Выбрать главу

La sufero, kiu ne instigas murmurojn, povas sendube esti kulpelaĉeto, sed ĝi montras, ke ĝi estas memvole elektita, kaj ne trudita, kaj pruvas fortan decidon, kio estas signo de progreso.

123

La Spiritoj povas aspiri al la perfekta feliĉo nur tiam, kiam ili estas puraj: ĉiu makulo malpermesasal ili eniri en la feliĉajn mondojn. Tiaj estas la pasaĝeroj de ŝipo atakita de pesto, al kiuj la eniro en urbon estas malpermesata, ĝis ili estos elpurigitaj. En siaj diversaj enkorpaj ekzistadoj la Spiritoj iom post iom liberiĝas de siaj malperfektaĵoj. La provoj de la vivo progresigas, kiam oni bone eltenas ilin; kiel kulpelaĉetoj, ili forviŝas la kulpojn kaj purigas; ili estas medikamento, kiu purigas la vundon kaj resanigas la malsanulon; ju pli grava estas la malsano, des pli energia devas esti la kuracilo. Kiu multe suferas, tiu devas konfesi, ke li havis multon elaĉetotan, kaj ĝoji esti baldaŭ resanigita; dependas de lia rezignacio fari profita tiun suferon, kaj ne perdi ties frukton per murmuroj, ĉar, sen rezignacio, li devus rekomenci.

Forgeso de la pasinteco

11. Vane oni pretendas, ke la forgeso estas baro, por ke iu profitu sian sperton el antaŭaj ekzistadoj. Se Dio trovis konvene ĵeti vualon sur la pasintecon, tio devas do esti utila. Efektive, la memoro pri la pasinteco estus tre maloportuna; en iuj okazoj ĝi povus treege humiligi nin; aŭ, kontraŭe, ekzalti nian fieron, kaj tial kateni nian liberan volon; en ĉiuj okazoj ĝi nepre malordigus la sociajn interrilatojn.

La Spirito renaskiĝas ofte en la sama medio, kie li jam vivis, kaj troviĝas en interrilato kun la samaj personoj, por kompensi la malbonon, kiun li okaze faris al ili. Se li rekonus en ili la samajn homojn, kiujn li malamis, lia malamo eble revekiĝus; kaj ĉiuokaze li sentus sin humiligita antaŭ tiuj, kiujn li iam ofendis.

Dio donis al ni, por ke ni pliboniĝu, ĝuste tion, kio estas al ni bezona kaj povas al ni sufiĉi: la voĉon de la konscienco kaj niajn instinktajn inklinojn; Li formetis tion, kio povus malutili al ni.

Naskiĝante, la homo kunportas tion, kion li akiris; li naskiĝas tia, kia li faris sin; ĉiu ekzistado estas por li nova deirpunkto; malmulte interesas lin scii, kio li estis antaŭe: se li estas punata, tio pruvas, ke li faris malbonon; liaj nunaj malbonaj inklinoj montras, kion li ankoraŭ korektu en si, kaj sur tion li devas koncentri sian tutan atenton, ĉar el tio, kion li plene korektis, restas nenia postesigno. La bonaj decidoj, kiujn li prenis estas la voĉo de la konscienco, kiu atentigas lin al tio, kio estas bono aŭ malbono, kaj donas al li forton malcedi al la tentoj.

Cetere tiu forgeso fariĝas nur dum la enkorpa vivo. Reenirante en la spiritan vivon, la Spirito rericevas la memoron pri sia pasinteco: estas do nur momenta interrompo, same kiel en la vivo okazas dum la dormo, kio ne malebligas en la morgaŭa tago memori, kion oni faris en la hieraŭa kaj antaŭaj tagoj

Kaj ne nur post la morto la Spirito reakiras la memoron pri sia pasinteco; oni povas diri, ke li neniam ĝin perdas, ĉar la sperto pruvas, ke eĉ enkarniĝinta, dum la dormo de la korpo, kiam la Spirito ĝuas kelkan liberecon, li konscias siajn antaŭajn agojn; li scias, kial li suferas kaj ke li juste suferas; la memoro forviŝiĝas nur dum la ekstera vivo, dum la vivo de rilatoj kun la socio. Sed manke de preciza memoro, kiu povus esti al li dolora kaj malhelpi liajn sociajn interrilatojn, li ĉerpas novajn fortojn el tiuj momentoj de libereco de l' animo, se li scias profiti tiujn momentojn.

Motivoj de rezignacio

12. Per jenaj vortoj: Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj, Jesuo montras samtempe la kompenson, kiu atendas tiujn, kiuj suferas, kaj la rezignacion, kiu igas beni la suferon kiel komencon de resaniĝo.

Tiuj vortoj povas ankaŭ esti tradukataj jene: Vi devas konsideri vin feliĉaj pro la sufero, ĉar viaj doloroj en tiu ĉi mondo estas pago de la ŝuldo de viaj pasintaj kulpoj, kaj tiuj doloroj, se elportataj pacience sur la tero, ŝparas al vi jarcentojn da sufero en la estonta vivo. Vi devas do esti kontentaj, ke Dio malgrandigas vian ŝuldon, permesante al vi kvitiĝi nun, kio certigas al vi trankvilecon en la estonteco.

La homo suferanta estas simila al ŝuldanto, kiu devas pagi grandan sumon kaj al kiu la kreditoro diras: "Se vi pagos ankoraŭ hodiaŭ centonon de via ŝuldo, mi kvitigos vin ankaŭ de la restaĵo, kaj vi estos libera; se vi ne faros tion, mi persekutos vin, ĝis vi estos paginta la lastan kodranton". Ĉu la ŝuldanto ne estus feliĉa suferi ĉiuspecajn bezonojn por liberigi sin, pagante nur centonon de sia ŝuldo? ĉu anstataŭ plendi pri sia kreditoro, li ne restos al li tre danka?

Tia estas la senco de ĉi tiuj vortoj: Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj"; ili estas feliĉaj, ĉar ili pagas, kaj post la pago ili estos liberaj. Sed se, tute pagante unuflanke, aliflanke oni faras novan ŝuldon, oni neniam alvenos al liberiĝo. Nu, ĉiu nova kulpo pligrandigas la ŝuldon, ĉar ĉia kulpo kuntrenas nepran, neeviteblan punon; se tio ne estas hodiaŭ, ĝi estos morgaŭ; se ne en la nuna vivo, certe en alia. Inter tiuj kulpoj, estas necese meti en la unuan rangon la malsubmetiĝon al la volo de Dio; do, se en la afliktoj oni murmuras, se oni ilin ne akceptas kun rezignacio kaj kiel ion, kion oni meritas, se oni akuzas Dion pri maljusteco, oni faras novan ŝuldon, kiu perdigas la profiton, kiun oni povus ricevi el la sufero; tial estos necese rekomenci tute same, kiel se al kreditoro, kiu nin turmentas, ni parte pagus, sed al kiu ĉe ĉiu partopago ni denove prunteprenus.

Ĉe sia eniro en la mondon de la Spiritoj, la homo estas ankaŭ kiel laboristo, kiu prezentas sin en la tago de la pago. Al unuj la mastro diros: "Jen la pago por viaj labortagoj"; al aliaj, al la feliĉuloj de sur la tero, al tiuj, kiuj vivis en senfareco, kiuj igis sian feliĉon konsisti en la kontentigoj de sia memamo kaj en la mondaj ĝuoj, li diros: "Nenio estas al vi asignita, ĉar vi jam ricevis vian salajron sur la tero. Reiru kaj rekomencu vian taskon."

13. La homo povas mildigi aŭ pligrandigi la amarecon de siaj provoj laŭ la maniero, kiel li rigardas la surteran vivon. Des pli multe li suferas, ju pli longa li vidas la daŭron de la sufero; nu, kiu lokas sin en la vidpunkto de la spirita vivo, tiu ampleksas per unu rigardo la enkorpan vivon; li vidas ĝin kiel punkton en la senlimo, komprenas ĝian mallongecon kaj rekonas, ke tiu dolora momento tre rapide forpasos; la certeco pri proksima estonteco pli feliĉa lin subtenas kaj kuraĝigas, kaj, anstataŭ plendi, li dankas la ĉielon pri la doloroj, kiuj lin progresigas. Kontraŭe, al tiu, kiu vidas nur la enkorpan vivon, ĉi tiu ŝajnas senfina, kaj la doloro pezas sur li per sia tuta pezo. La rezultato de tiu unua maniero rigardi la vivon estas malpliigi la gravecon de la suferoj ĉimondaj, admoni la homon moderigi siajn dezirojn kaj kontentiĝi per sia pozicio, ne enviante la pozicion de aliaj, malpliakrigi la moralan impreson de la malsukcesoj kaj elreviĝoj, kiujn li trapasas; el ĝi li ĉerpas trankvilon kaj rezignacion utilajn al la sano tiel de la korpo, kiel de l' animo, dum per la envio, la ĵaluzo kaj la ambicio, li memvole kondamnas sin al turmento kaj pliigas la afliktojn kaj la ĉagrenojn de sia mallonga ekzistado.

Memmortigo kaj frenezeco

14. La trankvilo kaj la rezignacio, ĉerpitaj el la maniero rigardi la surteran vivon kaj el la fido je l' estonteco, donas al la Spirito serenecon, kiu estas la plej bona antaŭgardilo kontraŭ la frenezeco kaj la memmortigo. Efektive, la plimulto el la okazoj de frenezeco certe originas el la afekcio naskita de la suferoj, kiujn la homo ne kuraĝas elteni; nu, se, konsiderante la ĉimondajn aferojn tiel, kiel Spiritismo igas rigardi ilin, li ricevas indiferente, eĉ ĝoje, la malsukcesojn kaj la elreviĝojn, kiuj en aliaj cirkonstancoj lin malesperigus, estas evidente, ke tiu forto, kiu lin lokas super la okazantaĵojn, antaŭgardas lian prudenton kontraŭ batoj, kiuj, alie, ĝin afekcius.