La samo pri la memmortigo; se oni esceptas tiujn okazojn, kiuj fariĝas ĉe ebrieco aŭ frenezeco kaj kiujn oni povas nomi senkonsciaj, estas nediskuteble, ke, kiaj ajn estas la apartaj motivoj, ĉiam la kaŭzo estas malkontenteco; nu, kiu havas certecon, ke li estas malfeliĉa nur unu tagon kaj ke bonaj tagoj sekvos, tiu facile akiras paciencon; li malesperas nur, se li ne vidas finon por siaj suferoj. Kio alia efektive estas homa vivo kompare kun la eterno, krom multe malpli ol unu tago? Sed por tiu, kiu ne kredas je l' eterneco, kiu opinias, ke ĉio finiĝas kun la vivo, se lin subpremas ĉagrenoj kaj afliktoj, ĉi tiuj ĉesas nur ĉe la morto; nenion esperante, li trovas tute nature, eĉ tre logike, mallongigi siajn suferojn per memmortigo.
La nekredemo, la simpla dubo pri l' estonteco, unuvorte, la materialismaj ideoj, estas la plej grandaj instigantoj al la memmortigo; ili donas la moralan malkuraĝon. Kaj kiam scienculoj, apogante sin sur la aŭtoritato de sia scio, penas pruvi al siaj aŭdantoj aŭ legantoj, ke ĉi tiujn nenio atendas post morto, ĉu ili ne kondukas tiujn al la sekvo, ke, se tiuj personoj estas malfeliĉaj, nenio restas pli bona ol memmortigo? Kion ili povus diri por deturni tiujn homojn de tiu sekvo? Kian kompenson ili povas prezenti? Kian esperon ili povas promesi? Nenion alian ol la neniiĝon. De tio oni devas konkludi, ke, se la neniiĝo estas la sola heroa rimedo, la sola perspektivo, pli bone estas fali tuj en ĝin, ol poste, por tiel suferi dum tempo malpli longa.
La disvastiĝado de la materialismaj ideoj estas do veneno, kiu inokulas en grandan nombron da homoj la penson pri la memmortigo, kaj la apostoloj de tiuj ideoj prenas sur sin teruran respondecon. Kun Spiritismo la dubo ne estas akceptebla kaj la aspekto de la vivo ŝanĝiĝas; la kredanto scias, ke la vivo daŭras plu senlime post la tombo, sed en kondiĉoj tute aliaj; de tio venas pacienco kaj rezignacio, kiuj tute nature deturnas la penson for de la memmortigo; de tio venas, unuvorte, la morala kuraĝo.
17. Spiritismo donas ankoraŭ en ĉi tiu rilato alian rezultaton ankaŭ tre pozitivan kaj eble pli decidigan. Ĝi montras al ni la memmortigintojn venantajn mem raporti pri sia malfeliĉa situacio kaj pruvi, ke neniu senpune malobeas la leĝon de Dio, kiu malpermesas al la homo mallongigi sian vivon. Inter la memmortigintoj estas iuj, kies sufero, kvankam ne eterna, tamen ne estas malpli terura kaj estas tia, ke ĝi pri tiu ago igus pripensi iun ajn, kiu havus la tenton foriri de tiu ĉi mondo, antaŭ ol Dio tion ordonis. Spiritisto havas do por kontraŭpezilo al la penso pri memmortigo plurajn motivojn: la certecon pri estonta vivo, en kiu li scias, ke li estos des pli feliĉa, ju pli malfeliĉa kaj rezignaciema li estis sur la tero; la certecon, ke, mallongigante sian vivon, li venos al rezultato ĝuste kontraŭa al tiu, kiun li esperis; ke li liberigas sin de unu malbono, sed enretiĝas en alia pli malbona, pli longa, pli terura; ke li eraras, se li opinias, mortigante sin, iri pli frue en la ĉielon; ke la memmortigo estas malhelpo al tio, ke li kuniĝu en la alia mondo kun la objektoj de sia amo, kiujn li esperis tie retrovi; de ĉio tio venas la sekvo, ke la memmortigo, donante al li nur disreviĝojn, estas kontraŭa al liaj propraj interesoj. Tial la nombro da memmortigoj malebligataj de Spiritismo estas tre granda, kaj el tio oni povas konkludi, ke, kiam ĉiuj estos spiritistoj, ne plu okazos konsciaj memmortigoj. Komparante do la rezultatojn de la doktrinoj materialisma kaj spiritisma el la sola vidpunkto de la memmortigo, oni konstatas, ke la logiko de unu kondukas al la memmortigo, dum la logiko de l' alia deklinas de ĝi, kaj tion la sperto konfirmas.
INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ Bone kaj malbone suferi
18. Kiam la Kristo diris: "Feliĉaj la afliktitoj, la regno de la ĉielo apartenas al ili", li ne aludis tiujn, kiuj suferas ĝenerale, ĉar ĉiuj, kiuj estas en tiu ĉi mondo, suferas, ĉu sur trono aŭ sur pajlo; sed, ve! malmultaj bone suferas; malmultaj komprenas, ke nur la provoj bone eltenitaj povas konduki ilin al la regno de Dio. La senkuraĝiĝo estas kulpo; Dio rifuzas al vi konsolojn, se al vi mankas kuraĝo. La preĝo estas subteno por la animo, sed ĝi ne sufiĉas: estas necese, ke ĝi estu apogita sur vivanta fido al la boneco de Dio. Ofte estis dirite al vi, ke Li ne metas pezan ŝarĝon sur malfortajn ŝultrojn; sed la ŝarĝo estas proporcia al la fortoj, same kiel la rekompenco estos proporcia al la rezignacio kaj al la kuraĝo; la rekompenco estos pli bela, ol kiel la aflikto estas dolora; sed estas necese meriti tiun rekompencon, kaj ĝuste pro tio la vivo estas plena de ĉagrenoj.
La militisto, ne sendita al la batalo, ne estas kontenta, ĉar la ripozo sur la kamparo ne donas al li okazojn por avanco; estu do kiel la militisto, kaj ne deziru ripozon, kiu farus senenergia vian korpon kaj malvigla vian animon. Ĝoju, kiam Dio sendos vin en la batalon. Tiu batalo ne estas la fajro de la milito, sed la amaraĵoj de la vivo, dum kies daŭro kelkfoje estas necesa pli da kuraĝo ol en sangsoifa milito, ĉar iu, kiu firme staras antaŭ malamiko en milito, ne malofte fleksiĝas sub la premo de morala doloro. La homo ne ricevas rekompencon por tiu speco de kuraĝo, sed Dio rezervas al li kronojn kaj gloran lokon. Kiam vin alsaltos motivo de doloro aŭ de ĉagrenoj, klopodu por superi ĝin, kaj kiam vi estos sukcesintaj mastri la impetojn de la malpacienco, de la kolero aŭ de la malespero, diru kun prava kontenteco: "Mi estis la pli forta."
Feliĉaj la afliktitoj povas do esti komprenata jene: Feliĉaj tiuj, kiuj havas la okazon pruvi sian fidon, sian persistemon kaj sian submetiĝon al la volo de Dio, ĉar ili havos la centoblon de la ĝojo, kiu al ili mankas sur la tero, kaj post la laboro venos la ripozo. (Lacordaire. Le Havre, 1863.)
La malbono kaj ties forigilo
19. Ĉu via tero estas ia loko de ĝojo, ia paradizo de ĝuoj? Ĉu la voĉo de la profeto jam ne resonas en viaj oreloj? Ĉu li ne avertis, ke estos ploroj kaj grincado de dentoj por tiuj, kiuj naskiĝos en tiu ĉi valo de plorado? Vi, kiuj venas tie vivadi, atendu bruligantajn larmojn kaj amarajn dolorojn, kaj ju pli akraj kaj profundaj estas viaj doloroj, des pli rigardu la ĉielon kaj benu la Sinjoron, tial ke Li volis elprovi vin!... Homoj! ĉu vi konos la potencon de via Mastro nur tiam, kiam Li resanigos la vundojn de via korpo kaj kronos viajn tagojn per feliĉo kaj ĝojo? Ĉu vi do rekonos Lian amon nur tiam, kiam Li ornamos vian korpon per ĉiuj gloroj kaj redonos al ĝi brilon kaj blankecon? Imitu tiun, kiu estis donita al vi kiel ekzemplo; alveninte al la lasta ŝtupo de la malŝato kaj de la mizero, li kuŝas sur sterko kaj diras al Dio: "Sinjoro! mi konis ĉiujn plezurojn de la riĉeco, kaj Vi reduktis min al la plej profunda mizero; dankon, dankon, mia Dio, ke Vi volis elprovi Vian servanton!" Ĝis kiam viaj rigardoj haltos ĉe la horizontoj strekitaj de la morto? Kiam via animo decidos fine salti trans la limojn de la tombo? Sed eĉ se vi devus plori kaj suferi dum tuta vivo, kio estus tio kompare kun la eterneco de gloro, destinita al tiu, kiu eltenis la provon kun fido, amo kaj rezignacio? Serĉu do konsolojn por viaj malfeliĉoj en la estonteco, kiun Dio preparas al vi, kaj la kaŭzon de viaj malfeliĉoj en via pasinteco; kaj vi, kiuj plej suferas, konsideru vin la feliĉuloj de sur la tero.
En la stato de elkarniĝintoj, kiam vi ŝvebis en la spaco, vi elektis vian provon, ĉar vi kredis vin sufiĉe fortaj por ĝin elteni; kial murmuri nun? Vi, kiuj petis riĉecon kaj gloron, vi volis lukti kontraŭ la tento kaj ĝin venki. Vi, kiuj petis batali per la