Se Sokrato kaj Platono konus la instruojn, kiujn la Kristo donis kvincent jarojn poste, kaj la instruojn, kiujn la Spiritoj donas nun, ili ne estus parolintaj alimaniere. En tio estas nenio surpriziga, se oni konsideras, ke la grandaj veraĵoj estas eternaj kaj ke la altaj Spiritoj devis koni tiujn veraĵojn, antaŭ ol veni sur la teron, kien ili alportis tiujn principojn; ke Sokrato, Platono kaj la grandaj filozofoj de ilia tempo eble troviĝis, poste, en la nombro de la homoj, kiuj helpis la Kriston en ties dia misio, kaj ke ili estis pli kapablaj ol aliaj, kompreni liajn sublimajn instruojn; fine, ke ili eble estas hodiaŭ iuj el la Spiritoj, komisiitaj por instrui al la homoj tiujn samajn veraĵojn.
Oni neniam devas pagi maljustaĵon pormaljustaĵo, nek fari malbonon al iu, kiu ajn estas la malutilo, kiun oni faris al ni. Malmultaj personoj tamen akceptos tiun principon, kaj tiuj, kiuj ĝin malakceptos, nur malestimos unuj aliajn.
Ĉu tiu ne estas la principo de karito, kiu instruas al ni ne redoni malbonon per malbono kaj pardoni niajn malamikojn?
Laŭ la fruktoj oni ekkonas la arbon. Estas necese kvalifiki ĉiun agon laŭ tio, kion ĝi naskas: nomi ĝin malbona, kiam el ĝi venas malbono, kaj bona, kiam ĝi naskas bonon.
Tiu maksimo: "Laŭ la fruktoj oni ekkonas la arbon", estas plurfoje dirata kun tiu sama teksto en la Evangelio.
La riĉeco estas granda danĝero. Ĉiu homo, kiu amas la riĉecon, ne amas sin mem, nek tion, kio apartenas al li, sed amas ion, kio estas pli fremda ol tio, kio apartenas al li. (Ĉ. XVI.)
La plej belaj preĝoj kaj la plej belaj oferoj plaĉas malpli al Dio ol virta animo, kiu penas simili al Li. Estus tre grave, se la dioj havus pli da estimo al niaj oferaĵoj ol al nia animo; per tiu rimedo, la plej kulpaj povus altiri al si ilian favoron. Sed ne, vere saĝaj kaj justaj estas nur tiuj, kiuj per siaj vortoj kaj agoj plenumas siajn devojn al la dioj kaj al la homoj. (Ĉ. X, §§ 7, 8.)
Mi nomas malvirta homo tiun vulgaran amanton, kiu amas la korpon prefere ol la animon: Amo estas ĉie en la naturo, kiu invitas nin apliki nian intelekton; oni trovas ĝin eĉ en la movado de l' astroj. Amo sola ornamas la naturon per siaj riĉaj tapiŝoj; amo ornamas kaj fiksas sian loĝejon tie, kie ĝi trovas florojn kaj parfumojn. Ankaŭ nur amo donas pacon al la homoj, kvietecon al la maro, silenton al la ventoj kaj dormon al la doloro.
La amo, kiu devas kunigi la homojn per frateca ligilo, estas sekvo de tiu teorio de Platono pri l' universala amo, kiel leĝo de la naturo. Sokrato diris, ke "la amo ne estas dio nek mortulo, sed granda demono", tio estas, granda Spirito, prezidanta la universalan amon, kaj precipe tiu parolo estis al li imputita kiel krimo.
La virto ne povas esti instruata; ĝi venas kiel donaco de Dio al tiuj, kiuj gin posedas.
Tio estas proksimume la kristana doktrino pri la graco; sed, se la virto estas donaco de Dio, ĝi estas favoro, kaj do oni povas demandi, kial ĝi ne estas donacita al ĉiuj; aliflanke, se ĝi estas donaco, ĝi estas sen merito por tiu, kiu ĝin posedas. Spiritismo estas pli klara; ĝi diras, ke tiu, kiu posedas la virton, akiris ĝin per siaj klopodoj en sinsekvaj ekzistadoj, liberigante sin iom post iom de siaj malperfektaĵoj. La graco estas la forto, per kiu Dio favoras la bonvoleman homon, por ke ĉi tiu senigu sin je la malbono kaj faru la bonon.
Natura inklino en ĉiu el ni estas percepti malpli multe niajn kulpojn, ol la kulpojn de aliaj.
La Evangelio diras: "Vi vidas la lignereton en la okulo de via proksimulo, kaj vi ne vidas la trabon, kiu estas en via propra okulo". (Ĉ. X, §§ 9, 10.)
Se la kuracistoj malsukcesas en la plimulto el la malsanoj, tio okazas tial, ke ili traktas la korpon sen la animo; nu, se la tuto ne troviĝas en bona stato, estas neeble, ke iu parto fartu bone.
Spiritismo donas la ŝlosilon de l' interrilatoj inter la animo kaj la korpo, kaj pruvas, ke estas senĉesa reagado de unu sur la alian. Tiel ĝi malfermas novan vojon al la scienco; montrante al la scienco la veran kaŭzon de iuj afekcioj, Spiritismo donas al ĝi la rimedojn por ilin kontraŭbatali. Kiam la scienco kunkalkulos la agadon de la spirita elemento en la ekonomio, ĝi malsukcesos malpli ofte.
Ĉiuj homoj, ekde l' infaneco, faras multe pli da malbono ol da bono.
Tiu parolo de Sokrato tuŝas la demandon pri superregado de la malbono sur la tero. Tiu demando estas nesolvebla sen la konado de la plureco de la mondoj kaj la destino de la tero, kie loĝas tre malgranda parto de la homaro. Nur Spiritismo donas ĝian solvon, kiu estas elvolvita en la ĉapitroj III, IV kaj V de tiu ĉi verko.
XXI. Saĝa ci estas, se ci ne kredas, ke ci scias tion, kion ci ne scias.
Tio estas adresata al la personoj, kiuj kritikas ion, pri kio ili ne scias eĉ la unuan vorton. Platono kompletigas tiun penson de Sokrato, dirante: "Unue ni penu per paroloj fari ilin pli honestaj, se tio estos ebla; se ne, ni ne zorgu pri ili, kaj ni serĉu nur la veron. Ni klopodu instrui nin mem, sed ni ne kalumniu unuj aliajn". Tiel devas agi la spiritistoj koncerne siajn kontraŭdirantojn sincerajn aŭ malsincerajn. Se Platono reviviĝus hodiaŭ, li trovus la aferojn preskaŭ tiaj, kiaj ili estis en lia tempo, kaj povus uzi la saman parolon. Sokrato ankaŭ trovus personojn, kiuj mokus lian kredon al la Spiritoj kaj traktus lin kiel frenezulon, same kiel lian disĉiplon Platono.
Ĉar li instruis tiujn principojn, Sokrato unue estis ridindigita, poste akuzita pri malpieco kaj kondamnita trinki cikuton. La grandaj novaj veraĵoj ribeligas kontraŭ si la interesojn kaj la antaŭjuĝojn, kiujn ili ofendas, kaj ne povas firmigi sin sen bataloj kaj martiroj.
Ĉapitro I
MI NE VEN1S, POR DETRU1 LA LEĜON
La tri revelacioj: Moseo; la Kristo; Spiritismo.
Kuniĝo de la scienco kun la religio.
Instruoj de la Spiritoj:
La nova epoko.
Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos. (Mateo, 5:17-18.)
Moseo
Estas du malsamaj partoj en la mosea leĝo: la leĝo de Dio, ricevita sur la monto Sinaj, kaj la civila aŭ disciplina leĝo, starigita de Moseo; unu estas neŝanĝebla; la alia, konforma al la kutimoj kaj al la karaktero de la popolo, varias kun la tempo.
La leĝo de Dio estas formulita en la jenaj dek ordonoj:
I. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj[8] ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.
- Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.