do mi devas peti vin ne imagi, ĉar vi ne havas cerbondo vi ne rajtas imagi,” averte diris la Birdotimigilo.
“Tute prave!” diris Joĉjo, tute sen kompreno. Lia Moŝto forsendis Ĵelean Kon fitaĵon kaj laSoldaton kun la Verda Barbo, kaj kiam ili foriris liperbrake kondukis sian novan amikon en la korton, por ludi per ĵettringoj.
Ĉapitro VIII
La Revolucia Armeo de Gen. Zingibra
Tip tiom fervoris reesti kun sia kreaĵo Joĉjo kaj laSeg-Ĉevalo, ke li marŝis plenan duonon de la distancoal la Smeralda Urbo sen halti por ripozi. Tiam li troviske li malsatas kaj ke la biskvitoj kaj fromaĝo kiujn lipretigis por la iro estas jam tute manĝitaj. Dum li demandis al si kion fari en tiu kriza situacio, li trovis knabinon sidantan apud la vojo. Ŝi surhaviskostumon kiu al la knabo ŝajnis eksterordinare brila:ŝiasilka talivesto estis smeralde verda kaj ŝia jupo estiskvarkolora — la antaŭo estis blua, la maldekstra flankoestis flava, la dorso estis ruĝa kaj la dekstra flanko estispurpura. Kunligis la antaŭon de la talio kvar butonoj — la plejsupra estis blua, sub ĝi estis flava, tria estis ruĝakaj la lasta estis purpura. La brilego de tiu robo estis preskaŭ barbara; doTip plenprave rigardadis la robon dum kelkajmomentoj antaŭ ol liajn okulojn allogis la bela vizaĝopli supre. Jes, la vizaĝo estis su fiĉe bela, li decidis; sed ĝi havis malkontentan esprimon al kiu aldoniĝisiom da de fio aŭ aŭdaco. Dum la knabo rigardadis la knabino trankvileatentetis lin. Korbo da lunĉaĵoj staris apud ŝi. Ŝi tenisen unu mano delikatan sandviĉon, kaj boligitan ovonen la alia mano, manĝante videble malsate, kiosimpatiigis Tipon. Li estis tuj petonta iom da lunĉaĵo kiam laknabino ekstaris kaj forbrosis la panerojn de sia jupo.
“Do!” diris ŝi; “mi devas nun foriri. Portu tiunkorbon por mi kaj manĝu laŭvole la enhavon se vimalsatas.” Tip fervore prenis la korbon kaj komencis manĝi, sekvante sendemande dum kelka tempo la nekonatanknabinon. Ŝi marŝadis antaŭ li rapidpaŝe, kaj ŝi havisetoson de decidemo kaj graveco kiu kredigis lin ke ŝiestas gravulino. Fine, kiam li estis sata, li kuris apud ŝin kajklopodis laŭpaŝe kunmarŝi rapide — kio estis tremalfacila, ĉar ŝi estis multe pli alta ol li, kaj klaresentis urĝon.
“Grandan dankon pro la sandviĉoj,” diris Tip, dumli trotadis. “Bonvolu diri al mi vian nomon.”
“Mi estas Generalo Zingibra,” estis la mallongarespondo.
“Ho!” diris la suprizita knabo. “Kia Generalo viestas?”
“Mi komandas la Revolucian Armeon en ĉi tiumilito,” respondis la Generalo, pli akre ol necesis.
“Ho!” li kriis denove. “Mi ne sciis pri la milito.”
“Estis intencite ke vi ne sciu,” ŝi respondis, “ĉar ĝiestis sekreto; kaj, kiam oni konsideras ke nia armeokonsistas nur el knabinoj,” ŝi pludiris, iom fiere, “estas tre rimarkinde ke oni ankoraŭ ne sciiĝis pri niaRevolucio.”
“Jes ja,” agnoskis Tip. “Sed kie estas via armeo?”
“Proksimume unu mejlon for,” diris GeneraloZingibra. “La soldatinoj kuniĝis el ĉiuj partoj de laLando Oz, pro mia specifa ordono. Ĉar hodiaŭ nikonkeros Lian Moŝton la Birdotimigilon, kajforprenos de li la tronon. La Revolucia Armeo nuratendas mian alvenon por ataki la Smeraldan Urbon.”
“Nu!” deklaris Tip, profunde enspirante, “certe tioestas surprizo! Bonvolu diri kial vi volas konkeri LianMoŝton la Birdotimigilon.”
“Ĉar jam su fiĉe longe viroj regis la SmeraldanUrbon, jen unu kialo,” diris la knabino. “Krome, laUrbo brilas pro belaj gemoj, kiujn oni multe pli boneuzus por ringoj, braceletoj kaj kolĉenoj; kaj troviĝassu fiĉa mono en la kaso de la Reĝo por aĉeti por ĉiuknabino en nia Armeo dekon da novaj roboj. Do niintencas konkeri la Urbon kaj administri la regadonlaŭ nia plaĉo.” Zingibra parolis tiujn vortoj tiom entuziasme kajdecideme ke estis evidente ke ŝi plene seriozas.