Vi, kiuj komprenas la spiritan vivon, aŭskultu la batojn de via koro, vokanta viajn amatojn, kaj se vi preĝos al Dio, ke Li benu ilin, vi sentos tiun konsolon, kiu sekigas la larmojn, tiujn grandajn aspirojn, kiuj montros al vi la estontecon, promesitan de la suverena Mastro. (Sanson, eksmembro de la Spiritisma Societo de Parizo, 1863.)
Se li estus bona homo, li estus mortinta
22. Vi ofte diras, parolante pri malbona homo, kiu saviĝas de danĝero: "Se li estus bona homo, li estus mortinta." Nu, dirante tion, vi esprimas veraĵon, ĉar ofte okazas, ke Dio donas pli longan provon al Spirito, apenaŭ komencinta progresi, ol al bonulo, kiu ricevas, kiel rekompencon por sia merito, la gracon, ke lia provo estu kiel eble malplej longa. Tamen, kiam vi uzas tiun aksiomon, vi tute ne suspektas, ke vi diras blas- femon.
Se mortas bona homo, kies najbaro estas malbonulo, vi rapidas diri: "Estus pli bone, se estus tiu alia." Vi estas en granda eraro, ĉar tiu, kiu foriras, finis sian taskon, kaj tiu, kiu restas, eble eĉ ne komencis la sian. Kial vi volus do, ke la malbonulo ne havu la tempon fari sian taskon, kaj ke la alia restu alligita al la tero? Kion vi dirus pri malliberulo, kiu estus fininta sian puntempon kaj kiun oni restigus plu en la karcero, dum oni donus liberecon al iu, kiu ne rajtus ricevi ĝin? Sciu do, ke por la Spirito la vera libereco rezultas el la rompo de la ligiloj de la korpo, kaj ke, dum vi estas sur la tero, vi troviĝas en sklaveco.
Alkutimiĝu ne mallaŭdi tion, kion vi ne povas kom- preni, kaj kredu, ke Dio estas justa en ĉiuj aferoj; ofte tio, kio ŝajnas al vi malbono, estas bono; sed viaj kapabloj estas tiel limigitaj, ke la pleneco de la granda tutaĵo elglitas el viaj malakraj sentumoj. Penu eliri per la penso el via mallarĝa sfero, kaj laŭmezure kiel vi leviĝos, la graveco de la materia vivo malgrandiĝos antaŭ viaj okuloj, ĉar tiu vivo aperos al vi nur kiel okazeto en la senfina daŭrado de via spirita ekzistado, la sola vera ekzistado. (Fenelon. Sens, 1861.)
La memvolaj turmentoj
23. La homo senĉese kuradas post la feliĉon, kiu ankaŭ senĉese forflugas de li, ĉar senmiksa feliĉo ne ekzistas sur la tero. Tamen, malgraŭ la sortoŝanĝoj, kiuj formas la neeviteblan akompanantaron de tiu ĉi vivo, li povas almenau ĝui relativan feliĉon, sed li serĉas ĝin en la pereemaj aferoj, ĉiuj ŝanĝemaj, tio estas, en la materiaj ĝuoj, anstataŭ serĉi en la ĝuoj de l' animo, kiuj estas antaŭgustumado de la nepereemaj ĉielaj ĝuoj; anstataŭ serĉi la pacon de la koro, solan realan feliĉon sur la tero, li avidas ĉion, kio povas lin agiti kaj konfuzi; kaj, stranga afero, ŝajnas, ke li intence kreas al si turmentojn, kiujn li devus nur eviti.
Ĉu ekzistas pli grandaj turmentoj ol tiuj, kiujn kaŭzas la envio kaj la ĵaluzo? Por la enviema kaj la ĵaluzema neniam estas ripozo: ili estas ĉiam en febro; tio, kion ili ne havas, sed kion la aliaj posedas, kaŭzas al ili sendormemon; la sukcesoj de iliaj konkurantoj donas al ili kapturniĝon; ilia konkurado celas ĉiam nur eklipsi iliajn ĉirkaŭantojn; ilia tuta ĝojo estas nur instigi en aliaj malsaĝuloj, kiel ili, la rabion de la ĵaluzo, kiu posedas ilin mem. Kompatindaj malsaĝuloj, efektive, kiuj ne pensas, ke eble morgaŭ ili devos forlasi ĉiujn tiujn amuzilojn, kies avidemo venenas ilian vivon! Ne al ili aplikiĝas jenaj vortoj: "Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj", ĉar la zorgoj de la ĵaluza kaj enviema homo ne estas el tiuj, kiuj havas kompenson en la ĉielo.
Kiom da turmentoj, kontraŭe, ŝparas al si la homo, kiu scias kontentiĝi per sia havo, kiu vidas sen envio, kion li ne havas, kiu ne penas ŝajni pli, ol li estas! Li estas ĉiam riĉa, ĉar se li rigardas malsupren, anstataŭ rigardi supren, li vidas ĉiam personojn, kiuj posedas ankoraŭ malpli ol li; li estas kvieta, ĉar li ne kreas al si himerajn bezonojn, kaj ĉu la kvieteco meze de l' uraga- no de la vivo ne estas ja feliĉo? (Fenelon. Lyon, 1860.)
La reala malfeliĉo
24. Ĉiuj parolas pri malfeliĉo, ĉiuj ĝin sentas kaj pensas, ke ili konas ĝian multforman karakteron. Mi venas diri al vi, ke preskaŭ ĉiuj eraras kaj ke la reala malfeliĉo neniel estas tio, kion la homoj, aŭ pli bone, la malfeliĉ- uloj, supozas. Ili vidas ĝin en la mizero, en la senfajra kameno, en la minacanta kreditoro, en lulilo forlasita de la ridetanta anĝelo, en la larmoj, en la ĉerko, kiun oni sekvas kun senĉapela kapo kaj rompita koro, en la angoro de la perfido, en la nudigo de la fiero, kiu volis envolvi sin en purpuro kaj kiu apenaŭ kaŝas sian nud- econ sub la ĉifonoj de la vantamo; ĉiuj tiuj kaj ankoraŭ multaj aliaj aferoj estas nomataj malfeliĉo en la homa lingvo. Jes, tio estas malfeliĉo por tiuj, kiuj vidas nur la nuntempon; sed la vera malfeliĉo troviĝas en la sekvoj de iu afero, pli ĝuste ol en la afero mem. Diru al mi, ĉu iu okazaĵo, kiun oni opinias feliĉa en la momento de ĝia fariĝo, sed kiu havas pereigajn sekvojn, ne estas ja pli malfeliĉa ol iu alia, kiu komence kaŭzas grandan ĉagrenon, sed kiu fine portas la bonon. Diru al mi, ĉu uragano, kiu rompas viajn arbojn, sed purigas la aeron, dispelante la malsanigajn miasmojn, kiuj kaŭzus la morton, ne estas pli ĝustadire bono ol malbono.
Por juĝi ion, oni devas vidi ĝiajn sekvojn; tiel, por taksi tion, kio reale estas feliĉo aŭ malfeliĉo por la homo, ni devas transpaŝi la limojn de tiu ĉi vivo, ĉar ja tie la sekvoj manifestiĝas; nu, ĉio, kion la homo nomas malfeliĉo laŭ sia mallarĝa vidado, ĉesas kun la surtera vivo kaj trovas sian kompenson en la estonta vivo.
Mi konigos al vi la malfeliĉon sub nova formo, sub bela kaj flora formo, kiun vi akceptas kaj deziras per ĉiuj fortoj de viaj animoj, vivantaj en iluzio. La malfeliĉo estas la ĝojo, la plezuro, la tumulto, la vana agitado, la freneza kontentigo de la vantamo, kiuj silentigas la konsciencon, kiuj subpremas la agadon de la penso, kiuj konfuzas la homon pri lia estonteco; la malfeliĉo estas la opio de la forgeso, kiun vi arde deziras.
Esperu, vi, kiuj ploras! tremu, vi, kiuj ridas, ĉar via korpo estas kontenta! Neniu trompas Dion; neniu homo evitas sian destinon; kaj la provoj, tiuj kreditoroj pli senkompataj ol la hundaro malkatenita de la mizero, sekrete observas vian iluzian ripozon kaj subite enpro- fundigas vin en la agonion de la vera malfeliĉo, de la malfeliĉo, kiu surprizas la animon, moligitan de l' in- diferenteco kaj de l' egoismo.
Spiritismo klarigu viajn intelektojn kaj remetu en ilian realan lumon la veron kaj la eraron, tiel strange kripligitajn de via blindeco! Tiam vi agos kiel bravaj soldatoj, kiuj, anstataŭ fuĝi antaŭ la danĝero, preferas la luktojn en la riskplenaj bataloj, ol la pacon, kiu ne povas doni gloron nek promocion. Ne gravas al la soldato, ke en la konfuzego de la batalo li perdas siajn armilojn, siajn pakaĵojn kaj siajn vestojn, se li eliras kiel venkinto kovrita per gloro! Ne gravas al homo, kiu havas fidon al la estonteco, lasi sur la kampo de batalo de la vivo sian riĉecon kaj sian mantelon el karno, kondiĉe, ke lia animo eniru radianta en la ĉielan regnon. (Delphine de Girardin. Parizo, 1861.)
La melankolio
25. Ĉu vi scias, kial ia malpreciza malĝojo kelkfoje kaptas vian animon kaj igas vin trovi la vivon amara? Ĝi devenas de tio, ke via Spirito, aspirante la feliĉon kaj liberecon, sed katenite al la korpo, kiu enkarcerigas lin, lace konsumiĝas pro vanaj penoj por liberiĝi. Sed, vidante, ke tiuj penoj estas senutilaj, li falas en senkuraĝecon, kaj la korpo ricevas la influon de tiu senkuraĝeco; malvigleco, laciĝo kaj kvazaŭa apatio ekposedas vin, kaj vi sentas malfeliĉon.