26. Rimarko. Vulgara komparo pli bone komprenigos tiun diferencon. Lernanto komencas la studon de iu scienco nur post kiam li trapasis la serion de la studkursoj, kiuj tien kondukas. Kia ajn estas la penado, kiun tiuj kursoj postulas, ili estas rimedo por veni al celo, kaj ne puno. La diligenta lernanto mallongigas la vojon kaj trovas sur ĝi malpli da dornoj; alie okazas al tiu, kies neglektemo kaj maldiligenteco devigas lin fari denove iujn klasojn. Ne la laboro de la kurso estas puno, sed la devigo rekomenci la saman laboron.
Tiel okazas al la homo sur la tero. Por la Spirito de la sovaĝulo, kiu apenaŭ troviĝas en la komenco de la spirita vivo, la enkarniĝo estas rimedo por elvolvi lian intelekton; sed por la klera homo, kies morala sento estas large elvolviĝinta kaj kiu estas devigita refari la etapojn de enkorpa vivo plena de angoroj, dum li povus esti jam atinginta la celon, tio estas puno pro la neceso, en kiu li troviĝas, plilongigi sian restadon en mondoj malsuperaj kaj malfeliĉaj. Kontraŭe, kiu laboras aktive por sia morala progresado, tiu povas, ne nur mallongigi la daŭron de la materia enkarniĝo, sed transpaŝi per unu sola fojo la intergradojn, kiuj apartigas lin de la superaj mondoj.
Ĉu la Spiritoj ne povus enkarniĝi unu solan fojon sur la sama globo kaj plenumi siajn plurajn ekzistadojn en malsamaj sferoj? Tia opinio estus akceptebla nur, se ĉiuj homoj sur la tero starus ĝuste sur la sama nivelo morala kaj intelekta. La diferencoj inter ili, ekde la sovaĝulo ĝis la civilizita homo, montras, kiujn ŝtupojn ili devas supreniri. Cetere la enkarniĝo devas havi utilan celon; nu, kian utilon havus la nedaŭraj enkarniĝoj de l' infanoj, kiuj mortas en frua ago? Ili estus suferintaj sen profito por ili mem kaj por aliaj: Dio, kies leĝoj estas superege saĝaj, faras nenion senutilan. Per la reenkarniĝo sur la sama globo Li volis, ke la samaj Spiritoj, denove en kontakto unuj kun aliaj, trovu la okazon ripari siajn reciprokajn malbonagojn; per iliaj antaŭaj rilatoj, Li cetere volis fondi la ligilojn de familio sur spirita bazo kaj apogi sur natura leĝo la principojn de solidareco, de frateco kaj de egaleco.
Ĉapitro V
feliĉaj la afliktitoj
Justeco de l' afliktoj.
Nunaj kaŭzoj de l' afliktoj.
Antaŭaj kaŭzoj de l' afliktoj.
Forgeso de la pasinteco.
Motivoj de rezignacio.
Memmortigo kaj frenezeco.
Instruoj de la Spiritoj:
Bone kaj malbone suferi.
La malbono kaj ties forigilo.
La feliĉo ne estas el tiu ĉi mondo.
Perdo de amataj personoj. Antaŭtempaj mortoj.
Se li estus bona homo, li estus mortinta.
La memvolaj turmentoj.
La reala malfeliĉo.
La melankolio.
Memvolaj provoj. La vera punvesto.
Ĉu oni devas meti finon al la provoj de sia proksimulo?
Ĉu estas permesate mallongigi la vivon de malsanulo, kiu suferas sen espero de resaniĝo?
Memofero de la vivo.
Profito el la suferoj por aliulo.
Feliĉaj estas la humilaj, car ili heredos la teron. Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos. Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo (Mateo, 5:5, 6, 10).
Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio. Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos. Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos. (Luko, 6:20-21).
Sed ve al vi riĉuloj! ĉar vi jam ricevis vian konsolon. Ve al vi satigitaj! ĉar vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! ĉar vi malĝojos kaj ploros. (Luko, 6:24-25).
Justeco de l' afliktoj
La rekompencoj, kiujn Jesuo promesas al la afliktitoj de sur la tero, povas efektiviĝi nur en la estonta vivo; sen la certeco pri l' estonteco, tiuj maksimoj estus sensencaĵo, eĉ pli ol sensencaĵo, ili estus trompo. Eĉ kun tiu certeco oni malfacile komprenas la utilecon suferi, por esti feliĉa. Oni diras: tio estas, por ekhavi pli da merito; sed oni demandas sin mem, kial do unuj suferas pli ol la aliaj; kial unuj naskiĝas en mizero kaj la aliaj en riĉeco, nenion farinte por pravigi siajn respektivajn poziciojn; kial al unuj nenio sukcesas, dum al aliaj ĉio ŝajnas rideti? Sed tio, kion oni ankorau malpli komprenas, estas vidi la bonaĵojn kaj la malbonaĵojn tiel malegale dividitaj inter la virto kaj la malvirto; vidi virtajn homojn suferi apud malvirtuloj, kiuj prosperas. La fido je l' estonteco povas konsoli kaj havigi paciencon, sed ĝi ne klarigas tiujn anomaliojn, kiuj ŝajnas nei la justecon de Dio.
Aliflanke, se oni akceptas Dion, oni povas koncepti Lin nur kun la ekstrema grado de ĉiuj perfektaĵoj; Li nepre havas tutan povon, tutan bonecon, ĉar sen tio Li ne estus Dio. Se Dio estas superege bona kaj justa, Li ne povas agi kaprice nek partie. La sortobatoj de la vivo havas do ian kaŭzon, kaj ĉar Dio estas justa, tiu kaŭzo devas ja esti justa. Jen io, pri kio ĉiu devas bone konvinkiĝi. Dio metis la homojn sur la vojon al tiu kaŭzo per la instruoj de Jesuo, kaj hodiaŭ, ilin juĝante sufiĉe maturaj por ĝin kompreni, Li revelacias ĝin plene per Spiritismo, tio estas, per la parolo de la Spiritoj.
Nunaj kauzoj de l' afliktoj
4. La suferoj de la vivo estas de du specoj, aŭ, se oni preferas, el du tre malsamaj fontoj, kiujn oni devas distingi: unuj havas sian kaŭzon en la nuna vivo, la aliaj ekster tiu ĉi vivo.
Serĉante la fonton de la surteraj malbonaĵoj, oni rekonas, ke multaj el ili estas natura sekvo de la karaktero kaj de la konduto de tiuj, kiuj ilin elportas.
Kiom da homoj falas pro sia propra kulpo! Kiom da ili estas viktimoj de sia neantaŭvidemo, de sia fiero kaj de sia ambicio!
Kiom da personoj ruiniĝas pro manko de ordo, de persistemo, pro malbona konduto aŭ tial, ke ili ne sciis limigi siajn dezirojn!
Kiom da edziĝoj malfeliĉaj, ĉar ili estis bazitaj sur ia intereso aŭ vantemo, kaj la koro en ili neniel estis kunkalkulita!
Kiom da malpaciĝoj, kiom da pereigaj kvereloj oni povus eviti kun pli da modereco kaj malpli da ofendiĝemo!
Kiom da malsanoj, rezultantaj el la malsobreco kaj el ĉiuspecaj ekscesoj!
Kiom da gepatroj estas malfeliĉaj pro siaj infanoj ĉar ties malbonajn inklinojn ili ne kontraŭbatalis en la komenco! Pro malforteco aŭ indiferenteco, ili lasis elvolviĝi en la infanoj la ĝermojn de fiero, de egoismo kaj de stulta vantamo, kiuj sekigas la koron: poste, rikoltante, kion ili semis, ili miras kaj ĉagreniĝas pro ties sendankeco kaj manko de respekto.
Ĉiuj, kies koron vundas la suferoj de la vivo, malvarme demandu sian konsciencon; ili iom post iom iru returne al la fonto de la malbonaĵoj, kiuj ilin turmentas, kaj ili vidu, ĉu plej ofte ili ne povas diri: Se mi estus farinta, aŭ se mi ne estus farinta, tian aferon, mi ne troviĝus en tia situacio.
Kiun do la homo respondigu por ĉiuj tiuj afliktoj, krom si mem? Sekve, en multaj okazoj, la homo estas la forĝanto de siaj propraj malfeliĉoj; sed, anstataŭ konfesi tion, li trovas pli simple, malpli humilige por sia vantamo, akuzi la sorton, la Providencon, la malfavoran ŝancon, sian malbonan stelon, dum lia malbona stelo estas lia malzorgemo.