La Spiritoj, enkarniĝintaj en iu mondo, ne estas al ĝi alligitaj por ĉiam kaj ne plenumas tie ĉiujn fazojn de la progreso, kiujn ili devas trairi, por veni al la perfekteco. Kiam ili atingis en iu mondo la gradon da progreso, kiun tiu mondo ebligas, ili pasas al mondo pli progresinta kaj tiel plu, ĉiam antaŭen, ĝis ili atingos la staton de puraj Spiritoj. Tiuj mondoj estas restadejoj, en kiuj la Spiritoj trovas la elementojn de progreso proporciajn al ilia propra grado da evoluado. Por ili estas rekompenco pasi al mondo de pli alta ordo, kiel estas puno plilongigi la restadon en mondo malfeliĉa, aŭ esti forpelitaj en mondon ankoraŭ pli malfeliĉan ol tiu, kiun ili estas devigataj forlasi, kiam ili obstinas en la malbono.
Destino de la tero. Kaŭzoj de la homaj
afliktoj
Oni miras trovante sur la tero tiom da malico kaj da maldelikataj pasioj, tiom da afliktoj kaj da malsanoj de ĉiuj specoj, kaj el tio oni konkludas, ke la homa genro estas kompatinda. Tiu juĝo devenas de la malvasta vidpunkto, en kiun oni sin metas, kaj kiu donas falsan ideon pri la tutaĵo. Estas necese konsideri, ke sur la tero oni ne vidas la tutan homaron, sed nur tre malgrandan parton de ĝi. Efektive, la homa genro ampleksas ĉiujn estulojn dotitajn per racio, kiuj loĝatigas la sennombrajn mondojn de l' universo; nu, kio estas la loĝantaro de la tero kompare kun la tuta loĝantaro de tiuj mondoj? Multe malpli ol la loĝantaro de vilaĝeto kompare kun la loĝantaro de tuta granda imperio. La materia kaj morala situacio de la surtera homaro jam nenion havas mirigan, se oni konsideras la destinon de la tero kaj la naturon de ties loĝantoj.
Oni havus tre falsan ideon pri la loĝantaro de granda urbo, se oni ĝin juĝus laŭ la loĝantaro de mizeraj kaj malpuraj kvartaloj. En malsanulejo oni vidas nur malsanulojn kaj kriplulojn; en punlaborejo oni vidas ĉiajn hontindaĵojn kaj ĉiajn malvirtojn kunigitajn; en nesalubraj regionoj, la plimulto el la loĝantoj estas palaj, malsanemaj, suferantaj. Nu, oni imagu la teron kvazaŭ antaŭurbon, malsanulejon, malliberejon, nesalubran regionon, ĉar ĝi estas samtempe ĉio tio, kaj oni komprenos, kial la afliktoj estas pli multaj ol la ĝuoj, ĉar oni ne sendas en hospitalon la bonfartantojn, nek en malliberejon tiujn, kiuj ne agis malbone; kaj la malsanulejoj kaj la karceroj ne estas lokoj por plezuro.
Nu, same kiel en urbo la tuta loĝantaro ne troviĝas en hospitaloj aŭ en malliberejoj, tiel la tuta homaro ne vivas sur la tero; kiel oni eliras el la hospitalo, kiam oni estas kuracita, kaj el la malliberejo, kiam oni finas sian puntempon, tiel la homo ŝanĝas la teron je mondoj pli feliĉaj, kiam li estas kuracita de siaj moralaj malsanoj.
INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ Malsuperaj mondoj kaj superaj mondoj
8. La klasifikado laŭ mondoj malsuperaj kaj mondoj superaj estas pli relativa ol absoluta; iu mondo estas malsupera aŭ supera kompare kun tiuj, kiuj troviĝas pli alte aŭ malalte ol ĝi en la progresa skalo.
Prenante la teron kiel punkton por komparo, oni povas havi ideon pri la stato de malsupera mondo, supozante ties loĝantojn en la grado de la sovaĝaj rasoj aŭ de la barbaraj nacioj, kiujn oni ankoraŭ trovas sur la tero kaj kiuj estas restaĵoj el ĝia primitiva stato. En la malplej progresintaj mondoj, ili havas la homan formon, sed sen ia beleco; iliajn instinktojn tie ne moderigas iu ajn sento de delikateco aŭ de bonvolemo, nek plej malgranda koncepto pri justeco aŭ maljusteco; tie perforto estas la sola leĝo. Sen industrio, sen inventoj, la loĝantoj pasigas sian vivon perlaborante sian nutraĵon. Tamen Dio ne forlasas iun ajn el Siaj kreitoj; en la fundo de la mallumo de l' intelekto, kuŝas, pli aŭ malpli elvolviĝinta, latenta, la malpreciza intuicio pri iu superega Estulo. Tiu instinkto sufiĉas, por fari ilin superaj unuj ol aliaj kaj por prepari la naskiĝon de vivo pli plena; ĉar ili ne estas degraditaj estuloj, sed kreskantaj infanoj.
Inter tiuj malsuperaj kaj la plej altaj gradoj estas sennombraj ŝtupetoj, kaj en la Spiritoj puraj, senmateriiĝintaj kaj brilegantaj de gloro, oni malfacile povus rekoni tiujn, kiuj animis tiujn primitivajn estulojn, same kiel en la matura homo oni apenaŭ rekonus la embrion.
9. En la mondoj, venintaj al iu supera grado, la vivkondiĉoj materiaj kaj moralaj estas tute aliaj, ol tiuj sur la tero. La formo de la korpo estas ĉiam, ĉie, la homa formo, sed beligita, perfektigita kaj precipe purigita. La korpo havas nenion el la surtera materieco kaj sekve ne estas elmetita al la bezonoj, nek al la malsanoj, nek al la difektiĝoj, kiujn naskas la superregado de la materio; la sentumoj, pli delikataj, havas perceptojn, kiujn sur la tero la maldelikateco de l' organoj sufokas; la specifa malpezeco de la korpo faras la transportiĝon rapida kaj facila; anstataŭ pene sin treni sur la tero, ĝi glitas, por tiel diri, sur la supraĵo, aŭ ŝvebas en la atmosfero sen alia peno krom sia volo, tiel, kiel oni reprezentas la anĝelojn, aŭ kiel la antikvuloj imagadis la animojn en la Elizeaj Kampoj. La homoj konservas laŭ sia volo la trajtojn de siaj pasintaj migradoj kaj aperas al siaj amikoj tiaj, kiaj ilin konis la amikoj, sed disradiantaj ian dian lumon, transfiguriĝintaj pro l' internaj impresoj, kiuj estas ĉiam superaj. Anstataŭ palaj vizaĝoj, malvigligitaj de suferoj kaj pasioj, la intelekto kaj la vivo radias per tiu brilego, kiun la pentristoj esprimis per la nimbo aŭ la aŭreolo de la sanktuloj. La malmulta rezisto, kiun la materio prezentas al la Spiritoj jam tre progresintaj, faras la elvolviĝon de la korpo rapida kaj la infanaĝon mallonga aŭ preskaŭ nula; la vivado, libera de la zorgoj kaj angoroj, estas proporcie multe pli longa ol sur la tero. Principe, la longeco de la vivo estas proporcia al la grado da progreso de la mondoj. La morto tie tute ne kunportas la abomenindaĵojn de la putriĝo; anstataŭ teruri, ĝi estas konsiderata kiel feliĉa aliformiĝo, ĉar en tiuj mondoj ne ekzistas la dubo pri l' estonteco. Dum la vivo la animo, ne estante enfermita en densa materio, disradias kaj ĝuas klarvidadon, kiu metas ĝin en staton de preskaŭ konstanta libereco kaj permesas al ĝi la liberan transsendon de la penso.
10. En tiuj feliĉaj mondoj, la ĉiam amikajn interrilatojn de la popoloj neniam malserenigas la ambicio submeti sian najbaron, nek la milito, kiu estas ĝia sekvo. Ne ekzistas mastroj, nek sklavoj, nek denaskaj privilegiuloj; nur la morala kaj la intelekta supereco starigas diferencon inter la kondiĉoj kaj donas superregadon. La aŭtoritato estas ĉiam respektata, ĉar ĝi estas donata nur al la merito kaj uzata ĉiam kun justeco.
La homo ne penas altigi sin super la homo, sed super si mem per sia perfektiĝado. Lia celo estas alveni al la rango de la puraj Spiritoj, kaj tiu senĉesa deziro ne estas turmento, sed nobla ambicio, kiu igas lin studadi kun fervoro por ilin egali. Ĉiuj delikataj kaj altaj sentoj de la homa naturo tie troviĝas pligrandigitaj kaj purigitaj; la malamo, la malnoblaj ĵaluzoj, la abomena avideco de l' envio tie estas nekonataj; ligilo de amo kaj frateco kunigas ĉiujn homojn; la pli fortaj helpas la pli malfortajn. Ili posedas pli aŭ malpli da havaĵoj, tiom, kiom ili estas akirintaj per sia inteligento, sed neniu suferas mankon de ia bezonaĵo, ĉar neniu tie troviĝas en kulpelaĉeto; unuvorte, malbono tie ne ekzistas.
11. En via mondo, vi bezonas la malbonon por senti la bonon, vi bezonas nokton por admiri la lumon, la malsanon por ŝati la sanon. En tiuj mondoj kontrastoj ne estas necesaj; la eterna lumo, la eterna beleco, la eterna trankvileco de l' animo havigas eternan ĝojon, kiun ne nebuligas la angoroj de la materia vivo, nek la kontakto kun la malbonuloj, kiuj tien ne povas eniri. Jen, kion la homa Spirito pli malfacile komprenas; li estis sprita por pentri la turmentojn de l' infero, sed li neniam povis prezenti al si la ĝojojn de la ĉielo; kial tio? Tial ke, estante malsupera, li spertis nur punojn kaj afliktojn kaj neniel perceptis la ĉielan lumon; li povas do paroli nur pri tio, kion li konas; sed laŭmezure kiel li altiĝas kaj puriĝas, lia horizonto heliĝas, kaj li komprenas la bonon, kiu estas antaŭ li, kiel li komprenis la malbonon, kiu restis post li.