INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ La nova epoko
9. Dio estas unika, kaj Moseo estas la Spirito, kiun Dio sendis en misio por konigi Lin, ne nur al la hebreoj, sed ankaŭ al la idolanaj popoloj. La hebrea popolo estis la instrumento, kiun Dio uzis por fari Sian revelacion per Moseo kaj per la profetoj, kaj la suferoj de tiu popolo celis frapi la okulojn kaj faligi la vualon, kiu kaŝis Dion antaŭ la homoj.
La ordonoj de Dio, donitaj per Moseo, portas la ĝermon de la plej ampleksa kristana moralo; la komentarioj de la Biblio malvastigas ilian signifon, ĉar, praktikata laŭ sia tuta pureco, la kristana moralo ne estus tiam komprenata; tamen la dek ordonoj de Dio restis, malgraŭ ĉio, kiel ĉefa paĝo de la Biblio, kiel ia lumturo, kiu devis lumigi al la homaro la vojon trairotan.
La moralo instruita de Moseo estis konforma al la stato de progreso de la popoloj, kiujn ĝi intencis rebonigi, kaj tiuj popoloj, duonsovaĝaj koncerne la perfektiĝon de l' animo, ne estus komprenintaj, ke oni povas adori Dion alimaniere ol per bruloferoj, nek ke estas necese pardoni malamikon. Ilia intelekto, ŝatinda el materia vidpunkto kaj eĉ laŭ la artoj kaj sciencoj, estis tre malmulte disvolviĝinta pri moraleco, kaj ne konvertiĝus sub la regado de tute spirita religio; estis necesa la reprezentado duonmateria, kian havis tiam la hebrea religio. La bruloferoj parolis al iliaj sentumoj, dum la ideo pri Dio parolis al ilia Spirito.
La Kristo estis la iniciatinto de la plej pura, de la plej sublima moralo; de l' evangelia kristana moralo, kiu devas renovigi la mondon, realproksimigi inter si la homojn kaj ilin interfratigi; kiu devas ŝprucigi el ĉiuj koroj la kariton kaj la amon al la proksimulo, kaj krei inter ĉiuj homoj komunan solidarecon; fine, kiu devas transformi la teron kaj ĝin fari loĝejo por Spiritoj pli altaj ol tiuj, kiuj nun loĝas sur ĝi. Tia estas la leĝo de la progreso, al kiu la naturo estas submetita kaj kiu plenumiĝas, kaj Spiritismo estas la levilo, kiun Dio uzas por progresigi la homaron.
La tempo venis, kiam la moralaj ideoj devas elvolviĝi, por ke efektiviĝu la progresado, kiu estas en la planoj de Dio; la moralaj ideoj devos sekvi la saman vojon, kiun laŭiris la ideoj pri libereco, kiuj estis ilia anoncanto. Sed oni ne kredu, ke tiu elvolviĝo efektiviĝos sen bataloj; ne, por alveni al maturiĝo, la moralaj ideoj bezonas skuojn kaj diskutojn, por ke ili altiru la atenton de la vulgarularo; kiam tio estos atingita, la beleco kaj la sankteco de la moralo frapos la intelektojn, kaj ĉi tiuj alligiĝos al scienco, kiu donas al ili la ŝlosilon de l' estonta vivo kaj malfermas al ili la pordojn de l' eterna feliĉo. Moseo malfermis la vojon; Jesuo daŭrigis la laboron; Spiritismo ĝin finos. (Izraelida Spirito, Mulhouse, 1861.)
10. Unu tagon, Dio per Sia neelĉerpebla karito permesis al la homo vidi la veron trapenetri la mallumon; tiu tago estis la veno de la Kristo. Post la viva lumo, la mallumo revenis; la mondo, post alternativoj de vero kaj malhelo, perdiĝis denove. Tiam, similaj al la profetoj de la Malnova Testamento, la Spiritoj ekparolis kaj ekavertis vin: la mondo skuiĝas ĉe siaj bazoj; la tondro bruegos; estu firmaj!
Spiritismo havas dian karakteron, ĉar ĝi ripozas sur la leĝoj de la naturo, kaj kredu ja, ke ĉio, kio havas dian karakteron, havas grandan kaj utilan celon. Via mondo estis perdiĝanta; la scienco, elvolviĝinte je la kosto de la moralo, kondukante vin nur al la materia bonstato, fariĝis profita al la spirito de la mallumo. Vi scias, kristanoj, la koro kaj la amo devas marŝi kune kun la scienco. La regno de la Kristo, ve! post dek ok jarcentoj, kaj malgraŭ la sango de tiom da martiroj, ankoraŭ ne venis. Kristanoj, revenu al la Majstro, kiu volas savi vin. Ĉio estas facila al tiu, kiu kredas kaj amas; la amo plenigas lin per neesprimebla ĝojo. Jes, miaj infanoj, la mondo estas skuita; la bonaj Spiritoj tion diras abunde al vi; fleksiĝu sub la blovado, anoncanta la uraganon, por ke vi ne estu renversataj; tio estas, preparu vin, kaj ne estu similaj al la malprudentaj virgulinoj, kiuj estis kaptitaj malprovizitaj, ĉe l' alveno de la fianĉo.
La pretiĝanta revolucio estas pli morala ol materia; la grandaj Spiritoj, diaj senditoj, alblovas fidon, por ke vi ĉiuj, klerigitaj kaj ardaj laboristoj, aŭdigu vian humilan voĉon; ĉar vi estas la sablero; sed sen sableroj ne estus montoj. Tiel, do la vortoj "Ni estas malgrandaj" ne plu havu sencon por vi. Al ĉiu lia misio, al ĉiu lia laboro. Ĉu la formiko ne faras la konstruaĵon de sia societo, kaj nepercepteblaj animaletoj ne starigas kontinentojn? La nova krucmilito estas komencita; apostoloj de l' universala paco kaj ne de milito, modernaj sanktaj Bernardoj, rigardu kaj marŝu antaŭen: la leĝo de la mondoj estas la leĝo de la progreso. (Fenelon. Poitiers, 1861.) 11. Sankta Aŭgusteno estas unu el la plej grandaj vulgarigantoj de Spiritismo; li manifestiĝas preskaŭ ĉie; la kaŭzon de tio ni trovas en la vivo de tiu granda kristana filozofo. Li apartenas al tiu vigla falango de la Patroj de l' Eklezio, al kiuj Kristanismo ŝuldas siajn plej solidajn fundamentojn. Kiel multaj, li estis eltirita el la idolanismo, ni pli bone diru, el la plej profunda malpieco, de la brilego de la vero. Kiam meze de siaj diboĉoj, li sentis en la animo tiun strangan vibradon, kiu lin revokis al li mem kaj igis lin kompreni, ke la feliĉo estas aliloke, ne en la malvigligaj kaj pasemaj plezuroj; kiam, fine, sur sia vojo al Damasko, li aŭdis, li ankaŭ, la sanktan voĉon krii: "Saŭlo, Saŭlo, kial vi persekutas min?" li ekkriis: "Dio mia! Dio mia! pardonu min, mi kredas, mi estas kristano!" kaj de tiam li fariĝis unu el la plej firmaj subtenantoj de l' Evangelio. Oni povas legi en la famaj konfesoj, kiujn al ni postlasis tiu eminenta Spirito, la karakterizajn kaj samtempe profetajn parolojn, kiujn li eldiris post la morto de Sankta Monika: "Mi estas konvinkita, ke mia patrino revenos, por viziti min kaj doni al mi konsilojn, revelaciante al mi tion, kio atendas nin en la estonta vivo". Kia instruo en tiuj vortoj, kaj kia brilega antaŭvido pri la estonta doktrino! Tial hodiaŭ, vidante la horon alveni por la disvastigo de la vero, kiun li iam antaŭsentis, li fariĝis ties arda propagandisto kaj, por tiel diri, disdividas sin, por respondi al ĉiuj, kiuj vokas lin. (Erasto, disĉiplo de Paŭlo. Parizo, 1863.)
Rimarko. Ĉu Sankta Aŭgusteno venas do renversi, kion li konstruis? Certe ne; sed kiel tiom da aliaj, li vidas per la okuloj de la Spirito, kion li ne vidis kiel homo. Lia animo liberigita vidas novajn lumojn; ĝi komprenas, kion ĝi antaŭe ne komprenis; novaj ideoj malkaŝis al ĝi la veran sencon de iuj paroloj; sur la tero li juĝis aferojn laŭ la konoj, kiujn li posedis, sed kiam nova lumo por li fariĝis, li povis pli funde juĝi; tial li devis fornei sian kredon al la inkubaj kaj sukubaj[10]Spiritoj kaj sian anatemon, ĵetitan sur la teorion de l' antipodanoj. Nun, kiam Kristanismo aperas al li laŭ sia tuta pureco, li povas, pri iuj punktoj, pensi alimaniere ol dum sia vivado, ne ĉesante tamen esti la kristana apostolo; li povas, sen forĵuro de sia kredo, fariĝi propagandist de Spiritismo, ĉar li tie vidas la plenumiĝon de l' antaŭdiritaj aferoj. Tion proklamante hodiaŭ, li nur rekondukas nin al pli certa kaj pli logika inter- pretado de la tekstoj. Tiele agas ankaŭ aliaj Spiritoj, kiuj estas en simila pozicio.