Spirito kaj la korpo kontraŭ la malbono morala kaj fizika, vi sciis, ke ju pli kruda estos la provo, des pli glora estos la venko, kaj ke, se vi venkos, eĉ se via karno devos esti ĵetita sur sterkon, el ĝi elflugos ĉe la morto animo kun luma blankeco, repurigita per la bapto de kulpelaĉeto kaj de sufero.
Kian kuracilon do preskribi al tiuj, trafitaj de kruelaj obsedoj kaj de akraj malfeliĉaĵoj? Nur unu estas efika, nome la fido, la peto al la ĉielo pri helpo. Jes, ĉe l' atako de viaj plej kruelaj suferoj, via voĉo kantu al la Sinjoro, kaj la anĝelo, apud la kapo de via lito, per sia mano montros al vi la signon de la savo kaj la lokon, kiun vi iam okupos... La fido estas la rimedo certa kontraŭ la sufero; ĝi montras ĉiam la horizontojn de la senlimo, antaŭ kiuj la kelkaj tagoj mallumaj de la nuna tempo forviŝiĝas. Ne demandu do nin, kiun kuracilon estas necese uzi kontraŭ tia ulcero aŭ tia vundo, kontraŭ tia tento aŭ tia provo; memoru, ke tiu, kiu kredas, estas forta per rimedo de la fido, kaj ke tiu, kiu dum unu sekundo dubas pri ĝia efikeco, estas tuj punata, ĉar en la sama momento li sentas la korŝirajn angorojn de l' aflikto.
La Sinjoro markis per Sia sigelilo ĉiujn, kiuj kredas al Li. La Kristo diris al vi, ke per la fido oni translokas montojn, kaj mi diras al vi, ke tiu, kiu suferas kaj havas la fidon por subtenilo, estos metata sub ĝian protekton kaj ne plu suferos; la momentoj de la plej fortaj doloroj estos por li la unuaj notoj de ĝojo de l' eterneco. Lia animo tiel malligiĝos de la korpo, ke, dum tiu ĉi tordiĝos pro konvulsioj, ĝi ŝvebos en la ĉielaj regionoj, kantante kun la anĝeloj himnojn de danko kaj gloro al la Sinjoro.
Feliĉaj tiuj, kiuj suferas kaj ploras! iliaj animoj estu en ĝojo, ĉar Dio verŝos sur ilin abundon da favoroj. (Sankta Aŭgusteno, Parizo, 1863.)
La feliĉo ne estas el tiu ĉi mondo
20. Mi ne estas feliĉa! La feliĉo ne estas farita por mi! ĝenerale ekkrias la homo en ĉiuj sociaj pozicioj. Tio, miaj karaj filoj, pruvas pli bone, ol ĉiuj eblaj rezonadoj, la verecon de jena maksimo de La Predikanto: "La feliĉo ne estas el tiu ĉi mondo." Efektive, nek la riĉeco, nek la povo, eĉ ne la floranta juneco, estas esencaj kondiĉoj de la feliĉo; mi diras plie: eĉ ne la kuniĝo de tiuj tri kondiĉoj tiel sopirataj, ĉar oni senĉese aŭdas, ĉe la plej privilegiaj klasoj, personojn de ĉiuj aĝoj, kiuj amare plendas pri sia situacio.
Ĉe tiu konstato, estas nekompreneble, ke la labor- antaj kaj pene vivantaj klasoj envias tiel avide la pozi- cion de tiuj, kiuj ŝajnas favoritaj de la riĉeco. En tiu ĉi mondo, kiom ajn oni klopodas, ĉiu havas sian apartan kvanton da laboro kaj da mizero, siajn suferojn kaj elreviĝojn, kiel lotaĵon. De tio estas facile veni al la konkludo, ke la tero estas loko de provoj kaj de kulpelaĉetoj.
Tiel do, kiuj predikas, ke la tero estas la sola loĝejo de la homo kaj ke nur tie, kaj en unu sola ekzistado, estas al li permesite atingi la plej altan gradon de ĉiuj feliĉoj, kiujn lia naturo ebligas, tiuj eraras kaj erarigas siajn aŭskultantojn, ĉar estas pruvite per miljara observado, ke tiu ĉi globo nur escepte prezentas la kondiĉojn neces- ajn al la plena feliĉo de l' individuo.
Kiel ĝeneralan tezon oni povas aserti, ke la feliĉo estas utopio, al kies persekutado la generacioj unu post alia sin ĵetas, neniam sukcesante ĝin atingi; ĉar, se homo saĝa estas maloftaĵo en tiu ĉi mondo, homo absolute feliĉa ne estas pli ofta ol saĝulo.
Tio, en kio konsistas la feliĉo sur la tero, estas afero tiel mallongedaŭra por la homo, kiu ne estas gvidata de la saĝeco, ke por unu jaro, unu monato, unu semajno da plena kontenteco, la tuta resto de l' ekzistado estas sinsekvo da amaraĵoj kaj elreviĝoj; kaj rimarku, miaj karaj filoj, ke mi parolas tie ĉi pri la feliĉuloj de sur la tero, pri tiuj enviataj de la popolamasoj.
Sekve, se la surtera restadejo estas difinita por la provoj kaj kulpelaĉetoj, estas necese akcepti, ke aliloke ekzistas loĝejoj pli favoritaj, kie la Spirito de la homo, kvankam ankoraŭ katenita al materia karno, tamen plene spertas la ĝuojn proprajn al la homa vivo. Jen, kial Dio semis en via kosma turnamaso tiujn belajn su- perajn planedojn, al kiuj viaj klopodoj kaj viaj inklinoj iam gravitigos vin, kiam vi estos sufiĉe purigitaj kaj perfektigitaj.
Tamen ne deduktu el miaj vortoj, ke al la tero estas destinite esti por ĉiam malliberejo; certe ne! ĉar el la efektiviĝintaj progresoj vi povas facile dedukti la estont- ajn progresojn, kaj el la sociaj pliboniĝoj akiritaj vi povas antaŭvidi novajn kaj pli fruktodonajn pliboniĝojn. Tia estas la grandega tasko, kiun devas plenumi la nova doktrino, revelaciita al vi de la Spiritoj.
Tiel do, miaj karaj filoj, sankta konkuremo vin kuraĝigu, kaj ĉiu el vi energie seniĝu je la malnova homo. Vi ĉiuj devas dediĉi vin al la disvastigo de tiu Spiritismo, kiu jam komencas vian rebonigon mem. Estas via devo igi viajn fratojn partopreni en la radioj de la sankta lumo. Al la laboro do, miaj tre karaj filoj! En tiu solena kuniĝo, ĉiuj viaj koroj aspiru tiun grandiozan celon, prepari por la estontaj generacioj mondon, kie la feliĉo ne estos plu vana vorto. (Francisko-Nikolao-Mag- dalena, kardinalo Morlot, Parizo, 1863.)
Perdo de amataj personoj. Antaŭtempaj mortoj
21. Kiam la morto venas falĉi en viaj familioj, forprenante sen ia konsidero la junulojn antaŭ ol la maljunulojn, vi ofte diras: Dio ne estas justa, ĉar Li estingas la vivon al tiu, kiu estas forta kaj havus brilan estontecon, sed konservas tiujn, kiuj jam vivadis longajn jarojn plenajn de elreviĝoj; ĉar Li forportas tiujn, kiuj estas utilaj, kaj lasas tiujn, kiuj jam taŭgas por nenio; ĉar Li disŝiras la koron de patrino, senigante ŝin je senkulpa estulo, kiu estis ŝia tuta ĝojo.
Homoj, en ĉi tiu rilato vi devas leviĝi pli alten ol la surtera vivo, por kompreni, ke ofte la bono estas tie, kie vi kredas, ke vi vidas la malbonon, la saĝa antaŭvidemo tie, kie vi kredas, ke vi vidas la blindan fatalecon de la destino. Kial mezuri la dian justecon laŭ la via? Ĉu vi povas pensi, ke la Mastro de la mondoj volus, el simpla kaprico, trudi al vi kruelajn dolorojn? Nenio fariĝas sen ia inteligenta celo, kaj, kio ajn okazas, ĉio havas sian pravon de ekzisto. Se vi pli bone ekzamenus ĉiujn dolorojn, kiuj vin frapas, vi trovus ĉiam la dian pravecon, la rebonigan kaŭzon, kaj viaj mizeraj interesoj estus flanka afero, kiun vi forĵetus sur la lastan planon.
Kredu al mi, la morto estas preferinda, post dudek- jara enkarniĝo, ol tiuj hontindaj diboĉaj ekscesoj, kiuj vundas honorindajn familiojn, rompas la koron de pa- trino kaj blankigas antaŭtempe la harojn al la gepatroj. La frua morto estas ofte granda bono, konsentita de Dio al tiu, kiu foriras, kaj kiu tiel liberiĝas de la ĉagrenoj de la vivo, aŭ de la delogoj, kiuj eble lin trenus al la pereo. Kiu mortas en floranta aĝo, tiu neniel estas viktimo de la fatalo; tio okazas, ĉar Dio pensas, ke ne bone estas, ke tiu homo restu plu sur la tero.
Estas terura malfeliĉo, vi diras, ke vivo tiel plena de esperoj estas tiel frue rompita! Pri kiaj esperoj vi volas paroli? ĉu pri l' esperoj de sur la tero, kie tiu, kiu foriras, povus brili, trabati al si vojon kaj riĉiĝi? Ĉiam tiu mallarĝa vido, nekapabla altiĝi super la materio! Ĉu vi scias, kia estus la sorto de tiu vivo tiel plena de esperoj laŭ via opinio? Kiu diras al vi, ke ĝi ne estus superŝutita per amaraĵoj? Ĉu vi kalkulas do kiel nenion la esperojn je l' estonta vivo, kaj preferas la esperojn je la nedaŭra vivo, kiun vi trenas sur la tero? Ĉu vi opinias do pli valora ian rangon ĉe la homoj ol ĉe la feliĉaj Spiritoj?
Ĝoju, anstataŭ lamenti, kiam plaĉas al Dio repreni unu el Siaj infanoj el tiu valo de plorado. Ĉu ne estas egoismo deziri, ke li tie restu por suferi kun vi? Ho! tiun doloron oni komprenas ĉe tiu, kiu ne havas fidon kaj kiu vidas en la morto eternan apartiĝon; sed vi, spiritistoj, vi scias, ke la animo pli bone vivas senigita je sia korpa envolvaĵo; patrinoj, vi scias, ke viaj tre amataj infanoj estas apud vi; jes, ili troviĝas tute pro- ksime de vi; iliaj fluidecaj korpoj ĉirkaŭas vin, iliaj pensoj vin protektas, via memoro pri ili ĝojigas ilin; sed ankaŭ viaj malpravaj doloroj afliktas ilin, ĉar tiuj doloroj montras mankon de fido ĉe vi kaj estas ribelo kontraŭ la volo de Dio.